PENSEO*65

mar.1997




Enhavo

Karaj legantoj-penseanoj *
Seimin/KELKAJ VORTOJ PRI HETAJRO DANCAS *
Chen Shen/trad.Shi Chengtai/RENKONTE KUN KURIERO VETURANTA AL ĈEFURBO *
Dai Shulun/trad.Shi Chengtai/REMISTA KANTO DE LAN-ROJO *
Feng Jun(ĝun)/trad.Vagman/LUKTADO POR FAMECO *
Ding Ji/HO ! MIA UMEO *
Guo Moruo/trad.Taŭ Taŭjan//EKLOGO *
Lu Jixin/DUM LA VOJAĜO *

Karaj legantoj-penseanoj:

Lastjare en nia eta Esperantujo troviĝas ĝojinda afero, ke en la kultura tereno aperis tri valoraj verkoj: tiuj estas originalaj verkoj Hetajro Dancas de Eli Urbanova, Vivi sur Barko de E. de Zilah; kaj la glora romano de Cao Xueqin, la ĉina granda romanisto, Ruĝdoma Sonĝo,(vol.I kaj II) elĉinigita de Seimin (Xie Yuming). Ties apero signifas ke nia literaturo (en Esperanto) jam eniras la novan etapon, pli maturan kaj kompetentan, trans la historia mejlŝtono. Kiam mi tralegis la romanon de Eli Urbanova Hetejro Dancas, mi ekstaze murmuris, ke tiu volumo jam kapablus enviciĝi inter famaj verkoj de la monda literaturo (eĉ mi esperas, ke iutage iu verko verkita originale gajnos Nobel-premion,ĉu ne?). Kaj la du originalaj verkoj posedas reciproke proprajn atingojn kaj freŝecon en la ĝenro. Mi, dank' al favora rekomendo de G. Berveling, havis honoron legi Hetajro Dancas en Kantono, poste, mi vagis en Pekinon, kie mi rekomendis la romanon al Seimin, kiu tralegis la libron, kaj faris detale legnotojn. Mi trovas recenzon pri la romano en lia legnota kajero, tajpitan, kaj aperigas ĉinen ĉi-munero de Penseo. Kvankam jam troviĝis recenzoj pri tiu libro (sur paĝoj de Esperanto, Fonto, k.a.) tamen opinio de Seimin ankoraŭ meritas nian rimarkon.


Seimin (1941 - )

KELKAJ VORTOJ PRI HETAJRO DANCAS

Tiu ĉi libro estas, laŭ mi, nek romano, ĉar ĝi entenas nenion eksterordinaran, nenion fikcian, nek aŭtobiografio, pro tio, ke ĝi rakontas ne la tutan pasintan vivadon, kaj eĉ tia rakonto vidiĝas surfaca, sporada, neniom sistema, ĝi do estas, esence dirite, nur memorado plejparte pri seksaj aferoj, kiuj tamen montras la aŭtorinon sufiĉe sincera, kuraĝa kaj senpruda.

Tridimensia elvolvo de intrigoj en distonda maniero donas apartan impreson almenaŭ pri tio, ke la aŭtorino, kun krevinta koro kaj disŝirita animo, intence kaŝis ion profundan, ion gravan, pro kio la rakonto sxajnas enhave ne tre profunda nek kontinue batanta la koron de leganto.

Ŝia unua edzo, Ŝtefo Urban, estas aŭtoro de la satira kolekto Ezopa Saĝo, kies tutan tekston mi tajpile kopiis antaŭ multaj jaroj, ŝin amis siamaniere, eble eĉ iom masoĥisme, kio fine kaŭzis divorcon.

Ankaŭ Julio Baghy siamaniere, tamen kun kateneco kaj 'patra' trudeco, tial ribelemo, apenaŭ rimarkate de la aŭtorino mem, ondetis en la menso de lia amatino.

Jan, vojaĝisto aŭ vagabondo? Li tamen povis egalece trakti Eli, kiu ĝuadis karesadon dum kvar horoj kaj fine trovis lin trompisto.

Ernesto, kia li? La aŭtorino mem diris: ci, hometo! Pro kompato, eble ankaŭ pro tio, ke ŝi bezonis karne kaj anime ies konsoladon el la 'suba fonto', ŝi sin donis al tiu ĉi hometo, kiu fine mortis kiel 'partizano'.

Hetajro povus danci iom pli kohere, pli profunde, vigle, lakone kaj emocie.

John Wells estas akademiano kaj prezidanto de UEA ĝis nun. Tial, laŭ mi tiuj ĉi vortoj en la paĝo 254 prefere ne aperu:

Ĝi estas precize kiel en Barlastono, kie John ĉiumatene super mia kapo pisis en akvujon...

Lingvaĵe oni sentas stumblojn pro tro multaj duonfrazoj kaj nekutimaj vortordoj, ofte aperintaj en la libro.

Aliflanke, la sensignifa kopulo ĝene faŭkas. Mi citu kelkajn ekzemplojn nur el la lasta duono de la libro:

"Lian-ŝian deziron estas necese konsideri. Lian-ŝian opinion estas necese respekti. Al li-ŝi estas necese eĉ ion pardoni..." (p.302)

Sekvas ankoraŭ du "esti"! Mi preferas:

"Necesas konsideri lian-ŝian deziron, respkti ties opinion kaj eĉ ion pardoni..."

Ankaŭ en la sekva paĝo:

"Estas ĝi juvelujo kaj ne estas ĝi juvelujo..."

Tiu ĉi propozicio ripetiĝas kvinfoje, dum la kopulo 15-foje! Oni sentas nenian emfazon, sed nur sekecon, monotonecon kaj ĝenon. Kial la aŭtorino ne fortondis tiun ĉi kopulon, se ŝi uzas la manieron de distondado?

Male:

"Mia kara Ernesto. (p.316)

Tiu ĉi vortoj ripetiĝas naŭfoje, donante jam akcentan kortuŝecon pri la sopirado de Eli al ŝia amato.

La verbotempo ne ĉiam trafas, ekzemple, en la paĝo 312, 313:

"Iam mi demandas, kio faris el mia vivo romanon?

La verbo demandi devas troviĝi en preterito, ne sole pro la adverbo iam, sed ankaŭ pro la sekva enhavo.

La vorto alie signifas "en alia maniero, en alia supozo", kion Eli Urbanova, kiel akademianino, ne povus ne scii. Sed,

"Kien alien Ernesto devis iri ol retro... (p.243)

Ĉu ŝi intence tion ĉi faris kontraŭ la Fundamento?

La prepozicio DA sekvas substantivon kaj adverbon, indikantan kvanton, sed ni legu:

"Da tiu dialogoj estos entute kvardek." (p.249)

"Do jam kvin da ni mankas." (p. 308)

Kial ne, pli simple

"Entute kvardek dialogoj"

"Do jam kvin el ni mankas."

Sed jam alia afero:

"De akvo fluis tie ĝis la talio."(p.271)

verboj, ĉu transitivaj aŭ netransitivaj, estas tre konfuzaj en Esp.pro libera uzado de diverslandaj verkistoj. Eli ne troviĝas ekster tio. Ekz. la verbo scipovi estas transitiva, sed

"Ĉefe ne timi, estas vero, sed kion se la alia flanko scipovas nek germane nek ruse?"(p.249)

Male, la verbo koleri, netransitiva:

"Ne koleru min, sed tiel riski mi ne emas, vere ne..."(p.306)

Mi ne scias, ĉu "ne koleru kontraŭ mi" aŭ "ne kolerigu min". Malgraŭ tio, ke en PIV legiĝas simile ekzemplo, eĉ Zamenhofa, "ne koleru parton, kiu..."

la sufikso -eble- sekvas kutime transitivan verbon, escepte de kelkaj tradiciaj vortoj, ekzemple "irebla, loĝebla", tamen

"Vi mia nekorektiĝebla vagabondo," (p.268)

"En tiu glora kaj renversa kaj ripetiĝebla tempo" (p.273)

Kial ne "Nekorekteble" kaj "neripetebla?"

Participa adverbo ĉiam direktiĝas al la subjekto.

"Mi havas tion skribite nigre sur la blanka, kia poŝiritaĵo,"(p.271)

Devas esti

"Mi havas tion skribitan..."

Ĉu la prepozicio ĝis povas subjekcie servi, tio estas tikla problemo, malgraŭ la kolosaj PAG kaj PIV, iuj persistas en sia uzado, ekzemple Claud Piron kaj Tibor Sekelj, kaj ankaŭ nia Eli:

"Unufoje mi atendis, ĝis kiam kunlernantoj de Alan..."(p.306)

Oni malfacile komprenas tiujn ĉi frazojn

"Knabinoj, knabinoj, kaj kion mia laboro?"(p.302)

"Sunan, varman, ekipitan per modernaj koferencaj tabletoj kaj tamburitaj seĝetoj."(p.257)

(Tamburitaj? Ĉu ne remburitaj?)

"Ĉiukaze mi vestus sarion." (p.309)

(Kial ne "mi vestus min per sario" aŭ "portus sarion?")

Mi nur notis ĉi tiujn konsiderindaĵojn dum la tralego. Verdire, min interesas la verko de nia poetino! Nu,

Hetajro dancas.

Dancu plu, nia kara hetajro!

1995-09, Pekino

(Eli Urbanova: Hetajro Dancas, FONTO, Chapeco-sc, Brazilo. prezo: )


DU POEMOJ DE TANG-DINASTIO

Chen Shen (715 - 770)

RENKONTE KUN KURIERO VETURANTA AL ĈEFURBO

Foras voj' al hejmo eosten vuale,

malsekigis mia larm' manikojn duŝe.

Renkontiĝas ni nun ambaŭ surĉevale,

vi informu "bonan farton" pri mi buŝe.


Dai Shulun (732 - 784)

REMISTA KANTO DE LAN-ROJO

Super salikoj frida luno pendas,

pejzaĝ' surakve ĉarmon rekomendas.

Dum persikfloras, pluvas ĉe Lan-rojo,1)

noktmeze karpoj surborden ascendas.

Noto:1). Lan-rojo -- en prov. Zhejiang.

trad. Shi Chengtai


Feng Jun(ĝun)

LUKTADO POR FAMECO

(mikronovelo)

Inĝeniero Cheng rakontis: iufoje li kaj lia edzino vizitis la monton Emei 1). Tranoktante en Sonklaro Templo, li aŭdis sonoradon de lukto per manarmiloj ekster la fenestro, kaj li kun la edzino elĉambriĝis por spekti.

Nokto plenluna. Sub la hela lunlumo du blankaj ombroj luktas per spadoj sur ebenejo. Scivoleme li intencis proksimen rigardi, la edzino voĉkriis: "Ne alproksimiĝu, zorgu pri vi mem de spada minacado!" li ne obeis kaj paŝis antaŭen. Tiam la ombroj tuj malaperis, sed la lukta sonorado ankoraŭ klare aŭdiĝis. Li konsciis, ke luktantoj ja estas fantomoj, kaj haste retroiris. Refoje rigardis li, ke la blankaj ombroj denove aperis, kaj la spadlukto pli ardis. Subite li aŭdis, ke iu el la luktantoj diris: "Ekde kiam vi kaj mi konkurluktas tie ĉi, dum ĉiu plenluna nokto, jam pasis pli ol du cent jaroj, ĉi-nokte ni nepre akiru rezulton de diferenco en venkanto kaj venkato!", la alia respondis:

"Prave! Per ĉi-nokta lukto ni decidos kiu estas la unua vico de spadistoj sub la ĉielo."

Cheng diris, ridetante, al la edzino: " Ho, fantomoj, jam ducent-jaraj, ankoraŭ luktadas senĉese por fameco, do, ne necese riproĉu tiujn vivantojn!"

-- el Novela Monatĵurnalo, n-ro 10/1994

elĉinigis Vagman


Ding Ji

HO ! MIA UMEO

--dediĉe al la

5-a Tutlanda Ekspozicio

de Umefloroj

 

Ho

mia

umeo vintra feo

venas al flor-regno

por veki l' printempon

 

Ho

mia

umeo sankta fajro

varmas al hom-mondo

por krei veran feliĉon

 

Ho

mia

umeo favor-nubo

falas ros' akurate

por beni hom-amon

 

Ho

mia

umeo esperanto

penas ĉiam senĉese

por semi mondpacon

(1997-02-12)


Guo Moruo(1892-1978)

EKLOGO

Enblovas nian naskiĝlokon la printempa vento.

Ho, fraŭlino, dancu, ho fraŭlino.

Ni alvagas sub la florojn de persiko

kaj banas nin per la kompleza sunradio

Ĉirkaŭpremiĝas ĉikune via ombro kaj mia

sur la printempa herbejo kusena.

Enblovas nian herbejon la printempa vento.

Ho,fraŭlino, ĉirkaŭprenu, ho fraŭlino.

La birdetoj ludas ĝuege sur arboj,

kaj l' papilioj duopiĝas sur herboj.

La aero estas tiel varmeta kaj mola,

kun bonodoro kiel drinkaĵo kara.

Ho fraŭlino, ebriiĝu,ho fraŭlino,

Enblovas nian koron la printempa vento .

Tradukis Taŭ Taŭjan

Represita el Ĉina Esperantisto

n-ro 7/1943


PAĜO DE ĈINESKO

Lu Jixin(1953- )

DUM LA VOJAĜO

Laŭ ĉineskoj Tiaoxiaoling

Korte,

kor' de

vi jam trilas korde.

Vortoj verve farbas.

Suno pentre artas.

Tasar'

tasar'

jam plenas de nektar'.

 

Rida, rida,

okular' avida.

grupo familia.

Verd-ario trila.

La tri, la tri,

kore vervas flagri.

 

Verda, verda

parko. Vivo verva.

Movaj elsorĉitaj.

Korpoj jam forĝitaj.

Tajĝi, tajĝi

ĉina arto tajdi!

 

Suno.

Luno

brilas en okulo.

La juneco brulas,

kun sincer' gratulas.

Salut',

salut'

aŭdiĝas kora flut'.


                                                                  Ŀ¼