PENSEO*66

apr.1997




Enhavo

Cong Weixi/trad.Vejdo/NUDIGITAJ ANIMO KAJ KARNO *
Jana Cichova/TENTO *
Mao Zifu/GRAVITO;KLINIĜE *
Huangfu Mei/trad.Guozhu/La Sagaca Servistino Queyao *
Marjam Nezami/LA KURSO *
Lao Yang/trad.Vagman/PENTRISTO VU *

Cong Weixi(1933 - )

NUDIGITAJ ANIMO KAJ KARNO

"Mi spertis transmutacion kiel pupo transŝanĝiĝas en tineon."

"Ĉu tio, efektive, estas spirita sublimado aŭ spirita degeneracio?"

Nun, rustmakuloj kovras la metalkapon de la pioĉo kusxanta sur mia balkono. Kelkfoje, kiam mi purigis la balkonon, mi ĉiam ŝmiris ĝin per iaj oleecaj kontraŭrustigaĵoj, provante teni ĝian antaŭan brilecon, sed mi malsukcesis. Kun rapida turniĝado de la tablokalendaraj folioj kaj kun alterna aperado kaj malaperado de la suno kaj la luno, la pioĉa metalkapo tute perdis sian antaŭan rebrilan lumecon.

Ĝi estas la pioĉo metalkapo, kiun mi uzis en 1968, kiam mi "prilaboris la terglobon"1) en la farmejo de Chandian punlaborejo. Poste,kvankam mi, pro la metamorfozado de la ĉina politika klimato ĉu nuba aŭ serena, ĉu frida aŭ varma, senĉese translokiĝadis de stacio al stacio sur la vojo de mia punlaborado plena je kirlantaj ventblovoj kaj sabloŝtormoj, mi tamen ĝin dorlotis, domaĝis kaj ne inklinis forĵeti, por ke ĝi akompanu min ĝis kiam mi returnis al Pekino. La kaŭzo kuŝas en tio, ke profunde sub la makuloj de rustospuro troviĝas la spirita transmutacio de mi, kiel homo.

En la flamanta aŭgusto de tiu jaro, estis nekompreneble varmege, tiel ke oni povas priskribi la veteron, sen ajna troigo, per la popularadiro "fajro falas el la ĉielo, flamo ŝprucas el sub la tero." La 'Okcidenta Virga Tero', enhavanta altan alkalecon, ne povas kreskigi arbon kun sufiĉa ombro por ŝirmi kontraŭ la suno. Iutage posttagmeze eĉ je la temperaturo de 39 centigradoj, tien iris laŭordone nia laborgrupo konsistanta el kvinspecaj malbonuloj (nome: bienuloj, kulakoj, kontraŭrevoluciuloj, aĉuloj kaj dekstremuloj) por larĝigi alkalakvan kanaleton profundan je 2 metroj. Se oni staris senmove, ili sin trovis kvazaŭ en la ventro de la ardanta fornego. Dume, tiutage, la estro de nia punlaborejo donis al ni ferecan ordonon, ke ni elfosadu kaj kunligu la kanaleton kun Yinzhong-rivero por alkonduki riverakvon forlavi alkalaĵon.

Surhavante pajlan ĉapelon kun difektita ĉirkaŭrando, mi svingadis piocxon kaj fosadis, nur kun kalsono tra la tuta korpo. Ŝvitgutoj pluvis kaj post momento mia kalsono algluiĝis per ŝviteroj al mia ingveno. Mia kaco inter miaj ambaŭ gamboj suferis de ruĝa ŝveliĝo kaj doloro pro frotado al ĝi de la kunkudraĵo de la kalsono, kaj aldone al tio, ĝi mariniĝis per ŝviteroj, kio simple sentigis kruelan torturadon al mia organo.

"Pa! Demetu tiun tukon kovrantan vian hontaĵon!" kriaĉis al mi la estro kun familia nomo Liu, "alie ĝi elfrotos vian aĵon ĝis kaĉiĝo!"

Levante mian kapon, mi rigardis, ke miaj kunenkarcerigitoj, en orda vico staranta sur la kanaleta fundo, svingadas pioĉojn nudaj tutkorpe, sin senvestiginte de kiam dio scias. Dum punlaborado de 11 jaroj ekde 1957 ĝis 1968, mi rigardadis ĉiujn divers-specajn okazintaĵojn en la punlaborejo, escepte de ĉi tiu grupiĝo de nudaj viroj, kiun mi spektis la unuan fojon en mia vivo.

"He! Ne tenu vin nobla, vi, Stinkulo la Naŭa!" 2)

"Meritite! Li suferu de tio, kion li mem volontas!"

"Labori nudkorpe estas momenta afero. Kaj se vi frotdifektos vian kacon, tio estos dumviva afero!"

"Demetu do!"

"Se vi ne demetos, ni vin nudigu!"

"Ne atendu ĝis nia agado!"

En miajn orelojn svarmis rideksplodoj kaj sonoj de teren-falado de ŝviteroj. Post kelka hezitemo, mi fine havigis al mi la ĉionspitantan kuragon kaj forigis la tute malsekigitan tolaĵon el-inter miaj gamboj, ne pro urĝigo far de miaj kunenkarcerigitoj, sed, precize parolante, pro la neeltenebla doloro ĉe mia ingveno. Mi pensis: Kio mi estas? Mi nur estas Stinkulo la Naŭa, kiu klerigis kelkajn jarojn pli ol ili. Ni estas kunvivantoj, dormantaj sur la sama terlitego kaj manĝantaj kaĉon el la sama fera kaldronego. En la punlaborejo ni intelektuloj okupas pli malnoblan pozicion, kaj ni estas malestime nomitaj "Fekaĵ-manĝantoj" 3) de tiaj kunenkarcerigitoj kiaj friponoj kaj poŝŝtelistoj. Darvino postlasis brilan aforismon: "Travivas nur tiuj estaĵoj en la Naturo, kiuj sin adaptas al ĉirkaŭaj cirkonstancoj. " Sur ĉi tiu dezerteca sal-alkala vastejo, ĉu taŭgas la nobleco tenata de la pedantoj, kiuj sekvas la principon "Ne kotŝirmi sin eĉ el la ŝlimejo"?

Post kiam mi demetis la kalsonon kovrantan la hontaĵon, mi jam gajnis malstreĉecon kaj liberiĝis de la torddoloro kvazaŭ pro torturado, kvankam mi sentis memriproĉon en la koro. "Kiel do? Ĉu sentas vi iom komforta?" admone kriĉis la estro, "Memoru, 'kian monton oni ascendas, tian kanton oni voĉsendas'. Eĉ ĉi tiu kaĝosimila punlaborejo, ju pli pedante oni kondutas, des pli da suferoj oni havigas al si!"

"... "

Nun estis mia vico por iom ripozi sur la kanaleta bordo. La estro alprenis la rimedon por alterne ripozi, ĝuste pro tio, ke nenia arbombro kontraŭ la ardanta suno troviĝis sur la brulanta tero. Nemalproksime de la kanaleto, li trovis malplenan ĉerkon, el kiu vagantaj hundoj fortiris la kuŝantan kadavron. La ripozantoj devis alterne sin ŝovi por malstreĉiĝi en la ĉerko kun spaco sufiĉa nur por unu homo. Kaj mi senheziteme enŝoviĝis.

Ĉu ni estis homoj aŭ fantomoj? Nur Dio scias.

Kvankam la miasmo pikis la nazon, tio tamen estis multe pli eltenebla ol la mizero de la korpa malkovro sub la brulanta suno. Kiam mi kuŝigis mian nudan korpon en la ĉerkon, kiu provizis al mi ombron kontraŭ la suno, mi ekpensis en mi.

"Mi spertis transmutacion kiel pupo transŝanĝiĝas en tineon."

"Ĉu tio, efektive, estas spirita sublimado aŭ spirita degenerado?"

"Mi devas teni ĉi tiun tagon en mia memoro."

"Mi devas konservi ĉi tiun pioĉon."

 

La pioĉon mi ĉiam konservas, sed la precizan daton de tiu tago de aŭgusto, 1968, mi jam forgesis, kun la paso de tempfluo. Ĉiujare en la plej varmega tempdaŭro de la somero, kiam ŝviteroj gutadis sur la paperfoliojn de mia manuskripto, mi, denove troviĝanta en la verkista rondo de Pekino, ofte rakontas al mi mem la pasintan anekdoton: Kiel Sun Wukong 4) transpasinta la Flamantan Monton, mi neniam renkontos la vere varmegan someron...

 

Notoj :1). Humora esprimo por "labori en la kamparo".

2). Malestima titolado al 'intelektulo' dum la Kultura Revolucio (1966 - 1976).

3). en la ĉina lingvo, 'intelektulo' kaj 'fekaĵ-mangxanto' havas similan la elparolon, tiel ke oni malice mokis intelektulojn per tia esprimo.

4). Sun Wukong:la protagonisto en la fama klasika romano Pilgramado al La Okcidento, ĉiopova simio, origine el la ĉina mito.

la aŭtoro estas elstara verkisto en la nuna Ĉinio, unu el estroj de Verkista Asocio de Pekino, la ĉefredaktoro de la Verkista Eldonejo, Pekino

Elĉinigis Vejdo


Jana Cichova

TENTO

Ekbrulas - estingiĝas

unutage.

Kaj vundas, fuĝas ĝi

samtage,

en vual' de vort' frostiga.

Restas sobro mord-vundiga.


Mao Zifu(1963- )

GRAVITO

neevitabla por ni falo

ni ne estas gaso

koliziado nepras

ni havas propran pezon

neniam falas arboj

kiam ili vivas eĉ mortas

ĉiam ne kolizias vespertoj

ili ne havas okulojn

la arbo estas gaso

ĝi ĉiam suprenas

vespertoj sen pezo

ili neniam sin pesas

sen gravito

sen la homaro


KLINIĜE

desmodoj diplomataj

krozas en duonmondo,

densa ekspondeklamanto

digestas la okulojn de inoj

kiuj dekoltas sin profunde.

dojenoj diplopiaj

en dolĉa sofo kun kafo

rigardas la draman ekranon.

oblaj scintilas mondoj

inter la diametra deferenco.

nepreco kaj nedeterminebleco

fandiĝas: voto devoto

kaj voro de vortoj volo.

okulfermu --ortoj kaj ovaloj

kovras la vesperon.


Huangfu Mei

La Sagaca Servistino Queyao

S-ro Li Yu, kantonestro sude de Dongting-lago, havis servistinon, nomatan Queyao, kiu estis kun bela aspekto kaj lerta lango.

Ĉiumonate, je la unua kaj dekkvina tagoj, kiam oni laŭmore devis sendi donacojn al familioj de boparencoj por reciproke saluti, Queyao ĉiam gvidis la donac-sendadon , dume neniu el la dekoj da aliaj servistinoj de s-ro Li havis la saman kapablon kompareble al sxi. Queyao per ŝia saĝeco, sagaco kaj subtila asidueco ankaŭ tre plaĉis al la parencoj de s-ro Li.

S-ro Li Yu havis kvar filojn, el kiuj la unua propre nomiĝis Yanxi, la dua--Ynfan, la tria--Yanzuo, kaj la kvina, laŭvice inter la gefiloj, ankaux estis filo.

La kvar sinjoridoj cxiuj estis senbridemaj dandoj en junaĝo. Ili senescepte volis amori kun Queyao, sed neniu el ili sukcesis atingi sian voluptcelon.

Foje, okaze de la Tago de Klaro kaj Helo, kiam lante leviĝis la svelta novluno, en la korto pompe disfloris diversaj floroj, en la halo pendis broditaj kurtenoj, kiuj ŝirmis lamplumon. En la ombro sub sakuroj de la korto Queyao renkontis la Unuan Sinjoridon, kiu kroĉiĝis al ŝi ,petante pri amoraĵo.Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris :--Iru al la sudorienta angulo de la halo kaj tie atendu min! Mi venos post kiam viaj gepatroj endormiĝis.

Tiel, la Unua Sinjorido ĝoje foriris.

Kiam Queyao venis al koridoro, ŝi renkontis la Duan Sinjoridon, kiu flirtumis al ŝi.Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris:--Atendu min en la halo je la nordorienta angulo !

Post kiam foriris la Dua Sinjorido, Queyao renkontis la Trian Sinjoridon, kiu ĉirkaŭbrakumis ŝin .

Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris:--Atendu min en la halo je la sudokcidenta angulo! 

Post kiam foriris la Tria Sinjorido, Queyao renkontis la Kvinan Sinjoridon, kiu firme kaptis ŝiajn manojn ,ne lasante ŝin liberiĝi. Queyao ankaux transdonis alli maton kaj diris:--Atendu min en la halo je la nordokcidenta angulo !  

Tiel foriris ĉiuj kvar filoj de s-ro Li Yu.

Yanxi, la Unua Sinjorido, atendis kun retenata spiro en angulo de la halo, kies pordo restis neriglite fermita. Tiam li vidis ke liaj tri fratoj venis unu post alia kaj direktis sin respektive al unu angulo. Kvankam Yanxi sentis miron, tamen li kuraĝis ellasi nenian sonon. Post nelonge, Queyao ekbruligis lampon kaj eniris per rapidaj paŝoj en la halon. Ŝi larĝe malfermis la pordon, kaj per la lampo prilumis la fratkvaropon, dirante :

--Ho, de kie venis la malriĉuloj, kiuj aŭdacas serĉi tranoktejon ĉi tie ? 

La kvar fratoj ĉiuj forĵetis maton de sia mano, kaj ŝirmante al si la vizaĝon, diskuris for. Dume Queyao mokridis ilin de malantaŭe.

Post la akcidento, la filoj de s-ro Li Yu, kun honto en sia koro, neniam plu kuraĝis montri malestimon al Queyao.

El Vol.275 de Taiping Guangji( Ampleksa Antologio de Taiping en Tang-dinastio)

elĉinigis Guozhu


Marjam Nezami (Varzande)

LA KURSO

--Al mia studento, Ahtar Etemadi

Kioma leciono?

Ne plu instruos ĉihore,

Jam sufiĉas vortoj

Korespondi interkore

Sen ŝablono.

 

Karaj terminoj,

Nun paroli ni provas,

Amo, floro, ĉielo, maro,

Per kiuj rigardi ni povas

Ĝis senfinoj.

 

Kalendaro semajna,

Feliĉaj datoj tritagaj,

Parolu internacie

Per vortoj senpagaj!!

Kaj frazo ajna.

 

Kion vi lernis?

"Adamsono Falas!"

Vorto jam figuro nura

Signife ni signalas,

Ĉu vi komprenis?

 

Taso da kafo,

Kuireja kurso plenĝoja,

Ne pardonpetindas

Balbuto multfoja

Kaj ridegopafo!

 

Kafejo surstrata,

Ĉu vi ŝatas Parizon?

Glason da vino mendu!

Ricevinte la vizon

el mano frata.

 

Bonan vojaĝon!

Memoru pri akuzativo!

Kaj lerni gramatike

Afiksojn de la vivo

Havu kuraĝon!

majo 1992, Tehrano


Lao Yang

PENTRISTO VU

S-ro Vu, pentristo, kiu speciale ŝatas pentri belulinojn, sed li mem ne estas diboĉulo, kvankam li ankaŭ preferas amikiĝi kun ĉarmulinoj. Iutage li preterpasis antaŭ pordo de parko, subite antaŭ liaj okuloj eklumis, kiam iu belulino staris tie kun linda nigra hararo, ŝika vesto kaj brilantaj okulumoj.

Vu, stuporante tie, apenaŭ spiris, ekstaze murmurante, ke tiel pompa belulino ne vidiĝis jam dek jarojn! Kaj haste elpoŝigis krokizkajeron, afektante skribi ion. Subite li aŭdis: "Ka - pu!", kraĉaĵo de la sxikulino pafis al mozaika planko, kiel kuglo, kaj ŝi viŝis tiun per la plandumo movlerte. Vu tuj fermis la kajeron, kaj la manon metis sur la brusto, vee suspirante: ne pentru, ne pentru! atakas min denove brustangoro!

El Novela Monatĵurnalo, n-ro 4/1994

trad. Vagman


                                                                                返回目录