PENSEO*67

maj.1997




ENHAVO

Bril Yadov/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (3) *
Frans Cobben/PROVERBOJ *
Pu Songling/trad.Guozhu/LA FORTEGA GENERALO *
Gnail/SOPIRO *

Bril Yadov( 1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (3)

--Kantu kun vintas¡¯plenplena!

Kiom homa vivo kurtas?

--Kial vi jam deklamas poemon, anstataŭ respondi, kiu estas Cao Cao?

--Cao Cao ne estas nuntempulo. Li naskiĝis en la jaro 155 kaj forpasis en 200 de nia erao. Li estis ne nur sperta strategiisto, sed ankaŭ lerta poeto. Mi deklamas ĝuste lian poemon. Aŭskultu!

Kantu vintas' plenplena!

Kiom homa vivo kurtas?

Kiel eta ros' matena,

efemer' --maro multas.

Kanto alte nun sonoras.

Koro flamas jam sen fino.

Kion fari, se doloras?

Helpas nur la bona vino.

 

Nigra vesto kovras kleron;

al talentoj mi sopiras.

Mi elportas la suferon,

sed la kor' eĉ pli suspiras.

Cervoj krias kuniĝante,

por ekvid' de abrotanoj.

Jen liutoj vibras kante;

ĉe mi svarmu samcerbanoj!

 

Ho, vi, luno hela, klara,

moviĝi neniam ĉesos!

Ve, vi, koro tro amara,

ĉiam, ĉiam al mi pezos,

ĝis vi venos tra la pado,

por almenaŭ min saluti,

ĉe mi estos festenado

por la amon kune ŝuti.

 

Luno klara, steloj pokaj;

serĉe pigoj suden flugas,

ŝvebe ĉirkaŭ arboj lokaj:

Kiu branĉo nun pli sukas?

Alton mont' ne abomenas,

maro amas la profundon;

l' eminenta nutron tenas,

kaptas ĉies koran fundon.

 

--Vi pli bone deklamas ol mi.

--Sensence fari komparon inter ni ambaŭ.

--Hm, mi iru aĉeti vinon!

--Ho , ne miskomprenu la celon de Cao Cao! La unuaj ok versoj ŝajnas tre pasivaj, fakte ne. Cao Cao alvokas talentulojn por kune kaj rapide reunuigi la imperion, anstataŭ instigi, ke oni faru diboĉadon. Li kante montris al ili, ke la homa vivo estas tiel mallonga kaj forlasema, kiel eta roso rapide sekiĝanta. Se oni pesimisme konsideras la vivon, efektive, nur bona vino helpas. Sole bona vino povas forigi lian doloron en la koro, kaŭzitan de tio, ke mankas al li kapablaj homoj, kiuj troviĝas inter la popolanoj.

--Originale aranĝo, ke oni alvoku talentulojn per kanto kortuŝa.

--Ja, ja. Ĉiuj venu rapide, ĉar la tempo fluge pasas! Mi havas bonan vinon, ni do kune drinku kaj diskutu pri la strategio kaj taktikoj por venki la aliajn regantojn! Kaj via talento trovos disponeblan terenon, plene elvolvate. Kaj viaj meritoj estos eterne memorataj.

--Ho, ankaŭ mi kurus al li, se mi estus tiamulo kaj aŭdus lian kanton, tiel sinceran. Jen, Cao Cao, la ĉefministro de la regno Wei, tiel malgxojas pro manko de kapabluloj kaj ege sopiras al ili. Mi, kvankam ne talenta, eble povos servi kiel gardisto...

--Ne iru, sed restu ĉe mi. Ankaŭ mi bezonas vin, almenaŭ kiel gagulon.

--Ĉu mi povas nur gagi? Tiom da sinonimaj vortoj en tiu ĉi poemo: amaro, doloro, sufero, pezo... kia etoso de tristo! Cao Cao tiom afliktiĝis, ke li povis mildigi sian ĉagrenon sole per vino.

--La dua strofo jam turnas ĉies koron al lia celo. La du unuaj versoj venis el iu poemo en Shi Jing (Libro de Poezio):

Ho, via nigra vesto

profunde flirtas nun en mia kor'.

Ve, kial vi ne venas,

se mi ne povas iri en ĉi hor'?

Tiu ĉi poemo temas pri sopiro de knabino al amato. Cao Cao rekte citis du el ĝiaj versoj, por alegorie evidentigi sian amon al talentuloj, kaj forlasis la lastajn du versojn, por tio, ke tiu, kiu legis lian poemon, mem komprenu lian sinceran intencon kaj rapide venu, ĉar li ne povas invite iri ĉien. La poezia kortuŝeco atingis kulminon, el arta kombino de politiko kaj beletro.

Tamen li ne ĉesis, li denove citis versojn el Shi Jing:

Cervoj krias kuniĝante

pro ekvid¡¯de abrotanoj.

--Tia ripeto fortigas la atmosferon, anstataŭ sentigi monotonecon.

--Vere. La tria strofo estas kvazaŭ temo de muzikaĵo. Lia alvokado neniel ĉesis, kiel la rivoluado de la luno.

Trankvile venu, kaj ne timu, ke estas jam multaj herooj ĉe mi. Tamen estas ankoraŭ iuj, kiuj perpleksas, hezitas kaj eĉ sin turnas aliloken, kiel montrite en la lasta strofo: Ne estu kiel la pigo, kiuj, por trovi bonajn arbojn, flugas suden. Ho, flugu norden, al mi!

--Birdo povas elekti arbon, sed arbo ne povas elekti birdon.

Ĝuste! Libere flugantaj birdoj, venu al mi!

Monto amas alton, dum maro, profundon; por esti alta, monto bezonas teron kaj ŝtonojn; por profunda, maro bezonas akvon kaj pluvon. Ju pli multe, des pli bone.

--Kiu estis tiu eminenta?

--En la originalo estas Zhou Gong. Zhou, nomo de loko, norde de Qishan en la nuna provinco Shaanxi; Gong, titolo. Nu, lia nomo fakte estis Ji Dan. Li helpis al sia nevo Ji Fa en fondo de la dinastio Zhou en la jaro 1066 antaŭ nia erao. Laŭdire li ofte interrompis sian manĝon, alivorte, li plurajn fojojn ĉesis manĝi, por akcepti gastojn.

--Per la historia cito la aŭtoro aludis sin, ĝiszenite evidentigante sian soifegon al ĉiaj talentoj, ĉu ne?

--Jen  la karakterizaĵo de tiu ĉi poemo.

--Ĉu ni revidu nin?

--Laŭ vi!


Frans Cobben (Nederlando)

PROVERBOJ

Ŝtono kaj mortero,

kune estas kiel fero.

 

Kiu ne kuraĝas,

neniam kreos.

 

Sen muro ne eblas turo.

 

Sen laboro kaj doloro

ne estos oro.

 

Sen laco oni ne konstruas

je palaco.

 

Sen dio ne pio.

 

Sen sento ne tento.

Se la kato estas for,

estas goj¡¯ en musa kor¡¯.

 

Sen volo ne golo.

Sen jugo ne plugo.

 

Tro da fervoro,

povas esti hororo.

 

Sen celo ne utilas la velo.

 

Sen sono ne tono.

La krono bezonas je trono.

 

Sen stelo ne bela ĉielo.

 

Kiu ne faras,

tiu nur staras.

 

Kiu ne pafas,

tiu ne trafas.

(komparu Zamenhofa proverbo.)

 

Ne krokodilu kaj ne kabeu!


Pu Songling (1640-1715)

LA FORTEGA GENERALO

Zha Yihuang, loĝanto de Zhejiang, drinkis en la Tago de Klaro kaj Brilo en templo de ĉirkaŭurbo. Antaŭ la halo li vidis antikvan sonorilon, pli grandan ol vazo kun kapacito de duŝi-oj. Supre kaj malsupre sur la sonorilo troviĝis multe da manspuroj kun kotoj, sufiĉe freŝaj. Li sentis strangon. Sin klinite li vidis ke sube ene de la sonorilo sidis bambua korbo, ĉirkaŭ ok ŝeng-ojngranda,kies enhavon oni ne povis scii . Zha igis ke homoj suprentiru la orelojn de la sonorilo por levi ĝin, sed la sonorilo restis senmova. Zha pli miris, kaj sidante tie drinkante atendis por vidi. Post nelonge, venis almozulo, kiu amasigis siajn sekajn manĝaĵojn almozpetatajn sub la sonorilo. Per unu mano li levis la sonorilon, kaj per la alia mano li metis la manĝaĵojn en la bambuan korbon. Tiel li agis kvarfoje kaj enmetis ĉiom da manĝaĵoj en la korbon. Poste, li relokigis la sonorilon kaj foriris. Post kelka tempo, la almozulo revenis kaj prenis la manĝaĵojn tagmanĝi. Manĝinte li reprenis kaj li levis la sonorilon tiel facile kvazaŭ oni malfermis kestkovrilon. Ĉiuj rigardantoj tre miris pri tio.

" Kial vi, tiel forta viro,almozpetas ?" Zha demandis

" Ĉar mi havas supertroan manĝbezonon, tial neniu konsentis dungi min." li respondis.

Vidante ke li estis tre forta, Zha admonis ke li aliĝu al armeo.

Kun cagreno la almozulo skrupulis pri tio ke mankis al li la enira ŝtuparo.

S-ro Zha do invitis lin al sia hejmo kaj regalis per manĝaĵoj. Zha rimarkis ke li manĝis ĉ. 5 aŭ 6-oble pli multe ol ordinaraj homoj. Zha ŝanĝigis al li vestojn kaj ŝuojn, kaj donacis al li 50 taelojn da arĝento kiel veturpagon.

Pasis pli ol dek jaroj. Nevo de Zha funkciis kiel guberniestro en Fujian. Neatendite venis saluti iu generalo nomata Wu Liuyi. Dum konversacio la generalo demandis:"Kio estas por vi la s-ro Yihuang?"

"Li estas mia onklo. Ĉu vi konas lin?"

"Jes. Li estis mia instruisto. Ni disiĝis jam dek jarojn kaj mi tre sopiras lin. Bonvole transdonu mian sinceran inviton al li." diris la generalo..

La nevo de Zha senzorge jesis. Tamen li pensis en si: Kiel fama klerulo, kial la onklo havus militisto-disĉiplon?

Hazarde s-ro Zha venis al sia nevo kaj tiu sciigis al li pri la generalo, tamen Zha neniel povis rememori.

Ĉar la generalo sendis foj-refoje komplezajn salutojn, s-ro Zha do ordonis lakeojn prepari ĉevalon kaj mem persone vizitis al la generalo.

Informiĝinte pri la alveno de s-ro Zha, la generalo rapide eliris bonvenigi ekster la ĉefa pordo. Observante al li ,s-ro Zha trovis lin tute nekonata kaj pensis en si: Tre eble la generalo misprenis lin konata amiko. Sed la generalo, kun kurbiĝanta dorso, kondutis des pli ĝentile. S-ro Zha estis invitita eniri en la domon,tra tri aŭ kvar pordoj li alvenis lokon, kie li subite vidis virinoj kaj ekkonsciis ke citie jam estis interna korto de privata domo, kaj li ekhaltis starante. Sed la generalo ankoraŭ invitis ĝentile. Post nelonge ili jam alvenis grandan halon, kie ĉiuj servistinoj, ĉu kurtenruligantaj aŭ seĝpretigantaj, senescepte estis junaj knabinoj.Sidiĝinte, apenaŭ s-ro Zha volis demandi pri io, tiam, je eta signo de la generalo venis juna servistino kun kortega kostumo. La generalo stariĝis por ŝanĝi al si la veston. S-ro Zha ne povis scii kion li volas fari. Post kiam la servistinoj ordigis al la generalo robon kaj manikojn, la generalo unne ordonis ke kelkaj sidigis s-ron Zha en la seĝo senmovigita, kaj poste li mem riverencis al s-ro Zha tiel humile kvazaŭ li salutis al la reĝo. S-ro Zha tre konsterniĝis,ne povante scii pri la kialo. Post la oficiala riverenco, la generalo ŝanĝis sian veston per civilaj vestaĵoj kaj akompanis s-ron Zha kunsidi, tiam li demandis ridante:

"Ĉu vi ankoraŭ memoras pri la almozulo kiu levis la sonorilon?"

Nur tiam s-ro Zha ekkomprenis ĉion.

Jen luksa bankedo estis okazigata en la impona salono, dume ekludiĝis muziko de la familia orkestro ĉe la korto. Post sufiĉe da drinkado alvanis amaso da servistinoj humile priservi. Post la bankedo,la generalo foriris ripozi nur post kiam li vidis ke s-ro Zha jam enlitiĝis dormi. La sekvantan matenon, pro ebrio s-ro Zha ellitiĝis tre malfrue, dume la generalo jam venis trifoje ekster la dormĉambro por saluti antaŭ lia ellitiĝo. Pro tio s-ro Zha sentis maltrankvilon. Li volis adiaŭi kaj reveni, sed la generalo ŝlosigis la pordojn per seruroj, ne lasante s-ron Zha forveturi. Dum tagoj la generalo faris nenion alian krom nombradi geservistojn,ŝarĝbrutojn, vestaĵojn,meblarojn k.a. inspektante ke la intendanto faru detalajn registrojn sen preterlaso. Prenante tion por dommastrumado kaj privataj aferoj de la generalo, s-ro Zha ne doniss atenton al tio. Sed iutage, la generalo ekparolis, tenante en siaj manoj la registrolibrojn, al s-ro Zha:

"Ke mi povas havi hodiaŭan staton, tio ŝuldas ekskluzive al via granda favoro. Tial nenial mi aŭdacas posedi al mi sola tiun riĉaĵon en la domo ĉu servistinojn aŭ objektojn. Mi volonte oferu duonon de la familia havaĵo al vi por vin rekompenci."

Konsternite s-ro Zha rifuzis la proponon. Sed la generalo simple ne aŭskultis lin. Kaj li ankoraŭfoje alvenigis la dekmilojn da arĝento, ankaŭ dividis ilin en du partojn.Poste, kontrolinte laŭ registrolibroj ĉiujn antikvaĵojn, kanapojn, litojn...k.c.,kiuj plenigis preskaŭ la tutan halon en- kaj ekstere.S-ro Zha plurfoje haltigis lin, sed tiu tute ignoris,daŭrigante sian kontrolvokadon de la nomaro de geservistoj. Li ordonis ke la servistoj ordigu vestojn, la servistinoj prizorgu la objektojn, kaj geservistoj humile priservu la s-ron Zha. Tiam respondis unuvoĉe la geservistoj.

Poste, la generalo propraokule vidis ke la servistinoj ascendis ĉarojn, la koĉeroj veturigis mulojn, ĉevalojn portante diversajn riĉaĵojn foriri. Nur tiam li revenis adiaŭi al s-ro Zha.

S-ro Zha poste estis kompromite ĵetita en malliberejon pro proceso de kompilo de historio kaj fine povis saviĝi nur dank¡¯al helpo de la generalo.

 

Komentarias la verkanto de la strangajoj:

Doni grandan favoron tamen sen demando pri la nomo de favorato, tio vere estas ago de kavalireca viro !Kaj ,la rekompenco de la generalo ankaŭ estas brave malavara, kian oni malfacile povis vidi dum miloj da jaroj en historio! Kun tia animo,nature ili ne devis resti banalaj. Do, estas konate ke certe ne hazarde okazis la renkontiĝo de la du virtuloj !

 

notoj:mezurunuoj 1 ŝi-o

100 ŝeng-oj kaj 1 ŝeng-o

1 litro.

--el Strangaĵoj de Liaozhai

trad. Guozhu


Gnail

SOPIRO

Morgaŭoj unu post aliaj,

naskiĝas en espero,

kaj jaroj pliriĉigas

enhavon de Temporivero.

En pluvo jen ekverdas

freŝe parcel' da tero,

renkonte al koloraj matenruĝoj,

iras al matura aŭtun-prospero.


                                                                      ·µ»ØĿ¼