PENSEO*68

jun.1997


Enhavo

Bril Jadov/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (4) *
Lu Jixin/DUM VOJAĜO *
Bai Xingjian/Tri Sonĝoj *
Mao Zifu/AĈE *
Inter Ni *

Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (4)

--Bonan matenon!

--Aŭskultu!

Ĉe la amik' jam pretas koko kaj milio,

por min regali en vilaĝa familio.

Jen verdaj arboj la terenon ĉirkaŭprenas,

al la smeraldaj montoj la mureg' kurtenas.

Vizaĝe al la vasto korta kaj ĝardena,

ĉe vino ni babilas pri laboro grena.

Ho, kiam la Duobla Naŭo jam venas,

trinkadon apud krizantemoj ni plu prenos.

--Kies poemon vi deklamas?

--De Meng Haoran (haŭĵan, 689 - 740). La unua kaj dua versoj temas pri tio, ke nia poeto iris invitite al la hejmo de amiko, kiu jam buĉis kokon kaj kuiris milion por lin regali.

--Superflua klarigo!

--Foje Zhong You (konata kiel Zilu, 542 - 480 a.K.), disĉiplo de Konfuceo, demandis iun oldulon, tenantan sarkilon en la manoj, ĉu li vidis Konfuceon. La oldulo respondis, "Konfuceo? Kun la kvar membroj feblaj kaj okuloj blindecaj en distingado de grenoj, ĉu ne?" Farinte tian respondon, la oldulo iris sarki herbojn. Tiel ignorate, Zhong You staris flanke, kvazaŭ stupora. Sed kiam vespero venis, la maljunulo lin restigis por la nokto kaj eĉ regalis per kokaĵo kaj miliajxo. Sekvatage Zhong You retrovis sian instruiston kaj rakontis al li tian anektodon. Konfuceo diris la solan vorton, "Ermito"!

--Kion tio signifas?

--Ke tiu oldulo estis ermito, eskapinta el la politika tereno.

--Mi komprenas jam, ke la aŭtoro aludis per tiu ĉi enfandita historia anekdoto, ke lia amiko estas ermito kun granda klereco unuflanke kaj li mem, kiel Konfuceo, serĉanto de alta posteno por realigi idealon, aliflanke.

--Ĝuste! Sed fine ne.

--Kial?

--Mem legu la sekvajn versojn!

--La tria kaj kvara versoj priskribas la medion. La bieno de lia amiko situas en kvieta regiono, brakumata de verdaj arboj kaj smeraldaj montoj. Kiom ĉarma la virga naturo! Kiom dolĉiga la ermita vivo!

--Prave, kaj la poeto, post forta admiro, eksentis inklinon. Tiel do aperis la kvina kaj sesa versoj, pri tio, ke la mastro kaj gasto, sidante super vino, intime babilis. Nek pri mondumaj epizodoj, nek pri aŭtokrataj okazintaĵoj, nek pri politikaj eventoj, sed pri la vilaĝa vivo kaj kampa laboro. Konversaciante kun la ermita amiko, nia poeto ĵetis de tempo al tempo, rigardon jen al la vasta sunumejo, jen al la pompa ĝardeno. Lia inklino plifortiĝis.

--Efektive! Kaj la lastaj du linioj jam montris, ke lia inklino fariĝis firma decido pri tio, ke li, sekvante ties ekzemplon, sin faros ermito. Li eĉ fiksis la daton, ĉu ne?

--Duobla Naŭo, la naŭa tago de la naŭa monato laŭ la luna kalendaro. Ĝi estas tradicia festo. En tiu tago oni grimpas sur monton, spektas krizantemajn florojn kaj sin amuzas per diversaj ludoj.

Laŭ historia noto, tiu ĉi poemo servis kiel turnopunkto en la vivo de la aŭtoro. Li diligente studadis ĉion klasikan en 30 jaroj, por gajni sukceson kariere. Aĝante 40 jarojn, li iris al la ĉefurbo Chang'an (nun Xi'an, ĉefurbo de prov. Shaanxi), kun granda memfido. Tamen venis al li nur vanta famo, anstataŭ profitiga ofico.

--Kion tio signifas?

--Tio signifas, ke li akiris nenian sukceson esti altrangulo. Fine li servis kiel suboficisto ĉe kortegano Zhang Jiuling (678 - 740), sed ne longe. Poste li vagis al la sudorienta regiono de la imperio.

--Bedaŭrinde kaj feliĉige.

--Nu,

Sinjoron Meng mi amas.

Talento lia famas.

Li rompis kun mondumo,

kaj kuŝis sub la suno,

sankteca, sed ebria.

For ĉio imperia!

......

--Via improvizaĵo?

--Ne, sed malfidela traduko el la poemo de Li Bai, Al Meng Haoran.

--Jam ne amuze, sed konfuze!


Lu Jixin (1953 - )

DUM VOJAĜO

--Laŭ Ĉinesko Tiaoxiaoling

Arom' arom'

jen ĉirkaŭ via dom'

verda not' ĉapitra,

tra fenestro vitra.

Ravit'  ravit',

ekfloras sub la vit'.

 

Stumble,grumble

vi foriras sombre,

ĉar mi pan-avaris,

kvankam vi ja karis.

Riska,riska!

For de homo triska!

 


Bai Xingjian ( 776-826 )

Tri Sonĝoj

Inter sonĝoj troviĝas ja mirinde neordinaraj, ekz-e: iu sonĝas, ke li ien alvenis, dum la alia ĝuste tiuloke lin renkontis; aŭ tiel : iu faras ion, kion tamen vidis la alia en sia sonĝo; aŭ plie: ambaŭ intervidiĝis unu la alian en sama sonĝo.

Dum regado de la imperiestrino Tianhou, Liu Youqiu, la prefekto de Cao, pro oficaj aferoj revenis hejmen ofte nur nokte. Foje, ankoraŭ dek liojn for de lia hejmo li paŝis preter budaa templo, de kie aŭdiĝis kantoj kaj ridoj gajaj. La muroj de la templo estis malaltaj kaj breĉis kelkloke, tiel ke oni povas vidi tute klare la internaĵon. Liu kliniĝis, subrigardis internen kaj vidis ke dekkelkaj homoj, viraj kaj inaj, mikse kundsidis ĉirkaŭ tablo kun manĝaĵoj. Inter ili troviĝas ankaŭ lia edzino, kiu sidis ĝoje babilante. Komence, Liu miris tre, ne povante kompreni pri la kialo. Poste li pensis ke ĉi tie ne estas loko kien ŝi decas alveni. Lasi ŝin resti sola li neniel povas. Li pli atente rigardadis: jes ja, ĉu mieno, ĉu konduto, ĉu parolo kaj rido, absolute konstatis ke ŝi estas lia propra edzino. Li volas eniri la templon, sed la pordo estis fermita. Liu ekprenis brikon kaj ĵetis ĝin. La briko trafis grandan vinujon, je kies frakasigxo la tuta spektaklo tuj malaperis. Liu eniris la templon trans la muron kun siaj servistoj. Ili rigardis ĉirkaŭen, sed troviĝas neniu homo, dum la templo restis riglita kiel antaŭe.

Tio ankoraŭ pli mirigis Liu-n. Li haste rapidis al sia hejmo. Kiam li revenis, lia edzino ĵus vekiĝis el dormo. Post kelkaj komplimentoj, la edzino ridis dirante:Mi ĵus sonĝis ke mi ekskursis kun grupo da homoj al budaa templo.Ĉiuj kunvojaĝantoj estas de mi nekonataj. Kiam mi kunsidis ĉe manĝaĵo en halo. Subite iu ĵetis de ekstere brikon kiu frakasis tasojn, pladojn kaj mi ekvekiĝis.

Siavice Liu ankaŭ rakontis kion li vidis.

Jen la ekzemplo de tio: kiam iu sonĝis ke li ien alvenis, dum la alia lin renkontis ĝuste tiuloke.

En la kvara jaro de Yuanhe-erao (809 p.K.), Yuan Weizhi de Henan estis sendita al landlimaj regionoj kiel inspektoro. Tagdekon post lia forveturo, mi kun Letian, mia pliaĝa frato kaj Li Shaozhi de Longxi kune ekskursis al Qujiang-rivero kaj vizitis al Ci en-templo. Ni travizitis ĉiujn kabinetojn en la templo kaj tie restis longan tempon . Vespere ni kune venis al la domo de Shaozhi en kvartalo Xiuxinli. La tutan nokton ni drinkis vinon kun ĝojo. Metinte pokalon, mia frato diris :“ Tre eble, ke Weizhi nun atingas Liangzhou.” kaj li verkis poemon:

 

Senhelpas printemp por forigi la triston,

Ebrie mi plukis la florojn kaj drinkas.

En kor mi kalkulas pri via vojaĝo,

nun certe la urbon Liangzhou vi atingas.

 

Estis la tago dudekunua. Post pli ol dek tagoj, venis el Liangzhou sendito kiu alportas leteron de Weizhi. Fine de la letero estis poemo “ Mia Sonĝo ” :

 

Mi sonĝis, ke fratoj vojaĝis vi kune

al Qujiang-rivero, al Ci en-monahejo.

Sed heno ĉevala ekvekis min nune,

kaj trovas mi min en Liangzhou-a gastejo !

 

La dato, monato estas tute samaj konforme kun tiu kiam ni vojaĝis kaj frato verkis la poemon.

Jen tia okazo, ke iu faris ion, kion tamen vidis la alia en sia sonĝo.

Dum Zhenyuan-erao ( 785-804 p.K. ), Du Zhi de Fufeng kaj Wei Xun de Jingzhao kune veturis de Bo al Qin. Duonvoje ili loĝis en hotelo ĉe Tongguan. Du sonĝis ke li venis al Templo de Sankta Monto Huashan, kie li renkontis ŝamaninon, kiu estis nigrhaŭta kaj alta, kun blua jupo kaj blanka jako. Ŝi salutis al li ĉevoje, petante ke li permesu ŝin preĝi por li. Ne povante rifuzi, Du konsentis. Li demandis pri ŝia nomo. Ŝi havis familian nomon Zhao. Vekiĝinte el songxo, Du rakontis tion al Wei. La sekvantan tagon ili venis al la templo, tie ilin bonvenigas ŝamanino kies aspekto, konduto kaj vestoj ĉiom konformas al kion Du en sonĝo vidis.

“Jen kiun la sonĝo antauxkonigis,” diris Du rigardante al Wei, kaj ordonis al servisto elpreni el monujo du ĉenojn da moneroj, kiujn li donacis al la ŝamanino. Preninte la monon en mano, la ŝamanino ekridegis kaj parolis al siaj koleginoj:

“ Ja tute same kiel mi sonĝis !”

Surprizite, Wei demandis kaj ŝi respondis:

“ Hieraŭ nokte mi sonĝis ke venas el la oriento du personoj, el kiuj unu estas barba kaj malalta. Mi preĝis kaj ricevis de li du ĉenojn da moneroj. Matene mi dissciigis mian songxon al ĉiuj miaj koleginoj kaj jen la sonĝo efektive realiĝas !”

Wei demandis kiel ŝi nomiĝas.

Ŝi havas familian nomon Zhao.” respondis ŝiaj kolegonoj.

La tuta okazaĵo konformas unu la alian de komenco ĝis la fino ekskluzive.

Tio estas la ekzemplo de intervidiĝo en sonĝo.

 

Mi, Bai Xingjian, diris:

“ En ‘CHUN QIU ’( La Printempoj kaj Aŭtunoj ), en verkoj filozofiaj kaj historiaj ja abundas skriboj pri sonĝoj, sed ne troviĝis tiaj tri sonĝoj. Ankaŭ homoj havas sonĝojn, sed tiajn tri songxojn neniu havis. Ĉu tio okazis hazarde aŭ destine, mi ne povas scii. Mi skribas tiujn sonĝojn, esperante ke ili restu en memoro de homoj.”

Noto:Tianhou (Wu Zetian, kiu regis dum 684-704 )


Mao Zifu(1963-)

AĈE

albatro faras haĉon

voĉanto

apud flirta braĉo

maĉas

sian paseon ĝiskaĉe

baleno lauxplaĉe

la verkon forviŝas kraĉe

fi —mevo klaĉas —apaĉo


Inter Ni

☆el W.Auld,1996-10-31,Dollar.

...Mi estas malĝoja pri la aktuala sorto de Penseo —ĉu mi neniam povos bindigi la duan kvindekon ? Mi bone komprenas tamen la problemojn rilate al ĝia eldonado, kaj mi tre esperas, ke vi povos solvi ilin. Ĝi faris multon por stimuli verkadon precipe inter ĉinaj esperantistoj.

☆el Moerbeek (Amikeca Rondo de Ĉinaj Esperantistoj),Nederlando.

Surprizis min via sendo de la unuaj ĉi-jaraj PENSEOj. En Biblioteko Hodler mi jam ofte vidis ĝin. Nun ĝi aperas do ĉe Donghu Esperanto-Domo, bona garantio por la estonteco.

☆ el Wolfgang Kirschstein, Danlando.

Por la unua fojo mi vidas "Penseo" en la reto. Gratulon al enhavoriĉa gazeto ! Ĉu la aliaj numeroj de Penseo ankaŭ estas rete atingeblaj ? Cxu pasintaj numeroj estas daŭre haveblaj ?

☆el桥口英雄(HASIGUTI Hideo),Japanio.

Prosperon kaj sukceson mi deziras al vi!

☆el Bernhard Westerhoff,Germanio.

Ĉi-pere mi sxatus konfirmi al vi la ricevon de la n-roj 63 kaj 64 de PENSEO, kiujn mi kun plezuro legis.

☆el Mark Fettes, Kanado.

Elkoran dankon pro la alsendo de reta versio de la reekflorinta PENSEO.Mi tre ĝojas ke vi trovis manieron ĝin subteni kaj daŭigi. El la tieaj lrgaĵoj, aparte min ravis la poemo de Mao Zifu. Li posedas aŭtentan kaj originalan voĉon kiu meritas komparon kun niaj plej grandaj poetoj.

☆el Martin Weichert

koran dankon por la alsendo de via prezento de DED kaj de la beletra "Penseo"! Mi ĝuis legi la ĉinaj poeziaĵojn. Komentojn aŭ sugestojn mi ne havas, sed mi plusendas viajn informojn kaj beletrojn al la komputilreta forumo "soc.culture.esperanto"

☆el 峰芳隆(MINE Yositaka,la ĉefredaktoro de RIVEROJ),Japanio.

Kun granda ĝojo mi ricevis du novajn numerojn(63 kaj 64) de "Penseo". Koran dankon, kaj gratulon al vi pro via sukcesa eldonado! Mi elkore deziras al vi daŭran eldonado de la ŝatata revueto, kiu donas al mi ankaŭ instigon plu eldoni nian revueton "Riveroj".

☆el Frans Cobben,Nederlando.

Mi ricevis ekzempleron de via revuo "Penseo".Ĉefe la rakonto pri saviĝo de PENG E plaĉas al mi...Vi ne bezonas respondi al mi,ĉar mi ne intencas kaŭzi tro da kostoj al vi. Vi jam faras tiom da senpaga peno.Eble en la futuro mi donacos ion al vi,kvankam mi ne estas riĉa(mi ne havas laboron nun-tempe). Via revuo vivu!

☆ el Pedro Macon, Hispanio

Mi sugestas publikigi vian revuon "Penseo" en Interreto. Mi povas doni lokon por tion havi senpage, se vi akceptas.

(Dank' al la malavara helpo de s-ro Pedro Macon, nun Penseo jam havas sian retan adreson:

http://www.geocities.com/Tokyo/Flats/2394

kaj e-poŝton:

penseo@geocities.com)

☆el Istvan Ertl(CO de UEA)

Mi kore dankas pro la numeroj 63 kaj 64 de Penseo, kiujn mi legas renovigante la ĝuon sentitan dum frandado de dekoj da ĝiaj antaŭaj numeroj.

☆el K.H.Schaeffer(Aalen biblioteko)

Jam en Aprilo alvenis ekzempleroj Januaro kaj Februaro 1997 de Penseo kaj ek de hodiaŭ ni envicigis ilin en nian bibliotekon.Denove koran dankon kaj ni atendas foje daŭrigon.


                                                                                             返回目录