Penseo 7

Januaro / 1991


 

Shi Chengtai (1939¡ª)

ĈE MAŬZOLEO DE VERDA MAJO

 

Jen mi vizitas vin de l¡¯ maŭzoleo

Marmora, kiam oras la aŭtun¡¯.

Kvietas la pinarboj kaj aloe,

lazur¡¯ muaras linde eb lagun¡¯.

 

La milita teruro en paseo

kaŝiĝas jam; karesas brile l¡¯ sun¡¯

la teron, kiun tretis per pereo

militkrimuloj spite al la pun¡¯.

 

Sed vi batalis en la ter¡¯ por Paco

kun ĉinoj, la spirito sancta buntas,

kaj l¡¯ amikec¡¯ en niaj koroj fundas.

 

Vi donis l¡± amon al popolamaso.

Nun, en la mondo ŝvebas via kanto,

mi kondolencas vin en Esperanto!

 

                       1990-10-04, Jiamusi

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

 

Guozhu (1938¡ª)

AMO

¡ª    laŭ ĉinesko Caitoufeng

 

Dolĉa am¡¯,

 juna flam¡¯

  lulis nin feliĉa gam¡¯.

Ni ja tre

dubis ke

kiuj folis

pli ol ni ge?

Ne,

 ne,

  ne!

 

Kurta am¡¯

 pasis jam.

  Estingiĝis juna flam¡¯.

Min ja tre

ĝenis ke

ĉio igis

morta pase¡¯.

Ve,

 ve,

  ve!

 

Evwn Chen (1936¡ª)

AŬTUNA ELEGIO

        ¡ªlaŭ ĉinesko ĉaitoufeng

 

Armand Su,

 portis gru¡¯

  vin al Elize¡¯ sen bru¡¯.

Nia kor¡¯

en dolor¡¯¡­

Triste pluvas,

sen vorto plor¡¯.

Bol¡¯,

 bol¡¯,

  bol¡¯!

 

Armand Su,

 Grand-statu¡¯¡ª

  la giganta kontribu¡¯!

Kiom glor¡¯¡ª

kiel or¡¯!

Vi eternas.

Nemian for!

Vol¡¯,

 vol¡¯,

  vol¡¯!

             1990-11-09 Guangzhou

 

Lu Jixin (1953)

ĈE DISIĜO

¡ªlaŭ ĉinesko Caitoufeng

 

Nuba klin¡¯.

 Velka pin¡¯.

  Frosta vent¡¯ disigos nin.

La pase¡¯,

sam-ide¡¯,

vigla figur¡¯,

iĝos pere¡¯?

Ne,

 ne,

  ne!

 

Trema sin¡¯.

 Larm¡¯ sen fin¡¯.

  Kion kovas la destin¡¯?

Ĉesu ve¡¯!

Jen ni ge¡¯,

ĝis la revid¡¯

per nia kre¡¯!

Re,

 re,

  re!

 

*Caitoufeng: unu el ĉinaj fiksformaj poemoj, konsista el du strofoj po ok versoj de 3, 3, 7, 3, 3, 4, 4, 3 silaboj, kun rimaranĝo de a, a, a, b, b, x, b, b,; a, a, b, b, x, b, b. kaj la lasta verso de strofo devas esti tri samaj silaboj.

 

Li Weilun (1936¡ª)

STARTO

 

Voj¡¯ centmil paŝojn havas,

la unua tre gravas.

Ni komencu de starto

ĝis la fino sen halto.

 

Wang Zihuan (688¡ª742)

ASCENDE AL GUANQUE-TURO

 

Suno post mont¡¯ jam kaŝas sian ardon,

galopas Flavriver¡¯ en maran varton.

Do, sur etaĝon plian vi ascendu,

se vi deziras foren la rigardon!

                    trad. Sceto

 

Xiaojian (1952¡ª)

 

LA MALPROKSIMA MONTO SENNEĜA

          (daŭrige)

  Xia Shan kvazaŭ trovis sin en sonĝo.

  Li tute ne povis endormiĝi. Unu post aliaj demandoj rondflugis en lia cerbo.

Li levis sin el la lito, kaj iris al la ĉambro de Zeng Yu. Li havis multajn demandojn al ŝi, el kiuj la unua esti: Kial ŝi ne savis Xia Yun, se ŝi tiel profunde komprenas ŝin.

Kial?

Iu parolis interne post la pordo.

Jen estis voĉo de viro, premita, peza, diskreta kaj singardema.

Jam estis la dekdua horo noktmeze!

Denove vigliĝis la scivolemo de Xia Shan.

Elŝvebis mallaŭta flustro depost la pordo: ¡°Mi do nudigos min.¡±

Xia Shan ekkonis ke tio estis voĉo de Zeng Yu. Kompreneble ŝi parolas al tiu viro, sed kion ŝi povus fari kiel virino kiu memvole nudigas sin antaŭ viro?

Laŭ imagpovo de Xia Shan, la cello povas esti nur unika.

Ĉu majorino de la Armita Polico ankaŭ farus tian aferon?

Eble tia afero ne koncernas profesion.

Xia Shan volis retroiri al sia ĉambro, sed ia malluma psikismo, ia instinkta emo de kaŝobservo de homaro igis lin scivoleme subrigardi la scenon en la ĉambro.

Li iris laŭ ŝtuparo al la tegmento.

La tegmento de la tropikaj kontruaĵoj ordinare estis granda teraso pork e homoj povu tie ripozi vespere.

Li katpaŝe venis al la kornico, sin kroĉis al la balustrade per du piedoj kaj malsupren klinis per plejparto de la korpo, tiel ke li povus vidi la internon en la ĉambro de Zeng Yu tra la duonmalfermita supra fenestro.

Sub la malhela lamplumo, Zeng Yu vere staras tute nuda, tamen iu viro en eŭropa kostumo sides sur ligna kanapo, fumante, kun apatia mieno, sen ajna impulse.

Du buntaj tornistroj estis ĵetitaj flanken malplenaj. Kaj ĉirkaŭ cent plastaj saketoj, plenaj de blankaj pulvoroj, estis sur la lito.

Jen heroino!

Xia Shan sciis ke Zeng Yu ricevis tion de la tri soldatoj de la Armita Polico. Ili estis plene enmetitaj kiel ŝtopaĵoj en la buntaj tornistroj, sub kelkaj vestoj, miksitaj kun nederlanda pulvoro.

Sed kial nun ne sendu ilin al la rezidejo de la Armita Polico?

Siatempe Xia Shan konjektis, ke Zeng Yu mem portis tion rekte al Kunming.

Sed kial nun ili estas sur lito kaj kial Zeng Yu devas tute nuda sin okupi super ili?

Ĉimomente Xia Shan eksentis ke oni restis tro sensacia en Pekino! Tie la vivo estis tro malvigla, tro senkolora!

Dume, kiel multaj mirindaj aferoj okazas en la ekstera mondo!

Zeng Yu metis kelkajn sketojn da narkotaĵoj en la korsaĵon. Jen, sur la korsaĵo estas kelkaj poŝetoj.

Zeng Yu remetis pli ol dek saketojn da narkotaĵoj en la kalsonetojn, sur kiu ankaŭ estas poŝetoj.

Poste Zeng Yu lokigis ĉiujn aliajn narkotaĵojn en la subŝtofo de la uniformo de la Armita Polico, kie estas vicoj da sekretaj poŝetoj.

Fininte la kaŝlokigon de la narkotaĵoj, ŝi revestis sin kaj denove fariĝis digna majorino de la Armita Polico.

Ŝi estas graseta. Tiuj vestoj kun dekkelkaj kilogramoj da narkotaĵoj sur ŝi nur iomete plirondigis sin kaj vekos neniun suspekteman flaron.

La viro kapbalancis kontente: ¡°Bone, ĉifoja negoco do estos en plena sekureco. Veninte al Kunming, ni gajnos la netan profiton de 150 mil juanoj.¡±

Kun aroganteco kaj fiero speciale de virino, Zeng Yu diris, ¡°Pe armilo oni ne povas konkeri la homaron, sed per tio ĉi ni povas subigi iun ajn homon.¡±

¡°Siatempe ni estis tro naiva eĉ kredante la miton ke sola broŝuro povas unuigi la tutan homaron.¡±

Zeng Yu ellasis longan suspiron.

La viro kuntiris siajn brovojn: ¡°Ĉu tiu knabego povus malkovri ion?¡±

¡°Neniam! Male, li iĝas nur tre bona ŝirmilo por mi.¡±

¡°Ne estu tiel memfida!¡±

¡°Mi havas telapation.¡±

Xia Shan eksentis tutkorpan senfortiĝon kaj apenaŭ falis de la triaetaĝa tegmentrando.

              *               *                    *

Sur mallumaj stratoj de la urbeto Daluo, Xia Shan promenades verŝajne sencele.

Li estis mistifikita de virino!

Li estis trompita de virino!

Antaŭe li ankoraŭ neniam estis mistifikita kaj trompita de virino.

Sed tiu ĉi virino ludis lin kiel simion, eĉ volante fari lin komplico en sia negoco de narkotaĵoj.

Jes, ŝi ankaŭ helpis al li, per rakonto pri lia fratino Xia Yun, sed tio nenial povus kompensi liajn perdojn.

Li volis venĝi ŝin, aŭ, li volis protekti la ordon kaj juston.

Kvankam li havas diversajn malkontentojn pri socio, tamen, kion li malamis, ja estis la malvirto, ĉu ne?

Veneno ĝuste estas malvirto!

Li ne devas lasi la virinon kontentiĝi laŭdezire.

Li trovis, ke antaŭe ĝuste estas la landlima ekzamenejo de la Armita Polico en Daluo.

La polica oficiro varme akceptis lin.

Sekvis laŭta sonado de alarmilo.

Dekkelkaj armitaj gepolicanoj ekiris post sinpretiĝo.

Post tri tagoj Xia Shan forveturis de Daluo.

Post arestroj de Zeng Yu kaj la viro, Xia Shan donis ateston en la juĝĉambro de la landlima ekzamenejo.

Zeng Yu staris kun li vizaĝ-al-vizaĝe, eĉ kun neniom da plendo aŭ malamo. Ŝi nur rigardis milde al lin, kun larmoj en siaj okuloj.

Xia Shan restis indiferenta. Li sciis kio estas larmoj de vulpo. Kaj kio estas vera vireco.

Li foriris, ricevinte monprmion de 500 juanoj por turiste vojaĝi al Xishuangbanna, al Ruili, al Lijiang kie ankoraŭ postrestis matriarka sociosistemo, kaj al Changshan-monto kaj Erhai-lago en Dali.

Post du monatoj, li revenis al Kunming.

Kiam li ĵus elaŭtobusiĝis, li ekvidis anoncon de la Supera Juĝejo de Yunan-provinco sur muro, same por scivolemo li alproksimiĝis al la afiŝo.

Tio estis verdikta anonco pri la krimo de Zeng Yu, kontrabandistino de narkotaĵoj:

¡°Zeng Yu, virino, kun origina nomo Xia Yun, nun 37-jara¡­ post plastio ŝi daŭrigis la kontrabandon de narkotaĵoj¡­ estas kondamnita al ekzekuto senprokraste plenumata¡­¡±

Rigidiĝis la okuloj de Xia Shan kaj granda vakuo ekregis en lia cerbo.

Ŝika virino senhaste forprenis lian dorssakon kaj facile forŝtelis lian monujon.

Sur lia korpo, la unika objekto per kiu li povas interŝanĝi monon, estis la koliero ĉirkaŭ lia kolo.

Leginte la anoncon li jam ne volis plu rezervi ĝin. Li volis forgesi ĉion, kvazaŭ sonĝon.

Li volis konservi la impreson pri sia fratino nur ĝis 17-jara.

En juvelejo, li deprenis la kolieron kaj transdonis samtempe sian legitimilon.

Dika maljunulo titris per tuŝŝtono la kolieron kaj kapbalancis: ¡°Jes, pura oro, kostas 1230 yuanojn laŭ ŝtata aĉetprezo.¡±

Nature, Xia Shan sciis ke ili povos facile transvendi je prezo de du mil juanoj. Sed li urĝe bezonis monon. Kaj li mem ne kuraĝis subvendi surstrate.

Li atendis ke oni pagos al li la monon.

¡°Nu, momenton, ĉar ni devas ekspertizi tiun ĉi rubenon.¡± La maljunulo iris en la internan ĉambron.

Post nelonge, la dika maljunulo reeliris kun vizaĝo plena de ridoj: ¡°Jes, jen vera birma rubeno. Ĉu vi konsentas ĝin vendi je prezo de 100 mil juanoj?¡±

Xia Shan ekstultiĝis.

La dika maljunulo rapide aldonis: ¡°Kompreneble, ni ankoraŭ povos pagi 150 mil al vi, sed neniom plie.¡±

¡°Ne, mi ne vendos ĝin, neniam!¡± Xaia Shan preskaŭ freneze rekaptis la kolieron kaj sin ĵetis ekster la juvelejon.

Li komprenis, ke tio estas ŝtoneto koagulita per la vivo kaj sango de la fratino.

Ne. Tio estas ŝia kompenso al ŝia propra frato al kiu ŝi ne donis fratinan amon dum pli il dudek jaroj.

¡°Kial vi, fratino, nepre iru tiun vojon? En la vivo ĉie estas sunlumo, ĉu ne?¡±

Li forgesis, ke li mem estas en senlaboreco.

En Kunming estas neĝanta. Tio okazis nur unufoje dum pluraj jaroj.

Tamen la Malproksima Monto ankoraŭ estas senneĝa.

Xia Shan pensis, ke la fratino eble ne irus tiun vojon, se falus neĝo al la Malproksima Monto?

Sed, bedaŭrinde, la Malproksima Mongo estas senneĝa.

                                               elĉinigis Guozhu

*Qionmg Yao¡ª la nua fama verkistino en Tajvan, kies romanoj pri amo furoras en Ĉinio.


                                                                                                                                        ·µ»ØĿ¼