PENSEO*71

sept.1997




enhavo
Meva Maron/OMAĜE AL J.B.PONS *
Bril Jadov/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (7) *
Pu Songling/trad.Guozhu/LA KRIZANTEMA FEINO *
Lu Jixin/MIRINDA VALO *
Mao Zifu/PALA VIVO SENĜUA *

Meva Maron

OMAĜE AL J.B.PONS

Morusarbusto blankajn fruktojn

faligas al granita rok'.

La helaj riverbordaj krutoj

ŝrumpigas l' ombron de la nokt'.

 

Spegul' en dormo, tremas fluo

dum, elirante de l' palac',

tra l' frakasita ĉielbluo

aperas trut' en pura pac'.

 

Prujnblanka nasko: februar'.

Laŭdire floras jam ĉe l' mar'

migdaloj; terlazur' alondas,

sunperlo dum vespero blondas.

 

Pendanta pinrezina gut'

en frosta kaj kristala tut'.

Du birdoj vibraplume flugas,

ĉevalo hor-post-hore plugas.

 

Memor' subtila, gardu fonton

ĉe kiu sentas tri urtik-

lotusaj arboj la profunde

fluantan akvon ĉe l' radik'.

 

Sovaĝa merlo, brunaj haroj,

kaŝita mento ĝis vesper';

trans roko pure blua maro,

ripetas kantilenon ter'.

--Laŭ kataluna okversoj


 Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (7)

--Ĉu vi legis Penseon?

--Jes.

--Ĉu vi legis mian poemon?

--Mi ne vidis.

--Vi ne vidas?

--Ĉu mi devas vidi?

--Ĉu vi ne vidas?

Ĉu vi ne vidas, ke l' Flava River' alflugas de l'ĉiel'

torente en la maron sen reven'?

Ĉu vi ne vidas: En spegula hal' tristiĝas blank' de ĉiu har'?

Jam neĝec' vespere el nigro en maten'!

Se vi feliĉon ricevas, gajadi vi ja devas,

lasante la pokalojn neniom malplenaj kontraŭ l' lun'.

La ŝanco ĉiam Min atendas, kiomgrade mi talentas.

Revenos fine mil taeloj post plena konsum'.

Ŝafojn kaj bovojn buĉu, delicon elsuĉu;

kaj ĝisfunde tricent tasojn per unu glut'!

Sinjoroj,

drinku,

drinku!

La vinujojn,

ne forsvingu!

Mi kantu lirikon por vi. Aŭskultu do kun rezolt'!

Ho, kiom povas kosti ambrozio kaj nektar'?

Nur ebriadu sterne, por ne vekiĝi eterne!

De l' antikvec' sanktuloj dronas en soleca val',

tamen restas la nomoj de drinkemaj homoj.

La princo Chen portempe folis en festen',

dekmil tasojn vetlude, monton da ŝercoj disŝute.

He, mastro, ne parolu pri la monŝparem'!

Sed multon da drinkaĵ' aĉetu kaj antaŭ la gastojn metu!

Eĉ miltaele valora pelto aŭ bucefal'

devas esti donita kontraŭ vino bonkvalita,

por liberiĝi el la jarmila amar'.

--Fine mi vidas, ke vi estas drinkulo! Eĉ guton mi ne povas enlasi tra la gorĝo.

 

--Kiel mi kapablas skribi tiel brilan poemon! tiun versis Li Bai(701 - 762),la Poezia Feo, en Tang-dinastio. La poemo komenciĝas per du retorikaj demandoj, en la originalo tute paralelaj. La Flava Rivero falas kvazaŭ rekte de la ĉielo, ne haltigeble, kaj torentas orienten en la maron, ne revenigeble. Ĉu ne tia estas ankaŭ la homa vivo? Kaj nia vivo ondegas kiel la rivero, kun zigzagoj kaj stumbloj. Ĉu vi ne vidas ĉion ĉi?

Sed male, nia vivo efemeras, ne kiel la rivero, kiu ĉiam fluas, fluas ankaŭ nun, kiam ni povas jam iel jungi ĝin, utiligante la energion hidraŭlikan por elektrado kaj irigacio. Ĉu vi ne vidas ĉion ĉi?

--Mi vidas! Tamen la vivo ne povas tiel rapide forpasi, ke la hararo, ankoraŭ nigra matene, jam neĝe blankas en vespero.

--Stulte! Tio estas kontraŭdirekta troigo de la fakto. La unua demando estas spaca, dum la dua, tempa. La tempo flugas sagrapide.

--Tiu ĉi poemo estas iom tro malĝojiga.

--Tute ne! Ĝi ŝajnas malĝojiga, fakte estas optimisma. Legu plu! Se ĝi iom tristigas, tio estas sentimentaleco de giganto, alte staranta super la socio. Alie li ne deklarus, ke ĉiu kapablo de la homo certe trafos la ŝancon esti elvolvata kaj utiligata. Kun tiel granda memfido oni neniel povas esti pesimista. Ŝimante oni ne perdas la optimismon, oni do povas same gaji kaj fole drinki. Havante feliĉon en la vivo kaj kariero, oni tiom pli devas esti gaja. Neniom avaru, ĉar elspezita mono revenos.

Nun la melodio turniĝas el adaĵo en alegron:

Sinjoroj,

drinku,

drinku!

La vinujojn,

ne forsvingu!

--Kiuj sinjoroj?

--En la originalo estas "Sinjoro Cen, s-ro Danqiu". Proksimume en la jaro 752, la aŭtoro vizitis kun sia amiko Cen Xun la komunan intimulon Yuan Danqiu. En bankedo, okazigita de Yuan Danqiu, nia poeto improvizis tiun ĉi poemon, ellasante ĉion, kortuŝe romantikan kaj eterece inspiran el sia koro.

--La kvanto ion diras: Ne kelkaj taeloj, ne pladoj da ŝafaĵoj kaj bova viando, sed tutaj ŝafoj kaj bovoj; ne du aŭ tri tasoj da vino, sed tricent tasoj; ne malrapide trinki, sed tralavi la gorĝon per unu gluto, ĝis la fundo, tute ekster imago de avarulo aŭ de timemulo.

--La kvanto elvokas la heroecon kaj gigantecon de la poeto.

--Kiu la princo Chen?

--Ĉu vi legis Penseon antaŭ kelkaj numeroj?

--Certe. Apreco pri poemo de Cao Cao

Kantu kun vintas' plenplena!

Kiom homa vivo kurtas?

Kiel eta ros' matena,

......

--Jam, jam! La princo Chen, nomita Cao Zhi, estis la tria filo de Cao Cao. Lia pli aĝa frato Cao Pi, jam imperiestriĝinta, ofte lin suspektis, kaj tio kaŭzis, ke li bohemie pasigis la tagojn kaj mortis 42-jara, en granda sombro kaj ĉagreno. Kaj ĝuste pro tio nia poeto citis lin, kvankam multe pli drinkemaj personoj troviĝis en la historio.

--Aparte menciindas la lasta verso, ĉu ne?

--Jes ja. La fino eĥas al la komenco: Jarmila amaro lankahara tristigo.

--Jarmila amaro objektive daŭras, de generacio al generacio, sed oni povas, kiel individuo, iel sin liberigi el gi? Ĉu ne?

--Individue estas iom tro solecige, ni invitu la lunon kiel komparon en la venonta fojo.

--Nu, ĝis tiam!

 


Pu Songling (1640 - 1715 )

LA KRIZANTEMA FEINO

(daŭrigo de p.279)

Tiam li revenis kaj denove okupis sin per kultivado de la krizantemoj. Tiuj, kiuj aĉetis liajn florojn lastjare, rakontis al li tion, ke la radikoj, kiujn ili rezervis, ĉiuj fariĝis malbonaj. Tial ili devis denove aĉeti de Tao. Pri tio Tao fariĝis pli kaj pli riĉa. Post unu jaro li kaj lia fratino plivastigis sian loĝejon. Post plia jaro, ili konstruigis al si novan domon. Unuvorte, ili povis agi laŭ sia deziro, sen konsulto al Ma por peti helpon. Tiel, la malnovaj bedoj iom post iom fariĝis parto de ilia loĝejo, kaj ili aĉetis alian pecon da agro sieĝita per termuroj por kulturi krizantemojn. Tiun aŭtunon Tao forveturis kun ĉiom da siaj floroj kaj li ne revenis eĉ fine de la sekvanta printempo. Tiam la edzino de Ma mortis pro malsano. Ma volis geedziĝi kun la fratino de Tao, Flava Floro. Kiam li sendis homon sondi ŝian opinion. Kvankam si ridetis, verŝajne senrifuze, tamen ŝi diris ke ŝi devis atendi ĝis la reveno de sia frato.

Post pli ol unu jaro tamen Tao ankoraŭ ne revenis. Flava Floro inspektis siajn servistojn planti krizantemojn, ĝuste kiel Tao mem agis, kaj ankaŭ pli multe da monoj estis investitaj en tio. Ŝi aĉetis du mil mu-ojn da fekundaj agroj ekster la vilaĝo, kaj faris sian domon eĉ pli pompa.

Jen venis el la orienta Guangdong amiko kun letero de Tao al Ma, kuraĝigante ke li edzigxu al Flava Floro. La letero estis datita je la sama tago kiam mortis la edzino de Ma, kaj, laŭ lia rememoro, ĝuste forpasis 43 monatoj depost kiam li kundrinkis kun Tao en la ĝardeno. Kun granda miro li montris la leteron al Flava Floro kaj demandis: "Kien mi sendu miajn fianĉ-donacon?" Sed ŝi rifuzis kian ajn donacon, kaj, ĉar la loĝejo de Ma estis tro modesta, ŝi proponis ke li transloĝiĝu en la ŝian. Tamen Ma ne konsentis. Ili do elektis bonaŭguran daton kaj okazigis la nupton.

Post ilia geedziĝo, Flava Floro malfermis sur la muro pordon al la suda domo, tra kiu ŝi ĉiutage iris kontroli laboron de ŝiaj servistoj. Sentante honton pro la vivĝuo per la edzino, Ma admonis ke ŝi fondu apartajn kontojn por la du domoj respektive, kaj senkonfuze. Sed ŝi ĉiam emis preni ĉion, kion ŝi bezonis el la suda domo, tiel, post malpli ol duonjaro, en la domo de Ma ĉie estis objektoj en la domo de Tao. Ma ordonis al siaj lakeoj ke ili redonu ĉion unu post alia al la suda domo kaj avertis ke ŝi ne plu prenu de tie. Sed, dum malpli ol dek tagoj la objektoj estis ree miksiĝis konfuzite. Tio okazis plurfoje kaj kaŭzis al Ma multe da ĝeno. Sed Flava Floro ridis ŝerce: "Ĉu vi eĉ ne sentas lacon por esti kaj malriĉa kaj honesta?"

Ma hontiĝis, ne plu kontrolis pri tio kaj lasis ĉion laŭ bonvolo de sia edzino. Ŝi do venigis laboristojn kaj kolektigis materialojn por grandskala rekonstruado. Ŝia edzo tute ne povis haltigi ŝin. Tiel,post monatoj, la ĉambroj interligiĝis kaj la du domoj estis senlime unuigitaj. Tamen, ekde tiam, laŭ deziro de Ma, ŝi ne plu entreprenis la negocon de krizantemoj. Dume, ĉio en ŝia hejmo estis eĉ pli pompa ol tiuj en la domo de nobeloj. Ma sentis maltrankvilon pro tio. Foje, li diris al Flava Floro: "Dum 30 jaroj mi estis kaj malriĉa, kaj honesta. Sed rigardu al mi nun! Mi estas tute ligita per viaj jupo kaj zono. Tio ne estas vivo por viro! Dum ĉiuj homoj volas fariĝi riĉaj, mi esperas nur ke mi reestu malriĉa."

"Ne pensu ke mi estas monavida," respondis Flava Floro. "mi nur ne volas aŭdi ke la posteuloj, eĉ post mil jaroj, eble mokus pri la destinita kaj neforigebla malriĉeco de la krizantemo-amantoj kiuj ne kapablas sin riĉigi eĉ post jarcentoj. Por diri la veron, mi ja volas, pere de vi, forigi la mokon al krizantemo-amantoj. Tamen estas malfacile por malriĉuloj fariĝi riĉaj, dum tre facile se la riĉaj deziras fariĝi malriĉaj. Ekde nun, vi povos libervole fordisipi nian monon se vi ŝatus. Pri tio mi certe ne bedaŭros!"

"Sed nenio estas pli hontinde ol disipi alies monojn."

"Vi ne volas esti riĉa," diris Flava Floro, "kaj mi ne povas toleri ke estis malriĉa. Ĉu preferinde ke ni vivu separe? Tiel por vi estos pura vivo kun nobla ideo, kaj por mi estos vulgara komforto --sendifekte unu al la alia, ĉu?"

(daŭrigota en n-ro 72)

--el Strangaĵoj de Liaozhai trad. Guozhu

 


Lu Jixin (1953 - )

MIRINDA VALO

Mi, glitante vian okulparon,milde iras en mirindan valon.

 

Arbaj ondoj ŝajnas voko sombra,

vent' favora ŝajnas kant' kolomba.

 

Branĉe vidiĝas foliaj faloj.

Novaj ĝermoj el sub ekspetaloj.

 

Morna ĝemo lirlas en la rojo,

kun fervoro ĉarmas lotusfloro.

 

De sunfal' reŝprucas gutoj sangaj,

kaj ruĝiĝas nuboj forŝvebantaj.

 

Eble ĉio nun jam dekadencas.

Eble ĉio silente komencas.

 

Enprintempa aŭtuno jam svenas,

ensomera printempo alvenas.

1995-03


Mao Zifu (1963 - )

PALA VIVO SENĜUA

Al mia panjo

Patrino, zorga flam' en koro,

kial verte prujnohava;

Amara maro sub piedoj,

kial frunte velkoflava.

La jupo ŝika, junvirinaj

ĉarm' kaj pimpo, facilrido

Al mi neniam elmontriĝis

de vi, kiel ĉe-via ido.

 

Vi venis tiun mondon, ho ve,

nur por humilvivo sklava.

Iam vin prenis la ideo

pri la arkadio rava?

Vi asidua flegis teron

ĉi-aridan, kun konfido,

Obee al sezon' protea,

spite al la sortinsido.

 

Severa vivo akompanus

vin aliri al la suno:

Esperon sur min vi surmetis

prifidante bonrezulton.

Neniam, tamen al la fajro

mi ne eĥas kiel luno.

Ĝuste ja kontaŭ via volo

estas mi kaprica juno.

Unuanime ĉasas revon

kaj forlasas al vi multon

Ambivalencan (mond' ekstera --

flora; tirana l' tajfuno).

                                                                      返回目录