PENSEO*73

nov.1997




enhavo
Chen Yuan/Elektitaj Verkoj de Vasilij Eroŝenko *
Laŭlum/USONO *
Li Sen/Espero *
Bai Xiaoyi/trad.Ĉensinio/Marborda Rakonto *
INTER NI *

Chen Yuan(1918-):

Elektitaj Verkoj de Vasilij Eroŝenko

6 volumoj en Esperanto

Vasilij Eroŝenko ( 1890-1952 ) estas verkisto konata kaj ŝatata de ĉinaj legantoj en la 20- kaj 30-aj jaroj. Li estas ankaŭ "poeto" konata de japanaj legantoj antaŭ la Milito. La tiel nomata "rusa blinda poeto", ja estis li. Kvankam nomate kiel poeto, tamen li versis ne multe da poemoj, fakte li kortuŝis per fabeloj kaj prozoj kun idealo kaj revoj multajn legantojn en la Oriento. Dank' al ĉinigoj far Lusin kaj Hujucz, kaj, dank' al lia funkciiĝo kiel docento en la Pekina Universitato engaĝite de la rektoro s-ro Cai Yuanpei pro rekomendo de s-ro Lusin, li kaj liaj verkoj ĝuis sufiĉe grandan famon en la malnova Ĉinio , precipe en la rondo de esp-istoj. Post fondiĝo de la popola Ĉinio, legantoj povas legi liajn verkojn kiaj "Persikokolora Nubo" kaj aliajn fabelojn nur en la "Plena Kolekto de Verkoj de Lusin".

El la verkoj de Eroŝenko, la pliparto estis verkita en la japana lingvo, nur malpliparto estis verkita rekte en Esperanto. Kaj, en la lastaj jaroj de lia vivo, li verkis unue en brajlo kaj poste oni tradukis en Esperanton. Mi ne scias ĉu li verkis en la rusa, lia gepatra lingvo, laŭonidire jes. Sed li revenis al Soveta Rusio en la mezo de la 20-aj jaroj . Tio estas tempo de milita tumulto kaj la etiketoj "la komuna malamiko de la popolo" k.s. disflugas ĉie kaj ĉien tra la ĉielo. Eĉ se li vere verkis ion en la rusa, supozeble, laŭ tiama situacio ,ankaŭ neniel sukcesus trovi ian eblon eldoni. Des plie, post sia reveno al patrolando, verŝajne li neniam viciĝis en verkistoj; kaj, des plie, tiam ja neniu sovetiano agnoskis lin verkisto; kaj, des plie, li estis nur nefama blindulo, kaj des plie esperantisto tiam tabuinda.

La tri volumoj de la Plena Verkaro de Eroŝenko en la japana eldono jam de longe aperis en 1957. Ĝin kompilis japana klerulo kaj esperantisto Takasugi Itiroo kaj eldonis la Librejo Misuzu. Krome, alia versio en du volumoj de Verkoj de Eroŝenko ankaŭ estis kompilitaj de s-ro Takasugi kaj eldoniĝis 1974. Mi renkontis s-ron Takasugi itiroo en Tokyo 1973. Tiam ni interbabilis pri Eroŝenko, dirante, ke lia Plena Verkaro jam eldoniĝis en la japana lingvo; dume por liaj verkoj en la ĉina, kvankam aperis nenia plena aŭ elektita verkaro, tamen, dank' al s-ro Lusin, almenaŭ konserviĝis kelkaj pecoj presitaj. Tiam ni ambaŭ sentis bedaŭron pro tio ke ni ne havis ŝancon eldoni Verkaron de Eroŝenko en Esperanto.

Tio daŭris ĝis aŭgusto de 1979. Dank' al klopodo de japana esperantisto s-ano Mine yositaka kaj helpate de s-ano Miyamoto masao, la fama esperantologo de KLEG, jen aperis la Lumo kaj Ombro, kiel la unua volumo de la Elektitaj Verkoj de Eroŝenko, la plejparto de kies enhavo estis prozoj aŭ fabeloj por maturaj homoj, originale verkitaj en esperanto kiam la aŭtoro vivis en Ĉinio, inkluzive la du pecojn neniam forgesitajn de la ĉinaj legantoj, nome ,la "Rakontoj de velkinta folio" kaj "Turo por fali".Tiuj du pecoj ambaŭ havis ĉinigojn de Hujucz kaj la unua, kune kun ceteraj verkoj, estis eldonita sub la titolo " Rakontoj de velkinta folio kaj aliaj" kiel unu el la Orienta Biblioteko de la Komerca Librejo(Shangwu-Librejo), la plej influohava eldonejo siatempe en Ĉinio.

La dua volumo de la esperanta eldono de la Elektitaj Verkoj de Eroŝenko, La Tundro Ĝemas, kun victitolo Pri la Vivo de Ĉukĉoj,eldoniĝis en 1980. En tiu ĉi volumo estis kolektitaj verkoj, kiujn originale verkis la poeto inter jaroj 1929-30, kiam li vivis en Siberio interne de la sfero de la Norda Poluso en la regiono de ĉukĉoj. Interalie rakonto La Trimova Ŝakproblemo estis animskua "riportaĵo pri realo" , se mi rajtus vicigi ĝin en tian ĝenron de la literaturo. Laŭ mia scio, se oni povis restigi tian riportaĵon el la epoko de la Granda Purigo ekde la lastaj jaroj de la 20-aj jroj ĝis la mezo de la 30-aj jaroj, kiam oni praktikis senbridan masakron al revoluciuloj kaj senkulpuloj io estas vera raraĵo. Laŭ propra noto de la aŭtoro, la unua manuskripto verkiĝis en 1933 sed perdiĝis. Do la dua estis reverkita en 1938. Tio ŝajnus, eble ia preteksto , aŭ eble vera okazintaĵo. Sed , ambaŭokaze egalas, ke la 30-aj jaroj ja estas pronomo de misfortunaj jaroj.

La tria volumo Malvasta Kaĝo eldoniĝis en 1981. Tio estis esperantigitaj de Miyamoto masao el japanaj originaloj. La Malvasta Kaĝo havas ĉinigon far s-ro Lusin. Ĝi estas unu el la Kanto antaŭ la Tagiĝo (1927,Tokyo), la unua libro originale verkita de Eroŝenko en la japana lingvo. Akita uĵaku( 1883-1962 ) iam, la 25-an de junio 1924, verkis antaŭparolon por tiu libro. Tio okazis supozble antaŭ la forpelo de Eroŝenko far la japanaj aŭtoritatoj. La antaŭparolo estis nelonga, sed riĉa je sentoj kaj tre kortuŝa. La lasta alineo skribiĝis jene:

" La homaro ĉiam havis sennombrajn belajn sonĝojn, kvankam ĝi travivis suferojn kaj ĉagrenojn. Tre eble, tiajn sonĝojn ĝi ankoraŭ havos. La dekkelkaj sonĝoj, kiujn vi verkis kaj restigis al ni, pli emociigis nin ol kiam ni havos renkontiĝon kaj interbabilon. Ho kara s-ro Eroŝenko ! Kien ajn vi iros ĝis la ekstremo de la mondo, neniam perdu viajn sonĝojn !"

La mallonga parolo estas same kortuŝa kiel la fino de la mallonga antaŭparolo, kiun s-ro Akita verkos post duona jaro por la Persikokolora Nubo, la fabela dramo de s-ro Eroŝenko:

"Vi kriis:` ne malesperu, ĉar la printempo estas neniam pereonta!' Jes , la printempo neniam pereos."

La kvara volumo de la Elektitaj Verkoj estas la Stranga Kato, kiu kolektis 6 tradukitajn el japanaj originaloj),inkluzive la Koron de Aglo kaj du paroladojn kiujn Eroŝenko faris en Esperanto nelonge post sia veno al Japanio(1916). El tiuj unu titoliĝis kiel Nun Estas Tempo Por Semi Sed Ne Por Rikolti. En tiu mallonga parolado, oni intime sentis la lumon de varmo, revo kaj idealo de Eroŝenko. Li diris:" Jes, ni laboras por estonteco, ni laboras por la posteuloj, ni nun ĝeneraldire nenion profitas." Li diris:"Nun estas bezonataj, ne parolantoj sed agantoj, ne dormantoj sed maldormantoj, ĉar nun estas tempo,ne por ripozi sed batali, ne por kolekti sed por oferi." Tio estas tipaj vortoj de Eroŝenko plenaj de revoj. Iu granda filozofo diris, ke homoj ĉiam bezonas revojn, sen revoj ne estos la estonteco de la mondo.

En la kvina volumo La Kruĉo da Saĝeco estas kolektitaj 4 popolrakontoj: hinda,afrika, korea kaj turkmena, kiujn verkis Eroŝenko en siaj lastaj tagoj, pasigitaj en Turkmenujo. Ĉiuj 4 rakontoj estis verkitaj originale en Esperanto. Tiuj rakontoj estis verkitaj en 1952, sed malkovritaj nur post 30 jaroj ! Ili kuŝis en arkivo de blinda muzik-instruistino nomata Zinaida Ŝamina. Laŭdire Eroŝenko verkis tion speciale por distri ŝin. Ŝamina estis amikino de Eroŝenko en Moskvo. Poste, kiam Eroŝenko fikse loĝiĝis al Turkmenujo, li invitis ŝin veni al lia loko helpi por konstruo de blindula lernejo .

La eldonpaŭzo inter tiuj du volumoj estas 12 jaroj. La kvara volumo eldoniĝis en 1983, dum la kvina volumo en 1995. Tio montras la malfacilo de eldonado ( precipe por esperantaj libroj)! Sed ĉijare (1996) jam sekvas la sesa volumo Cikatro de Amo, kiu enhavas kvar pecojn la Tragedio de Kokido, Aveto de l' Tempo, Cikatro de Amo kaj tiu fama Ruĝa Floro. Tio estas kontribuo de ĉinaj esperantistoj Shi Chengtai kaj Hu Guozhu.

La ses volumoj en Esperanto ne estas Plena Kolekto verkita de Eroŝenko , sed, ĉar en ili estas kolektitaj la verkoj de la blinda poeto en lastaj jaroj de lia vivo, tio nature estas tre valora. Antaŭ ses jaroj, okaze de la 100-jara jubileo de la blinda poeto, mi verkis du eseojn, respektive por la gazeto Legado en Pekino kaj la ĵurnalo Da Gong Bao en Hongkong. Mi ja volis verki por la gazeto En Arbaro de Tradukoj en Nankino eseon pri la literatura agado de Eroŝenko, sed finfine ne sukcesis plenumi. Nun mi ricevis la sesan volumon de la Elektitaj Verkoj de esperanta eldono, senditan de la tradukinto al mi, kaj , post nelonge, la japana amiko, la kompilinto sendos al mi la kvinan volumon. Releginte la tradukojn far s-ro Lusin kaj Hujucz, verŝajne mi ankoraŭ havas ion por diri, do unue mi prezentas la supran konigon pri la Elektitaj Verkoj.

Laŭ onidiro, en la hejmlando de la blinda poeto Rusio ankaŭ eldoniĝis liaj elektitaj verkoj en la rusa lingvo. La aŭtoro revenis sian patrujon en 1923, kaj,nur ĉ. 40 jarojn post lia forpaso ( 1952 ) li estis retrovita de liaj samlandanoj. Ho, kiom longa estas la tempo !

Nur se ekzistas la ŝtono, ne malaperos la fajrosemo. La printempo certe venos pli malpli frue.


Laŭlum (1923-)

USONO

Samkiel ĉie, en Usono

abundas bono kaj malbono.

La riĉaj ĝuas ĉian lukson,

vagas voje homoj sen mono.

 

Kristanoj kantas pri la Dio,

justuloj pri revolucio,

magnatoj pri la profitegoj,

senlaboruloj pri nenio.

 

Usono estas vasta lando,

etendas sin ĝis ĉielrando.

Ĝi povus nutri pli da homoj,

ne nur la bovoj por viando.


Li Sen (1923-)

Espero

--Okaze de la Unua

Azia Kongreso de Esperanto

Azie ekestas kongreso solena,

Ja ĉiam lumegas la stelo bonvena.

Pli verda, mil miloj da homoj ekstazas

Novsceno de nia Movado okazas.

 

La lingvo homara, komuna, unika,

Nu, kiel arbego profunden-radika,

Verdeco eterne jen generacias,

Esperanto en mondo pli pompe radias.

1996-08


Bai Xiaoyi(1960-)

Marborda Rakonto

Ĉi-foje mi volas rakonti bizaran, sed tute aŭtentan, historion, kiu okazas al mi iun mezsomeran nokton antaŭ kelkaj jaroj en tiu renoma urbo ĉemara. Tiun fantastegan travivaĵon mian, plenan de lirikismo kaj pitoreska ĉarmo, mi neniam antaŭe menciis al iuj ajn, krom en novelskribado.

Antaŭ tiu nokto, mi ankoraŭ ne perceptis, ke ja ekzistas tiom fascinanta ĉemara ŝoseo. Ŝi min enkondukis en feinlandon. Tutan nokton ni vagadis laŭ tiu ensorĉanta vojo. Ĉio spiris belecon, la freŝa mara brizo tiom pli nin ekstazigis...

Ŝi kaj mi ĵus konatiĝis tiuposttagmeze sur la marborda plaĝo. Tiam ni estis en naĝkostumoj. Kompreneble linda ŝi aspektis. Ne trovigis akompananto ŝiaflanke, ankaŭ miaflanke.( Tiutempe, kiel korespondanto de negranda sportgazeto, mi venis por raporti pri internacia junulara futbalturniro tie okazanta.) Ho, kian posttagmezon ! Ni ambaŭ montris pli da prizorgemo unu al la alia, ol al tio koncerna la marakvon aŭ la sunlumon. Malgraw tio, nia "komunikado" spertis longedawran kaj embarasigan procezon. Estis ŝi kiu elbuŝigis la historian unuan vorton, verŝajne senintence, kaj ekis do "sencela" babilado...

Subite ŝi ektrovis, ke sur la strando restis neniuj aliaj homoj krom ni duope. La suno jam duon-subakviĝis, ĉu surmare, ĉu surĉiele ŝvebadis rozruĝa brilo.

Ni interŝanĝis ridetojn kaj iris respektive por transvestado. Poste, ni kune marŝis al la aŭtobusa stacio, kie sinsekve ekveturis kvin aŭtoj, dum ni iel ĝin maltrafis ĉiufoje. Fine, ni ekpaŝis laŭlonge de tiu mirinda ĉemara ŝoseo, marŝante tute sencele antaŭen.

Ŝi alportis al mi "centprocentan" senton de freŝeco. Verdire, mi neniam antaŭe vidis tian knabinon. Feliĉe ŝi neniom doktis, do, ne necesis paroli pri Ŝekspiro aux Eisteino. Ŝi elmetis al mi multajn naivajn demandojn, el kiuj iuj ja tro infanecaj por ŝia aĝo. Ŝi ne vidis diferencon inter raportisto kaj aŭtoro. Foje, ŝi seriozmiene petis, ke nia ĵurnalo proparolu por ŝi, ke ŝiaj najbaroj montru respekton al ŝia kateto, kaj ne plu petolaĉu kun ŝia ŝatata besteto...

Tiom da tempo jam forfluis. Iom post iom ni mutiĝis. Fronte al ni ekaperis vojkruciĝo : unu vojo kondukis al interkrutejo inter du montetoj apud la marbordo; la alia vojo etendiĝis laŭ la marbordo. Jam perdigis al mikono pri la orientiĝo; ja indiferente kiun ajn vojon preni. Finfine, ŝi min akompanis daŭre iradi laŭlonge de la marbordo.

En mia memoro tiu nokto elstaras tiom riĉa kaj saturita...mi nur povas tiel ĝin priskribi. Mankas al mi la povo reliefigi tiujn kompleksajn sentojn. Fine, mi nur povas diri al vi, ke alveninte al la lasta punkto de la vojo, nin trafis la tagigo. Antaŭ ni staris startostacio de tramoj.

Disiĝonte, ŝi trance plantis sin antaŭ mi, gapante longan tempon. Poste, ŝi ekploris, ploradis senĉese. Komence, mi ŝajne komprenis la kialon, sed iom post iom mi trovis, ke vere mi nenion komprenis.

Tiom pli mi perpleksiĝis, kiam subite ŝi jen dankis min, jen ripetadis pardonpetojn.

Mi atendis kaj atendadis. Lasu ŝin trankviliĝi iom post iom. Ŝi do donis klarigon al ĉio... Se ŝi kondukintus min en tiun interkrutejon, tie embuskis atendante ŝiaj kunkulpantoj--kvar fortuloj, pretaj por sia predo prirabota. Nun, mi jam ne povas rememori mian tujan reagon tiumomentan. Mi nur memoras, ke mi demandis :

"Kial vi ne kondukis min tien ?"

"Mi ne scias. Subite, mi ne volis tion fari, ankaŭ pliposte mi ne plu tion faros. Ne timu min. Mi scias, ke eldirinte ĉion ĉi, mi hontu vidi vin plu. Tamen, mi vere volis eldiri al vi. Min sekvos sopiro al vi tutan vivon..."

Post tiam, mi ne plu renkontis la knabinon. Eĉ nun mi ne povas precize pripentri, kian gustumon revoko al sxi alportis.

trad. Ĉensinio


INTER NI

el HASIGUTI Hideo(Takeno,97-07-16)

Mi bone scias, ke regule eldoni revueton aŭ organon estas tre peniga afero. Mi alte taksas vian laboron kun granda respekto.


                                                                         Ŀ¼