PENSEO*75

jan.1998


Enhavo

Jiri Karen\OMAĜE DUM NOVJARO *
Kurisu Kei (1908- )\PRI LIBRO DE ELI URBANOVA *
Ding Ji\En la Tago de Duobla Naŭo *   
trad.Guozhu\Lu\SINJORINO TAIYIN *
Shi Chengtai(1939-)\Mesaĝo de la Novjaro *

Jiri Karen

OMAĜE DUM NOVJARO

— al la penseanoj

Sursojle de la nova jaro,

mi deziras al vi, ke ĉiu via faro

estu sukcesa kaj sen manko,

ke unu milionon por vi deponu en la banko

bonkora kaj riĉa mecenato

kaj enkonduki Esperanton en lernejojn dekretu via ŝtato

ke la pacon de via lando

ne ataku iu ĥano

aŭ iu alia bando

kaj ne manku al vi pano

kaj viaj ŝipoj bonorde alborduĝu ĉe la riverostrando

ke longe vivu Pensean'

de kiu ricevas interesajn informojn ne unu samidean'

ke en via ĵardino

rozon trovu iu hela knabino

kaj donu ĝin al vi donace

kaj eldonadu Penseon senlace

kaj seninterrompe

ĉiam en stilo, kiu klaras kaj ne rikanas pompe

tion mi deziras al vi

kaj se iu bankroto minacas rompi vian verkon

ke venu iu potenculo vin savi.

Kaj se ŝtormo venos

vi staru firme

kiel kverko.

 

1995-12, Praha


Kurisu Kei (1908- )

PRI LIBRO DE ELI URBANOVA

 

Mi trovis precipe interesaj vian fruntartikolon kaj legnotojn de Seimin pri Hetajro Dancas el la n-ro 65, ĉar mi havas ĉe mi tiun originalan romanon de Eli Urbanova.

Ĝi estas superverko en nia esp-a literaturo, sed laŭ mi ĝi eble estas nur mezbona laŭ kriterio de la ĉeĥa literaturo, kies profesia tradukisto mi estas. Tio estas laŭ mi pli laŭdo ol mallaŭdo. Ĉu mi estas tro severa ? Sed kiom mi prijuĝas, ĝi havas mankon komunan al tielnomataj MInoveloj, kiuj verŝajne estas propre japanaj. Tiu manko konsistas en tio, ke la aŭtor(in)o mencias en sia verko personon aŭ aferon kvazaŭ memkomprenebla, dum multaj legantoj ne komprenas, pri kia persono aŭ afero temas, escepte de tiuj, kiuj legadas liajn aŭ ŝiajn MInovelojn ekde lia aŭ ŝia debuto.

Mi prenu ekzemplon el Hetajro Dancas. Seimin citas el ĝi jenan frazon, kiu troviĝas sur p.254 : " Ĝi estas precize kiel en Barlastono, kie John ĉiumatene super mia kapo pisis en akvujon..." Antaŭ ol citi tiun frazon li skribis: "John Wells estas akademiano kaj prezidanto de UEA ĝis nun. Tial laŭ mi tiuj ĉi vortoj en la p.254 prefere ne aperu. "

Mi tamen havas pri tio alian opinion. Kial indulgi en beletraĵo iun personon pro tio, ke li tenas tiun aŭ alian gravan postenon en organizo aux socio ? Kaj ankaŭ nefikcia verko, en kiu aperas personoj principe en iliaj veraj nomoj, estas beletraĵo. Cetere John Wells ne plu estas la prezidanto de UEA, ĉar lin anstataŭis Lee ChongYeong el Koreio.Sed tio kompreneble ne gravas. Gravas laŭ mi, ke Seimin kritikas la aŭtorinon de HD, ke ŝi menciis en ĝi tian scenon kun John Wells, kaj konsilas al ŝi, ke ŝi prefere allasu en ĝi tiun lokon. Male, mi tute ne kritikas ŝin pri tia afero, sed emas kritiki ŝin pro tio, ke ŝi menciis John Wells kvazaŭ memkomprenebla afero, same kiel en japanaj MI-noveloj. Tio ne estas laŭ mi permesebla principo en nefikciaj verkoj. Ke John el tiu kunteksto estas John Wells, la legantoj povas scii laŭ jena frazo sur p.252: "La venontan tagon transportas min John Wells al Barlastono." Sed kiu leganto ekster Esp-tujo ja povus scii, kia persono li estas ? Necesus en la verko mem klarigi pri li. Kaj tio validas ankaŭ pri multaj el la personoj, kiuj aperas en tiu verko de Eli Urbanova.

Ĉiuokaze mi pritaksis HD almenaŭ mezbona laŭ la kriterio de la nuntempa ĉeĥa literaturo. Mi do preskaŭ senpacience atendas la tagon, kiam ĝia ĉeĥa versio aperos, ĉar Eli Urbanova mem ie skribis, ke ankaŭ ĝi baldaŭ aperos aŭ simile. Mi nome estis tre scivola, ne nur kiel es-isto sed ankaŭ kiel tradukisto el la ĉeĥa literaturo, kiel ĝi estos akceptita de la ĉeĥa neesp-ista publiko, precipe de la ĉeĥaj verkistoj neesp-istaj.

Mi do demandis Petron Chrdle, la vicprezidanto de ĉeĥa Esp-Asocio kaj la estro de la KAVAPECH, ĉe kiu aperis okaze de la 81-a UK en Prago lastsomere mia eseo Kion Donis al Mi la Ĉeĥa Literaturo en ĉeĥa traduko, kiam mi gastis ĉe li dum tri tagoj post la UK: "Kio fariĝas en la ĉeĥa versio de Hetajro Dancas" Lia respondo tamen surprizis min, ĉar ion tian mi tute ne atendis.

Li diris al mi, ke la ĉeĥa versio de HD ne eldoniĝos tiel longe kiel vivos la vidvino de Ŝtefo Urban, la eksedzo de Eli. Nome en 1995, kiam venis en Prago Simo Milojevic, tiama ĝenerala direktoro de UEA, fari preparlaboron por la UK, Chrdle pro certeco konfidis al li la aferon kaj petis lian opinion. Sed la opinio de Milojevic surprizis lin, ĉar tiu avertis lin, ke li estu singarda rilate la eldonon de la ĉeĥa versio de Hetajro Dancas, ĉar la aŭtorino kaj la eldonisto, t.e. Chrdle, egale riskos esti akuzitaj de la vidvino je malhonorado , ĉar en ĝi Eli malkovras perversan seksan praktikon de sia eksedzo. Konsternite Chrdlekonsultis pri tiu afero ankaŭ ĉeĥa advokaton, sed ties opinio estis la sama. Li do volenevole devis decidi, ke li atendu, ĝis la vidvino de Urban mortos ! Li havas ĉe si la permeson subskribitan de Eli Urbanova mem, tiel ke li estas ĉiam preta eldoni la ĉeĥan version...

 

 

Ĉi-artikolo de nia veterano Kurisu Kei estas elcitita el letero de Kuisu al la redaktoro Shi, Kurisu mem konsentas la aperigon. Se ni temas pri tio, ke Kurisu kaj Seimin havas malsamajn opiniojn al la frazo pri John Wells sur p.254 en HD, tio esprimas diferencojn de la kulturaj fonoj de Kurisu kaj Seimin. Seimin bakita de la ĉina tradicia konfuceanismo emas ne kritiki gravulon en Esp-movado, sed Eli Urbanova kaj Kurisu Kei ne havas tian tabuon. Interesas min, ke en la esperanta kulturo malsamaj konceptoj pri la morala kriterio kun malsamaj naciaj fonoj povas libere kaj egale esprimiĝas kaj interkompreniĝas...

la red.


Ding Ji

En la Tago de Duobla Naŭo

 

(19971010)

Movado malfacilas en ŝaŭm’ekonomio.

Ĉiujare la Duobla Naŭ' revenas,

kaj hodiaŭ la Duobla Naŭ' revenas,

Penseo kaj Esp-Domo ravas nin en ebrio.

 

Tagoj malriĉas. Sed ni kiĥotas kun pasio.

Vidu, ĉu ni ne similas al la feoj ?

Ho jes, ni eĉ pli similas al la feoj,

ĉe l' nov-era' parolas pri kosmologio.

 

Duobla Naŭo:La naŭa tago de la naŭa monato lunkalendare, Tago de Maljunuloj en Ĉinio.

 


Lu(Aŭtoro en Tang-dinastio)

SINJORINO TAIYIN

Dum sia junaĝo Lu Qi vivis en la Orienta ĉefurbo Luoyang kiel malriĉulo. Li luis loĝejon en forlasita domo. Unu el liaj najbaroj estis maljunulino nomata Ma, kiu vivis sola. Foje Lu grave malsaniĝis kaj devis kuŝi en la lito pli ol monaton. Maljunulino Ma venis kuiri supon aŭ kaĉon por li. Iuvespere, post sia resaniĝo Lu vidis dum revena vojo bovtiratan kaleŝon dekoraciitan per oraj lamenoj ekster la pordo de Ma. Lu kun granda miro gvatis kaj ekvidis feine belan knabinon, 14aŭ 15jaran.

La sekvantan tagon, li kviete demandis al la maljunulino Ma pri la bela knabino.

"Ĉu vi volas edziĝi al ŝi?" demandis Ma. "Mi povas peri se vi dezirus."

"Kiel malriĉulo, ĉu mi kuraĝas pensi pri tio?" respondis Lu.

"Ne grave. Ni ja povas foje provi." Ma diris.

Tiun vesperon, la maljunulino diris al Lu: "Nun la afero estas promesplena. Bonvole fasti por tri tagoj kaj iru al la forlasita templo oriente de la urbo por renkontiĝi kun ŝi."

"En la difinita tago Lu kaj Ma vizitis al la templo kaj vidis nur maljunajn arbojn kaj sovaĝajn herbojn, evidente, dum longa tempo neniu homo loĝis tie. Subite okazis ŝtormo kun tondrofulmoj. Meze de tio aperis impona palaco kun altaj turoj, pavilonoj kaj pimpe kurtenitaj fenestroj. Luksa ĉaro descendis el la ĉielo, en kiu sidis la knabino, kiun li vidis antaŭ kelkaj tagoj. Post intervidiĝo, la knabino diris:

"Mi estas feino de la ĉielo. Dio ordonis ke mi elektu por mi edzon en la homa mondo. Ĉar vi havas fean fizionomion, tial mi pere de s-ino Ma transdonis mian deziron al vi. Bonvole fastu je plia tagsepo kaj tiam ni revidu nin."

Sxi alvokis Ma kaj donis al ŝi du pilolojn. Poste reokazis fulmotondroj kun nigraj nuboj kaj la knabino malaperis. Restis nur maljunaj arboj kaj sovaĝaj herboj.

Maljunulino Ma kaj Lu revenis. Post fastado de tagsepo ili fosis teron kaj semis la pilolojn en la kavon. Lianoj tuj elkreskis dum palpebrumo. Kaj baldaŭ fruktodoniĝis sur la lianoj du lagenarioj, kiuj iom post iom fariĝis tiel granda kiel urno. Ma tranĉvakigis la internon per tranĉilo. Ŝi kaj Lu eniris po unu lagenarion kaj respektive kun tri oleumitaj vestaĵoj. Vento kaj tondroj subite okazis, levante la du lagenariojn al la ĉielo, kie ili aŭdis nenion krom sonoj de ondegoj. Kiam Lu sentis sin malvarma, Ma ordonis ke li portu sur sin unu oleumitan vestaĵon. Sed li ankoraŭ sentis sin kvazaŭ en glacio kaj neĝo, kaj la varmo revenis al Lu nur kiam li surportis al si ĉiujn tri oleumitajn vastaĵojn. Tiam Ma diris al li: "Luoyang jam estas okdekmil liojn for de ni."

Post longa tempo ĉesiĝis flugi la du lagenarioj. Lu vidis antaŭ si palacon kun multaj konstruaĵoj, ĉiuj kun muroj el kristalo. Staris tie centoj da kirasitaj gardantoj. Ma kondukis Lu eniri. Lin akceptis knabino, sieĝita de centoj da servistinoj. Ili petis Lu sidiĝi, prezentis al li vinon kaj frandaĵojn, dume Ma nur staris inter vicoj de la servistinoj. La knabino diris al Lu: "Vi povas fari elekton inter la tri aferoj: unue, ĉiam resti en tiu ĉi palaco kaj havi tiel longan vivon kiel la ĉielo; due, vivi kiel senmortulo inter homoj kaj veni ĉi tien de tempo al tempo; trie, funkcii kiel ĉefministro de Ĉinio."

Lu respondis: "Mia plej granda deziro estas vivi ĉi tie."

Kun ĝojo la knabino diris: "Tio ĉi estas Kristala Palaco, kaj mi estas Sinjorino Taiyin, unu el la superaj feinoj. Vi deziras, per unu salto, fariĝi senmortulo, tamen vi devas esti certa pri tio. Ajna ŝanceliĝo implikos min."

Ŝi prenis verdan paperon, skribis peticion sur ĝi kaj kulte en la korto riverencis.

"Mi devas raporti al Dio." ŝi diris.

Post nelonge, aŭdiĝis voĉo el la nordoriento; "Venas sendito de Dio."

Sinjorino Taiyin kaj aliaj feoj eliris lin bonvenigi. Jen, sub ŝirmado de baldakeno kaj flagoj venis junulo en ruĝa robo. Starante sur perono, li deklamis nome de Dio, demandante: "Ĉu vi, Lu Qi, vere volas vivi en la Kristala Palaco, kiel s-ino Taiyin raportis?"

Lu nur silentis, S-ino Taiyin urgxis lin rapide respondi, sed Lu restis ankoraŭ silenta.

S-ino Taiyin kaj sxiaj sekvantoj tre konsterniĝis. Ili rapide eniris kaj donacis al la juna sendito kvin rulojn da gazo por subaĉeti ke li iom prokrastigu la limtempon.

Post kelka momento, sufiĉa por unu mangxado, la sendito de Dio ĉuis:

"Kion vi volas elekti? Lu Qi! Ĉu vivi en la Kristala Palaco? Ĉu fariĝi senmortulo sur tero, aux funkcii kiel ĉefministro de Ĉinio? Tuj respondu!"

Tiam Lu Qi laŭte respondis:

"Funkcii kiel ĉefministro!"

La ruĝvestita sendito do tuj foriris.S-ino Taiyin ekpaliĝis kaj diris: "Jen via kulpo, s-ino Ma! Tuj lin forkonduku revenen!"

Lu Qi estis puŝita en la lagenarion kaj denove aŭdis sonojn de vento kaj ondoj. Li trovis sin jam revenigita en sia malnova domo, kun lito kovrita de polvoj. Estis noktmezo. Tamen la lagenario kaj la maljunulino Ma ambaŭ malaperis.

— el Vol. 64 de Taiping Guangji (Ampleksa Antologio de Taiping)

trad. Guozhu


Inter Ni

el 小林歌子.日本. 狭山市.Japanio

Mi kredas ,ke Penseo certe meritas legadi;sed...la literoj estas ege malgrandaj.

Red.:Ho jes!ĉar la spaco limigas.Ni petas la kompreneman pardonon de karaj legantoj!

=☆el Vlada HASALA.STRAZNICE.(CZ landoj)

Apartan dankon por la ambaŭ n-roj 71 kaj 72 de la PENSEO, kio vere ĝojigis min !

Mi pretas esti ankaŭ Peranto de Via Revueto PENSEO por CZ Landoj.

Red.:Ni kore dankas vian afablan helpon diskonigi nian revueton al aliaj s-anoj!Ĉar ni ne povas ricevi pagon de ekster Ĉinio, ni ĉiam sendis al fremdlandaj legantoj nur helpe de donaco de ĉinaj s-anoj, sed tio certe ne sufiĉas.


PAĜO DE ĈINESKO

Shi Chengtai(1939-)

Mesaĝo de la Novjaro

—Laŭ ĉinesko Zuihuayin

Minciĝo kalendara—

forpas' de jara

temp' senkompate.

klopodado

repertuara:

 

Spit' al vidpunkt-vulgara,

aliĝ-korsara,

agad' pagana;

religia

ard' temerara.

 

Poŝmalpleno amara—

minackoŝmara;

sed, jen obĵeto

kun l' espero

en verd' duara.

 

Afero sendolara,

sed celo klara.

Raraj instigoj,

kunlaboro—

ben-avatara !

 

ZUIHUAYIN:ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvin versoj de 7,5,5,4,5 silaboj, laŭ rimaranĝo de a,a,x,x,a. (x=senrima)

 


                                                                                   返回目录