PENSEO*76
Feb.1998
Wu Hua\KUN PIA CxINA KORO * |
Bril Jadov (1941- )\BABILADO EN\ POEZIA ĜARDENO (9) * |
Frans Cobben (Nederlando)\POEMO * |
trad.Guozhu k Sceto\Xue Yongru\VETO pri KANTOJ * |
Meva Maron (Irlando)\PRI JIN,YANG... * |
Mao Zifu (1963 - )\TEMPLO * |
Laŭlum (1923 - )\Miskalkulo * |
Nikolao Kurzens (1910-1959)\VEKI VERON * |
KUN PIA ĈINA KORO
Guozhu kun pia ĉina koro,
teksas sindone kaj fidele,
en ambaŭ lingvoj paralele
verkas, tradukas kun fervoro,
transdonas gemojn de trezoro,
kiuj allogas sorĉe bele.
Guozhu kun pia ĉina koro,
verdas sindone kaj fidele.
" Kia labor', tia valoro "
instruas Majstroj jam modele,
simplulo luktas noblacele,
por homar', por patria gloro,
Guozhu kun pia ĉina koro.
Bril Jadov (1941 )
POEZIA ĜARDENO (9)
— Kiuj el la poetoj de la dinastio Tang plej famas ?
— Li Bai kaj Du Fu.— Nur du?
— Jam sufiĉas, se vi povus parkere memori ĉiujn poemojn, de ili verkitajn. La unua, tipo de romantiko; tiu lasta, tipo de realismo.
— Aŭskultu !
En Fuzhou la hodiaŭnoktan lunon
Rigardas la edzino unusola,
ĉar la infanoj eta ne scipovas
Ankoraŭ pensi pri l' patro fora.
Ŝia harar' humidus de nebulo,
Kaj en purbrilo fridus la brakĉarmo.
Ho, kiam ĉe fenestro, prilumite,
Duopos ni kun sekigita larmo ?
--Certe poemo de Du Fu, ĉar tie ĉi la luno estas ne kompano en drinkado, sed tempindika peco, realisme skribita.
--Fi, vi falas en la komunan sulkon !
--Kion tio signifas ?
--Kiel vi mem diris, tipo de realismo, jen komuna agnosko. La kvina kaj sesa versoj de tiu ĉi poemo origine estis
En nebul' aroma, nubaj bukloj jam humidas;
el lunbriloj puraj frostige penetras en la brakojn.
--Prave. Brakoj povas esti jadaj, se ŝultroj alabastras, kaj hararo ebonas. Sed kial vi mem forlasis jadon kaj nubon el via traduko ?
--Traduko ne mia, sed de la karmemora veterano Saint Jules Zee.
--Kial li tion faris ?
--Ni parolu pri la originalo ! Puĉo okazis en junio de la jaro 756. La imperiestro forkuris okcidenten kun sia kromedzino. En la sekva monato, nia poeto fuĝe kondukis siajn familianojn norden. Lokinte ilin en Fuzhou de la nuna provinco Shaanxi, li iris al Ningwu por aliĝi al defendo de la imperio. Survoje puĉa trupo lin kaptis kaj eskortis al Chang'an. Aŭguste de la sama jaro, en la urbo Chang'an, li vagis sencele, kun peza koro, fiksis sian rigardon al la luno kaj tiu poemo aperis el lia kapo.
Lia edzino estis filino de Yang Yi, oficisto en la Agrikultura Ministerio. Du Fu kaj ŝi havis dolcxan kaj feliĉan geedzecon,ĝuante profundan amon. Ĉi-foje ŝi estis en Fuzhou, dum li en Chang'an. Li ne povis ŝin vidi, pro tio li forte sopiris al ŝi, tiom pli en la luna nokto.
Tiu ĉi poemo enhavas du poeziajn okulojn...
— Poemo povas havi okulon ?
— Figurasence. La plej esprimriĉa el la homaj organoj estas la okula paro, ĉu ne ?
--Hm.
--Okulo do signifas la plej gravan vorton en poemo. Jen poezia okulo. Havante tian okulo poemo vivas verve.
En tiu ĉi poemo ni vidas du okulojn en la dua kaj lasta versoj :"sola" kaj "para". La edzino, laŭ lia imago, tute sola rigardis la lunon, ĉar infanoj, tro malgrandaj, ne povis eĉ percepti, kiom ilia patro suferas pro la kaptiteco; cetere, kiam ili demandis pri la foresto de la patro, ilia patrino certe ne diris la veron. Ho ve, soleco regis tie ĉe ŝi kaj ĉi tie ĉe li ! Tiu vorto "sola" spegulas la socian realecon.
En la oka verso, tiu vorto "para" esprimas fortan, eble tute vanan esperon, kontrastige ne nur forme sed ankaŭ sence al "sola".
--En la traduko estas ne "sola" kaj "para", sed "unusola" kaj "duopos".
Pardonon!
Mozaiko el proverboj
Eĉ forta kaco
iam sentos je laco
Eĉ bela piĉo
ne certas je riĉo
Xue Yongruo ( en Tang-dinastio )
VETO PRI KANTOJ
En Kaiyuan-erao (713-741),Tang-dinastio, Wang Changling, Gao Shi kaj Wang Zhihuan ĝuis saman renomon kiel famaj poetoj. Siatempe ili ĉiuj ankoraŭ ne estis favoritaj de fortuno kaj havis similan vivon de migranto.
Foje, en frosta tago, kiam negxetis, la triopo kune vizitis al restoracio kaj aĉetis kredite iom da vino kundrinki. Subite alvenis dekkelkaj geaktoroj de la Pira Ĝardeno, nome, la imperia muzika institucio, kiuj ascendis la supran etaĝon por festeni. La tri poetoj do sidigis sin en kvieta angulo ĉe forno por rigardi.
Post nelonge, sin sekve alvenis ankaŭ aliaj kvar sveltaj kantistinojhetajroj, ĉiuj lukse vestitaj, senkompare pimpaj kaj sorĉe ĉarmaj.
Kaj, post momento, ekludiĝis muzikoj,senescepte de famaj majstraj verkoj en la kuranta erao. Wang Changling kaj liaj amikoj kaŝe interkonsiliĝis, dirante:
"Ni ĉiuj ĝuis famon kiel elstaraj poetoj, kaj neniam mem decidis la vicordon inter ni, sed nun venas bona ŝanco ke ni povas kaŝe spekti ilian kantadon, kaj, ni interkonsentu pri tio, ke tiu, kies versoj estos plej multe kantataj en la festeno, gajnos la ĉampionecon inter ni !"
Jen unu el la kantistinoj ekkantis laŭtakse:
Fride pluvis sur rivero dum nokthoro;
adiaŭas mi amikon ĉe aŭroro.
Se demandos pri mi en Luoyang parencoj;
"En jadkruĉ' glacikristalas mia koro !"
Wang Changling do levis sian manon signi sur muro, deklarante :" Unu mia verskvaro !"
Kaj nun alia kantistino ekkantis :
Ovrante l' keston, vidis mi viajn manleterojn,
kaj vangoj malsekiĝis de larmoj kun premtristo.
Kiom soleca estas vi en la nokt-teraso ?
Sed tie — hejmo de YangZiyun la beletristo.
Gao Shi do levis manon signi sur muro, deklarante:" Unu mia verskvaro!"
Kaj nun la tria kantistino ekkantis :
Matene mi balaas. Ovriĝas palacpordoj.
Kun ventumil' en mano, medite mi promenas:
Kial vizaĝo mia pli palas ol la korvoj ?
sur kiuj ja sunombroj kun reĝfavoroj plenas !
Wang Changling do denove levis manon signi sur muro, deklarante:" Jen la dua mia verskvaro !"
Ĉar Wang Zhihuan opiniis ke li mem ĝuis famon jam de pli ol sufiĉe longe, sekve li diris al siaj amikoj:
"Sciu, ke tiuj kantintoj ĉiuj estas kantistinoj en ŝimado, nature ili scipovas kanti banalajn ariojn kia Vilaĝa Vulgarulo k.s., pensu, kiu malnobelo ja kompetentas kanti la superban kanton kia Printempa Neĝo k.c.?"
Kaj, li montris al la plej ĉarma el inter la kantistinoj, dirante:
"Ni atendu ŝian vicon ! Se tio, kion ŝi kantos, ne estas miaj versoj, mi neniam plu kuraĝos konkuri kun vi pri poezio dum tuta vivo ! Tamen, se jes, vi ĉiuj devas humile riverenci al mi, prenante min por via majstro !"
Kaj ili ĝoje ridis atendante.
Post nelonge, venis la vico. Kiam la plej aminda ĉarmulino kun paro da harringoj ekkantis, ta teksto aŭdiĝis ĝuste jene :
"Flavrivero foren al blanknub' torentas,
inter montoj la soleca urb' silentas.
Jen, ekkantas fluto pri Salika Tristo,
ho, printemp' ne trans Pasejon Yumen ventas."
Wang Zhihuan do ekstaze mokis mimike al siaj du amikoj kun ŝerca diro : "Kampuloj ! Ĉu mia antaŭdiro trafas ?"
Kaj ili eksplodis per gajaj humuraj ridegoj.
Ne povante kompreni la kaŭzon, la geaktoroj kaj kantistinoj ĉiuj stariĝis demandante :
"S-roj! Pro kio vi tiel ĝoje ridegas ?"
Wang Changling kaj la amikoj malkaŝe rakontis ĉion, rezulte de tio, la geaktoroj kaj kantistinoj ĉiuj konkure salutis al ili, dirante:
"Ho, pardonu ke ni kun karnulaj okuloj ne povis pli frue rekoni vin feojn ! Nun ni humile petas vian favoron, ke vi degne honorigu nin per via ĉeesto al nia festeno !"
La triopo bonhumore akceptis la inviton kaj havis ĝojan drinkadon ĝis ebrio dum tuta tago.
--el Ji Yi Ji(Kolekto de Anekdotoj)
trad. Guozhu
trad. Sceto la unuan kaj kvaran kantojn.)
Jin, jiang: la suno ju pli altas,
des pli arbombras kontraŭ bril'
kaj se glaciepokon ŝaltus
laŭdire papiliflugil'
jen komoj dum somere varmas,
poligonioj el pase'
kompense rekomence svarmas,
des pli da flugilbatoj armas
nin kontraŭ l' ombro de pere',
ni vivos plu --se,se,se,se....
Paseo saltas sur tulipon,
kroĉante sin impetas al
la kerno, kaj post lipo lipon,
petalon ŝiras post petal'.
Ni venis tien ĉi siesti
kaj volis resti gxis vesper',
sed iel tiel devas esti,
ke pri l' somero la paser'
pli pravas...
Kvakera fono: kriĉas sturnoj,
korniko, korvo kaj korak'.
Kakofoniaj malnokturnoj:
grakgrakgrakgrakgrakgrakgrakgrak !
Se mi silentas, se mi fermas
l' okulojn dum adorkunven',
mi konvinkiĝas ke mi vermas
al ĉies bekoj en ĝarden'.
la nimbo svenas.
la sonoro restas vagi tra la valo.
la eĥon sxtonoj ne kapablas aŭdi.
la flagrojn serĉas plantoj.
strutoj kredas ne siajn flugilojn;
leonoj ne karmon.
sur la tegmento herboj
prosperas kaj velkiĝas.
spiritoj nirvanaj sub la planko.
darmo ne povas transigi
serpentojn al drakoj
kaj tempo homojn al simioj ?
for de spegulo budho vidas sian koron.
en la sun' ŝtelistoj ne ombregon meman.
el akvo fajro faras pluvon.
per silent' ŝakjamuni' parolon.
vento, vehiklo de doktrino.
oreloj, ne maro.
Laŭlum (1923 - )
Pesilon vidis mi ĉe WalBazaro,
tre bonan kun la prezo—ses dolaroj.
Ĝi plaĉas al mi, do mi ĝin prenis
kaj kun ĝi al la kontorejo venis.
La komizino tamen miskalkulis,
de mi sepcent kvar centojn ŝi postulis.
Kaj rimarkinte tion la filino
sin turnis kaj demandis al kontoro.
Post kontrolado kaj kalkul', je l' fino,
pardonpetis al ni la sinjoro,
redonis al ni, kiel rekompencon,
eĉ tri dolarojn kaj sepdek naŭ cendojn.
Do mi, por la pesilo, pagis bele
nur iom pli ol tricent cendojn vere.
Jen ruza maniero en Usono
por puni fuŝlaboron de persono
EL poemserio USONO
Paĝo de ĈINESKOJ
Ĉifoje ni prezentas al karaj legantoj mallongan ĉineskon Nangezi (La Suda Kanto). Fakte ĝi estas ĉentono el versoj de fama esperantista poeto Nikolao Kurzens. La adaptaĵon faris Guozhu.
Laŭ ĉinesko Nangezi
Mi volas veki,
Veron informi
ne nur senvole dormi
Estu la viv' ne per
sed por mi.
Nangezi(La Suda Kanto): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 5,5,7,9 silaboj laŭ rimaranĝo de x,a,a,a(x = senrima ).
La alia versio de Nangezi havas kvin versojn de 5,5,5,5,3 silaboj kun rimaranĝo de x,a,a,x,a.=