PENSEO*78

Apr.1998


Enhavo

Mao Zifu(1963-)\reajn sesdek jarojn *
Bril Jadov (1941- )\BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (10) *
Meva Maron\ŜUPINTE *
Kurisu Kei\POR PLI BONE KOMPRENI *
trad.Nikola Uzunov\Viktor Galeski(Makedonio)\IO PRETERPASIS MIN TROVAĴO *
Hendrik Adamson (1891-1946)\RAVA HOR'*

INTER NI *


Mao Zifu(1963-)

reajn sesdek jarojn

— al guozhu sesdekjara

 

de pu songlin

lusin

al eroŝenko, li bai...

la plumo ne nur kovras en privata kaj'.

la vulpo floro la kokid' kaj vin'

flosatas ekster en

riveroj...per pagaj'

penseo sur la bordo re

vekiĝis el somnolo. le' !

laux la fingrego montra -- hej, hura !

la verdo gravediĝas je era'

nova. g-kle'.

 

metron post metro la piedoj, miaj

stumblas al via sino. la polikromiaj

predikoj tra la mondo min konvertis.

unu plus unu estas tri -- jam ne ofertis

ni vaksan rokon. ho, agoj deviaj ?

 

oroj rulas sin en la fluido.

vi la kampon fosas kiel dido.

ol per la flugiloj bati la aeron

vi kaj ni preferu per piedoj

forĝi spurojn sur la teron.

jes, bukedoj

necesigas rezervan suferon.

reajn sesdek jarojn ni jam en nektaron

 

mao zifu, 971209


Bril Jadov (1941 )

BABILADO EN

POEZIA ĜARDENO (10)

Ĉu vi scias, ke apud la urbo Suzhou sterniĝas vilaĝo nomata Korva Grako, etendiĝas Sikomora Ponto kaj tronas monto nomata Trista Dormo ?

— Pardonon, mi ne scias.

Ĉu vi scias, ke tiuj tri nomoj venis el sama poemo, nur kvarversa ?

—Mi ne scias, pardonon !

Ĉu vi scias, ke tio estas unika en la poezia historio de Ĉinio ?

—Mi ne scias, pardonu !

—Paron mi ne donu, sed la poemon legu :

La luno falas, prujno tegas, korvoj grakas;

dum sikokorojn kaj boatojn trist' atakas.

Jen friska templo Hanshan ekster Gusu l' urbo !

Sonorilad'noktmeza ĝis boata kurbo...

 

—Kies poemo ?

—De Zhang Ji, naskita en la jaro 768. Kiel oficisto li neniam riĉiĝis pro sia honesteco; kiel poeto li ĉiam verkis popolkantecajn poemojn, objektive priskribante mizeron de vilaĝanoj kaj malkovrante perversajn agojn de registoj.

Tiu ĉi poemo estas iom tro introspekta. Sed ne miru ! Post longa vojaĝo en la sudorienta regiono de Ĉinio, la poeto forte laciĝis. Boato lin portis al la urbo Gusu, do la nuna Suzhou. La pasaĝera boato sin ankris ĉe iu ponto, kiam la suno subiris. Nokto kvieta, bona tempo por homojn endormigi. Tamen unuafoje la poeto venis al la pejzaĝe ĉarma loko, tial lia laco, kiom granda ĝi estu, ne sukcesis lin tiri en la dormon, nek la nokta vualo povis lin forkaresi. Li mobilizis la tutan forton de la okula paro por kapti ĉion ĉirkaŭan. Fine, post elektado, li metis artisme la lunon, prujnon, korvon, sikomoron, boaton kaj la iom malproksiman templon en sian poemeton, ĉar ili pleje tiklis liajn sensojn; cetere, ili estis antaŭsignoj de baldaŭa mateniĝo. Li maldormis la tutan nokton, pro tio li vidis la lunon subiĝi kaj prujnon kovri ĉion sub la ĉielo, aŭdis korvajn kriojn kaj sonorilajn sonojn. Ĉio ci rompis la noktan kvieton, kaj la poeto mem apenaŭ sentis sian solecon en la fremda loko.

Lia rigardo komencis distingi sikomorojn, kiujn la nokta vualo kovris sur la bordo, kaj ankaŭ fiŝistajn ĵonkojn, kiujn la kvieta rivero luladis; li vidis ankaŭ, ke fajro dancetas en tiuj boatoj, heroldante matenan preparon de fiŝistoj. La taga vivo estis baldaŭ komencota. Sed tristo ne mankis, almenaŭ tiel ŝajne al la poeto. La sikomoroj dormis, ankaŭ la boatoj-- tiuj kontraŭ tiuj ĉi, tristo ilin ligis -- tion la aŭtoro sentis pli kaj pli forte, troviĝante en tia medio.

Fine, la aŭtuna frisko lin milde tremigis. Li levis la kapon, vidis la templon Hanshan; kaj ĝuste tiam oni frapis la templan sonorilon, kaj ĝia trilo penetris ĝis lia boato, kurbe randumita...

—Kies traduko ?

—De iu nomata Jado.

—Ne tre bona.

—Foje sinjoro Shi Chengtai vizitis lin kaj fakule montris mankojn en lia traduko, kiu fine fariĝis jena :

 

Ĉe lunfalo kaj prujnado korvoj grakas,

trist' boatojn, sikomorojn reatakas.

Friskas jen la templo Hanshan ekster Gusu,

noktmeze sonorila ploro vakas

—Efektive.


Meva Maron

ŜUPINTE

 

Arĝenta tig',strobilo griza,

pinglar',apenaŭ verda musk',

abundaj brunoj : ĉio ĉiza,

gravura, kraka...Ne krepusk',

sed tro dasuno turnas vidon

stumpŝrumpe al ŝupinta tuŝ',

al paŝoj urĝas malrapidon,

trettimon, ĉu kalkana fuŝ'...

 

Vespere ŝrumpas kumulusoj.

Jam tedas verki pri veter'.

Fluflustroj. Plusoj kaj malflusoj

egalas en lawplaca sfer'...

River'. Anasa nuko gutas:

hidrarga bril' el kolier'

Ĉielspegulas. Ĝis forŝutas

kolmov' okulon el akver'

riveron...

 

Ekvento strekas efemeran

hieroglifon sur forflu':

ondflankoj flagras laŭriveran

mesaĝon al neniam plu...

Eĉ se revenus rekombine

l' ondret' en apenaŭa sun',

mi ne revenos tiel, mi ne

revenos, ne revenos nun'...

 

Erikon manĝas nigra vila

raŭpego梩ig' en forta kroĉ',

erika floro sonorita

laŭ ormo, ne lanterna kloŝ'

petalojn kribras delikate,

forgesas ĉion krom manĝem'...

nescie ke mi gvatas kate

( kaj eĉ forgesas pri mi mem )

 


Kurisu Kei:

POR PLI BONE KOMPRENI

Enkonduko

Mi klarigis en mia dua eseo(1) pri Julius Fucik (1903-1943) kaj lia ĉefverko "Riporto skribita en la pendumila maŝo" publikigita en "Sennacieca Revuo" de 1996 sub titolo "Ankoraŭfoje pri Riporto kaj ĝia aŭtoro", kiel oni cenzuris "Riporton" ekde ĝia unua eldono. Tion mi faris surbaze de la du plenaj, liberaj de ĉiuj ajn kripligoj fare de cenzuro, ĉeĥaj eldonoj de la verko, kiuj sinsekve aperis en 1994 kaj 1995. La unua ĉe eldonejo Orego en Ricany, urbeto sudoriente de Prago kaj la dua ĉe eldonejo Torst en Prago.

Sed pro manko de spaco mi ne povis en tiu eseo prezenti plenforme proksimume 90 liniojn el la manuskripto de Fucik, kiujn Gusta Fucikova(1903-1987), lia vidvino, devis nevole forstreki jam ekde la unua eldono el 1945 laŭ ordono de Rudolf Slansky, kiu tiam estis la ĝenerala sekretario de KP de Ĉeĥoslovakio (KPĈS).

Tion mi nun faros aldonante ĉe tio klarigajn notojn, niaopinie necesajn por pli bone kompreni la aferon.

La forstrekitan parton antaŭas jena alineo :Ni ĉiam kalkulis pri la morto, ni sciis: se ni falos en la manojn de Gestapo, tio signifas la finon. Laŭ tio ni ankaŭ agis ĉi tie.(p.109 de "Riporto skribita en la pendumila maŝo" eldonita en 1979 en Prago: p.159 de ĝia represaĵo eldonita en 1984 en Chongqing kun 210 ĉinlingvaj klarigaj notoj).

En la unua ĉeĥa eldono el 1945 troviĝas post ĝi...,sed en la esp-a traduko. Kaj ĝuste tiun blankon okupas jena forstrekita parto:

Nun eble necesas klarigo, kial mi mem post kelke da tempo komencis procedi iom alimaniere.

Sep semajnojn mi ne respondis al esplordemando. Mi konsciis, ke vorto neniel povas min savi, sed anstataŭe minaci la kamaradojn ekstere.En silento estis mia aktiveco.

Sed Klecan(2) parolis. Estis ĉi tie jam kelke da homoj el la vico de la intelektuloj, kaj alvenis la militjuĝa reĝimo(3). Amasa arestado kaj ekzekutado sen longaj esplordemandoj.

En Gestapo oni kombinis: Se Vancura(4), kial ne S.K.Neumann(5)? Kial ne Halas(6)? Kial ne Olbracht(7)? Tiuj tri estis al mi rekte indikitaj kiel la aŭtoroj de la artikoloj en "Rude pravo"(8). Ilia aresto estis sur pesiltaso. Kaj aresto signifis certan morton. Sur la programo estis ankaŭ la aliaj: Nezval(9), Seifert(10), ambaux Vydraoj(11) kaj Dostal(12) kaj pro la motivo al mi jam tute nekonata eĉ Frejka(13) kaj tia multelementulo(14) kiel Bor(15).

Eĉ se mi subite parolus al Gestapo, mi ne povus damaĝi plimulton el ili. Sed nun ne temis pri tio. Temis pri io alia: cxu mi povus savi ilin per--ia silentado ? Estis mia silentado ankoraŭ aktiva ? Ĉu ĝi ne estis pasiva ?

 

Al tiu ĉi demando mi devis doni respondon. Kaj mi donis al ĝi respondon. Mi ne estis neatentema al tio, kio okazas ĉirkaŭ mi kaj kion mi devas fari kaj kontraŭ kiu. La sep semajnoj en Gestapo al mi instruis multon. Ĉi tie mi ekkonis tiujn ĉiopovajn homojn, iliajn metodojn, ilian nivelon. Mi komprenis, ke mi havas ankaŭ ĉi tie okazon por batalo : per tute aliaj rimedoj ol ekstere, sed kun la sama senco kaj la sama celado.

Silentado plu signifis ne utiligi tiun ĉi okazon. Nun estis necesa io pli, por ke mi povu diri al mi, ke mi plenumis mian devon ĉiuloke kaj en ĉiu situacio. Estis necese ekfari altan ludon. Ne pri mi mem梞i devus tuj perdi la ludon?sed pri la aliaj:

( daŭrigota )

 


Viktor Galeski(Makedonio)

IO PRETERPASIS MIN

TROVAĴO

ĉimatene

en la vtrino de l' vendejo

por ludiloj

mi vidis

fordesitan

maljunulon.

 

IDOLANA KREDO

Mi la tutan vivon

kredis,

ke iun tagon

la feliĉo

al mi ekridetos,

Ĉio preterpasis,

ĉio malatentis min,

februaro

28taga restis.

 

POST LA DILJUVO

Dio,

indulgu min !

Mi kaj Vi

solaj

nun,

al kiu ni ĝoju ?

El la neeldonita versaĵkolekto

KALEJDOSKOPO

Tradukis S-ro Nikola Uzunov


=Inter Ni=

☆ el Frans Cobben, Nederlando

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis du ekzemplerojn de via revueto Penseo. Mi legis ilin tute.

La longa teksto pri Eroŝenko estas interesa, sed kial vi ne plene priskribas lian interesan vivon?

En n-ro 74 estas poemo de Mao Zifu(titolo=la fragila vazo), kiu laŭ mia opinio estas nekomprenebla.

La mallonga poemo de Laŭlum(Sciuro) mi ege ŝatas.

Mi laŭdu la formon de via revuo. Vi bone uzas liniojn, kadrojn kaj bildojn.Ĝi aspektas bela.

 


Paĝo de ĈINESKOJ

Ĉifoje ni prezentas al karaj legantoj mallongan ĉineskon Ruanlanggui (Revenas la Karulo). Fakte ĝi estas ĉentono el versoj de estona esperantista poeto Hendrik Adamson. La adaptaĵon faris Guozhu laŭ Espa Antologio p.258/259.

Hendrik Adamson (1891-1946)

RAVA HOR'

—laŭ ĉinesko Ruanlanggui

Ho,ĉi tiu rava hor',

de volupt',ador',

kun senlima ĝoj', dolor'

gaja rid' kaj plor'.

 

kaj verva

amfervor'

ĝis ekkrev' de kor'

kaj sekve post ĝi langvor'

dolĉa rememor'.

Ruanlanggui(Revenas la Karulo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj el versoj de 7,5,7,5/33,5,7,5 silaboj laŭ rimaranĝo de a,a,a,a,x,a,a,a,a(x = senrima ).


                                                                             返回目录