PENSEO*79

   maj.1998


Enhavo

Mao Zifu (1963 - )\sobro *
Kurisu Kei(1908-)\POR PLI BONE KOMPRENI *
Pu Songling (1640 - 1715 )\LA VENĜO FAR SHANG SANGUAN *
Ĉinson (1940 - )\IMPRESO de la Unua Vizito

trans.Guozhu\K.Kalocsay\HELIKETO *

Lu Jixin(1953-)\VENU ! *

Mao Zifu (1963 - )

sobro

nubamaso suspensias

sur zefiro. vok' sen sono.

 

pretaj la ferplandumoj.

la bridrimeno ekmalligiĝas.

etendiĝas en la okulparon vojo glata.

ĉe la spokoj for del radoj

starto neeviteblas.

 

ŝultroj ĉe ŝultroj,

dorno onas, glicirizo oblas.

 

silka la pluvo

se ne inundo venus !

 

abundo

tro da blanko

postulas ŝutan pikturon.

la ruĝo nigro

inundas montojn kaj ebenojn.

fortas celstangoj kaj flagoj.

fugaj arboj trafas fornojn.

cinabroj kaj alkoholo.

rozario de nuloj

ŝveligas la sinon. flirto.

la pilkon langilatitudi;

la terglobo, ovo en la mano,

feoj sen pan' eonon vivas

ludante la bilardon.

perlo el dorno en la karno.

ilumini la kreaĵon per veprejo.

skurĝo, sprono por levitacio.

el poemciklo Ŝanĝado


Kurisu Kei(1908-)

POR PLI BONE KOMPRENI

(daŭrigo de p.311)

Ili atendis de mi sensacion.Mi donis ĝin al ili(16). Ili esperis multon de tio, kion mi parolos. Mi do "parolis". Kiel vi trovos en mia protokolo.

La rezultoj estis eĉ plibonaj ol mi supozis. Mi turnis ilian atenton al tute aliaj direktoj. Ili forgesis pri Neumann, Halas Olbracht. Ili lasis la ĉeĥajn intelektulojn trankvilaj. Mi atingis aldone ankaŭ liberiĝon de la arestitaj Bozena Pulpanova(17) kaj Jindrich Elbl(18), kiujn mi alvokas kiel atestantojn. Kaj pli. Mi akiris ilian konfidon kaj mi daŭrigis. Kelkajn monatojn ili ĉasis vizion, kiu estis ‘kiel ĉiu vizio’pli granda kaj alloga ol la realo. Kaj la realo ekstere intertempe povis labori kaj kreski al grandeco, kiu superas ĉiujn viziojn. Mi povis poste eĉ interveni en la kazojn, kiuj ĉi tien trafis, kaj tiuj ĉi intervenoj "ne restis sen rezultoj". Tio estis la unusola laboro, kiun mi kiel "hausarbeiter"(19) en Petschekpalaco(20) honeste plenumis.

Ke mi per tio malproksimigis mian morton, ke mi per tio gajnis tempon, kiu povus eble min helpi, tio estis la rekompenco, pri kiu mi ne kalkulis.

Unu jaron mi verkadis kun ili teatraĵon, en kiu ni rezervis al mi mem la ĉefan rolon. Tio estis iafoje amuza, iafoje elĉerpa, ĉiam drameca. Ĉiu teatraĵo havas sian finon. La kulminon, krizojn, malnodiĝon. La kulteno falas. Aplaŭdo. Spektantoj, iru doemi !

Jen (Ĉi tie sekvas la frazo, kiu ne estis forstrekita : ankaŭ mia teatrajxo proksimiĝas al la fino. Kurisu)

Klarigaj notoj :

(1) Mia unua eseo en Esp-o pri tiu ci temo titolita "Kiel Esperanto helpis al mi solvi enigmojn de 'Riporto'" estis honorita per premio Luigi Minnaja okaze de la Belartaj Konkursoj de UEA en 1995 kaj estis publikigita en la septembra n-ro tiujare de "Fonto" eldonata en Brazilo.

(2) Jaroslav Klecan (1914-1943). Pseuxdonime Mirek, la "adjutanto" de Fucik, kiel estas humure menciite en "Riporto". Malgraŭ ke li kapitulacis al Gestapo, li estis kondamnita al morto kaj ekzekutita same kiel Fucik, kio certe montras la kruelecon de la nazioj.

(3)Temas pri la dua militjuĝa reĝimo proklamita la 27-an de majo 1942 tuj post kiam Reinhart Heydrych estis atence bombita en Prago fare de du paraŝutistoj( unu estis ĉeĥo kaj la alia slovako) sekrete senditaj de la ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono kaj ĝi daŭris ĝis la 3-a de julio. Heydrich mortis la 4-an de junio. Li estis nomumita la protektoro de Bohemio kaj Moravio, t.e. Ĉeĥio, okupaciitaj de la nazioj ekde la 15-a de marto 1939, la 28-an de sept. 1941 anstataŭ von Neurath, la ĝistiama protektoro, kiun Hitler prijuĝis tro milda. Li proklamis militjuĝan reĝimon jam la sekvintan tagon de sia nomumigo. La unua militjuĝa reĝimo daŭris ĝis la 19-a de jan. 1942.

(4)Vladislav Vancura (1891-1942). Romanisto kaj dramisto, kiu ĉefis la Nacian Revolucian Komitato de Ĉeĥaj Intelektuloj sub la nazigermana okupacio. Estis arestita dum la dua militjuga reĝimo kaj mortpafita la 1an de junio 1942.

(5) Stanislav Kostka Neumann (1875-1947). Poeto.

(6) Frantisek Halas (1901-1949). Poeto.

(7) Ivan Olbracht (1882-1952). Romanisto.

(8)Rude pravo ( Rugxa rajto ). La centra organo de Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈS). Ĝi tiel nomiĝis pro tio, e la centra organo de SocialDemokrata Partio de Ĉeĥoslovakio, kies maldekstra opozicio estis origine KPĈS, nomigxis "Pravo lidu"(Popola rajto).

(9) Vitezslav Nezval (1900-1958). Poeto.

(10) Jaroslav Seifert (1901-1986). Poeto. Laŭreato de literatura Nobelpremio en 1984.

( daŭrigota )


Pu Songling (1640 - 1715 )

LA VENĜO FAR SHANG SANGUAN

Vivis en la malnova urbo Zhuge klerulo nomata Shang Shiyu. En sia ebrieco li ofendis per ŝerca deliraĵo lokan tiranon, kiu ordonis siajn lakeojn forte lin batadi. Portite hejmen, Shang tuj mortis. Li havis tri gefilojn, el kiuj la pli aga filo nomiĝis Shang Chen, la dua — filo Shang Li kaj la tria — filino Shang Sanguan.

Shang Sanguan estis 16jara fianĉino. Origine la dato por ŝia nupto jam estis difinita, sed pro la pereo de la patro, ŝia nupto estis prokrastigita.

La du fratoj faris proceson, kiu daŭris tutan jaron senrezulte. La familio de la fianĉo sendis homon interkonsiliĝi kun la patrino de Shang Sanguan pri la plenumo de la nupto. Kiam ŝia patrino estis konsentonta pri la peto, Sanguan malhelpis kun diro :

"Kiel oni povus okazigi la ĝojan nupton dum la patra kadavro ankoraŭ ne fariĝis malvarma ? Ĉu ne troviĝas gepatroj en lia familio ?"

Aŭdinte tion, la familio de la fianĉo sentis honton kaj ĉesis la peton pri nupto.

Post nelonge, la du fratoj perdis la proceson kaj revenis kun nejusta malvenko. Ĉiuj familianoj sentis grandan doloron kaj ŝokon. La fratoj intencis restigi la patran kadavron nesepultita por la eventuale sekvonta proceso, sed Sanguan ne konsentis, dirante: "Homo batmortigita. Justa verdikto neakirebla. Do estas tre klare kia la mondo estas. Ĉu vi volas ĝisatendi ke la ĉielo speciale renasku por ni la justeman juĝiston kia Ekscelenco Bao ? Kiel ni gefiloj povus toleri ke la patra kadavro ankoraŭ senfine restus nesepulte malkovrita ?"

La fratoj ambaŭ tre konvinkiĝis pri la vortoj de Sanguan kaj ili enterigis la kadavron de sia patro.

Post tio, en iu nokto Sanguan malaperis kien neniu povis scii. La patrino sentis kaj ĉagrenon, kaj honton, timante ke la fianĉa familio informiĝi. Ŝi ne kuraĝis sciigi tion al parencoj, sed nur ordonis al la du filoj ke ili kaŝobservu, tamen post duonjaro estis nenia spuro de Sanguan.

Okaze de la naskiĝtago de la loka tirano teatra trupo estis dungita por celebri la feston. Artisto Sun Chun kun siaj du disĉiploj alvenis servi.

La unua disĉiplo nomiĝis Wang Cheng, kun ordinara aspekto, sed liaj klaraj kantado kaj elparoloj rikoltis ĉies laŭdon.

La alia disĉiplo nomiĝis Li Yu, kun aspekto tiel bela kiel ĉarmulino. Kiam la mastro ordonis lin kanti, li evitis, motivante sin ankoraŭ ne sufiĉe bone koni la kanton. Plurfoje devigite, li kantis arion miksitan per multe da vulgaraj amkantoj, kio vekis manklakadon de spektatoroj mokridantaj.

Sun Chun kun granda honto raportis al la mastro sin senkulpigante:

"Tiu estas nova disĉiplo, kiu lernis nian arton antaŭ nelonge kaj nur scipovas servi per vinverŝado. Bonvole lin ekskuzu !"

Kaj li ordonis lin servi per vinverŝado.

Li Yu servis en la bankedo asidue kaj tre lerte plaĉis al la tirano, kiu multe kontentiĝis pri la servo, kaj, kiam finiĝis la bankedo, la loka tirano restigis Li Yu sola akompani lin kundormi.

Li Yu zorgeme aranĝis por la tirano litaĵojn, demetis al li ŝuojn, kaj, kiam la tirano diris al li flirtaĵojn, li respondis nur per ridoj. La tirano estis des pli forte allogita kaj forsendis ĉiujn lakeojn escepte nur de Li Yu, kiu, vidante ke foriris ĉiuj lakeoj, tuj riglis la fermitan pordon de interne.

 

Lakeoj ĉiuj drinkis en alia ĉambro. Post kelka tempo, aŭdiĝis klaksono en la mastra dormoĉambro. Iu lakeo iris observi, kaj trovis la dormoĉambron en plena obskuro kaj kvieto. Ĝuste kiam li volis foriri sin turnante, subite aŭdiĝis obtuza sono, kvazaŭ io peza estis pendita sed la ŝnuro ekinterrompiĝis. Haste li demandis. Nenia respondo. Do urĝe alvokis la aliajn lakeojn kaj ĉiuj entrudiĝis la ĉambron puŝmalferminte la pordon. Jen ili ektrovis ke la mastro jam estis senkapigita kaj Li Yu sinmortigita, sur la planko estis interrompiĝinta ŝnuro, kies stumpoj ankoraŭ vidiĝis ĉirkaŭ la kolo de Li Yu kaj sur la trabo.

En paniko ili tuj raportis al la mastrino sed neniu povis kompreni la kialon.

Kiam la amaso translokigis la kadavron de Li Yu al alia korto, ili sentis ke liaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj verŝajne estis malplenaj. Demetinte la ŝuojn, ili ekvidis paron da malgrandaj piedoj en blankaj ŝtrumpoj, jen Li Yu fakte estis virino ! Tio des pli surprizis ĉiujn ĉeestantojn.

Kiam Sun Chun estis alvokita al enketo, li ege teruriĝis ne sciante kion diri, kaj nur klarigis :

"Antaŭ unu monato Li Yu venis fariĝi mia disĉiplo kaj volis servi al la mastro. Mi vere ne sciis de kie ŝi venis."

Ĉar Li Yu portis funebran koloron sur si, oni dubis ke ŝi estis sikario de familio Shang. Do portempe restigis du lakeojn gardi la kadavrojn.

Tiam Li Yu aspektis kiel vivanta kaj kun korpo ankoraŭ mola kaj varma.

La du gardantoj koluziis por ŝin seksatenci. Unu ekbrakumis ŝian kadavron turni, ĝuste kiam li volis malligi ŝian zonon, subite sentis doloron kvazaŭ io forte batis al li sur la kapo. Abrupte sangis ĉe lia buŝangulo kaj jen li jam pereis.

La alia gardanto terurite informis tion al ĉiuj lakeoj. Ili respekte kultis ŝin kiel dion kaj raportis tion al la guberniestro, kiu venigis fratojn Shang Chen kaj Shang Li pridemandi kaj ambaŭ respondis per la samo:" Ni ne scias kie estas nia fratino kiu malaperis jam pli ol duonjaro."

Esplorinte, la guberniestro trovis ke tiu vere estis Shang Sanguan. Li tre miris, verdiktis ke la du fratoj portu ŝin revenen sepulti, kaj ordonis al la familio de la tirano ke ili ne faru venĝon.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj :

Ke troviĝis en sia hejmo ina heroo kia Yurang, tamen la fratoj sciis neniom pri tio, do oni povas imagi de tio kiaj ili estis kiel viro. Antaŭ la faro de Sanguan, eĉ la fluo de Yirivero ĉesis kuri pro honto, por ne paroli pri tiuj banalaj uloj ! Mi esperas ke ĉiu virino en buduaro aĉetu silkfadenojn kaj brodu la figuron de Sanguan, ĉar la kulto ne mapli indas ol tiu al Lordo Guan Yu !

--el Strangaĵoj de Liaozhai

trad. Guozhu


Ĉinson (1940 - )

IMPRESO

de la Unua Vizito

 

Verda monto, parko, urbeto,

arbaro,lagakvo,florbedoj.

 

Modesta kabineto,

klasikajoj, librobretoj.

 

Brilas verda stelo,

ĉiam restas kor-sincero.

199104


Lu Jixin(1953-)

VENU !

Kien spektu neĝe florojn ?

kien serĉu ruĝ-aŭroron ?

tie ĉi troviĝas azaleoj pimpaj,

tie ĉi troviĝas kamelioj pompaj.

Venu, iri en ĉi okularon

kaj kolekti ensonĝajn petalojn !

 

Kien forlavu ĉagrenon ?

kien forĵetu pez-zorgon ?

tie ĉi troviĝas purfonta murmuro,

tie ĉi troviĝas mont-venta susuro.

Venu, iri en ĉi okularon

naĝi en ĉi fabelan muaron !


 Paĝo de ĈINESKOJ

Ĉifoje ni prezentas al karaj legantoj mallongan ĉineskon Yishaonian (Rememoro pri Junaĝo). Fakte ĝi estas ĉentono el versoj de fama hungara esperantista poeto K. Kalocsay. La adaptaĵon faris Guozhu laŭ Streĉita Kordo p.86.K. Kalocsay (1891-1976)

HELIKETO

Laŭ ĉinesko Yishaonian

 

Heliketo !

Venu, venu

el la domo !

Vin vokas eta

amika homo.

 

Mi venis kun bombono,

vinbero

kun aromo,

bongusta piro

kaj ruga pomo.

Yishaonian (Rememoro pri Junaĝo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj el versoj de 444,55/7,34,55 silaboj laŭ rimaranĝo de xxa,xa,a,xa,xa(x = senrima ).


                                                                                       返回目录