Penseo 8
Februaro / 1991
Tikos (1907¡ª1983)
NOVA FLORO*
Nova Floro
Ora gloro
Verdaj koroj arde
amaj manoj garde
Flama suno jam envie
Lakta Vojo ja pasie
Ondoj ete milde inter draĵoj
Ruloj ege kiele en verdaĵoj
Ora brila gloro super Nova Floro
*Nova Floro¡ª la titolo de organo de Huangshi Esperanto-Asocio
Li Welun (1936¡ª)
PRIMAVERO
¡ªlaŭ melodio Tiaoxiaoling
Salik,
salik!
primavera amik¡¯.
Ondas verda maro.
Flirtas birda aro.
Ora, ora,
nia lando flora.
Even Chen (1963¡ª)
DONACU AL LU JIXIN (AĈJO)
¡ªlaŭ melodio 16-silabo, akrostike
Vok¡¯
Olda tra l¡¯ moderna mok¡¯
Kaptu nin
Al la novepok¡¯.
Kor¡¯
Ora dum la pi-esplor¡¯
Restu por
Orient-aŭror¡¯.
Am¡¯
Ĉasta ĉiam sen ornam¡¯
Junas kun
Oferema flam¡¯.
1990-10-24
Lu Jixin (1953¡ª)
RESPONDE AL S-RO EVEN CHEN
¡ªlaŭ la melodio Dekses-silabo, akrostike
Kor¡¯
Obsedita de dolor¡¯,
Restu kun
Am¡¯ por la esplor¡¯!
Vok¡¯
Ondas kun ĉineska log¡¯.
Kreu ni
Ofte dum l¡¯ epok¡¯!
1990-10-25
Mao Zifu
STORNELE
Roz¡¯, vi, sur mur¡¯, nr
tisl pbstine min rigardu morne,
rigardas ankaŭ mi vin sendelurne.
Floro de sorpo
humile Kreskas monte for de helpo,
pli belas ol la surgazona korpo.
Li Weilun
VIVO
Homa vivo kiel floro,
ĝin beligu per laboro.
Ĉiu horo estas gemo,
ĝin pasigu sen doloro.
Marian Adankowski
MAZDAĴETOJ
Ĉu ĉe ĉiuj?
Ekde miaj
plej fruaj aĝoj:
miraĝoj¡
miraĝoj¡
miraĝoj¡
Destino
Neevitebla perspektivo:
nur unu mortvojkurbiĝo
sur nia vojo de l¡¯ vivo!
Estu diskreta
Eĉ ĉe etaj burĝonetoj
estas intimaj sekretoj.
Ne krokodilu!
¡°Ne krokodilu!¡±
diris ĉe Nilo
aligatoro
al krokodilo.
Ho, maldolĉa!
Edziĝa fideleco¡ª
maldolĉa panpeco!
Mia amatino
Surfone ĝenerala nivelo:
anĝelo!
Transformiĝo
Tamen en la negliĝo
malfacilas pri prestiĝo.
Mi, aŭtoro
Do mi adasas
(kvankam estas krimo)
ĉar mi ne ĉasas
je la nobla rimo.
Memkompreneble
Ekde naskiĝo
ĝis la forpaso
nur la amaso
de l¡¯ embarasoj.
Tamen
Mi ege aprecas
modernajn poetojn¡¯
sed tamen ŝategas
miajn mazdaĵetojn!
Li Shangyin (813¡ª858)
LA POMPA ŜEO
Kial vi kvindek-kordas, pompa ŝeo,
per ĉiuj mi memoras pri l¡¯ junaĝ¡¯.
En kor¡¯ kukoloj ĝemas per adaĝ¡¯;
sonĝ-ŝvebus papilie mi kun veo.
Larmigas perlojn Lun¡¯ en vasta maro;
juvelojn elfumigas l¡¯ arda Sun¡¯.
Ĉu la paseon sekvas mi ĝis nun?
Delonmge mi jam dronis en amaro.
*ŝeo¡ª sntikva ĉinstila instrumento
LEYOU-EBENO*
Vespere min turmentas la ĉagreno,
per ĉaro mi vizitas al Ebeno.
La sunsubiro ĝustatempe ĉarmas,
sur jam, ho ve, proksimas noktalveno.
*Leyou (lejoŭ)¡ª ebeno estis fama turisma pitoreskaĵo dum Tang-dinastio, situis sur-oriente de ties ĉefurrbo Chang¡¯an (Xi¡¯an)
EN SAN-PASEJO POST LA FORPASO DE MIA EDZINO
En la kazerno fore de hejmnesto
alvenos plu neniu vata vesto.
Sur la pasejon falas densa neĝo,
ke teksas ŝi, mi sonĝis en siesto.
trad. Shi Chengtai
Gnail (1946¡ª)
SKIZO EN MAJO
¡ªal mia filino
Aŭskultu, mia kara eto! Brizo el malproksima forsto alblovas tra vasta kamparo, sur kiu paŝo de printempo ankoraŭ restas. Sur ebenaĵo senfinaj sonĝoj postlasataj de printempo pleniĝas. Oni dirus, ke majo estas la plej pompa sezono en jaro. Ĉi tiam, kiam mi promenas kune kun vi, vi ja neeble travidas la ondon en mia brusto. Certe vi nun estas ankoraŭ tro juna. Majo en mia koro estas kvazaŭ prosperiga flamoalvokanta entuziasmon de mia juneco. Jes, juna jam delonge mi adiaŭis mian junecon, kaj tamen, mia juneco reviviĝas ofte en majo.
Mia kara eto, ankaŭ mi iam havis sensaciajn jarojn, kaj mo bone memoras ke en tiuj longaj kaj longaj noktoj mi tre timis diversajn demonojn kaj diablojn, aŭdinte la rakontojn pri infero. Oh, tiam mi essence ne konis majon. Antaŭ 21 jaroj mi, vokita demono kaj diablo, enfermis en sombra domaĉo ¡ª bocstalo, ĝuste estis en majo. Ekstere, multaj geknaboj kuris kaj kriis sovaĝe sur senl;ima kamparo. Ilia ĝojo infektis min profunde. Nur tiam en la naiva kaj hela ĉielo de la geknaboj la malnovaj rakontoj pri infero estis neniel troveblaj. Tamen mi mem fine estis demono kaj diablo, kaj mi ne rajtis aspiri kiel la geknaboj sub brila suno en majo.
Mia kara eto, vi neniam povas imagi guston de manko de majo, kiun via patro gustumis. Pasis sennombraj matenoj kaj krepuskoj, kaj fine mi vere plenmaturiĝas, baninte en brizo de majo foje-post-foje.
Ĵus survoje vi, mia kara eto, subite diris al mi: ¡°Paĉjo, se ĉiuj vivantuloj en zoologia ĝardeno promenas kune kun ni!¡± Kun neelparolebla feliĉo mi eksentas, ke majo en mia koro estis eniranta en la vian. Vidu, mia kara eto! Sub brila suno en majo ilekso ĉiamverda kantas himnon, ridetante antaŭ ni
Iom rapide ni kuniru!
1990-05, Chengdu
Huangfu Shi
INSTRUITULO EN METROPOLO
Lastatempe, en metropolo kolektiĝis kelkaj instruituloj al festeno, i.a. ili babilis pri tio, kial homoj fariĝas bravaj, dum aliaj malbravaj, tio dependas de kuraĝeco. Tiu, kiu havas abunde da kuraĝeco, nenion timas kaj fariĝas brava.
Tiam iu el la instruituloj sin propones dirante: ¡°Se pri kuraĝeco, da kiu mi ja abunde posedas.¡±
La kamaradoj ridis parolante: ¡°Tion ni kredos nur post elprovigo.¡±
Iu diris aldone: ¡°Mia parenco havas domon, kiu estis iam ege malfeliĉiga kaj nun restas senloĝe ŝlosita. Se vi povas tranokti tie dum tuta nokto, ni regales vin rekompence per festeno.¡±
¡°Konsentite,¡± respondis tiu, ¡°morgaŭ jam mi iros tien.¡±
Fakte, la domo estas ne malfeliĉiga, sed nue portempe vaka.
La amikoj prepares por li do vinon, manĝaĵojn, kandelon kaj sendis al la domo.
¡°Kion vi ankoraŭ bezonas?¡± demandis lin la kamaradoj.
¡°Mi havas ĉe mi glavon, per kio mi povas min defendi, tial ne maltrankvilu pri mi!¡±
La kamaradoj do eliris ŝlosinte la pordon kaj disiris for.
Sed la instruitulo, efektive, estis timemulo. Tiam jam tute noktiĝis. En alia ĉambro li ligis sian azenon. Neniu amiko kaj servisto lin akompanis. Li iris al halo por tranokti, sed neniel kuraĝis endormiĝi. Li estingis kandelon. Tenante en sia mano la glavon, li sides, kun granda teruro.
Kiam venis la tria nokta gardoperiodo, la luno leviĝis kaj oblikve ĵetis lumon tra fenestrofendeto. Subite li ekvidis sur muro ion strangan, tre similan al birdo, kiu svingadas sian flugilojn. Kun timo la instruitulo pene leviĝis, per glavo li eksvingis al la stranga objekto kaj tio tuj falis desur la muro pume. Poste denove Regis absoluta silento. Kun pliiĝanta timo la instruitulo ne kuraĝis fari esploron, sed nur sidas tenante en mano la glavon.
Okaze de la kvina nokta gardperiodo, subite io supreniris laŭ la ŝtuparo kaj piŝegis la pordklapegon. La pordo restis fermata kaj tiu objekto elŝovis sian kapon tra hundtruo spiregante. La instruitulo teruriĝis treege. Li antaŭensvingis sian glavon, sed senatente ekstumblis kaj ankaŭ la glavo perdis forĵetita. Tamen li ne kuraĝis serĉi la glavon, timante ke tiu objekto denove eniris, li kaŭriĝis kuntirigante, ne kuraĝis eĉ moveti. Subite lin trafis forta dormemo kaj li ekdormis ĝis tagiĝo.
Kiam la amikoj kaj servistoj malfermis la pordon, eniris ĝis la halo, ili ekvidis ke en la humdtruo troviĝas multe da sango. De surprizego ili ekkriis. Nur tio vekigis la instruitulon. Li iris malfermi la pordon, sed ankoraŭ kun tremado. Li rakontis al la amikoj siajn interbatalojn kontraŭ la objektoj en hieraŭa nokto. Ĉiuj estis ege surprizitaj.
Ili traserĉis laŭ la muro kaj trovis pajlan ĉapelon forhalkitan j duono sur tero. Jen la birdo hakita en nokto. La fakto okazis tiel: la malnova ĉapelo estis blovita de vento kaj ĝi dances simile al birdo svingante siajn flugilojn. La glavo kuŝis tuj ĉe la hundtruo. La amiko plu serĉis ĉirkaŭ la halo laŭ sangspuroj kaj trovis lian azenon, sed kun hakita muzelo, breĉigitaj lipoj kaj vunditaj dentoj. La fakto: tiu besto, matene malliinte de sia ligo, enŝovis sian kapon en la hundtruon kaj suferis surprizan hakon de sia mastro.
La amaso eksplodis per nedeteneblaj ridegoj. Poste ili tennis la instruitulon reveni hejmen, sed tiu jam malsaniĝis de teruro kaj li resaniĝis nur post dek tagoj.
trad. Guozhu
el La Noveloj de Tang-Dinastianoj