PENSEO*81
jul.1998
OMAĜE AL 90-JARA LI NAIXI [Seimin] * |
AL LI NAIXI [Mao Zifu] * |
AĈJO NENIAM OLDIĜA [Mao Zifu] * |
AL VERDEMULO [Shi Chengtai] * |
TRI ESEOJ [Chen Yuan] * |
Laste aperis... * |
Triope Berilas [Guozhu]* ª³ |
ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³OMAĜE AL 90-JARA LI NAIXI
Seimin(1941-)
90-JARIĜO DE LI NAIXI
Dojen¡¯
berilas
ruben¡¯
brilbrilas
jarcent¡¯
momentas
arĝent¡¯
omentas
movad¡¯
stafetas
brigad¡¯
impetas
la stel¡¯
eternas
la verd¡¯
sternas
Dojen¡¯
bel-iras...
Mao Zifu(1963-)
en la celo nigra
flugis via kor¡¯ sur la ĉielo griza.
al vi ferbariloj vojon lasis.
sur la land¡¯ la kvar direktoj
sentas vian firmon.
gem¡¯ radias tra la mondo.
lamp¡¯ el popola ĉinio.
vi, gardisto de la turo
ja vidigas lumon al stiristoj.
veloj, ne nur revoj.
Maŝinmondon mulojn ŝatas
ne ĉevalon de pursango.
johano la brava
viasine ve kovigis pli ol dek
jarojn. globo la kristala
fine gajnas la piedojn.
dio benas lin. vi ŝajnas
ekster dia brusto.
frosta vento ? sen bro ! arbarego da
apogiloj ĉirkaŭ vi !
firme paŝu trans la sojlo
dumiljara. sen barilo.
via unu tago serena
por amikoj verdaj suno dekjara.
jaron post rejaro, ridoj viaj
estos vokaj tondroj en la marto.
OMAĜE AL 88-JARA Kurisu Kei
Mao Zifu(1963-)
AĈJO NENIAM OLDIĜA
¡ª al 88-jara Kurisu Kei (1910-07)
frate, vi kaj mi renkontiĝis
ĉe la konkursoj de uea ¡ª
la nomo apud nomo,
la jaron mil naŭcent naŭdek kvin
sekve, hazarde aŭ destine
vi kaj mi ave parenciĝas nepe:
la koro ĉe koro.
jam balbutinte okdek jarojn,
vi al mi fine oratoras.
de komunismo esperantismo
al fuĉik, verda majo...
la lango salon kaj l' sensalan
gustumas. sato sed avida
vi ĉasis knabe ĉielarkon
sur ejfelturo kaj la aglon
kaj urson sur ĉielo.
ĉevale pragen krabŝipe
el la insulo vi avetis
aŭtune... taŭron trafis ho
okdekª²sepª²jara pikrajdisto !
huraoj el valenciª²kajo.
el viaj manoj la kolombo
flugas. trans la mar¡¯ hirundoj
navetas. samas la radikoj:
hieroglifo nin ŝnure ligas.
neniam tarde. eĉ se sur la
mont¡¯ jam ne neĝus, venas ĉiel
printempo. kiel debutanto
sed ne estiel, vi novtajdon
trovas. ankoraŭ bube. verda
sezon¡¯ atendas viajn semojn.
OMAĜE AL 80-JARA Chen Yuan
Shi Chengtai(1939-)
¡ª dum la 80-a jariĝo de Chen Yuan
Iam vi sonĝis : ĉu mi min aŭkcias ?
sed vi neniel vendis la animon !
Kaj via Verda Koro pli radias,
kiam vi iras en vespera limon. 2)
Pro l¡¯ sorĉo de Beethoven vi ebrias. 3)
al Berlioz oferas vi estimon 4)
La sovaĝan frenezon vi defias,
l¡¯ eseoj gloras humanisman himnon.
Vi zorge bakas Socilingvistikon 5)
dum praktikad' manovris vi taktikon
por la prosper' de Esperanto lerte. 6)
El sudo estas vi kuraĝa mevo,
senlace strebas plu pro verda revo 7)
gvidas l' idan generacion sperte. 8)
Notoj :
1) Chen Yuan redaktis kaj mimeografe eldonis la movadan revuon La Verdemulo en Kantono dum la komenco de la 30aj jaroj. 2) sian lastan esearon li titolis Vortoj dum la Viva Vespero. 3) li ĉinigis biografion de Beethoven(1770-1827) verkita de Romain Rolland. 4) li ĉinigis biografion de Berlioz( 1803-1869), franca komponisto, verkita de Romain Rolland; la novaj eldonoj de tiuj ambaŭ lastatempe aperas. 5) li kreis la bazan studadon pri Soci-lingvistiko en Ĉinio, liaj verkoj pri lingvistiko en 3 volumoj eldoniĝos. 6) dum la Kultura Revolucio li kaj la pioniro Hujucz kune klopodis por viv-daŭrigo de ĈEL, vd lia libro Pri Hujucz, Sanlianª²Librejo, 1994, Pekino. 7) artikolo bonstile verkita de la por memori pri s-ano Jxelezo kun la titolo Revo pri Lingvo aperis en prestiĝa revuo La Legado nª²ro 185, aŭg. 1994. 8) li prezidis ĈEL multe da jaroj, nun li ankoraŭ restas ties honora prezidanto.
Chen Yuan (1918-)
Aŭkcii Min Mem
Mi sonĝis. Mi havis la longan sonĝon.
Mi sonĝis, ke mi aŭkciis min mem. Post mia kolo sidis etikedo, sur kiu fronte estis skribata: "Aŭkcii ĉi tiun homon", kaj dorse alia linio: "Kondiĉoj konsiliĝu vid-al-vide"
Ankaŭ en tiu sonĝo viro alpaŝis, palpante mian kapon, miajn manojn,¡ª kiel oni aŭkciis negrojn antaŭ pli ol cent jaroj en usona filmo, demandante : Kiom da taeloj da arĝento vi kostas ?
Mi respondis : Menzio 1) diris, ke Regxo ne necesas temi pri profito, nur la bonkoreco kaj honesteco sufiĉas por mi.
Alia, kiu vestas sin, kiel kadro dum la 50aj jaroj, alproksimiĝis, dirante: Kiom da mono vi deziras ?
Mi respondas: Ne deziras monon. La homa vivo signifas senegoisman oferdonon.
Tiam iu grandegulo iris al mi, demandante : Do kian kondiĉon vi deziras ?
Mi diris: Ne estas alia kondiĉo ol responsi pri miaj manĝado, loĝado, vestaĵoj kaj kuracado, t.e. la tuto. Ĉion mi faros, kio vi postulas min fari, ekzemple vi postulos min verki artikolojn, dokumentojn, projektojn aux subskribi dokumentojn, purigi necesejon, kuirejon, porti aĵojn...ĉio estas plenumata, eĉ ascendus sur ĉielon aŭ enirus teron sen ajnaj plendo aŭ grumblo...
Tiu grandegulo diris : Nu, bone, mi aĉetas vin.
Mi diris plu: Sed nur unu el mi ne vendas mi, kiun mi rezervas por mi mem.
La grandegulo demandis : Kio estas tiom kara por vi ?
Mi diris : Mi ne vendas la animon. Mi estas Aª²Q 2), neniel vendas mian animon.
La Grandegulo koleris kaj ekbatis min per la forta polmo. Mi ekvekiĝis el la sonĝo.
Ĉu eble mi sonĝus, eble mi fakte aŭkcius min, eĉ vendus la pliparton de mia vivo ? kiu scias ...
Notoj:1) Mengzio (ĉ.372 a.K.-289 a.K.)¡ªfilizofo, la heredinto de Konfuceanismo, la citata frazo estas el la ĉapitro de lia verko Mengzio.
2)Aª²Q¡ªprotagonisto en novelo La Ĉefa Historio de Aª²Q far Lusin(1881-1936), vd. Noveloj de Lusin (Plena Kolekto), Fremdlingva Eldonejo, 1974, Pekino, p.82ª²136
Ĉasteco de Neruda
Iu recenzisto diris, ke Neruda 1) korinklinas al la granda naturo. Li citante verson de la poeto :"Tero, arbaro, maro, ondo, pluvo", diris, ke la poeto rekondukas homojn en la naturon, iam apartenantan al la homaro, sed nun perdatan de la homaro.
Li pravas, sed ankaŭ ne pravas.
Oni devas scii, ke la poeto amis tiun maron, kiu ne nur estas la maro en la naturo, sed estas la maro de Pozitono, t.e. la personigata maro de la poeto: la poeto amis tiun teron, kiu estas tero de Teroª²panjo,t.e. tero de la homa mondo. La poeto amis la homan mondon, la gajan, suferan homan mondon, tial la poeto forte amis la plej ĉastan,sanktan senton en la homa mondo: la Amoro. La amoro ne estas volupto, sed estas la amsenta pasio.
En la poemo Kanto pri Ĉefo, anonime aperinta tiam, la poeto laŭforte priskribis kaj laŭdis ĉastan amon en la homa mondo kaj ties amoran agadon. Li per aŭdaca lingvaĵo esprimis sen skrupule la seksan amon. Tradukinto de tiu poemo diris al mi, ke ŝi 2) preskaŭ honteme reskribis tiujn versojn en la ĉinan. Tamen ĉiuj konfidas, ĉio tio, kion versis Neruda, ja estas pura kaj sincera, tial tio ankaŭ estas ĉasta.
Ĉar "ĉio verkita de mi estas dediĉanta al ŝi", Ŝi ja estas ina.
Notoj:
1)Pablo Neruda (1904-1973)¡ª Fama poeto de Ĉilio, Nobelª²premiita en 1971.
2)El Poemoj de Neruda,ĉinigita de Chen Shi, Hunanª²a Popola Eldonejo. 1985.
¡¡
Palpebrume pasis tridek jaroj.
Tiam ĉe la fino de ĉiu batala kunveno la ribelantaj herooj ĉiam alte svingis siajn brakojn, kriante :"Se ne kapitulacas malamiko, kiun do lasu perei !"
M.Gorkij 1) mem ne antaŭpensis, ke la ribalantaj herooj sur la tero de Ĉinio prenis tiun belan kaj heroan frazon verkitan de li, kiel alttonan sloganon, por batale venki tiujn reviziistojn rigardatajn de ili.
Ne sciante kialon, kiam mi ekaŭdis tiun sloganon ĉe la kontinuaj batalkunvenoj, mi tuj memoris similan frazon :"Se Dio lasu iun perei, kiun unue frenezigu !"
Kiam tiuj grege unuvoĉe kaj energie kriis la sloganon pri pereo ĉe la batalkunvenoj, mi mem en la koro ankaŭ ŝtele kriis la alian pri pereo.
Dum tiuj tiuj jaroj ĉiuj tute frenezis. Viroj kaj virinoj, altstaturaj aŭ malaltstaturaj, junaj aŭ maljunaj, ĝentileskaj aŭ sovaĝaj, tute frenezis. Tiuj, kiuj ne frenezis, estis batalataj, kaj la frenezantaj batalis kontraŭ aliaj. Tiuj, kiuj ne frenezis, devis simuli sin frenezaj, se ne, ili ankaŭ eble estis pelataj en vicon de la batalatoj.
Ĉu la moderna medicino kapablas atesti, kiam ĉiu opiniis la cerbon de la specife tre saĝa, tre sankta homo la sia, la socia kolektivo falis en la tutan frenezon ?
La historio certe donos ateston al la moderna medicino.
-
Noto:M. Gorkij (1868-1936) ¡ª¡¡la soveta verkisto.
La Triptiko
de Amrakontoj
de Tang-dinastio
***
Broŝuro eldonata de Penseo
80 p.plus kovriloj. 15x21cm. Ilus.
Enhavo:
La Amo de F-ino Cui Yingying
La Filino de Princo Huo
La Honordamo Sª²ino Li Wa
Esp-igis Guozhu
Ilustris Ĉinson
Distribuas Donghu-a Esperanto-Domo
Prezo : 5,00¡¡
PAĜO DE ĈINESKO
Guozhu (1938-)
¡ªLaŭ¡¡ĉinesko Sopir-al-Sudo
Triope
jubileuloj
sur paĝo de Penseo
berilas kun stimuloj
benate de gratuloj
----------
Sopir-al-Sudo :ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 3,5,7,7,5 silaboj laŭ rimaranĝo de x,a,x,a,a (x=senrima).