PENSEO*82ssj.gif (8194 bytes)

aŭg.1998


ENHAVO

Surĉiela Foiro [Guo Moruo/trad.Wu Hua]*

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO(12) [Bril Jadov]* 

SUR LA MARPLAĜO [Armand Su]*

Ŝanĝigxoj en Kreado de Noveloj [Guozhu]*

VETURI RIVERE [Lu Jixin]*

versisto [Mao Zifu]* 

Ĉinoj Revenas [Miĉino] *

Inter Ni*


Guo Moruo (1892-1978)

Surĉiela Foiro

Malproksime, eklumas strataj lampoj,

kvazaŭ flagras sennombraj brilaj steloj.

Surĉiele, aperas brilaj steloj,

kvazaŭ lumas sennombraj strataj lampoj.

 

Mi supozas, ke en la ŝveba ĉielrondo,

certe troviĝas foir' kun belaj efektoj,

kie sterniĝas diversaj raraj objektoj,

certe malofte videblaj en homa mondo.

 

Rigardu al la basa Ĉiela Rojo,

certe malgrandas ĝia vasto kaj larĝo.

kaj la bov' helpante servas kiel barĝo

de Bovknabo kaj Teksistino kun ĝojo.

 

Mi supozas, ke ili ĉimomente,

certe promenas tra ĉielaj stratoj.

Ĉu ne kredi ? Jen bolid'— la geamatoj

tenante lanternon nun iras kontente.

 

— trad.Wu Hua


Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (12)

-- Kiam mi reiru al vi ?

-- Ni jam kunas ĉimomente, sensence do fari tian demandon.

-- Jen la unua duono de la verso de la poemo far Li Shangyin, vivinte inter la jaroj 813 kaj 858:

Kiam mi reiru al vi ? mi ne scias.

Nokt' plenigis per aŭtuna pluv' la lagon.

Kiam ni denove havu l' belan tagon

por babili ĉe l' fenestro ? Koro krias...

-- Ha, vi parodias...

-- Paro certe dias...

-- Vi fuŝas la tradukon de la karmemora sinjoro Saint Jules Zee:

Ĉu difinita dato hejmenira ? Ne, ankoraŭ ne.

Sur Bashan, la lageto ŝvelas pro la nokta pluv' aŭtune.

Kiam ĉe la fenestro okcidenta en kandela lum',

Pri l' tempo de la nokta pluv' sur Bashan ni babilu kune !

Kara kanajlo, la traduko de la karmemora veterano estas fluaj kaj parolecaj, dum la via, stumbla. Cetere, eĉ pli grave, lia traduko ege fidelas al la originalo. Vi neglektas aŭ tute ignoras la plej gravan esprimon, la prepozitivon "sur Bashan".

-- Sed poezie oni tabuas ripeton, precipe por mallonga poemo, konsistanta el kvar versoj. Antikvaj poetoj de Ĉinio skrupule sin gardis kontraŭ ripeto de samaj ideogramoj.

-- Ankaŭ Li Shangyin, la aŭtoro de tiu ĉi poemeto. Li fama kiel preciozisto, ĉiam ĉasis belecon de vortoj, lertan uzadon de esprimoj, kiujn antaŭaj poetoj postlasis. Cetere, li amis simboligon kaj aludon. Li do certe konis la tabuon. Tamen en tiu ĉi poemo li aŭdace rompis ĝin, surpaperigante dufoje la samajn kvar ideogramojn "ba,shan,ye,yu" (Ba,monto,nokto,pluvo), malgraŭ tio, ke la poemeto konsistas nur el 28 ideogramoj.

--Vere, granda aŭdaco.

--Ju pli oni ĝin legas, des pli oni ne povas senti monotonecon. Male, nur profundecon.

"Sur Bashan la nokta pluvo" en la dua verso atingas trioble, ke oni sciu, kie la aŭtoro estis --en la regiono de la monto Bashan, do en la nuna provinco Sichuan; due, kiam --nokton; kaj trie, en kia stato--pluva. Per tio li esprimis sian senton, tiun de sombro, malespero kaj tristo. Vi, kara, demandas, kiam mi povos reiri al vi. Ho ve, mi ne povas scii, kiam mi reiros hejmen. Ne pro tio, ke nun pluvas. Sed vidu, pro la pluvo la akvo en la lageto ŝvelas ! Bashan estas loko tute fremda --oni min ekzile ĵetis al ĝi ! Aŭtuno sur Bashan ŝutas malvarmon : aŭtuna nokto trudas obskuron al mi en la koron: nokta pluvo larmas; miaj du okuloj ŝvelas eĉ pli ol la lageto, pro larmado. En la kvara verso, do en la lasta, la samaj vortoj "nokta pluvo sur Bashan" impresas kaj latentan gxojon. Eble post nelonge mi vin vizitos. Tiam, ni babilu de mateno ĝis profunda nokto ! Ni bruligu kandelo. Mi rakontu al vi, kia pejzagxo vidiĝas sur Bashan en aŭtuna nokto dum pluvo. Kaj ĝuste en tia tempo mi sopiregis al vi.

--Bona prediko.

--Antaŭ bovo !


Armand Su(1936-1990)

SUR LA MARPLAĜO

Sur varmaj sabloj ĉe l' marplaĝo

manplekte ambaŭ ni kunkuŝas.

Ĝojigas nin la sun' kaj naĝo

kaj ŝia dolĉa spir' min tuŝas.

 

Volviĝas ŝia nuda belo,

kaj ene l' virga koro flamas.

Inter la mar' kaj la ĉielo

al ŝi mi flustras :"vin mi amas."

1967


Guozhu (1938-)

Ŝanĝiĝoj en Kreado de Noveloj

Enkonduko por La Triptiko...

Verkado de noveloj en Ĉinio, se oni kalkulas ekde la tempo de Han-dinastio (206 a.K.- 220 p.K.),ĝis nun jam havis historion de ĉ. 2 jarmiloj. Sed ĝia kreado en vera senco komenciĝis nur en Tang-dinastio( 618-907). Ĉar preskaŭ ĉiuj verkoj ĝis antaŭ Tangdinastio legiĝis nur kiel mallongaj notoj ĉu pri strangaĵoj aux pri neordinaraj kondutoj de homoj. Juĝante laŭ ekzistantaj verkoj, iuj el ili estis el antikvaj fabloj, t.e., legendoj uzitaj por ekspliki ian filozofion dum la ceteraj uzitaj de Taoismo, Budaismo kaj aliaj religiaj sektoj por propagandi sian doktrinon.

En Tang-dinastio okazis al noveloj esenca disvolviĝo , kiu malfermis novan epokon por kreado de noveloj en Ĉinio. Lusin trafe montris :" Same kiel poezio, ankaŭ la kreado de noveloj ekhavis ŝanĝiĝon en Tang-dinastio."

La plej rimarkindaj ŝanĝiĝoj okazis en jenaj flankoj, nome, enhavo kaj priskribo.

Plivastigo de enhavo.Kiel nove emerĝanta literatura formo, novelo de Tang-dinastio, konata kiel chuan qi (kuriozaj rakontoj), ne katenis sin per rigoraj limigoj. Ĝi toleras grandanime pli vastajn temojn kiujn la aliaj pli ortodoksaj literaturaj formoj rifuzas akcepti.Ekz-e,bagateloj en ĉiutaga vivo, furoraj anekdotoj, folkloraj legendoj, kortuŝaj amrakontoj malobservantaj al etiketo, ĉiuj povas fariĝi gravaj temoj de noveloj. Samtempe, tiuj, kiuj neniel povis trovi sian lokon en seriozaj poezio aŭ hstorio, ekz-e, banalaj putinoj, hetajroj, geservistoj, kromedzinoj, komercistoj aŭ eĉ friponoj kc.,ankaŭ povas fariĝi protagonistoj en noveloj.

Dank’ al la plivastigo de temoj, noveloj de Tangdinastio respegulis panoramonde reala socia vivo siatempe kaj kreis abunde da buntaj figuroj kun grandaj valoroj por literaturo kaj konado.

Pliriĉigo de priskriboj. Ĝis antaŭ Tang-dinastio ĉiuj rakontoj plej ofte estis tre mallongaj kaj simple verkitaj — nur skeleto de rakonto kun poka supervesto sur ĝia kadro, limigante sin ia "fidela" registro pri faktoj. Sed aŭtoroj de noveloj en Tang-dinastio "konscie ellaboris sian verkadon", ne rifuzante, eĉ intence manipulante, uzon de iom da fikcio en siaj verkoj. Ili liberigis novelon de la dependa pozicio sub historio al matura artformo, donante al ĝi kompletan strukturon, zigzagan intrigon, okulfrapajn figurojn kaj delikatajn priskribojn.

Estas rimarkinde ke inter noveloj de Tang-dinastio tiuj pri amo kaj geedziĝo okupis relative pli grandan proporcion, kaj, akiris ankaŭ plej brilajn sukcesojn.La tri amrakontoj, kiujn niaj karaj legantoj nun tenas en sia mano, reprezentas la plej altan nivelon de noveloj en Tangdinastio kaj ĝuis la renomon kiel la plej famaj tri amrakontoj de Tangdinastio.

La protagonistoj de la tri rakontoj ĉiuj estas virinoj. Dank’ al la sukcesa kreado far aŭtoroj, ili ĉiuj merite eniris la galerion de virinoj en la ĉinaj antikvaj noveloj.

(......)

Ĉinaj esp-istoj ja klopodis konigi al nia verda mondo gemojn el trezorejo de ĉina antikva literaturo. Sed, ni devas konfesi, kompare kun traduko de poemoj de Tang-dinastio, kiu fakte jam estas mizere malmultaj, nombro de la esp-igitaj noveloj de Tang-dinastio estas ja tro ne laŭproporcie pokaj.

Penseo konscie publikigis de tempo al tempo sur siaj paĝoj iujn pecojn de kuriozaj rakontoj de Tang-dinastio, sed , pro limigo de spaco, ĉiuj kun iom pli longa teksto ne povis aperi en la monata revueto . Tion eble niaj karaj legantoj jam kun bedaŭro rimarkis. Sed ni ne ŝparas(-os) nian penadon. Se paĝo ne sufiĉas ampleksi, ĉu ankaŭ broŝuro ? Kial do ne provu ? Jen la unua broŝuro, kiun Penseo speciale dediĉis al noveloj de Tang-dinastio, por via aprezo kaj kritiko.


Laste aperis...

La Triptiko de Amrakontoj

de Tang-dinastio

Broŝuro eldonata de Penseo

80 p.plus kovriloj. 15x21cm. Ilus.

Enhavo:

La Amo de F-ino Cui Yingying

La Filino de Princo Huo

La Honordamo S-ino Li Wa

Esp-igis Guozhu / Ilustris Ĉinson

Distribuas Donghu-a Esperanto-Domo

Prezo : 5,00 


Lu Jixin (1953 - )

VETURI RIVERE

Palbluas ĉielo. torentas rivero.

veture jen ni tra ondŝvelo.

 

amikoj kunĝuas. poemoj elfluas.

kaj verda espero influas.

 

la propran konkeron, privatan mizeron,

forĵetas ni do en riveron.

 

nin ardo jam regas. babilas, prelegas,

eĉ blagas sed ĉiu senpekas.

 

ridego kaskadas, kaj kant' delikatas.

ŝipe esperanto paradas.

 

Oh, Yangzi-rivero! oh, Changjiang-rivero!

boligas nin l' onda prospero.

199608


mao zifu (1963 - )

versisto

brakumu diablon.

en nokto, propra ombro

pli grandas ol nokto.

staru sur memaj manoj

kaj la tero iĝas kapo.

ĉio estas deca?

akvo sur monton flugas.

ujo subtenas fraŭlineton

por preni lakton el via okulo.

sur viaj piedoj nenio.

vomu lafon.

falo estas vera staro.

bruligu la ombron

por briligi tagon.


PAĜO DE ĈINESKO

 Miĉino (1938-)

Ĉinoj Revenas

Laŭ ĉinesko Sopir-al-Sudo

Sendube

rekordon tenas

la Uhana Kolokvo.

Aŭdu : aklam' gojplenas :

" Ĉinoj revenas !"

------------

Sopir-al-Sudo :ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 3,5,7,7,5 silaboj laŭ rimaranĝo de x,a,x,a,a (x=senrima).

 


Dum la jardeko de Kultura Revolucio ĉina EM fariĝis neaŭdebla. Tial,la raporto pri la Uhana Kolokvo, kiu okazis, samdate kiel la 63-a UK, en 19780730 , en urbo Wuhan, alportis veran suprizgojon. UEA publikigis la koncernajn fotojn sur kovrilo de sia organo esperanto (n-ro 2/1979) kun aklama titolo : ĉinoj revenas !


Inter Ni

☆De s-ro Dungert en Magdeburg,Germanio

Ĉi-foje mi devas danki al vi eĉ trifoje, unue pro nro 75 kaj 76 de PENSEO, due pro la tre bele farita libro "Johano la Brava" (Tre, tre koran dankon gratulon al via EAsocio pro la eldono !) kaj trie pro via longa, interesa letero de la 9a de februaro. Do, dankon, dankon, dankon !!!(19980226)

☆De S-ino Hisako en Huzisawa, Japanio

Koran dankon pro via letero kaj du Penseoj...Lasante flanken la temon, mi skribas iomete pri la artikolo de Penseo nro 73. Legante ĝin mi trovis la nomon Takasugi Itiro(高杉一郎). Antaŭ kvardek kelkaj jaroj en universitato mi lernis anglan literaturon, kvankam dum mallonga tempo. Post 30 jaroj, kiam mi eniris Esperantujon, hazarde vidis lian nomon en iu Erevuo. Mi skribis al li, kaj li tuj responde skribis, ĝojas, ke lia iama lernantino Esperantistiĝis. (Laŭ mia supozo, krom mi neniu el liaj lernantinoj Esperantistiĝis). En 1982 eldonis sian verkon "Kantoj antaŭ tagiĝo". Ĝi priskribita pri la vivo de Vasilij Eroŝenko, ĝin tiutempe oni tre alte taksis, famkonata ankaŭ kiel studanto pri amiko de 巴.Li estas jam maljuna (naskiĝinta 1908). Do mi deziras, ke li sana plu vivu donu al ni siajn valorajn studojn kaj spertojn.(19980111)

☆De Otto de Duisburg, Germanio

Hieraŭ mi bonorde ricevis vian librodonacon "Johano la Brava". Koregan dankon ! Mi jam legis unuajn paĝojn. Temas pri fabel-eposo...Mi tuj rigardis laksokonon kaj trovis de la hungara poeto famekonata, kiu nur fariĝis 26-jara kaj perforte mortis en hungara batalo por libereco—Cetere en la 68-a UK de E 1983 okazita en Budapeŝto estis prezentita pupteatro "Johano la Brava" de Petofi. Mi pensas memori pri tio... Mi tiam ne estis sufiĉe sperta ESPERANTISTO. Denovan dankon ! Je la 22a estas nia unu kluba renkontiĝo ĉjare. Tiam mi prezentu vian libron.

(19980123)


                                                              返回目录