PENSEO*83

sept.1998


ENHAVO

En Donghu-a Esperanto-Domo [Guozhu] *

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO(13) [Bril Jadov] *

          Enigma Amsterdamo [Lidia]*

BRIKE ATINGU LA KULMON [Mao Zifu]*

KIAM VI [Armand Su]*

JA EL VIA... [Lu Jixin] *

Akrostiko [Miĉino] *

INTER NI

Guozhu :

En Donghu-a Esperanto-Domo

 

Ni vivas ĉiutage izolita,

pelate de vivritmo tro rapida.

Kvankam ni ¡ª nur plebanoj tre banalaj,

sen ŝarĝo de aferoj specialaj,

tamen ja mankas al ni temp' feria,

por renkontiĝi unu kun alia.

Donghu-a Esperanto-Domo kara,

ĉe verdaj montoj, apud akvo klara.

En bela loko kie lago ondas,

esperantistoj propran hejmon fondas.

Ĉiumonate ni kunsidon havas

regulan, kiu por mi ja plej ravas.

Tiam malnovaj amikoj revidas

sin, kaj elkore ĉiuj ĝoje ridas;

tiam vizitas nin jen gast' intima,

trans montoj akvoj el lok' malproksima.

tiam surprizas nin mirindª²persono,

kiu inspiras pri ver',bel' kaj bono;

tiam povas intime per babiloj

diskuti ni pri lernoª²malfaciloj;

tiam ni povas nin ekzerci buŝe,

ke ni interparolu ne plu fuŝe;

tiam ni povas aŭskulti novaĵojn,

revui novajn Esp-ajn eldonaĵojn;

tiam ni povas senigi soifon

al ni, glutante Espª²aperitivon.

Temppason preskaŭ ĉiam ni forgesas,

babil' ankoraŭ daŭras, kaj ne ĉesas.

Bedaŭre ni disiĝas en rapido,

kaj diras reciproke: "Ĝis revido !"


Bril Jadov (1941-ª² )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (13)

¡ª En tiu ĉi numero de Penseo ni kune aprezu jenan poemon :

Nub' tristigas, pluvo donas plu enuon,

restas ĉarma la pejzaĝ', ŝutante ĝuon:

akv¡¯vilaĝo, fiŝfoiro,

fum' soleca jen fadenas,

cignaj vicoj en kuntiro

la ĉielan randon prenas.

Kiu povas nun penetri mian koron,

kiam mi okule tenas svagan foron ?

¡ª Kies poemon vi deklamas ?

¡ª De Wang Yucheng (vang juĉeng, 954-1001), verkita laŭ la melodio Dianjiangchun (djanĝjiangĉun).

¡ª Ha, forlasinte la dinastion Tang, ni venas en la dinastion Song (960-1279), ĉu ne ?

¡ª Ĉinoj scias, kion Song Ci signifas.

¡ª Nu !

¡ª Song estas titolo de la dinastio, en kiun, laŭ vi, ni ekpaŝas.Ci estas poemo, verkita laŭ iu melodio, jen fiksforma poemo, fakte kantoteksto, kun malsama longeco de ĉiu verso, kun difinitaj rimoj, kutime el du strofoj supra kaj suba. Ci do estas ne verkata, sed "plenigita".

¡ª Amuze.

¡ª Siatempe Wang Yucheng estis reformema en la literaturo kaj aŭdace kritikema en la politiko kontraŭ iu ajn el siaj superuloj. La unua emo faris lin kiel pioniron de la nova skolo en la verkado de fiksformaj poemoj en la tempo de la dinastio Song (sed bedaŭrinde, ke la historio konservas sole tiun ĉi poemon, englutinte lian tutan stokon da poeziaĵoj !). la dua emo kaŭzis al li degradigon.

Lia naskoloko estis en la nuna prov. Shandong, en tiu provinco, kie oni produktis la unuan televidan instruan bendon "Espero" en 1989 kaj okazigis la 5ª²an Pacifikan Kongreson en 1992...

¡ª Kia pensª²asocio ! Eĉ pli ne forgeseble, ke la ĉefredaktoro de Penseo ĉeestis al la kongreso kaj faris vastan kontakton. Penseo pajnis premion, ĉu vi ne scias tion ?

¡ª Sed ni reiru retro je mil jaroj !

Tiam nian poeton oni sendis malpromocie al sudo, sude de la rivero Yangzi, kaj tie li skribis tiun poemon.

Per la du unuaj versoj la poeto kaptis la klimatan apartaĵon de la suda regiono abunda je nubo kaj pluvo, kaj ankaŭ la pitoreskecon de ĝia pejzagxo. Tiom pli, jen la nubo forte malĝojigas, ĉar ĝi forrabas la serenecon de la firmamento; kaj la pluvo ege tedas, ĉar ĝi ne volas ĉesi. Ĉi tio donas akran kontraston al tio, ke eĉ en tia vetero la pejzaĝo restas ravo, perdante neniom el sia ĉarmo, tiel ke ni sentas gxuon, forgesinte la nuban tristigon kaj pluvan enuigon. Fine ni konkludas, ke la suda regiono ĉarmas ĉiuokaze, ĉu dum serena tago, ĉu en nuba kaj pluva tempo. Same belas la akva vilaĝo, ĉeanta al rivero aŭ lago: same logas la fiŝvenda foiro, vivoplena kaj kurioza; same la sensojn tiklas la fumo, milde leviĝanta, kvazaŭ fadeno, tradata tra la pluva kurteno en la nubajn flokojn.

Jen cignoj envice flugas. Cigno, simbolo de granda ambicio.

¡ª Tamen en Esperanto, laux PIV, harmonia stilisto.

¡ª Tio venis el anekdoto pri Chen Sheng (?-208 a.K), estro de ribela armeo kaj reĝo de Zhangchu (ĝangĉu):

En sia juneco Chen Sheng estis dungito. Foje li, ĉesinte labori, paŝis sur kampan padon kaj longe staris. Li krietis kun suspiro:

"Ho, se iu el ni fariĝos granda en estonteco, li ne forgesu siajn iamajn kolegojn !"

Aliaj dungitoj aŭdis lian parolon kaj eksplodis per rido. Kaj iu el ili grumblis: "Kiu el ni, simplaj kaj malfeliĉaj, povos fariĝi granda!"

Chen Sheng respondis,"Ve, kiel paseroj povas koni la ambicion de Cigno ?"

¡ª Via klarigo estas iom tro truda. Eble la poemo de Wang Yucheng tute ne entenas tian ideon.

¡ª Entenas.

¡ª Nu ?

¡ª Wang Yucheng naskiĝis en la prov. Shandong. Kial li iris suden de la rivero Yangzi ?

¡ª Turisme por spekti tieajn pejzaĝojn.

¡ª Ne ! Proksimume en la jaro 980, oficante kiel imperia konsilanto, li skribis longan artikolon pri nacidefendo kaj akvoutiligo, tamen la imperiestro sentis ofendon kaj lin degradis. Wang Yucheng restis firma sur sia starpunkto, pro tio li rikoltis ne honoron, sed plurfojan malpromocion.

Kiu povas¡¡penetri mian koron,

kiam mi okule tenas svagan foron ?

Sole la cignoj, envice flugantaj al la cxiela rando. Dume ŝajnas al li, ke li estas kvazaŭ soleca fumo, fadene maldika, tute senapoga. Jen kial

Nub' tristigas, pluvo donas nur enuon

tamen li volis resti kiel cigno kun alta ideo kaj granda aspiro.

¡ª Sed kial li diris, ke la pejzaĝo restas ĉarma ?

¡ª Tio ĉi estas la plej frapa karakterizaĵo de tiu ĉi poemo. Ideologie tiu ĉi verso diras, ke la aŭtoro, kiel ni ĵus lin priparolis, portis aktivan penson, belan idealon, fortan esperon kaj politikan entuziasmon. Artisme la unua verso servas kiel antifrazo, por reliefigi la belecon de la sudo.

¡ª Mi komprenas ! Ĉiuokaze la pejzaĝo en la suda regiono estas ĉarma. Eĉ en nuba kaj pluva tago ĝi restas bela. En tia vetero ni povas same gxui ĝian kuriozecon, forgesante la nuban tristigon kaj pluvan tedon. Same belas la akvo vilaĝo, ĉeanta al rivero aŭ lago, same...

¡ª Kial vi ripetas miajn vortojn !

¡ª Ĉu ne dece ?

¡ª Jam ne aprece !


Lidia (1966- ,ĉina esp-istino en Germanio )

Enigma Amsterdamo

¡ª fragmento el nova libro "Trans Maro..."

Amsterdamo estas tre bela urbo de Nederlando, ĝi ankaŭ estas enigmo por mi nekomprenebla.

La enigmo kaŝiĝas en konstruaĵoj de la urbo. Irante sur strato de Amsterdamo, en unua momento mi ankoraŭ ne rimarkis pri tio. Sed poste amiko atentigis al mi, dirante: "Rigardu la domon !" kaj mi rigardis laŭ direkto kiun li montris.

"Ho ! Neeble !" mi miris, apenaŭ povante kredi miajn proprajn okulojn. La domo havis tri etagxojn kaj ekde la unua teretaĝo jam tiel evidente oblikvis eksteren, ke oni facile rimarkis la oblikvecon jam nudokule sen helpo de necesa mezurilo.

"Ĉu tio estas vera ?"

"Jes."

"Ĉu iuj loĝas en la domo ?"

"Jes."

Mi skuis mian kapon subite stultigxintan, kaj rigardis al la domo de ĉiuj flankoj. Fine mi venis al la konkludo : jen danĝera domo ! malkonstruenda ! tro danĝere !

Kiam ni iris al aliaj stratoj, mi vidis ankoraŭ pli multe da similajn "danĝerajn" domojn. Iuj domoj, kvankam stukitaj kun verŝajna nova surfaco, tamen granda brecxo leviĝis de teretaĝo pli supren; aŭ la tuta domo oblikvis dekstren aŭ maldekstren, tiel ke granda fendo formiĝis inter tiu kaj la najbaraj domoj. Multaj pordoj kaj fenestroj ankaŭ misformiĝis pro la deformiĝo de la domo. Mi vere dubas ĉu ili ankoraŭ povus esti malfermitaj ?

"Ho, kiel neeble ! Ĉu tio estas vera ?"

"Vera."

" Ĉu en la domo estas loĝantoj ?"

"Jes."

Ho, ĉielo ! En Amsterdamo tamen troviĝas tiel multe da danĝeraj domoj! eĉ kun enloĝantoj ! Do , mi pene reduktis mian timon kaj rigardis nur ekstere. Se oni devigis min logxi en tia domo, mi certe dronus en sendormeco, jes, certe !

"Ĉu la domo falus ?"

"Ne."

Ne ? Mi gapis surprizite. Jen vere neimagebla enigmo.

Ĉi tie la maksimuma alto de domo estas kvar etaĝoj. La pli alta etaĝo estas malpermesita.Ĉar la grundo de Amsterdamo estas loza, sableca. Dum movado de la Terglobo la ŝelo ŝanĝiĝis tiel ke aperis sur la tera surfaco malebenoj. Ĝuste pro tio multe da domoj en Amsterdamo fariĝis oblikvaj. En iuj lokoj okazis kompleta deformiĝo de la tuta regiono kaj sekve aperis aroj da misformitaj domoj en la tuta kvartalo. Tamen, ĉar tiuj domoj estis konstruitaj en tipa eŭropa stilo kun tre moderna etoso kaj stukado, nun ili fariĝis bela kaj surpriza pejzaĝo de la urbo kaj allogis multe da turistoj el diversaj lokoj tra la mondo.


Mao Zifu (1963 - )

BRIKE ATINGU LA KULMON

¡ª al 3-a Seminario

de HEA/ILEI/EVA

 

fajrobasena Wuhan la somaton,

ardigas, sed tepidas via koro;

Donghu-a akvo estas verda, flegma

for de la ora tajdo kurba, tenta.

ekster la maro vi posedas maron

alian, ho, en tiu mankas salo

tamen spirito via ja bezonas

la sensoifigaĵon. ankaŭ l' mia !

ne sanktaj grandaj, ni, filozofante,

nek povraj, en, el miaj manoj plenas

futuro, historioj, unu voĉo¡ª

eĥoj cis kaj trans montoj kaj riveroj.

la turo konstruatas ne sur bomboj

kaj tomboj. brike atingu la kulmon.


Armand Su(1936-1990)

KIAM VI

Kiam vi, ho kara knabineto

kiam ĉambron mian vi eniras,

vi salutas min per kor-rideto

kaj pro via ven' mi ekjubilas.

 

Mia ĝojo, mia lumo suna,

vi, aminda, milda knabineto.

Sed ho ve ! Vi estas tro,tro juna

por amatiniĝi al poeto !

1961


Lu Jixin (1953 - )

JA EL VIA...

Ja el via rido

ekfloras tiu matenruĝo

ĉirkaŭe steniĝas

roz-aroma ŝpruco

 

El via parolo

elfrapas tiuj ondoj oraj,

ĉirkaŭe resaltis

ĝojoj ĉielarke koloraj.

 

El viaj okuloj

elfluas tiu klara helo,

ĉirkaŭe leviĝas

freŝ-verda espero.

1995ª²03


Inter Ni

¡îDe s-ro Frans Cobben,Nederlando

En nr 77(marto 1998) la poemo de Shi Chengtai (Gajan Naskiĝtagon) havas belan skemon. Tamen la poemo de Lu Jixin (Matena ruĝo al mi diris) estas pli bona, ĉar la enhavo estas pli riĉa kaj originala. La verko de Mao Zifu (bolidoj) estas parte nebula kaj svaga. Kio estas "difinojn adamajn"? En nr 78 la mallonga poemo de Hendrik Adamson esprimas multe. Kial vi ne resumas la tekston pri Julius Fucik ? Vi ŝparas valoran lokon kaj oni tuj iras al la plej ŝokaj partoj de "Riporto skribita en la pendumila maŝo".(1998ª²04ª²12)

 


PAĜO DE ĈINESKO

Miĉino (1938-)

Akrostiko

¡ªLaŭ¡¡ĉinesko Sopir-al-Sudo

Anoncas

Grupo Kantona

Al ni novan prosperon.

Debuto verde sprona,

Uvo ¡ª fruktdona !

-------

Sopir-al-Sudo :ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 3,5,7,7,5 silaboj laŭ rimarangxo de x,a,x,a,a (x=senrima).

 


En junio 1998 venis el suda Ĉinio ĝoja novaĵo :la esperantistoj de Kantono decidis regule okazigi la "Agadan Tagon", por kune altigi la lingvan nivelon kaj por vigligi la lokan Eª²movadon. Surbaze de tiu aktivado, ili eldonis novan revueton nomatan "AGADU".


                                                                ·µ»ØĿ¼