PENSEO*84

okt.1998


ssj.gif (8194 bytes)Enhavo

       Prefaco Por la Traduko de Noveloj En la Ĉeĥa Lingvo  [Lusin/trad.]*

Du Poemoj [Trad. Gerrit Berveling]  

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO(14) [Bril Jadov]*  

      RIGARDO [Lu Jixin]*

EL LA LIBRO DE POEZIO [Trad. Vejdo]*      

Rigardante Martajdon [Guozhu kaj Lu Jixin]*

Inter Ni *


Lusin(1881-1936) :

Prefaco Por la Traduko de Noveloj En la Ĉeĥa Lingvo 1)

Mi memoras, kiam aperis nove fonditaj landoj post la mondmilito 2), tiam mi tre ĝojis, ĉar ni mem ankaŭ estas subpremita kaj el luktado ekstariĝanta popolo. Kompreneble ni grande ĝojas pro la stariĝo de Ĉeĥio; tamen strange, ni ankaŭ estas malproksimaj kun la ĉeĥoj, ekzemple, mi mem neniam konatiĝis kun ĉeĥo, legis neniun libron de ĉeĥa aŭtoro. Nur lastajn jarojn, kiam loĝas en urbo Shanghai, mi ekvidis vitraĵojn fabrikitajn en Ĉeĥio.

Ŝajnas al mi, ke ni ne bone atentas unu alian. Tamen tio ne estas tro malbona afero, se ni temas pri la nuna ĝenerala situacio, nun diversaj landoj unu pri aliaj zorgas eble ne pro tia kaŭzo, ke ili havas intiman amikecon. Kompreneble,la homaro plej bone estas, ke ili interkomprenas, zorgas unu pri alia. Tamen la plej glata vojo por tia celo estas nur sternata per la literaturo kaj la arto, sed bedaŭre, tiuj, kiuj preferas suriri tiun vojon, ja estas tro malmultaj.

Ne atendite, ke la tradukanto donas al mi la gloron por la unuafoja provo 3). Miaj verkoj povas meti antaŭ la ĉeĥaj legantoj, tio igas min certe pli ĝoja, ol tiuj estas tradukuta en alian lingvon vaste uzatan. Mi memoras, ke kvankam niaj ambaŭ landoj malsamas je naciecoj, la regionoj apartiĝas unu de alia kaj mankas al ni la trafika facilo, tamen ni povas interkompreni, alproksimiĝi, ĉar ni ambaŭ iris sur la sufera vojo, nun ankoraŭ iras, dume komune serĉas la lumon.

19380721, nokte

1) tiu prefaco estis verkita de Lusin por El Noveloj de Lusin en la ĉeĥa lingvo elĉinigita de J. Prusek, kiu unue estis eldonita de eldonejo Popola Kulturo en Prago (Lidova Kutura), 193712, kun la titolo la Krio (Vrava)

Jaloslav Prusek — naskiĝis en 1907, li alvenis en Ĉinion en 1932, korespondis kun Lusin kaj ĉeĥigis ties novelojn. Krome li ankaŭ tradukis multajn ĉinajn literaturajn verkojn kaj verkis librojn pri la ĉina literaturo. Lia memorajxo Ĉinio, Mia Fratino aperis en 1940.

2) la Unua Mondmilito

3) ĉu temas pri tio, ke Lusin estis unua ĉeĥigata ĉina aŭtoro en la Nova Literaturo de Ĉinio (ekde 1917) ?


Du poemoj

ne sammelodia sed tute samspirita

Rimarko de Gerrit Berveling: Depost kelkaj jaroj, en la tagoj ĉirkaŭ Pentekosto (ĉiam 50 tagojn post Pasko Kristana) okazas internacia renkontiĝo iom festetosa, turismeca ĉe "La Verda Stelo", la Eklubo de Antverpeno.Ĉijare la programo enhavas prelegojn de aŭtoroj Jorge Camacho (hispano),Christian Declerck (belgo), Miguel Fernadez (hispano), Gerrit Berveling (nederlandano) kaj Istvan Ertl (hungaro). Okazis abundaj diskutoj, sed ankaŭ vizitoj i.a. al muzeo Plantijn (fama renesancahumanisma presistoeldonisto). Tiuokaze Jorge Camacho tradukis poemon franclingvan (soneton), kiun en la muzeo li trovis. Tiu Platenpoemo pensigis min tuj pri la poemo de Marcialo (el la klasika Latina epoko de l' Romia Imperio cx. 40-102 p.K.;epigramo).

Kristoforo Plateno

LA FELIĈO ĈI-MONDA

Havi komfortan domon, kristale puran, belan,

kaj ĝardenon abundan je kolor' kaj aromo;

fruktujon, vinon, simplon; da filoj nur iomon;

posedi senparade edzinon plej fidelan.

 

Ĝui tempon sen ŝuldoj, sen flirtoj, senkverelan,

sen juĝoj kaj konfliktoj kun karencoj pro mono;

sati modeste, nulon atendi de patrono;

siajn dezirojn gvidi en akordon modelan.

 

Honestan vivon vivi sen tro da ambicio,

dediĉi sin sen ajna skrupul' al religio,

la pasiojn domini kaj bridi kaj mezuri.

 

Por la spirit' liberon, kaj por la saĝo forton;

trapreĝi rozarion, siajn plantojn kulturi;

jen ĝi: atendi hejme, serene, sian morton.

Trad. Jorge Camacho (el la franca)

Marcialo

X:47 AL SAMNOMA AMIKO

Kio faras la vivon vere ĉarma,

ho amik' Marcialo, estas tio :

hav' ne perlaborita, sed hereda;

agro ne sendankema, ada forno;

nul kverelo, malofta tog', kvieto;

ennaskita fortiko, sana korpo;

saĝa simplo, amikoj samaspecaj;

plaĉaj gastoj,manĝaĵoj sen trolukso;

ne ebriaj, sed zorgosenaj noktoj;

lit' ne trista sed tamen ja en ĉasto;

dormo kiu tenebrojn faras kurtaj;

pri la esto kontenti, ne envii;

lastan tagon nek timi, nek sopiri.

Trad. Gerrit Berveling (el la latina)


Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (14)

— Kies poemon ni aprecu ĉinumere ?

— De Fan Zhongyan (zongjan, 989-1052), ĉu bone ?

— Tre bone. Sed kiun pecon ?

— Aŭskultu :

Landlime la pejzaĝo jam alias en aŭtun'—

senspure for sovaĝanseroj, restas eĉ ne plum',

sed strangaj sonoj, kaj de korno, hufoj bolas nun,

mil montoj mure staras,

la suno svenas, el soleca urbo soras fum'

 

For dekmillie l' hejme, tie ĉi — nur svaga vin'.

Sed mankas nun merit', do hejmeniri sen destin'.

Jen prujno tegas : fluta son' penetras al la sin'

Maldormo ĉiam regas;

la general' grizhara verŝas larmojn nun sen fin'.

— Fiksforma poemo, ĉu ne ?

— Verkita laŭ la melodio Yujiaao(juĝja'aŭ).

En 1040, oficante garnizone ĉe la landlimo, la aŭtoro verkis tiun ĉi poemon, por ellasi sian patoson kaj esprimi la vidpunkton, ke la patrioteco kuŝas en la defendo de la patrolando.

La unua strofo temas pri la aŭtuna pejzaĝo ĉe la landlimo. La ŝlosilovorto estas tiu ordinara, ofte uzata "alia"...

Ĉu verbigo de "alia" estas gusta ?

— Aliaj domoj, aliaj homoj; aliaj tempoj, aliaj moroj — jen proverboj de Zamenhof. La alieco estas duflanka. Unue, la landlima medio ofte diferencas disde tiu de la landa interno; due, la vidaĵo ĉe la landlima regiono ŝanĝiĝas kalejdoskope laŭ la sezonoj. Jen, jen ! Sovaĝaj anseroj forlasas la lokon, flugante suden. Ho ve, eĉ etan spuron oni ne povas trovi ! For jam ! Tiom pli, se temas pri la homoj ! Kiel oni povus kapti iun plumon vilan kiel memoraĵon, se eĉ spuron oni ne vidus !

Sekve,kiom tragika sceno ! Sonoj strangaj, strangaj por metropolanoj, tamen jam kutimaj landlime. Kiaj sonoj ? Jelpoj, hurloj, muĝoj, ululoj, stridaj, ŝrikaj, fantomecaj. Kaj inter tiaj sonoj, miksite, vokoj el militista korno, bruoj de ĉevalaj hufoj. El la tragikeco evidentiĝas milita heroeco.

— Tian klarigon ankaŭ mi povas fari !

Sekve, kia urbo ? Soleca, sieĝata de monstrecaj montoj, ĉiam pretaj ĝin engluti.

— Sed ĝi restas, kiel soleca batalanto, kiu staras sur firmaj piedoj, gardante la limon kontraŭ eventuala invado, dume la potenca suno subiras, ĝin adiaŭante, por ĝin revidi en la sekva tago.

— La dua strofo temas pri anima luktado de la aŭtoro, ĉu ne ?

— Prave ! La poeto, kiel ni ĉiuj, havis ostojn, por rezisti al ĉia premo, ankaŭ karnon, tiom subtilan, ke gi ektikis pro nostalgio.

— Ve, kiel malproksima la hejmo ! Dekmillie, do kvinmil kilometrojn. Certe forta svageco regas en tiom granda distanco; tiel ke eĉ la vino svagas. Kiom li sopiris al siaj familianoj ! Tamen, aliflanke, li lucide konsciis, ke li, mem preninta, kiel generalo, la grandan respondecon, ne faris ankoraŭ kontribuon, nek starigis ian meriton, tial li destinis al si resti tie, fore de la hejmo.

— Kompatinda... 

— Ne li, sed vi.

— Kial ?


 Lu Jixin(1953-)

RIGARDO

Estas flueto murmura,

estas torento velkura.

 

Estas aromo jasmena,

estas lotuso matena.

 

Estas aŭtuna purtembro.

estas florplena printempo.

 

Estas poem' eleganta,

estas patoso longkanta.


EL LA LIBRO DE POEZIO

la plej malnova poemaro de Ĉinio

antaux ĉ. 2500-3000 jaroj

jen la inaŭgura peco de la 305 poemoj

 

Koturno

Trad. Vejdo

 

Kvitkvit! Kveras koturno

sur rivera insulo.

Bela svelta knabino?

Jen amcel' de junulo.

 

Kresojn altajn, malaltajn

plukas ŝi ie tie.

Bela svelta knabino?

Mi prisonĝas manie.

Vana sonĝa klopodo

sopirigas min plie.

Amsofia, tranokte

mi maldormas senscie.

 

Kresojn altajn, malaltajn

pinĉas ŝi jen laŭire.

Bela svelta knabino?

mi vin amuzu perlire.

Kresojn altajn, malaltajn

ŝi forŝiras laŭflue.

Bela svelta knabino—

Tamburludu ni ĝue.


PAĜO DE ĈINESKO

Guozhu kaj Lu Jixin :

Rigardante Martajdon

— Leginte la novlibron "Trans Maro..." de Lidia

Laŭ ĉinesko Wanghaichao

 

八载苦闷 Decidinte:

一言难尽 per luktado

决意换种活法 tra viva rikan' do.

纵有艰辛  Senlabore

义无反顾  vi eliris

下岗暂离中华  de la hejmolando.

独自闯天涯  Sola vadanto

怀崇高理想  kun idealo.

人类一家  Verdaj plandoj

凭世界语,绿踪   spuris tra Eŭropo

行遍,欧罗巴   per Esperanto.

 

游记结集堪夸 Not' kun eleganto:

写荷兰风情 Vent' muelil' en

危楼倾斜 Nederlando,

波兰授拳 kaj internacia

捷克盛会 familio

国际家庭考查 en Pollando,

并巴哈欧拉   Bahaismgrando,

凯旋门情思  Germana aŭto,

德国租车  Franca frando...

莉迪亚《海那边……》 Lidia Trans Maro

文坛绽奇葩— rara girlando ! 

**********

Wanghaichao (Rigardante Martajdon) :ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun versoj de 446,446,5,54,443/6,54,446,5,54,65 silaboj laŭ rimaranĝo de xxa,xxa,a,xa,xxa/a,xa,xxa,a,xa,xa (x=senrima).


En junio 1998, kadre de la 3a Somera Seminario de HEA/ILEI/EVA, okazis la inaŭgura distribuado de la libro "Trans Maro..." de Lidia. Guozhu versis poemon en la ĉina kaj Lu Jixin tuj esperantigis ĝin. Do, pri la sama enhavo samtempe kreiĝis dulingvaj versioj ambaŭ en la sama fiksforma ĉinesko Wanghaichao.Nun ni aperigis ilin paralele, por ke niaj karaj legantoj aprecu la raran specimenon.Ordinare la nomo de la ĉinesko ne aludas pri la enhavo.Tamen oni ankaŭ ne malpermesas ke ĝi iel aŭ iom aludas.


Inter Ni

☆De s-anino Hang Jun,Pekino

Ĉina Radio Internacia jam disaŭdigis la disertaĵon de sano Guozhu pri la 25jara historio de ĉinesko en nia programero Ĉina Kulturo. Pro tempolimigo ni dividis la disertaĵon en 4 partojn kaj disaŭdigis ilin respektive en la 13a kaj 14a, la 20a kaj 21a, la 27a kaj 28a de majo kaj en la 4a kaj 5a de junio ( en la sekva tago estas ripeto) kun jena enhavo: 1)Poezio estas animo de Esperanto. 2) Poemo postulas trioblan belon de penso, sono kaj formo. 3) Okcidentaj poetoj pionire enkondukis multajn fiksformajn poemojn de sia nacio en Esperanton, kaj ankaux orientaj poetoj sekvas. 4) Sukcesa enkonduko de ĉinesko...

(19980705)

☆De s-ro Frans Cobben,Nederlando

Mi ricevis la nrojn 79 kaj 80 de via revuo en bona stato. La preskvalito estas perfekta.Ĉio estas klara kaj neta. La ĉinesko "Ĉu vere senrevide ?" de Even havas fortan enhavon kaj la poemon "Preĝejoj Multas" de Laŭlum havas belan formon de klasika soneto. La rakonto de Liu Guofang pri "Telefonada Amindumo" estas ege bela kaj ankaŭ reala. En p.318 kaj 313 estas kelkaj preseraroj...(19980606)



                                                                             返回目录