PENSEO*85

novembro 1998 /la oka jaro



Enhavo

Majstro Venlo Fon [Laŭlum] Babilado en Poezia Ĝardeno/15[Bril Jadov]

Linda junulino [trad. Vejdo] Trirante Nov-Zelando [Zhao Liangjun/trad. Cesinio]

Min Mem;La Vivo [Gennadij Turkov] Kiel Ĉarmas la Momento [Lu Jixin]

Sensacia Venko [Guozhu]


Laŭlum (1923- )

MAJSTRO VENLO FON

 

Memore al mia kara instruisto

Fon Venlo estis ne giganto

Sed brava vir' por Esperanto.

En militjaroj kaj mizeroj

Persistis li enpropagando :

 

Instrui, verki kaj traduki,

Lernilojn fari por konduki

Lernantojn el la laborinto

Dum studi, verki kaj eduki.

 

Li skribis foje en letero

Pri sia laco kaj sufero,

En korektado de ekzercoj,

Dum instruado ĉe KEL(1):

 

Lacigis morte min laboro

Ke mankas al mi fort' kaj volo

Eĉ levi libron de la tablo,

Post korektad' dum hor' post horo !

 

Por Esperant' duonjarcenton

Li streĉis ĉiam diligenton,

El lia plum' kreiĝis multe

Por baki, helpi E-studentojn.

 

Por ĉiu homo vivomorto,

Do ankaŭ same lia sorto.

Sed vere en Esperantujo

Li restos ĉiam font' de forto.

19980707,Pekino

(1) KELmallongigo de Koresponda EsperantoLernejo, kiu funkciis en Chongqing komence de kvardekaj jaroj.


Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN

POEZIA ĜARDENO (15)

Saluton !

For la stereotipan vorton !

Pro kio ?

Umeoj velkas en hotelo ...

Kio ?

Umeoj velkas en hotel',

salikoj floras ĉe river';

zefir' aromon herban sendas, dum rajdado lantas.

Ho ve, ju pli lontanen, des pli tristo pro disiĝo grandas !

Kiel printempa akvo, ĝi senĉese transrandas.

— Kiom vi malĝojas...

Mi ne finas ĝin.

— Kiom vi malĝojas, forlasinte la hejmon ! Survoje vi noktas en hotelo kaj viaj okuloj trafas velkajn umeflorojn. Matene vi paŝas el la hotelo kaj daŭrigas la vojaĝon. Vi ne havas la humoron snufi la herban aromon, alsendatan de venteto. Pli kaj pli malproksimen vi rajdas, malrapide, dum via malĝojo eĉ pli fortas. La ĉarma pejzaĝo, kontraste, pli pezigas al vi la koron.

— Ekpik', ekpik' en dolĉa kor',

larmad', larmad' el la pudor'.

Ne kroĉu vin al balustrado, ĉar la domo altas !

Ekstreme de la ebenaĵo, montoj verdon gardas,

anime l' vojaĝanton trans la montoj ŝi rigardas.

Vi malĝojas pro sopirado al via karulino. Tia sopiro donas flugilojn al via imago. Jen la amata, eĉ pli afliktata de la disiĝo, feble sinkroĉas al balustrado, kun la dolĉa koro kvazaŭ distruita pro pikado, kun la larmoplenaj okuloj, fiksataj al la malproksimo, tamen tute ne vidantaj vin, malrapide rajdantan sur dezerta vojo. Vi timas, ke ŝi falos pro sveno.

Ĝuste kiel vi analizas.

Sed kial vi nepre ŝin forlasas, anstataŭ resti ce ŝi ? Por babilaĉi kun mi ?

Ne mi, sed Ouyang Xiu (ouxjang ŝju, 10071072). Li verkis tiun ĉi poemon laŭ la melodio Tashaxing (taŝaŝjing). La poezia trajto de tiu ĉi versaĵo estas :

Unue, imagigi per reala priskribo. En la unua strofo, ĉio estas reala, konstateble per la karnaj okuloj.

Due, reale verigi imagaĵon. En la dua strofo, ĉio estas imagata, konstateble per la animaj okuloj.

Hodiaŭ ni malpli longe babilu, ĉar mi devvas foriri por io.

Por ĉiam resti ĉe via amatino sur la Piga Ponto ?

Super la Arĝenta Rivero.

Jam ne Flava, sed Arĝenta ? Kie ?

Ĝis la venonta numero !


 

EL LA LIBRO DE POEZIO

 

la plej malnova poemaro de Ĉinio

antaŭ ĉ. 2500-3000 jaroj

jen la 42a peco de la 305 poemoj

 

Linda Junulino

Trad. Vejdo

 

Altira junulin' teneras,

por rendevuo min invitas.

Ŝi kaŝiĝinte ne aperas,

kapgrate ire mi hezitas.

 

Tenerajunulin' altiras,

ŝi muziktubon jen donacas.

La tub' maldika ruĝe brilas,

lindeco ŝia al mi plaĉas.

 

Ŝi donas herbon min senteme,

la freŝan, kuriozan vere.

Ne belas la herbeto meme,

sed ĝin prezentas ŝi sincere.


Zhao Liangjun :

Trairante Nov-Zelando

Spuro de Frato Ŝtono

 

Vojaĝante tra Nov-Zelando, mi multokaze okupis saman ĉambron kun Frato Ŝtono. Pecetoj el nia babilado impresis min, ke ekzistas mirakla kemia reago inter li kaj la Nov-Zelanda tero, versxajne tia nomebla "ĉinoj en Nov-Zelando".

Nov-Zelande, ĉie regas kvieto. Eĉ en Kristo, la plej pliloĝita urbo en Suda Insulo, malofte vidiĝas homoj surstrate. Eble, pro influo de la etoso ĉirkaŭa, ankaŭen nia veturilo ŝvebis silento. Ne sindeteneble, mi elĵetis demandon al la kunvojaĝantoj ,"kion ĉiu el vi ĉimomente pripensas ?"

"Nenion !

"Tute vake."

"Divenante ĉu live aŭ dekstre de la aŭtobusa fenestro ekaperos nia hotelo." Bagatelis ĉiuj respondoj. Mutis nur Frato Ŝtono.

Vespere, mi enpaŝis la hotelĝardenonpor fumado. Tie sin trovis jam Frato Ŝtono, gapante ĉielen.

Kvazaŭfloroj, blankaj nuberoj la nigrebluan firmamentonornamis. Tio memorigis al Frato Ŝtono sian avon.

"Mia avo siatempe plantis florojn en Xi'an kaj fariĝis fame konata tra latuta urbo. Kiam Ci Xi, la vidvina imperiestra patrino, tien fuĝis kaj ekvidis tiujn florojn kultivitajn de mia avo, Ŝia Moŝto ordonis, ke oni prezentu tiajn florojn ĉiutage por ŝia aprecado."

Ĉiuj ĉinoj bone scias iel al si havigi dum malfacilaj tagoj iometeda amuzado en la vivo. Kiel la ava generacio, tiel ankaŭ la nepa. Dum la avo kultivis florojn por iel beligi la vivon, Frato Ŝtono faras turismanfotadon, registran ĉiean belan vivon, por ke tiuj, kiuj restas hejme, povu kundividi surpapere spiritan vojagĝjn.

Ĉiutage jam antaŭ la tagiĝo eliris Frato Ŝtono. Kiam la aliaj ĵus apertis siajn okulojn, leviĝinte sur litoj, jen revenis Frato Ŝtono, fininte sian ĉefan matentaskon : senŝanĝe, ĉu pluve, ĉu vente, li kaptis surfilme per fotilo la sunleviĝon,nepran vidaĵon en la ĉina turismo.

Laŭkutime, en stereotipaj postuloj de ĉina turismado, ne malhaveblas fotitaj scenoj, nomataj "Sunleviĝo sur Ora Montpinto", "Fiŝboato en Aŭroro". Do, marŝante laŭlonge de Nov-Zelandaj ŝoseoj, Frato Ŝtono rutine fotadis la sunleviĝon, tiom longe kiomaperis la aspektaklo.

Graymouth estis malvigla havenurbeto, kie sin trovas nur unu ĉinstila manĝejo, nomata "Hongkonga Restoracio". Ni, la nuraj klientoj, sidis ĉe unu tablo. La servantaro konsistis el tri geknaboj,kiuj kune kun siaj gepatroj elmigris tien el Guangzhou de la suda Ĉinio.La knabinetoj, 12 kaj 14jaraj respektive, jen servis al la gastoj, jen faris siajn lernejajn hejntaskojn, dum la 9-jara frateto nudpiede trotis tien kaj reen, alportante pladojn, manĝbastonetojn.

Ĉinoj renkontiĝis sur alilanda tero, la patro emociplene preparis frandaĵon, nome, bolkokidon kun haketaĵoj el zingibro kaj poreo. Dume,kiam ni serĉadis inter ni, la knabinetoj jam subridis eĉ antaŭ ol ni mem.

Nur tiam montriĝis glimo de infana naiveco flanke de l' ŝajne silentemaj idoj.

Frato Ŝtono iam laboris en la Fervoja Buroo de Xi'an, kie li ade rigardis sortokruciĝojn de sennombraj homoj, forlasi ĉion iuloke kaj veturi aliloken en sercxado de io havenda pliposte. Ju pli longa la vojo, des pli multa la kosto. Vere akra kaj profunda lia kompreno pri homaj interkruciĝoj. Pro propraj spertoj, de la fervoja buroo al la nuna vivo deturisma fotisto, ja ne malmultas la vojkosto.

"Ĉu vin, trairinte tiom da lokoj, iam ĝenas la problemo kie fiksloĝi post emeritiĝo ?" mi foje scivolemis dum ni duope ĝuis la magian Nov-Zelandan ĉielon, kaplevigante.

"Tiutagon, en la veturilo, kiam vi demandis , kion ni ĉiuj pripensas tiumomente...Ĉiloko vere belegas, sed al emeritoj, ŝajne preferindus vivi inter pli da homoj, ekzemple, por spertumi interpusxiĝon en bazaro, por promenadi meze de homamaso, aŭ por fari ion distraĵcele...Riĉspertuloj vivantaj en tia kvietego nature rememoras ĉiajn pasintaĵojn."

Al ĉinoj ĉiu okazintaĵo eble ampleksus ion prefere forgesindan. ili ne volas remaĉi pasintaĵojn, sed preferas fari pli da aferoj rilataj al la realeco, laŭ mia impreso, tia ĝuste estas Frato Ŝtono. Verŝajne,li ĉiam levis sian fotilon en silenta laboro. Sur unu kvieta Nov-Zelanda ŝoseo, li jam eluzis pli ol kvindek rulaĵojn da filmo. Inter ili, kompreneble, surfotiĝis ĉiu sunlevigo kaj sunsubiro en ĉiu loko de li preterpasinta.

Najbare al Ŝoseo N-ro 6 etendigĝas vasta serena strando el gruzo. Subiĝas la suno, retiriĝas la tajdo, senlime sterniĝas ŝtonpecoj,grandaj kaj malgrandaj, sur la marbordo, longatempe levitaj kaj poluritaj de laondoj. La ŝtonpecoj montras sin brilaj kaj kompaktaj. Ili varias en koloroj kaj formoj, sed ĉiu same donas impreson de stabila ekvilibro, eco elprovita de la tempo. Ĉiu el ni komencis kliniĝi kaj selekti ŝtonetojn laŭplaĉe. Frato Ŝtono kolektis pli zorgeme kaj pli pacience ol la aliaj.

Jen Frato Ŝtono sur Nov-Zelanda strando, kolektante pecon post peco da ŝtonetoj postlasitaj de la tempo. Ĉi tiun bildon mi ĝustatempe notas.

trad. Cesinio (1919-)

el Semajna Revuo Ming Bao en Hong Kong.

re al eko


 

Gennadij Turkov(Ruso)

Min Mem

 

Min mem mi ne ŝajne iomete konas.

Pri la cetero scion ne disponas.

 

Min tiel revas de l' viv' kompreno !

Sed ioflustras : vana via peno.

 

Ja en la mond' kun io ajn renkonto

nur estas aŭ moment' aŭ horizonto !

La Vivo

Apud knabeto en la lulilo

lia edzino kuŝiĝis,kaj

superŝutis ili per tero.


PAĜO DE ĈINESKO

Lu Jixin (1953-) :

Kiel Ĉarmas La Momento

Laŭ ĉinesko Wanghaichao

kiel ĉarmas

rigardate

de vi, la momento !

ĉu tra nokto

stela kuro

la brila torento ?

ĉu praa tento

el densa nubo

luna plendo ?

tra nebulo

sun' el oriento ?

 

sorĉega evento ?

matena ruĝ' de

firmamento ?

hele trilo

de printempo

tra longa atendo ?

eble prudento :

viv' en eterna

la momento

sublime ekflami

kiel monumento !

Wanghaichao (Rigardante Martajdon) :ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun versoj de 446,446,5,54,443/6,54,446,5,54,65 silaboj laŭ rimaranĝo de xxa,xxa,a,xa,xxa/a,xa,xxa,a,xa,xa (x= senrima).


Guozhu (1938-) :

Sensacia Venko

Laŭ ĉinesko Zuihuajian

Julio.

Francio.

Futbal-pasio

Ŝot'! Venk' finala.

Ho,sensacio !

 

Sekvas premio

kaj ovacio.

Ĉiuj dronas en

rava ebrio.

Zuihuajian (Ebrio Inter Floroj) :ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun versoj de 3,3,5,5,5,/5,5,5,5 silaboj laŭ rimaranƁo de a,a,a,x,a/a,a,x,a (x= senrima).


                                              返回目录