decembro 1998/la oka jaro
PENSEO*86

Enhavo

Pri la Persikflora Ruro [trad.Shi Chengtai] Preter Persikfloroj [trad.Guozhu]

Recenzo En Letero [Bril Jadov] Statur' Marmora [Armand Su]

Rondelo[Lu Jixin] Aliproprigo [Mao Zifu]

Inter Ni


Tao Yuanming (365-428)

Pri la Persikflora Ruro

Dum Taiyuan erao de Jin dinastio (376-398), iu de Wuling 1) vivtenis sin per fiŝkaptado. Iutage li, veturante laŭ rojo, forgesis kiom malproksimas de li la trapasita vojo.

Subite li renkontis persikarbaron longan je kelkcentoj da paŝoj ambaŭ flanke, inter kiu ne troviĝis alispeca arbo, nur herboj freŝis, falantaj petaloj buntis. La fiŝisto tre miris, dezirante trapasi la arbaron, kaj antaŭen veturis plu. Trapasinte la arbaron, li atingis fonton ĉe monto kun groto, el kiu ŝajne radiis lumo. Li forlasis la boaton,eniris tra la truo.

Komence mallarĝis la truo, li apenaŭ trairis, sed iris plu dekojn da paŝoj, kiam la truosubite larĝiĝis, kaj antaŭ li aperis vasta tero, sur kiu estis ordaj domoj, ebena kampo, belaj lagetoj, morusarboj kaj bambuoj.Vojoj interkruciĝis, aŭdigis krioj de kokoj kaj bojoj de hundoj. Tie laboris homoj, kiuj, aŭ viroj aŭ virinoj, vestis sin kiel tiuj ekster la montotruo. Maljunuloj kaj infanoj aplombe ĝojis.

Tieaj homoj vidis la fiŝiston, surpriziĝante demandis lin, de kie venas li, kiu respondis ilin. Iu invitis la fiŝiston gasti ĉe sia hejmo, kaj regalis lin per vino kaj kokaĵoj. Vilaĝanoj, informante la alvenon de la fiŝisto, unu post alia vizitis lin por pridemandi. Kaj ili diris, ke la prapatro kun edzino kaj najbaroj alvenis ĉi tien por rifuĝi de tumulto dum Qin-inastio 2), kaj de kiam ili ne eliris de ĉi tie, fore de la ekstera mondo. Ili pridemandis, kia periodo estas nun ? Ili eĉ ne sciis, ke troviĝis Han-dinastio, kaj des pri Wei- kaj Jin-dinastioj 3). La fiŝisto detale respondis al ili; ĉiuj suspiris.

La vilaĝanoj unu post alia invitis la fiŝiston gasti cxe sia hejmo, ankaŭ per vino kaj frandaĵoj regalis lin. La fiŝisto gastis tie kelkajn tagojn. Kiam li adiaŭis al tieaj homoj, kiuj ripete admonis lin :"Neniel informu al aliaj pri ni !"Foriĝinte de ili, li trovis sian boaton, kaj revenis laŭ la antaŭa vojo,ĉie li faris signojn.Kiam li atingis urbon Wuling, li parolis pri ĉio al la prefekto, kiu sendis homojn sekvi lin por reveni tien. La fiŝisto vane serĉis la signojn, perdis la vojon. S-ro Liu Ziji, noblulo en urbo Nanyang 4),informiĝis pritio,ĝojplene intencis viziti tien, tamen ne sukcesis, kaj baldaŭ li malsane mortis. Poste neniu vizitis plu tien.

-*-*-*-*Notoj:

1)Wuling (vuling)- urbonomo, la nuna urbo Jiujiang (ĝjuĝjang) de provinco Jiangxi (ĝjangŝji);

2)Qin-dinastio (ĉjin) dum 221a.K-206 a.K.;

3)Han-dum 206 a.K. -220;

Wei (vej)- dum 20-265;

Jin (ĝjin)- dum 265-420;

4)Liu Ziji (lju ziĝji) : ermito en Jindinastio;Nanyang(nan-jang):urbonomo, en la nuna provinco Henan.

Elĉina : Shi Chengtai


Wang Wei (701-761)

Preter Persikfloroj

Fiŝboato flosas laŭ printempa monto.

Tra brakum' de persikfloroj la veturo.

Aprecante arbajn ruĝojn li alvenas

riverfinon,jen: nenia homa spuro.

 

Tra mont-aperturo pita kaj obskura,

ekvidiĝis ebenaĵoj infinitaj.

Fore rigardate--arboj nubkisantaj,

kaj proksime: mil bambuoj dislokitaj.

 

La fiŝisto ekprezentis sian nomon

al lokanoj, kiuj, en vest prafasona,

kune loĝis sur tiu persika ruro,

ĝuis sian ermitvivon paca, bona.

 

Sub luno, pinoj, kuŝas kvietaj domoj.

Sunleviĝe bruas kokoj, bojoj rure.

Aŭ dinte venon de ekstermonta gasto,

ili kun scivol invitis lin konkure.

 

Tage, stratoj bonvenigas for fal-florojn,

kaj vespere la akvovilaĝ'ĉe strando.

Pro milito ili fuĝis el hommondo,

poste do longdaŭre vivis en felando.

 

Kiu eldvenus mondon en la valo ?

Laŭsupoze :tie krom nuboj nenio !

Ne konsciis la fiŝist' la lokon rara,

ĉar lin ekturmentis forta nostalgio .

 

Fore de l' mirgroto, poste la fiŝisto

renavigis al la loko arkadia,

kvankam kun memfid'li tamen neatendis

ke l' pejzaĝoj tie iĝis tut alia.

 

Siatempe li memoras bone l'vojon.

La celloko estis post kelka meandro.

Nun jam ĉie fluas persikflora akvo,

sed por ĉiam malaperis la mirlando !

 

--elĉinigis Guozhu


Bril Jadov (1941 )

RECENZO EN LETERO

Kial vi turmentas min, se vi scias, ke mi neniam skribis recenzon? Foje mi obeeme legis la verkon Hetajro Dancas kaj donis kelkajn vortojn pri ĝi. Tio tamen ne estas recenzo.Sed ho ve ! Oni publikigis ĝin ie, tute ekster mia atendo,ĉar oni diris nenion pri la aperigo anticipe.

......Sed mi revenu al Triptiko !

Mi provu ĝin recenzi ? Pro tio mi devas havi la originalon. Tamen tiaj noveloj ne vidiĝas en mia hejmo.

Mi iru al biblioteko ! Unu horon mi pasigis en ĝi. Mi vidis etaĝeron kaj etaĝeron da libroj, tamen neniu el noveloj de la dinastio Tang. Mi estas malespere elironta. Lastamomente miajn okulojn trafis la titolo "Cent Putinoj". Bonege ! Legiĝas Li Wa kaj Xiaoyu. Kaj mi kaptis ĝin kiel trezoron.

Uf ! Rakontoj en la nuna lingvaĵo!Tiom pli, kun aldonitaj akcesoraĵoj! Diablo!Kion fari?Mi simple legu la Esperantan tradukon de la kara Landkolono!1)

La enkonduko, kiun mi ne kapablas plenumi, sufiĉe longa, manifestas la doktecon kaj profundecon de la tradukinto.Ĝi fakte estas resumo de la kuriozaj rakontoj de la dinastio Tang.

Sekvas Rimportreto. Originale, superbe, mirakle !Eĉ tri, kiuj servas kiel orajŝlosiloj, per kiuj oni facile paŝas en la tri internajn mondojn,tute malsamajn, por ĝui respektivan belon. Rondelo rondbelo.

Ne gravas, ke mi ne havas la originalon, ĉar mi povas tute kompreni la enhavon dank' al tio, ke la traduko estas flua, klara kaj subtila.

Ankaŭ la presado estas bona. Kelkaj eraretoj neĝenas, kiel ni ĉinoj esprimas, "Makuletoj ne kovras la brilon de jado". Tamen mi citu kelkajn ekzemplojn, por ke ili atestu mian surfacan legadon:

paĝo linio Anstataŭ devas esti
3 6 juĝante juĝate
6 4 feŭdaisma feŭdisma(feŭdalisma)
8 12 bonkoroeco bonkorecon
11 16 galerio galerion
13 14 junsinjoroj junsinjoro
14 1 rompon rompo
30 8 meplenuminda neplenuminda
40 17 dorlotis sin dorlotis ŝin
53 7 aljuetigis aljuetiĝis
63 6 monoj mono

(Temas pri la forto, se homo aŭ besto elĉerpiĝas. Klaraj ekzemploj en PIV:

La pano elĉerpiĝis en mia sako.

Besto pelata ĝis plena elĉerpiĝo (de ĝiaj fortoj)

ĉi tion la tradukinto scias, tial mi rigardas ĝin kiel preseraron.)

77. 6 linzhi lingzhi

ĉu ankaŭ "nobldevena" (p.5) estas preseraro? Sed kial "nobla familio"(p.6)? Devas esti "nobeldevena" kaj "nobela familio".Ha, kulpas eble la malnova vortareto Esperanta-Ĉina 2)?Mi povas diri nur, ke la klasika stilo regas en la traduko, tiel ke oni sentas plenon, masivecon kaj subtilon. Senĉesa fluado ĝis la lasta vorto,ĉe kiu oni povas fari nenion alian ol sin haltigi kaj returni, arde esperante, ke alia triptiko avataru en la verdan mondon.

Fine mi iom kontestu, serĉante oston en ovo:

1)p.68,l.8:

La konkurenca ekspozo komenciĝis ekde mateno

Mi preferas:

La konkurenca ekspozo komenciĝis matene Aŭ la jenan:

La konkurenca ekspozo iris ekde mateno

Malgra tio, ke ofte videblas "(ek)de...komenc(iĝ)i" en periodaoj, gazetoj, libroj,ĉar laŭ mia opinio, la prepozicio "de" montras la punkton de la tempo, kie ago komenciĝas, ekzemple:

Hieraŭ li legadis de mateno ĝis vespero

De du jaroj li malsanas

ĉiutage ni laboras de la oka horo

Same "ekde".Tamen la verbo "komenci" esprimas Agon ne daŭran, sed momentan.

2) Legante la tradukon en la 40-a paĝo:

ŝi estis la plej juna filino de Princo Huo kaj nomiĝias Xiaoyu. La princo tre dorlotas ŝin.

Mi memoras:La amo-tragedio de Huo Xiaoyu (Huo ne estas ŝia familinomo) havis profundan klasan kaŭzon kaj socian signifon. Ĉar en Tang-dinastio oni alte taksis la familian pozicion...(p.10)

Xiaoyu estis hetajro, tamen ankaŭ ŝi devenis el nobela(princa) familio. Oni povus fari tian konkludon, se gepatroj de Li Yi, informite pri la hetajreco de Xiaoyu, malpermesus al la filo kontaksi ŝin. Fakte Li Yi mem rompis kun ŝi, kies devenon kaj statuson li konis jam en la komenco. Liaj gepatroj lin fianĉigis al la filino de iu nobelo, neniom aŭdinte pri la rilatoj inter li kaj Xiaoyu,ĉar li tute ne raportis tion al ili. La kaŭzo evidentiĝis el:

Ĉar lia patrino ĉiam karakteris severa kaj obstina, tial Li Yi, post hezitado, tute ne kuraĝis rifuzila aranĝon. Vole-nevole li devis obei la patrinan volon

....

Ĉi tio estas ne recenzo, sed letero, kiu tamen estu tute sub via dispono !

-*-*-*-*-

1.     Guozhu, nomo de la tradukinto de Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio signifas en la ĉina lingvo Landan(guo) Kolonon(zhu)

2.   En la Nova Vortaro Esperanta Ĉina eldonita en 1959, Pekino, ties kompilintoj misklarigis la du vortojn Nobelo kaj Noblo(a) en la ĉina.


Armand Su(1936-1990)

STATUR' MARMORA

Staras en la muze' statu' marmora

de iu ĉarma nudistin'-figuro.

Allogas nin rigardo dolĉamora

Invitis ŝi admiri kun plezuro.

Je nia proksimiĝo ŝi ne hontas;

ŝi bonvenigas per ridet-saluto.

Saluton nian tamen ne respondas,

sed restas ciam en eterna muto.

1962


Lu Jixin (1953 - )

RONDELO

Jes, ne imageblas la feliĉo,

kiam subrigardo ĉarma de vi

mi sorĉitas ekkolombi, mevi.

kiu estus pli ol mia riĉo

dum mi milde karesatas revi ?

Jes, ne imageblas la feliĉo,

kiam subrigardo ĉarma de vi

ĉio ŝajnas jam en solidiĝo,

nur aŭ dacas treme kor' sin levi

por refoje delekton ricevi.

Jes, ne imageblas la feliĉo,

kiam subrigardo ĉarma de vi

mi sorĉitas ekkolombi, mevi.

1998 -03


Mao Zifu (1963 - )

ALIPROPRIGO

leonoj voras kaprojn

krude, hurlo deklaras satiĝon.

fajne kraĉas leonido

ostojn de la fratoj,

gargarado konfesas delikton.

palumbojn rabas akcipitroj.

gastigas nigrajn

per aparta tendo blankaj.

arboj herbojn ekskluzivas.

dediĉadas laŭra sian

floron al gloroj; jam ne pro oro.

vindas filadelfo urbojn,agrojn.

egocentraj.

altruismaj.

peka estas kiu ? li

klasifikigis la kreaĵon

al diferencaj la specioj.

tie li regas sed

for de oferoj kora kaj vianda.

merita estas ŝi kiu

distingas la estaĵon

unu de alia klaroskure.

tie ĉi ŝi regas kaj ricevas

ne nur forvotojn ankaŭ forvotigon.


Inter Ni

Links2Go Awards

Gratulon!Via paĝo (de Penseo en interreto):http://www.geocities.com/Tokyo/Flats/2394 estis elektita por ricevi la premion Links2Go Key Resouce...Se vi volus, vi povas meti la premiodesegnon sur via paĝo kaptitole.Tiu premio estas ekskluziva kaj objektiva, proporcio de premiito estas malpli ol milono.(1998-07-23)

Antaŭ kelka tempo mi ricevis vian eldonaĵ on Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio, kiun mi parte jam legis;ĝi impresas freŝe kaj vive. Koran dankon kaj laŭdon ankaŭ al s-ro Hu Guozhu pro la glata traduko !(1998-08-26)☆De s-ano Jiang Zuyue, Hunan

 



 

                                                                          返回目录