Ĝojan Novjaron!


PENSEO*87

jan.1999


Enhavo

Reveno en Kampar[trad.Shi Chengtai] Babilado en Poezia Ĝardeno[Bril Jadov]

Bovisto kaj Tekstino[trad.Wu Hua] Geamataj en Disiĝo[trad.Guozhu]

Kial VoKo sed ne Vokas?[Gerrit Berveling] Ĉu vi[Vladimir Solovjov/trad.Gernnadij Turkov]

Sopirĝemo en Aŭtuno[Lu Jixin]

Tao Yuanming(365 - 427 )

REVENO EN KAMPARO

En 405( la 1-a jaro de Yixi-erao de la Orienta Jin-dinastio) Tao Yuanming funkciis en urbo Pengze, kiel prefekto. Nur post 85 tagoj li eksiĝis, parolante ke li "ne volas klini sin ant fripono por 5 doŭ da grenoj" 1), kaj revenis hejmen, de tiam li finis sian politikan karieron, emerite vivis en kamparo.Ĉi ciklo estis versita de li post la eksiĝo.

1

Deknabece ne sociemon

mi preferas, sed nature monton;

Ve, misfalis sur la polvan mondon,

tridek jarojn sinkis en la scenon. 2)

Nu,arbaron amas bird' en kagxo,

amas fiŝo en laget' riveron.

Nun mi sude plugas virgan teron,

plaĉe revenante al vilaĝo.

Dek-mua parcelo ĉirkaŭ korto 3)

la pajlajn domojn kuŝe remparas,

post ulmoj kaj salikoj staras,

persik- kaj prun-arboj antaŭ pordo.

Domoj en vilaĝ' malklaras fore,

super kiuj fumo ŝvebas sore;

hundoj en strateto jelpas sone,

kok' sur morusarbo krias fone.

Regna zorg' ĉe l' korto min ne ĝenas,

restas la humor' facila ĉambre.

Longe estis mi en kaĝo amble,

kaj nun en naturon mi revenas.

el la ĉina: Shi Chengtai

Notoj-

1) doŭ-- mezurunuo por greno,1 doŭ = 10 litroj."5 doŭ da grenoj aludis salajron de Tao.

2) la poeto oficis por la dinastio ekde siaj aĝoj de 28 jaroj ĝis 41 jaroj, ĝuste estis 13 jaroj, iuj opinias, ke la originalo devus esti dek tri.

3) mu-o --mezurunuo por areo, 1 mu-o = 1/15 hektaro.


Bril Jadov (1941-)

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (16)

Vi promesis fari ĉi-numere pri la Arĝenta Rivero.

Arĝenta Rivero estas la Lakta Vojo en Esperanto. Ĉinoj nomas Arĝenta Rivero la larĝan blanketan strion, videblan nokte sur la ĉielo kaj prezentantan la galaksion, al kiu nia suno apartenas.

Kaj vi diris, ke la Piga Ponto troviĝas super la Arĝenta Rivero ! Ĉu ne absurde ?

Ne absurde ĉe mi, sed stulte kaj surde ĉe vi...

Tiom pli !

Laŭ ĉina mito, en la Ĉielo estas imperio. Foje unu el filinoj de la ĉiela imperiestro surteriĝis kaj enamiĝis al bovisto. Poste ŝi naskis filon kaj filinon. Pasis pluraj jaroj. Ŝia patro alsendis gvardianojn kaj forkaptis ŝin. Bovisto vekte portis la gefilojn kaj flugis por atingi sian edzinon. Ŝia avino ĵetis rubandon kaj ĝi fariĝis arĝenta rivero, tiel larĝa, ke la tri teranoj neniel povis ĝin transiri. Ŝia avino fermis ŝin kaj ordonis, ke ŝi faru eternan teksadon el nubflokoj. Jen mito pri Bovisto kaj Teksistino. Eble pro kompato, la imperiestra familio permesis, ke Teksistino revidu Boviston unufoje de ĉiu jaro, en la sepa tago de la sepa monato. Sed ili povis nur rigardi unu al alia, neniel povante proksimiĝi por intime babili, pro la larĝa rivero...

Stulte ĉe vi ! Ĉu vi mem ne diris , ke ili povis flugi ?

Mito estas mito. Pro sincera kompato, multegaj pigoj alflugis kaj faris el si ponton. Jen la Piga Ponto

Sin teksas lerte nuboj delikataj;

Indignon portas steloj la amataj,

Rendevuante sur River' Argxenta.

La ora vent' kaj jada roso sin renkontas,

Sennombraj paroj sur la ter' en marĉo ondas.

Kial jam steloj amataj ?

Poste Bovisto kaj liaj gefiloj fariĝis steloj, astronomie Altairo kaj la du flankaj en la konstelacio Aglo. Mi ĵus deklamis la unuan strofon de poemo, verkita laux melodio Queqiaoxian (Pigpontaj Feoj)...

Jen kial estas "sennombraj paroj sur la ter' en marĉo ondas", certe vi ĝin ekcerbigis.

Ne mi, sed Qin Guan (ĉjin gŭan), naskita en la jaro 1049 dum Song-dinastio. La dua verso, rekte tradukite, estas :

Fluganta(j) stelo(j) transportas malamon.

Fakuloj diras, ke la fluganta(j) stelo(j) estas meteoro(j), servantaj kiel navedo(j) de Teksistino, kiu ĝin (ilin) ĵetas tien kaj reen kun malamo, jen kial "transportas malamon".

Klarigo fakula, skrupula kaj senmakula.

Senskrupula kaj nebula !

Kio ?

Mi havas propran komprenon.Meteora fenomeno iom oftas nur post profunda nokto en aŭtuno. Cetere, la ĉina lingvo ne konas gramatike pluralon. La du ideogramoj "fexing" povas esti "fluga stelo" kaj "flugaj steloj". Tiuj ĉi steloj, do ŝiaj edzoj kaj gefiloj, ĉiam atendantaj ĉe la Arĝenta Rivero, forte indignas kaj malamas la ĉielajn regantojn, kiuj disigis ilin disde ilia karulino, kaj ...

Sed vortaroj klarigis, ke "feixing", fluganta stelo, estas ĝuste meteoro. Tia stelo, kvazaŭ naveto en ŝia mano, ĵetiĝas tien kaj reen, portante sxian indignon pro tio, ke ŝia familio ne permesas al si kuniĝi kun la karaj.

Mi jam diris, ke mi havas propran komprenon !

Tamen la romantika aŭtoro eble vidis nur la teksistinon...

Aŭskultu la suban strofon de la poemo :

Tener' similas akvan fluon,

Kaj sonĝ' memoras rendevuon,

Momenta kuno sur la Piga Pont' domaĝon lasas.

Kial post rara renkontiĝ' bedaŭri,

Se l' amo povas jam eterne daŭri ?

Ĉu ne konsilo kaj konsolo ambaŭflanke, al ŝi kaj al ili ?

Ho ve !

En tiu ĉi strofo la aŭtoro cetere sentigis, ke li estas jam ne surtere ¨Cankaŭ li leviĝas sur la Pigan Ponton kaj bonkore diras al la geamantoj, ke la amo estas kvazaŭ la akvo en la Argenta Rivero, eĉ pli forta, pli grandioza.

La du lastaj versoj levas la poemon el la veantaj versaĵoj samtemaj de diversaj poetoj en la historio, kaj liberigas eterece la aŭtoron el la marĉo de geamorantoj, karne ondantaj.


El ĈINAJ MITOJ

La Bovisto kaj Teksistino

Oriente de la Ĉiela Rivero vivis knabino teksistino, filino de la Ĉiela Imperiestro. Ŝi laboris pene jaron post jaroj, teksante vestojn el koloraj nuboj por gefeoj.

Kompatante pri ŝia soleco de senedza vivo, la Ĉiela Imperiestro permesis ke sxi edziniĝu al bovisto sur la okcidenta bordo de la rivero. Tamen, ŝi ĉesigis la teksadon post sia edziniĝo. Ekkoleris la Ĉiela Imperiestro. Li riproĉe ordonis ŝin reveni trans la riveron kaj permesis al sxi revidi sian edzon nur unufoje en ĉiu jaro.

el Xiao Shuo(Rakontoj)

En la sepa tago de ĉiu aŭtuno, okazis al pigoj senkaŭza kalviĝo. Laŭ legendo, ĉar la Bovisto kaj la Teksistino renkontis sin oriente de la rivero kaj servigis pigojn kiel ponton por ili, tial la kapharoj de la pigoj defalis.

el Er Ya Yi(Libro pri Plantoj kaj Animaloj)

Trad. Wu Hua


Geamatoj en Disiĝo

Amkantoj de Ming-dinastio

kompilitaj de Feng Menglong

(1574-ĉ.1646)

Disiĝo ĉe Danyang

Sendante amaton

ĝis Danyang mi venas.

Vi ploras,

mi ploras,

kaj la azenisto ankaŭ ploras.

"Ho, azenisto, kial vi ploras ?"

Responde aŭdiĝas jeno :

"Dum unu foriri forgesas,

la alia plori senĉesas,

pro via aminduma sinteno,

suferas mia azeno ."

Disiĝo ĉe Riverrando

Sendante amaton

ĝis riverrando mi venas.

Faladas miaj larmoj gute,

ke mia vesto malsekiĝis tute.

Foj-refoje li kapreturnas kajute.

Rapide kuras la torento,

furioze blovas la vento,

sed la senkora remisto eĉ ankoraŭ

aldonas rembaton persekute.

Disiĝo ĉe Bordo de l' Flava Rivero

Mi sendas amaton

ĝis bordo de l' Flava Rivero.

Senfine daŭris nia kvero.

Sed vole-nevole mi devis

forlasi lin al la barko,

kiu ekveturis kvazaŭ sago el pafarko.

Jen forta vento hurlis knare,

la sola barko tangis inter-ondare.

Rigardu al la masto?

iom post iom ĝi nebuliĝis je fora vasto.

La Unua Disiĝo

Karulo, post disiĝo

ekveturis al lontano,

forlasinte min en pramo

suferi mordan solec-fridon,

ne sciante kiam havos ni revidon ?

Tra fenestro versiĝas brila lunª²arĝento,

laŭ salikbordo kisas karesa vento.

Ho veinde ! en tiel sorĉa nokta nuno,

mankas al mi via apud-kuno !

¡¡

Post Longa Disiĝo

Depost kiam li foriris haste ,

nun oftas aŭtuna ventpluvo draste,

Mi ekvolas tajli por amato taske.

Sed, prenante pinglon mi meditas,

kaj tenente tondilon mi hezitas,

ĉar jam longe mi ne vidis la karulon,

do ne povas certigi lastajn korp-mezurojn.

¡ª¡¡elĉinigis Guozhu


Gerrit Berveling (Nederlando )

Kial VoKo sed ne Voko ?

En 1960, estante neniel konata, mi klopodis por eldonado de traduko el latina lingvo, sed neniu deziris aperigi mian "Apologio"-n. Ties origina aŭtoro estis Tertuliano; la verko provis defendi kristanismon kontraŭ la paganismo de l' romia imperio en la jaro 197 p.K..Tiun verkon mi amas. Mi legis parte ĝin jam kiel junulo en 1961. En la daŭro de pluraj jaroj, en Esperanton mi ĝin tradukis. Do, ĉar neniu volis aperigi ĝin, mi decidis: do, mi mem tion faros. Sed ĉar neniu min konis, mi timis, ke vane tion mi faros. Tial libreton mi pretigis :"La Evangelio laŭ Petro kaj La Morto de Jesuo kaj Kio Poste ?" (Kiel vi konstatos, pri elekto de titolo mi estas mallerta).En tiu libreto (broŝureto) enestas traduko el la Greka de apokrifa evangelio fragmente konservita plus eseeto mia pri la morto de Jesuo kaj pri kio poste okazis.Tiun verketon grandamase mi dissendis al redaktoroj de E-revuoj, kies adresojn mi trovis en libro de UEA. La revuo "Dia Regno" -kiel sola- eĉ enmetis pri ĝi recenzon. Per tiu "Evangelio laux Petro..." mi do iel famiĝis, kaj kiam aperis "Apologio" de Tertuliano, gxin mi povis iom disvendi. Al ambaŭ mi donis la indikon "Voĉoj Kristanaj n-ro 1-2..." ĉar ili montras po certan flankon/aspekton de kristanismo. Kaj poste mi daŭrigis. Entute aperis en tiu serieto da broŝuroj plej simplaspektaj ĝis nun 23 numeroj.

En 1895 mi deziris aperigi etan faskon da poezio originale verkita de mi en Esperanto. Sed jen, sama historio : neniu volis aperigi ĝin. Do, ree mi mem tion faris sub titolo "Vi kion legus tie cxi ?". Enestas nur 28 pagxoj. Tiutempe mi nomis gxin "eksterseria", ĉar ja mia poezio ne estas kontraŭkristana, sed nomi ĝin tipe kristana poezio mi ne kuraĝus. Poste venis dua broŝuro ne apartenanta al la origina serio "Voĉoj Kristanaj" ĝin mi jam nomis "Vlardingena Kajero" (tiutempe mi ankoraŭ loĝis en urbo Vlaardingen). Do paralele estu du serietoj, ambaŭ kun inicialoj VK ¨Csekve:VoKo. Kiam mi transloĝiĝis al Breda (en 1988), mi plu nomis la duan serieton "VoKoª²numeroj¡ª ĝis nun aperis en ĝi 20 libretoj. Sed ĉar iam dume en ambaŭ serietoj mi anoncis difinitan n-ron kiel "aperontan" kiu poste pro kiu ajn kialo ne povis aperi, efektive la laste aperintaj numeroj estas "Voĉoj Kristanaj 24" kaj "VoKoª²numero 21". Pluraj delonge elĉerpiĝis.


Vladimir Solovjov(1853-1900)

Ĉu Vi

Ĉu, amiko, vi ne vidas,

ke jen tio ĉi videbla

'stas nur ombro, nur rebrilo

de la mond' neatingebla ?

¡¡

Ĉu, amiko, vi ne aŭdas,

ke la bruo de l' tervivo

'stas nur fuŝa resonado

de l' solena harmonio ?

¡¡

Ĉu, amiko, vi ne sentas,

ke solajxo vervalora

'stas nur, kion diras mute

al la kor' alia koro ?

(1895)

El la rusa:Gernnadij Turkov


PAĜO DE ĈINESKO

Lu Jixin (1953 - )

Sopirĝemo en Aŭtuno

¡¡

Montet¡¯ Arbar¡¯ Nubbrul¡¯

Pontet¡¯sinu¡¯ soltur¡¯,

Floset¡¯,friskbriz¡¯, ondlul¡¯,

Suben sunspur¡¯,

Vadant¡¯ en ĉi obskur¡¯.

1995-03

¡¡

TIANJINGSHA: ĉina fiksforma poemo el versoj de 6,6,6,4,6 silaboj, laŭ rimaranĝo kontinua.


                                                                                                      ·µ»ØĿ¼ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª³ª¦

¡¡