¡¡

PENSEO* 88

feb.1999







FELIĈAN Printempan Feston!




Bai juyi (772-846)/trad.Guozhu/Kanto pri la Bivistino kun Prefaco*

Bai Juyi(772-846)/Kanto Pri la Bivistino kun Prefaco*

Li Chen/KONDOLENCE AL BAI JUYI*

Panerai Manrico (Italio )/Unu el Latinaj Poetoj*

Jariĉ (1937 - )/GLORA KAJ HONORA*

Micxino(1938-)/Al Kara Jariĉ:*


Bai Juyi(772-846)

Kanto Pri la Bivistino kun Prefaco

ÅýÅÃÐÐ ²¢Ðò

En 815,la deka jaro de Yuanhe-erao, mi estis degradite sendita al Jiujiang (noto 1) funkcii kiel asistanto de prefekto. La sekvan aŭtunon, kiam mi adiaŭis amikon ĉe Penpu(noto 2), mi aŭdis ke iu lerte ludis bivon en ŝipo nokte, kies sonoj aŭdiĝis plena je stilo de ĉefurbo. Pridemandinte, mi informiĝis ke la ludinto ja estis hetajro en Chang¬ðan, kiu iam lernis la arton de bivo-ludado ĉe famaj majstroj sinjoroj Mu kaj Cao. Post kiam velkis ŝia agĝ kaj belo, ŝi edziniĝis al komercisto. Mi do ordonis renovigi vinon kaj petis ke ŝi ludu pecojn. Finludinte, ŝi sentimentale mem rakontis pri la ĝoja paseo en sia juneco kaj nuna vivo vaganta de unu al aliaj lokoj. Mi, kvankam kiel degradito jam de du jaroj, vivis ja ĉiam memkontenta; tamen, aŭdinte sxian rakonton tiu-nokte, mi eksentis la mornon de degradito. Do mi versis tiun ĉi longan eposon je 616 ideogramoj kaj donacis al ŝi kaj mi nomas ĝin Kanto Pri la Bivistino.

¡¡

Nokte, adiaŭ al gasto ĉe Xunyang-rivero( noto 3).

Susuris fragmitfloroj, folioj de acero.

Mi deĉevalis. Jam sidis en ŝip' la amiko.

Vintasojn levis ni, sed sen ludo de muziko.

¡¡

Disiĝbedaŭr' nin turmentis ebriaj vuale,

dum en river' la luno emerĝis triste, pale.

Sed ekaŭdiĝis sur akvo jen bive sonori.

Forgesis mi reveni, kaj restis gast' sen fori.

¡¡

¡°Kiu do ludas?¡± ni softe demandis invite.

La lud' ekhaltis. Apenaŭis respond' hezite.

Ŝipon ni movis proksimen por intervidiĝi,

novigis vinon, lampojn aldone por sufiĉi.

Post foj-refoja vokado ŝi fine elvenis,

ankoraŭ ŝirmis duonvizaĝon,bivon tenis.

¡¡

Ŝi agordilojn ekturnis, kaj plukis kelksone,

nur prove, ne arion, sed jam emoci-done.

Kordoj kontemplis trepidaj kaj sono --medita,

kvazaŭ rakontis pri kariero sortfuŝita.

Fingrojn ŝi svingis kapkline, ludante laŭ volo,

verŝante ja senfinajn ĉagrenojn el la koro.

¡¡

Kordojn ŝi tordis, kuntiris kaj pinĉis varie,

post Ĉielarka Vesto(noto 4) ŝi ludis Verdtalie(noto 4).

Sonis dik-kordoj simile al urĝaj pluvbatoj,

maldikaj --al kolombaj flustroj de geamatoj.

Urĝaj, kolombaj ludiĝis en miksan sonadon,

jen perloj grandaj, etaj faladis en jadpladon,

jen oriol' inter floroj tre glate ĝojtrilis,

jen fonto sub glacio penetre malfacilis.

¡¡

Fonto frostiĝis kaj dampis la kordojn frostigo,

ĉe kordfrostiĝ' portempe ĉesiĝis la muziko.

Sekve naskiĝis aparta senvorta ĉagreno.

Tiam silento eĉ pli kortuŝis ol son-pleno.

Krevis arĝenta botel' kaj akv' fluis elŝpruce.

Sturmis kirasrajdistoj glavtinte kaj korpuse.

¡¡

Ĉe la finalo plektron ŝi strekis bivmeze.

Kvar kordoj krakis kvazaŭ ŝiriĝis silko pece.

Ĉie ĉirkaŭe en ŝipoj nun regis silento,

nur flagris rivermeze aŭtuna lun-arĝento.

¡¡

Plektron enmetis ŝi inter la kordojn penseme,

vestojn ordigis, serioziĝis ŝi miene,

kaj mem komencis prezenti pri sia paseo:

"Mi vivis en ĉefurbo ĉe Bufo-maŭzoleo(noto 5),

¡¡

kaj dektri-jara ellernis bivon, iĝis membro

en la Supera Trup' de Kortega Art-ensemblo.

Majstroj post aŭdo admiris min Bivo Genia,

kaj ĉarmo mia sorcxis Aŭtunjon(noto 6) mult-envia.

¡¡

Dandoj de Kvin Maŭzoleoj(noto 7) donacis konkure

kontraŭ ario ruĝajn silkrulojn senmezure.

Karaj harpingloj kombiloj takt-frape rompiĝis.

Karmina silka jup' pro vin-verŝoj makulriĉis.

¡¡

Ravaj plezuroj sin sekvis jen jaron post jaroj,

Aŭtuna lun', printempa vent' flugis for sen faroj.

Mia junfrato formilitis, onklino forpasis.

Forglitis tagoj, noktoj, floraĝo min forlasis.

¡¡

Raris al mi plu kaleŝoj kaj gastoj el disto.

Aĝvelka mi fariĝis edzin' de komercisto.

Monavidema neglektis li pri disigxnocoj,

antaŭ monatoj forvojaĝis pro te-negocoj,

¡¡

min restiginte tutsola en ŝipo malplena,

sur akvo frosta, ĉirkaŭita de lun' havena.

Nokte mi sonĝis subite pri l' fora junaĝo,

senordaj larmoj fluis sxminkfuŝe sur vizaĝo.¡±

¡¡

Bivon aŭdinte mi jam kortuŝite ve-spiris,

pro la rakont' ankoraŭ pli forte mi suspiris.

Kiel samsortaj povruloj vagantaj tra l' mondo,

ĉu nepre estu iam konataj ĉe l' renkonto ?

¡°La imperian ĉefurbon mi lasis lastjare,

malsanis degradite en Xunyang mi amare,

kuŝis en muzikizola dezert' regiono,

kie tutjare estis nenia arta sono.

¡¡

Loĝis mi base de roj' Pen en zono humida,

en domo de fragmitoj,bambuoj sieĝita.

Kion mi aŭdis ĉi tie matene, vespere ?

Nur kriojn de simioj,kukoloj. Ve, mizere !

¡¡

Ĉe riverbordo printempa, sub luno aŭtuna,

mi ofte drinkis sola, en ĝeno vivkonsuma.

Ĉu ne aŭdiĝis montkantoj aŭ flutoj vilaĝaj?

Jes, tamen ili sonis nur krudaj, tro malplaĉaj.

¡¡

Aŭdis ĉi nokte mi vian bivo-melodion.

Oreloj akris,kvazaŭ ĝuinte fe-arion.

Vole sidigxu, kaj ludu refoje por fino.

Mi versos tuje por vi Kanton pri l' Bivistino.¡±

¡¡

Staris ŝi longe silente, de mi kortuŝite,

sidiĝis kaj akcelis la kordojn ŝi subite

hastaj, rapidaj kaj tristaj, ne kiel lastfoje.

Ĝin aŭskultinte,ĉiuj plorĝemis tre malĝoje.

Kiu do larmis plej multe? Unika elekto¡ª

en tramalseka rob' la asistant' de prefekto(noto 8) !

¡¡

Notoj:

1) Jiujiang, kiu en malnova tempo ankaŭ nomiĝis kiel Xunyang aŭ Jiangzhou. Tial la malsamaj nomoj Jiujiang (en la prefaco) kaj Xunyang (en la poemo) fakte estis pri sama urbo. 2) Penpu: enfluejo de rivero Pen, kiu fluis okcidente de Jiujiang,kie la poeto adiaŭis al sia amiko. 3) La unua verso estas laŭlitera traduko. Oni do ne miskomprenu ke la adiaŭo okazis ĉe iu rivero nomata Xunyang.4) Ambaŭ estis famaj dancmuzikaĵoj.5) Bufo-maŭzoleo, loko, sudokcidente de la ĉefurbo Chang¬ðan, kie loĝis multaj hetajroj.6) Aŭtunjo : Fama belulino kaj populara nomo inter hetajroj en Tang-dinastio.7) Kvin maŭzoleoj de Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K), kie loĝis nobeloj kaj riĉuloj.8) Tio aludis la poeton mem.

--Elĉinigis Guozhu


Inter poetoj de Tang-dinastio, tiu, kiu versis plej multe, aŭ alivorte, kies verkoj konserviĝis ĝis hodiaŭ plej grandkvante, certe estas Bai Juyi (BajĜxjuji, 772-846 p.K.),ĉxar li postlasis al ni pli ol 3,000 poemojn.Tamen, bedauŭinde,eĉ neimageble, ke ĝis nun, el liaj miloj da poemoj,tiuj jam esperantigitaj,nombras ne pli ol dek. Laŭfame Bai Juyi viciĝis inter la plej eminentaj poetoj de Tang-dinastio, eble nur post Li Bai kaj Du Fu.Do, nepre koninda li estas por niaj legantoj de Penseo.El liaj poemoj, la plej fame konataj ,estas du, nome :La Eterna Bedaŭro verkita en 807 kaj la Kanto pri la Bivistino verkita en 816 .Post lia forpaso, la imperiestro Li Chen (regis dum 847-860) versis por li kondolencan poemon.

Li Chen :

KONDOLENCE AL BAI JUYI

Brile versis perlojn vi dum 60 jaroj.

Kiu vin feigias sur Hadesa vojo?

Nuboj vin ne ligis kun nom' Facilloĝi,

nek Natur' senfara al Ĉiela Ĝojo.

Infanoj parkeras L'¬ðEternan Bedaŭron

Ŝatas hunoj Kanton Pri la Bivistino.

Viaj verkoj plenas al ĉies oreloj.

Penso pri vi ĉiam ĉagrenas sen fino.

ĉitie la vorto Facilloĝi aludas pri lia propra nomo Juyi kaj Ĉiela Ĝojo¡ªian adoltiĝan nomon Letian.La poemo Kanton Pri la Bivistino nun troviĝas en lernolibro por ĉinaj liceanoj¡¡kaj estis adaptita al multaj artformoj.

¡ªLa Red.

¡¡


Panerai Manrico (Italio )

Unu el Latinaj Poetoj

Mi legis kune kun aliaj samideanoj la revueton Penseo kiun al mi sendis mia ĉina esperantista amiko. Ni ŝatis la rubrikon Babilado en Poezia Ĝardeno kaj aliajn poemojn ( el Penseo n-ro 81-82-83-84 ).

La poeziaĵoj, kiujn ni legis, estas de ni tre aprecitaj. Pro tio ni deziras, se eblas,kontribui al la Babilado de Poezia Ĝardeno aŭ al la via Revueto sendante iajn versaĵojn de Latinaj Poetoj, precipe de tre fama roma poeto Horatius Flaccus ( 65 a.K.- ?8 a.K. ) .

Ni , komencante, elektis verkaĵon de tiu ĉi poeto, ĉar ŝajnas al ni ke li havas proksimume saman enhavon kaj stilon de la aŭtoro kies verkaĵon Koturno ni legis en Penseo n-ro 84 .

Ni estas vizitantoj de la Triagxa Universitado de Livorno ( Italio) , kiu enhavas inter siaj stud-programoj ankaŭ la instruadon de la E-o.

Kompreneble ni volas kontribui ankauŭa la kosto de la revuo.

Jen la poemo de Horatius:

Horatius Flaccus ( 65 a.K.- ?8 a.K. )

VIDU KIEL...

Vidu kiel Sorakto (noto 1) estas

blankega pro alta neĝo !

Ne jam subtenas pezon

arbaroj lacigitaj kaj riveroj

pro akra frosto malfluidigitaj estas.

¡¡

Malvarmon solvu almetante

abunde lignetojn sur la fajrejo

kaj malŝparema verŝu , Taliarko (noto 2),

kvarjaron vinon el sabena(noto 3) amforo.

¡¡

Ceteron lasu al la Dioj. Apenaŭ Ili

kvietigas ventegojn luktantajn

super la fervora maro, senmovaj estas

antikvaj ornoj, senmovaj cipresoj.

¡¡

Ne demandu tion kiu al vi morgaŭ

okazos kaj, se novan tagon al vi donacos

sorto, alskribu tiun ĉi kiel profito .

Kaj ne malŝatu , junulo, dancojn

kaj dolĉajn amojn

¡¡

ĝis kiam malproksima estas

grumblema maljuneco. Nun kampo kaj placetoj ;

kaj vespere , dum horaj fiksitaj, renoviĝu

amemoj bruetoj kaj gaja rido,

¡¡

kiu al vi malsegretigas angulon

nevideblan kie via belulino kaŝigas

kaj am-garantajo ŝirita de pojno

aŭ de ŝia fingro kiu vane rezistas.

--El Odi Libro 1a, IX )

Glosoj:

(1) Sorakto: monteto apud Roma.

(2) Taliarko : amiko de la Verkisto.

(3) Sabina: kamparo apud Roma.


Jariĉ (1937 - )

GLORA KAJ HONORA

--El Jariĉa Vivo, Ja Riĉa Vivo!

Rememoroj de Veterana Esperantisto

¡¡

Multaj s-anoj interesiĝis pri mia pilgrima vojaĝo al Varsovia UK en 1987 kaj demandis al mi prie. Ĉar iasence tio estis pionira aventuro.Do, trankviliĝu, ne tiel urĝeme!Jen la respondo:

En 1987! Por la 100-jubilea Kongreso en Varsovio!Post kompleksa proceso por mia pasporto kaj vizo, post mia zigzaga veturado de Pekino ĝis Varsovio tra Moskvo laŭ la fervojo tra la mongola Gobio kaj dezerta Siberio, post la sendorma 7 tag-noktoj nur en la vagono, finfine mi atingis en la Kongresejo de la 72-a UK en Varsovio. Kiam mi estis en Varsovio, la Fermo-Ceremonio de la UK estis okazonta postmorgaŭ. Mi havas ŝancon ĉeesti en la kongresejo dum 1 tago, ĉar postmorgaŭ matene estis falonta la kurteno de la solena UK.

Mi havas mian kongresnumeron 5964, mi kredas ke mi estas la plej lasta Esperantisto, kiu partoprenas la 72-an UK-on. Kaj tiu lasta Esperantisto ĝuste venas de Ĉinio. Mi estas glora kaj honora, ĉar la plej lasta kongresano estas ĉino. Kaj li venas la plej laste por la Centjara Jubileo de nia kara lingvo.(Laux la statistiko de UEA, la partoprenantoj de la nomita UK estas 5946.)

Mi babilis flanken... Pardonon!

Post la UK kun mi veturis al Krakovo la gesamideanoj en Germanio, Japanio, Polio kaj Litovio. Ĝuste tiam mi renkontis kun Hisako Sano. Do ŝi renkontis kun mi en 1987 en Polio. Ŝi renkontis kun mia edzino en Tokio, Japanio en 1992. Tiam mia edzino estis vizitanta en Japanio. Mia edzino estis invitita de la samprofesiuloj. (kial mia edzino havas la japanajn samprofesiulojn? Nun mi povus diri£¬ke tio okazis ankaŭ pro kaj per Esperanto. Sed mi diros al vi poste. ĉu bone?). Hisako renkontis kun mia filo en la 81-a UK en Prago, Ĉeĥio, en 1996.

Do, vidu! Hisako renkontis kun 3 el 4 de miaj familianoj! Ĉu mia diraĵo interesas vin? Finigxu mia babilado ĉifoje!


PAĜO DE ĈINESKO

Miĉino(1938-)

Al Kara Jariĉ

kiu benetiktane mempage

pilgrimis al la Jarcenta jubilea UK

(1987-07-26)

¡ª¡¡ĉinesko Kuxiangsi

Al homo eminenta

misio turmenta ¡ªPilgrimado monumenta,

penado silenta,

penado talenta !

¡¡

Vojaĝ' transkontinenta,

sukceso kontenta !

Por jubileo jarcenta,

rekordo legenda,

heroo legenda !

¡¡

KUXIANGSI (Drasta Sopiro):ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvin versoj de 7,33,8,33,33 silaboj, laŭ kontinua rimaranĝo .


                                                              ·µ»ØĿ¼

¡¡