PENSEO*89penseo

mar.1999


enhavo

Laŭlum (1923 - )/NI ĈIUJ LERNU DE VI ! *

Bril Jadov (1941- )/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (17) *

Max Klemi (Francio )/LA ALVOKO *SPEGULO *

Jehuda Halevi/Trad.Josef Kohen-Cedek/OMAĜE AL JERUSALEMO *

Afanacij Fet (1820-1892 )/Trad.Gernnadij Turkov/KRONINDAS *

Herpina WU (1957-)/Ĝis la Ŝveba Falo de Negxeroj *

Lu Jixin (1953 - )/TEMPO *

Inter Ni *


Laŭlum (1923 - )

NI ĈIUJ LERNU DE VI !

--funebre al Chun-chan Yeh (1914-1999)

Fatala frapo falis sur nin, forta tro! 

—Forpasis Cicio Mar, nia sturm-hero' !

Per 《Forgesitaj homoj》 vi debutis,

Ĉiam fidele al la nobla ideal' kondutis.

Kiel verkist' kaj tradukisto eminenta,

Persiste pledis vi por lingvo intergenta.

Obstine vi batalis dum pli ol duonjarcento

Por Esperanto, por ĝia fina venko.

Vi verkis artikolojn por gazetoj kaj ĵurnaloj,

Kaj propagandis al plebanoj kiel al generaloj,

Vi faris en kongresoj kaj rondetoj paroladojn

Kaj kuraĝigis viajn junajn kamaradojn.

Vi kredis je la fort' de nia Esperanto,

Ne ŝparis vian helpon eĉ al komencanto.

 

Sed, ho ve, trafis vin kancer-demono,

Katenis vian diligenton en dispono.

Post la sepjara lukto elĉerpiĝis via forto,

Vi ĉesis spiri ! Tia, ankaŭ via sorto !

Sed ĉiam vivos vi per via amo

Al Esperanto kaj per via torĉoflamo

Por prilumigi l' batalkampon por mondpaco.

Por daŭrigi la strebadon pro la homa easo,

Ni ĉiuj lernu vian ekzemplon en batal' sen laco !

1999-01-06,Pekino


Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (17)

--Antaŭ kelkaj tagoj mi legis poemon:

Sobanta sun' —fandata or',

nubjada kun' —krepuska hor'.

Sed kie nun la homa sol' ?

Salikojn pala fumo tegas,

"umeojn" verve flutoj vekas,

Lanterna Fest' en pompa bel',

pro la favoro de l' veter'.

Ĉu pluv' kaj vent' for de l' ĉiel' ?

Amikoj versaj min invits,

aroman ĉaron ili gvidas;

tamenn fordanke mi alridas.

 

En landa centro jam solen'—feria tempo por virin',

dekkvinan tagon —la festen'.

Smeraldo ĉapojn ja ornamis, sur neg' salika oro flamis,

la tualeto orde samis.

Sed velk', kaduko regas nun, tempiojn tranĉas jam aŭtun'.

Mi timas iri sub la lun' !

prefere mi ĉi-tempe staru

ĉe la kurteno kaj jam faru

subaŭskulton. Gajad' ne palu !

Tiun ĉi poemon nia poetino verkis...

—Boulton Marjorie aŭ Eli Urbanova aŭ Hilda Dresen ?

—Nek la britino nek la ĉeĥino nek la estonino, sed Li Qingzhao (1084-1151) en sia maljuneco, post kiam ŝi rifuĝis el la hejmo, ruinigita de invadantoj, en sudan regiono.

—Ha, mi trompas min ! Ŝajne ankaŭ ĝi estas fiksforma.

Ĝuste, verkita laŭ la melodio Yongyule. En la poemo ŝi ellasis sian nostalgion kaj melankolion.

Norde ŝia vivo estis dolĉa. Sed kiam invadantoj de Jin okupis la nordan parton de la imperio Song, ŝia edzo fuĝis suden, kunportante multajn kestojn da libroj, antikvaĵoj, pentraĵoj kaj kaligrafiaj kajeroj. Poste ankaŭ ŝi migris al la suda regiono por vivi kune kun li. Tamen, "feliĉo venas...

—..gute malfeliĉo venas flue", ĉu ne ?

Ŝia edzo mortis pro malsano. Ŝi, do, 50-jara, vidviniĝis.

En la unua strofo ŝi reliefigis sian sombron per la festa etoso. La vetero favoris la feston. Jen subiranta suno, ŝajnanta ora disko fandiĝanta, kaj la nubblokoj, kiel jadaj pecoj. Vere, kiom bela la vespera krepusko !

Sobanta sun' —fandanta or'

Nubjada kun' —krepuska hor'

—Sed "kie nun la homa sol' ?"

—kie ? Ŝi devas nun pasigi la festan feliĉon kun sia edzo, tamen li mortis ! Ŝi devas ĝui la festan gajon hejme, sed ŝi estis senhejma ! Ĉio, ĉu la salikoj karesataj de pala vaporo kaj fumo, ĉu la fluto melodio pri umeo, ĉu la printempa pajzaĝo, neniom ŝin koncernis, tamen eĉ pli forte pikis al ŝi la solecan koron. Ŝi interesiĝis pri nenio, nek pri tio, ke ŝiaj poeziaj amikoj venis kun luksa ĉaro por ŝin veturigi al kuna aktivado.

—Sed ŝia koro ne mortis. Ĝi ankoraŭ pli forte batis. Jen la dua strofo.

Ŝi rememoris la saman feston, pasigitan en la nordo. Tiam ŝi, kiel aliaj virinoj, sin beligis per ĉiaj ornamaĵoj oraj, arĝentaj kaj gemaj, kaj eĉ mem plektis kronon aŭ festonon el juna vergoj de saliko, brilantaj jen neĝe jen ore. Fine ŝi revenis en la rigoran realon, kvazaŭ vekiĝinte el bela sonĝo. —Kia la realo ?

—Kaoso en la socio, spliteco de la lando.

—Kia ŝi ?

—Kadukeco de la korpo kaj velkeco en la koro.

Ŝi timis iri eksteren en la luna nokto, timis tion, ke la velkanta koro subite krevus. Tamen ŝi ne povis rezisti al la festa sorĉo. Kion fari ?

Ŝi do staris ĉe la porda kurteno, en ŝia ĉambro, por kapti per la oreloj la gajan bruadon en la ekstera mondo kaj eĉ esperis, ke ĝi ne ĉesu.

—La poetino lerte uzis en miksa maniero reliefigon kaj kontrastigon per simplaj kaj nature enmetitaj vortoj.

—Sed kiom da poentoj mi ricevas por la respondoj ?

—Mem notu !

 


Max Klemi (Francio )

LA ALVOKO

la muaro estas forlasita

el tiu korpo

kaj la fajra lazuro

sur la sinka blandeco

el unu bordo al la larĝaj abismoj

kaj laŭlonge de la mano

for eble

anonciĝas la retenita plisado

de l' ondo kiu atendas

SPEGULO

kelkaj vizaĝoj

fore subjugigaj

kaj venas defaligi

la okulon

kiu pro metigita

ĝia skarpo

sur ekvidita blankeco

estis minacita

sinuojn forgesi el tio


Jehuda Halevi (Toledo, 1080 - 1142 )

OMAĜE AL JERUSALEMO

Pejzaĝ' de bel', vi monda rav',

ho, urb' de reĝa grando !

Al vi sopiras mi sen sav'

de okcidenta rando.

 

Kaj memoriĝas kun dolor'

la kor' kun plora ĝemad’

pri forpasinta via glor'-

ruin' Jerusalema !!

 

Se prenus al Sanktter' min tuj

flug' agla per magio,

mi lavus ŝtonojn de patruj

per larm' de nostalgio.

 

Ĉar kie floris roz-girland’

kaj vivis reĝoj piaj,

dezert' nun estas, dorna land',

serpentoj kaj skorpioj.

 

Mi falus teren sur genu'

forplorus la okulojn

kaj kisus pro la korenu'

la dolĉajn terobulojn !...

Trad. Josef Kohen-Cedek.

Rimarko de la Sendinto:

Karaj Samideanoj! Jen ekstervice mi sendas emociigan kaj eternvaloran poemon de nia plej granda mezepoka hebrea poeto. Lia verkaro estas perlo de la hebrea literaturo. Majstre tradukis kelkajn el ili eminenta E-isto, la karmemora Profesoro Josef Kohen-Cedek.

Iuj el miaj korespondantoj, kleraj personoj el diversaj landoj, erare kredis, ke la sidejo de la 85-a UK, Tel-Aviv, estas la ĉefurbo de nia ŝtato. Tio estas rezulto de falsa, intence erariga misinformo,...

Jerusalemo estis fondita antaŭ tri mil jaroj de Reĝo David, entombigita sur la monto Cion,pli ĝuste:Cijon. La urbo estas sankta por la tri monoteismaj religioj. Por kristanoj —ĉar tie staras la Sankta Tombo —tiu de Jesuo. Por islamanoj —pro la du moskeoj lokitaj sur la ruinoj de la Unua kaj Dua Templo —iamaj sanktejoj de la judoj. Sed por kristanoj ankaŭ Romo estas rigardata sankta; por mohamedanoj — Jerusalemon superas laŭ sankteco la urboj Mekka kaj Medina. Plie: en la Biblio "Malnova Testamento" la nomo Jerusalemo estas menciita proksimume sepcent fojon. En la Korano —eĉ ne unu fojon. La supra poemo esprimas la kvintesencon da la anima ligiteco de la juda popolo dum la dumiljara ekziliteco al ĝia eterna ĉefurbo —erusalemo kaj ties unu el ties sinonimoj, Cion, simbolanta ankaŭ la Landon Israelo.

Kore salutas vin: Teddy Lowenkopf

teddy@aquanet.co.il

 


Inter Ni

 

☆De Prof.LEE Chong-Yeong. Koreio

Kara S-ro : Mi ĝojas ricevi vian retmesaĝon. Mi, kaj multaj aliaj UEA- estaranoj kaj malnovaj esperantistoj, tre alte taksas la altkvaliton de PENSEO.Bonvole informu al mi pli detale pri via kunveno en Majo. Ŝajnas ke estas tre vigla movado en via loko.

 

☆De s-ano Panerai Manrico, Italio

Pli bone estas paroli pri la Poezio. En Ponteccio mi havis tempon traduki du Poeziojn. La unua estis tiu de Wu Yucheng el "Babilado en Poezia Ĝardeno" ( Penseo n-ro 83), kaj la dua , la poemo de Fan Zhongyan ( Penseo n-ro 84).La poemoj estis verkitaj antaŭ mil jaroj kaj ili estas tre belaj: ili memorigas min la latinajn poetojn de antaŭ dumil jaroj kaj tio pruvas ke ankaŭ en diversaj kulturoj la homo esprimas samajn sentojn. Ĉu mi povas skribi al Bil Jadov per e-poŝto ( al dedhen@public.wh.hb.cn) pri tiu ĉi mia konsiderado ? Mi volus traduki en E-o kaj sendi malgrandajn poemojn de Horatius Flaccus ( 65 a.K.- 8 a. K.) kiu havas , laŭ mi, saman stilon, samajn pensojn, kvankam li vivis en deferenca mondo, en malsamspeca tempo.


Afanacij Fet (1820-1892 )

KRONINDAS

Kronindas kiu: de l' belec' diin'

aŭ ties enpoema respegulo?

Mi konfuzitas, ke vi kredas min

rilate al la imagpov' riĉulo

 

Amiko, riĉas dia mond', ne mi !

vivigi polvon ĝi posedas forton.

Kaj kion per rigard' esprimas vi,

poet' ne povos eĉ per ĉiuj vortoj.

(1865)

—El la rusa Gernnadij Turkov


Herpina WU (1957-)

Ĝis la Ŝveba Falo de Neĝeroj

Ĉu mi havas destinajn rilatojn kun neĝado ? Mi ne scias. Mi scias nur, ke mi trifoje vojaĝis en vintro de Kantono al Hunan, Chengdu kaj Pekino, ĉiufoje kun daŭro minimume de 5 kaj maksimume de 23 tagoj, por propraokule vidi la favoran doton de la Naturo. Jes, mi vidis neĝon, eĉ en dikeco de 20 cm, kiu kovris sur la monto Emei (La Brova Monto), sed mi vidis ĝin nur de malproksime, surtere. Tial, ĝis nun ankoraŭ ne tute realiĝis mia revo.

Ĉu neĝo tuŝas tiel sensivige kiel pluvo ? Pri tio neniom scias mi, kiu vivas ekde infanaĝo ĉiam en Kantono, la suda pordo de patrujo. Mi informiĝis pri neĝo nur pere de televidoj,ĵurnaloj kaj similaj novaĵ-komunikiloj, aŭ, de la rakontoj de geamikoj, kiuj havis la feliĉon propraokule vidi. Eĉ mia filo estas pli feliĉa ol mi. Li vojaĝis al Hunan nur unufoje, sed li jam havis la bonan ŝancon kunfoti kun neĝhomo kaj sin amuzi per neĝbuloj. Mi pensas, ke la Ĉielo estas kun tro nejusta konduto. Kial li donas la imponan spektaklon nur al la ceteraj provincoj ? Kiom bone estus, ke mi, dank al favoro de la Ĉielo, sen malproksima vojaĝo jam povus propraokule vidi, propramane tuŝi, kaj proprakorpe sperti la neĝon, dancantan plene en la ĉielo, eĉ se nur unufoje!

Ĉu vi scias? Vespere antaŭ la novjara tago ĉijare, mi telefonis al s-ro Zhang Jiping ,esp-isto en urbo Changchun :"Ĉu vi povas certigi ke neĝos en via urbo en tuj sekvaj tagoj ?" Ho, kiel ĝena demando ! Li ne estas meteologo, kiel do li povus certige respondi ? Sen la kredinda promeso, fine mi nuligis mian turisman planon tien vojaĝi. Tamen, tute ekster mia atendo, la Kantona Tagĵurnalo ( 3-an de januaro) raportis kun ilustra foto :Falis favora neĝo en Chanchun kaj,allogite multaj urbanoj iris spekti.Ho! Ĉu intenca kaŝludo aŭ renkontebla nur laŭ hazarda fortuno ?

Mi esperas ke la kuranta vintro kontentigos mian sopiron de jardekoj ,kaj poste ,mi povos mem rakonti al miaj intimuloj kaj amikoj pri mia bela rememoro: iam, ie , kaj, promenante kun iu Esp-amiko, mi aprecas neĝadon, ĝuante ke la grandaj neĝflokoj, sin tornante kaj gracie dancantaj, senĉese faladis sur mian vizaĝon, sur miajn ŝultrojn. Mi nepre ne forfrapu tiujn falintajn neĝerojn, sed lasis ilin resti kiel eble pli longmomente, ĝis degelo .


PAĜO DE ĈINESKO

 

Lu Jixin (1953 - )

TEMPO

—laŭ ĉinesko Tiaoxiaoling

Tempo,tempo,

kiel mita tembro!

povos ĝojon raspi

ankaŭ triston rasti,

tiras,diras

ison,osen iras.

TIAOXIAOLING:ĉxina fiksforma poemo el ses versoj de 4,6,6,6,4,6 silaboj, laŭ rimaranĝo de a,a,b,b,c,c . La 4 silabaj versoj ordinare konsistas el du ripetaj vortoj. Kaj la unua vorto de la kvina verso devas esti el palindrome ordigitaj silaboj de la lasta vorto de la kvara verso.ekz. rasti-tiras.


                                                                                 返回目录