Penseo 9
Marto. 1991
EL POEMOJ DE TANG-DINASTIO
Wang Ji (585¡ª644)
ĜOJA RENKONTIĜO KUN S-RO WANG EN AŬTUNA NOKTO
Post sarko de faboj nordkampe,
kaj sorgo-rikolt¡¯ eastrure,
ni vidas pin¡¯ sub aŭtunluno,
dum flugas lampiroj konkure.
trad. Guozhu
Du Fu (712¡ª770)
IMPROVIZE
Trista la river¡¯ al fino flue splenas,
ĉe la insule¡¯ mi kun baston¡¯ promenas.
Dancas en zefir¡¯ salikamentoj fole,
persikfloroj flosas sur la akv¡¯ frivole.
trad. Shi Chengtai
Masayuki Kuroda (1909¡ª)
PURAMON SORTO KONFISKIS
Puramon en ankoraŭ infankoro
ekĝermis, kaj gajpetolis rumoro
kun blagoj, ŝercoj en ripoztempa
lerneja korto. Scenas karmemoro!
Primokoj flugis flirtante priverŝe
sur min kun Minjo, apenaŭ renverse
ni svingis balancilon ĝis plej supren,
¡°Enviu nin!¡± rebatante inverse.
Embuskis min Sinsaj-Ponta surprizo!
ĉar ŝi en gejŝa kimona irizo,
ravante min, sed tuj mi simpatiis
ŝin pro la patro ĉe bankrota krizo.
*
Ĉe renkontiĝoj abruptaj pudore
hezitis min vidi, Minjo ve aspektis
ankoraŭ nur novulin¡¯ amatore,
tuj estris kapricon, jam min neglektis.
Gejŝecon fajnigis amasa ploro,
ŝia renomo vastiĝis altpiĉe.
Orgojlon naskis en ŝi ŝvelfuroro:
¡°Jam lukris summon por mastrin¡¯ sufiĉe!¡±
Kreskiĝis Minjo jam preskaŭ kulmine,
trejninte nur du jarojn discipline!
Ŝi jam atingis ¡°La Unuarangan
Furorgejŝon!¡± Vastiĝis fam¡¯ fascine.
*
Bordelaj paseroj ŝian konfronton
malkovris intence amuzi l¡¯ famon:
¡°Obstine ŝi neis l¡¯ elaĉetonton,
por devigi l¡¯ mastrinon ŝanĝi planon!¡±
Aperis alia rival¡¯ fortika,
junbelulo intelekta, la filo
de la prezidanto de l¡¯ ceramika
uzin¡¯ kun maŝinoj de nova stilo.
Laŭ ŝia afekt¡¯ degelis, ilin skuis
denaska ecaro, pasio kreskis.
Svatiĝon fajna kondiĉo influis
ŝin akcepti. Puramon sor¡¯ konfiskis!
*
REUTAO
Puramo febla
ĝermis inter lernantoj,
paro ĝin nutris
sobre en bordel-kvartalo,
konfiskis ĝin fatalo!
PAĜO DE ĈINESKOJ
Li Weilun (1936¡ª)
¡ªlaŭ melodio Daisangzi
Furiozas neĝvento.
Sola floro,
umefloro.
Flugas ĝia odoro.
En ĝardeno printempa
inda gloro,
ne memgloro.
Ĝi nur ridas en koro.
Even Chen (1963¡ª)
EN VINTRO
¡ªlaŭ melodio Tiaoxiaoling
Velkis,
velkis
roz¡¯, min kiel verges.
Se mankas vivo-flam¡¯,
mi zorgas vin en am¡¯?
Amen!
Am¡¯ en
ni iru romanen¡
Dum Tang-dinastio (618¡ª907) iris la granda epoko en la ĉina historio, en kiu la ĉina poezio havis senprecedencan prosperon, la Poemoj de Tang jam fariĝas brilaj perloj, kies radioj blindige lumas ĝis hodiaŭ. Tamen novela verkado ankaŭ ekmaturiĝis kaj disfloriĝis en Tang-dinastio. Ĉinoj nomas tiujn novelojn la Kuriozaj Rakontoj. Nia PENSEO jam publikigis unu en n-ro 8, nun ni invitas vin gustumi alian:
Li Fuyan
ANTAŬDIRITA GEEDZIĜO
Wei Gu de Duling fariĝis orfo ekde sia frua infanaĝo. Kiam li elkreskis, li tre volis edziĝi kiel eble plej frue. Sed dum longa tempo liaj klopodoj por svatiĝo rezultis ĉiam per nulo. En la 2-a jaro de Yuanhe-erao (807 p.k.), dum sia vojaĝo al Qinghe li restis en hotelo sude de Song-urbo. Tiam iu vojaĝanta gasto en la hotelo svatis al li, proponante filinon de Pan Fang, la eksperfekto de Qinghe. Ili interkonsentis pritrakti la detalon en la sekvanta mateno, antaŭ Longxin-templo okcidente de la hotelo.
Ĉar Wei Gu havis soifan aspiron je geedziĝo, la sekvantan matenon li ekiris al la rendevuo tre frue kiam la luno ankoraŭ brilis oblikve sur la ĉielo. Atinginte la templon li trovis ke sur la ŝtuparo sidas oldulo kun sako apud si kaj legas ion sub la lunlumo. Wei Gu paŝis al li kaj rigardis al la legaĵo, sed li scipocis legi nenion el ĝi, kio esis nek ranidformaj ideografiaĵoj nek sanskritoj.
¡°Kio estas ĉi libro?¡± demandis Wei Gu, ¡°mi diligente lernis ekde mia junaĝo kaj bone scipovas ĉian skribaĵon de la mondo, inkluzive tiun de sanskrito aplikata en okcidentaj landoj, sed mi neniam vidis libron kiel la vian. Kial?¡±
¡°Jes, kompreneble, kiel vi povis ĝin vidi? ĉar ĝi ja ne estas libro en la homa mondo.¡± respondis la oldulo kun rideto.
¡°Kio ĝi estas, se ne de la homa mondo?¡±
¡°Jen la libro de Hadeso,¡± respondis la oldulo.
¡°Sed kiel povas okazi ke vi, la vivanto en Hadeso, aperas ĉi tie?¡±
¡°Ne diru, ke mankas al mi motivo veni ĉi tien. Fakte ja vi mem alvenas tro frue, sekve renkontis min. Ĉiu oficisto de Hadeso administras iun aferon de la homoj, kiel do ili iras ne en mallumo? Nun sur la vojo duono de la vojirantoj estas homoj kaj la cetera duono ¡ª fantomoj, tion multaj nur ne rimarkis.¡±
¡°Kion vi administras?¡±
¡°Geedziĝon de la homoj.¡±
Wei Gu ege ĝojis kaj demandis, ¡°Mi orfiĝis ekde frua infanaĝo kaj nun ĉiam deziras edziĝi kiel eble plej frue por plimultigi idojn al mia familio, sed dum dek jaroj vanis mia peno en serĉado de fianĉino, ĉi metene iu propones al mi veni ĉi tien por interkonsiliĝi pri svatigo de la filino de eksprefekto Pan. Ĉu mi sukcesus?¡±
¡°Ne! Sen difino de la Destin one sukcesos eĉ svatiĝo de nobelo al filino de buĉisto, kiel do vi povus sukcesi por peti la manon de prefekta filino? Via estonta edzino nun aĝas nur tri jarojn kaj ŝi edziniĝos al vi je sia deksepa jaro.¡±
Tiam Wei Gu demandis kio estas en lia sako. La oldulo respondis: ¡°Ruĝaj fadenoj, per kiuj mi interligas piedojn de paroj kiuj destinite fariĝos geedzoj. Tiuj, kies piedoj estas interligitaj per tiuj ruĝaj fadenoj, nepre fariĝos geedzoj pli aŭ malpli frue, malgraŭ tio ĉu la du familioj estas malamikaj unu kontraŭ la alia, aŭ ege diferencaj de rangoj aŭ tre malproksime troviĝantaj. Nur se ili estas interligitaj de tiuj ruĝaj fadenoj, ili nepre fariĝos paro. Via piedo nun estas jam interligita kun tiu de la bebino, kiun mi menciis, tial vana estos via ĉia klopodado je aliaj kandidatinoj.¡±
¡°Kie estas mia estonta edzino kaj kio estas okupo de ŝia familio?¡±
¡°Ŝi estas filino de olda legomvendistino Chen, kiu loĝas norde de la hotelo.¡±
¡°Ĉu mi povus ŝin vidi?¡±
¡°Vendante legomon, la oldulino Chen ofte kunportas la knabinon en la bazaro. Iru sekvante min kaj mi montros al vi.¡±
Kiam tagiĝis, ne venis la homo kiun Wei Gu atendis. La oldulo volvis sian libron, portinte la sakon ekiris. Wei Gu sekvis lin ĝis la bazaro, kie ili vidis efektive oldan legomvendistinon, blindan je unu okulo kaj ĉe ŝi trijaran knabinon, kiu verŝajne aspektas despli malbela.
¡°Jen via estonta edzino!¡± diris la oldulo.
¡°Mi mortigos ŝin!¡± kolere ekkriis Wei Gu.
¡°Ba, vanos via ĉia provo!¡± Ĉar ŝi estas destinita fariĝi honorinda sinjorino dank¡¯ al sia meritoplena filo,¡± dirinte tiujn vortojn la oldulo malaperis.
¡°Fi al ĉi oldulaĉo!¡± blasfemis Wei Gu, ¡°eĉ se mi ne povas havigi al mi edzinon taŭgan al mia glora familio, mi edzinigos belulinon el junaj kantistinoj. Ĉu mi, la ido de nobla familio, devas geedziĝi kun tiu malbela knabinaĉo de blindulino?¡±
Li prepares akran ponardon, donis ĝin al la servisto kaj parolis: ¡°Vi estas ĉiam fidela al mi; do mortigu la knabinon por mi kaj mi prenmios vin per dek mil moneroj!¡±
¡°Jes,¡± respondis tiu.
La sekvantan tagon, kaŝante la ponardon en sia maniko, la servisto iris al la bazaro. Li ĵetis sin kun la ponardo al la knabino en homamaso kaj forfuĝis en ĥaoso de foriro.
¡°Ĉu ŝi mortigita?¡± demandis Wei Gu al la sendito, kiam ili ambaŭ forrapidis de la akcidenta loko.
¡°Koron mi celis,¡± respondis la servisto, ¡°sed bedaŭrinde, trafis nur glabelon.¡±
Post Wei Gu ree svatiĝis multfoje, sed senescepte fiaskis. Tiel forpasis plu 14 jaroj, dank¡¯ al la merito de sia patro, Wei Gu estis komisiita kiel asistanto de gubernatoro Wang Tai en Xiangzhou. Li plenumis sian oficon en tribunalo tiel bone, ke la gubernatoro edzinigis sian belegan filinon 16-17 jaran al li. Wei Gu estis ege kontenta pro tio. Sed la edzino ĉiam portis inter la brovoj oran ornamaĵon, kiu ŝi neniam demetis eĉ dum sia baniĝo. Tio donis al Wei Gu strangan senton. Post unu jaro, subite li ekmemoris la vortojn de sia servisto kaj pridemandis ŝin pri la kialo, tiam ŝi respondis lamente: ¡°Ne filino, sed nevino de la gubernatoro mi estas. Mia patro mortis sur sia posteno de prefekto de Song-urbo, kiam mi estis ankoraŭ bebino, mortis ankaŭ miaj patrino kaj frato unu post la alia. Restis de patro nur arcelo de bieno sude de Song-urbo, kie mi loĝis kune kun mia vartistino Chen kiu vivtenis min per legomvendado. Ŝi ĉiam kunportis min ĉe ŝi por min prizorgi kaj foje en bazaro, kiam mi estis nur trijara, min trafis kanajlo per ponardo ¡ª de tiam ĉe mi restis en la glabelo cikatro, tial mi ĉiam ĝin kovris per la ornamaĵo. Antaŭ 7-8 jaroj mia onko adoptis min al li kaj poste li edzinigis min kiel sian filinon al vi.¡±
¡°Ĉu via olda vartistino Chen estis kun unu blinda okulo?¡± demandis Wei Gu.
¡°Jes, sed kiel vi povas tion scii?¡±
¡°Ĉar la murdiginto ja estas mi!¡± respondis Wei Gu kaj rakontis al ŝi ĉion¡
¡°Ho, kiel stranga la sorto!¡± miris la edzino. Kaj de tiam la geedzoj vivis despli harmoniis kaj ege respektis unu la alian.
Poste al ili naskiĝis filo, kiu estis nomata Kun kaj fariĝis prefekto de Yanmen. Pro lia merito lia patrino estis honorigita per la titolo ¡°Honorinda Sinjorino de Taiyuan-distrikto¡±. Kiam la prefekto de Song-urbo aŭdis tiun historian, li nomis la hotelon, kie iam restis Wei Gu, ¡°Hotelo de Antaŭdirita Geedziĝo¡± kaj subskribis tiun nomon ĉe la enirejo de la hotelo.
el Kuriozaj Rakontoj de Tang-Dinastio
trad. Guozhu
EKSPLODO EN SALONO
En salono estis du gastoj: patro kaj lia filino. La patro sides malantaŭ tableto, la filino staris antaŭ fenestro kaj admires florojn.
Fervora maestro eniris en salonon kaj alportis belan termoson, li verŝis akvon en tason sur la tabletop or gasto. Ĵus li verŝis akvon, tiam ŝajne, ke li ekpensis ion kaj li foriris rapide en najbaran ĉambron por serĉi ion.
Volonte trinki, la patro etendis manon kaj intencis preni termoson, ĝuste tiam la termoso falis kaj eksplodis, akvo fluis ĉie sur ligna planko.
Estis strange, ke neniu tuŝis tiun termoson, sed kiu falis mem kaj eksplodis.
Aŭdante la eksplodan sonon, la maestro eliris el la ĉambro kaj demandis kio okazis. Pripensante iomete, la patro respondis: ¡°Grandan domaĝon, mi koliziis termoson kaj ĝi falis, rompiĝis. Mi petas vian pardonon.¡±
¡°Ne gravas, ne gravas,¡± diris la maestro kun malĝoja mieno.
Pro tio atmosfero en la salono fariĝis iom embarasa. Post mallonga kaj net re ĝojinda interparolo, la gastoj adiais la mastron, eliris de la hejmo de la gastiganto.
Survoje la naiva filino demandis al sia patro: ¡°Kial vi diris, ke vi koliziis la termoson kaj rompis ĝin?¡±
La patro respondis trankvile: ¡°Ĉar tia diro estas eŭfemisma kaj facile akceptita.¡±
¡°Tamen tio ne estas fakto. Mi vidis tre klare sur la vitro de fenestro ke vi sidas senmove, tute ne tuŝis la termoson. Alie, kiam la maestro metis la termoson sur la lignan plankon, la termoso ekŝanceliĝis kaj post lia foriro la termoso fine falis mem, rompiĝis. Kial vi diris, ke vi karambolis kaj rompis ĝin?¡±
¡°Vi diris la fakton. Tamen oni iam ne kredas veran fakton, ju pli vi diras vere, des pli oni ne kredas vin, tial mi nur povis tiel diri!¡±
rerakontis: Liu Xiaojun
Cheng Haiyan
HO, INSTRUISTOJ
Oni traktas vin kiel ĝardenistojn kulturantajn plantidojn kaj kultivantajn arbojn, tamen ĝardenistoj neniel penlaboras kiel vi. Oni traktas vin kiel ŝtuparojn, tamen ŝtuparoj estas malpli solidaj kaj sendanĝeraj ol vi. Ho, vi estas vi, honestaj homoj, kiuj havas noblajn karakterojn. Vi estas vi, fontoj de saĝoj, bazoj kaj vartejo de la interhoma civilizacio.
Oni traktas vin kiel kandelojn bruligantajn sin mem por pribriligi aliulojn, tamen flamo de kandeloj estas malpli ruĝa ol vi. Oni traktas vin kiel inĝenierojn de spirito, tamen inĝenieroj estas viaj disĉiploj. Ho, vi estas vi, varmkoraj homoj, kiujn plenigas fervoro kaj amo. Vi estas vi, luliloj de scio, fariĝas fiero kaj gloro de nia epoko.
trad. Wang Saobo