PENSEO*90

APR.1999


ENHAVO

Lu Jixin (1953 - )/GIRLANDO *

Sten Johansson /Alia Recenzo pri Triptiko *

Armand Su(1936-1990)/KIA EKSTAZ0 *

Tao Yuanming (365 -427 ) /trad.SHI CHENG TAI /REVENO EN KAMPARON *

Miguel Fernandez (Hispanio)/Poeto Mao Zifu: *

Jariĉ (1937 - )/Memoru la nomon Huangshi *

Even Chen (1963-) /RENKONTIĜO *


Lu Jixin (1953 - )

GIRLANDO

dedicĉta al HEA dekjara

(1989-05-01)

Rimarko de red.:Antaŭ dek jaroj, okaze de la dek-jariĝo de Hubei-a Esperanto-Asocio, Lu Jixin versis GIRLANDOn el ĉeno de 14 sonetoj, kaj, ĉentone vicigante la unuan verson de ĉiuj sonetoj, ricevis la 15-an soneton kun akrostika frazo : Al HEA la Dekjara. Nun ni publikigas sube la sonetojn 1,2,3 kaj 15.

1.

Aklamon al vi, la dekjara revuo !

Kronegon al vi, fierinda la festo !

Laŭdkanton al vi, la tajda alt-kresto !

Admiron al vi, torentanta la fluo !

 

Majesta marŝado kaj bril-monumento.

Influo profunda neniam forsvenas.

Poemon koloran jam verki vi penas

Ofere, batale por la "nova sento".

 

Ruĝfloroj kun rosoj arome ekĉarmas.

Maj-vento karese la teron jam varmas.

Oh, la histori’ de vi kiel hel-pompas !

 

Dediĉi girlandon al via dekjaro.

En mi do eksurfas la pimpa tonaro.

La kanto sincera nun alte kolombas.

2.

La kanto sincera nun alte kolombas,

El koroj amikaj mi aŭdas resonon.

Venteto de majo pripenson ekkombas,

Agitas min kanti l’ unuan burĝonon.

 

Splitinte nebulon la lando serenas,

Jen tiam aperas do HEA-fondo.

Aŭdiĝas korskua krio "ĉinoj venas",

Miraklon aklamas la tuta verd-mondo.

 

Vi staras sur teron por tera prospero.

Ektrovas vi tuje: por via apero

La mondo jam sendis multe da venuo.

 

Observas Ĉinio: sur verdan riveron,

Nu, alte, kuraĝe eklevas jam velon

HONESTAJ PERSONOJ. Profunda influo !

3.

Honestaj personoj, profunda influo.

En koro murmuras memora pur-fonto.

Iame min kongresanigis venuo

El esperantujo, el sur Haiguan-monto (noto.Haiguan-monto:situas en Huangshi.Vd.p360.

 

...La kor’ de mi batis ĉe Yangzi-rivero.

Jun-sango de sekve l’ torenton jam pulsis.

Tuj fulme min kaptis la verda sincero

Kaj la idealo korskue min surfis.

 

La forton sindonon mi kore admiris:

Ho, eĉ jam ĝenite de iuj fiuloj,

Ankoraŭ sukceson kongreso akiris...

 

Profunda impreso en mi ĝis nun pimpas.

Heroa kreaĵo, ŝvit-plenaj la spuroj,

En verda movado eterne hel-pompas.

 

15. akrostike ĉentone

Aklamon al vi, la dekjara revuo !

La kanto sincera nun alte kolombas,

Honestaj personoj, profunda influo.

En verda movado eterne hel-pompas.

 

Aĥ, kiam ruĝiĝas matena lazuro,

Lavange movad’ de ni iam jam ondas.

Abundas jam vi je ŝvit-plena la spuro.

Dekjara merito jam bildorakontas.

 

Efektas influe jam vi fierinda.

Krepuske vi ŝiras silentan kokonon,

Jesige ekaŭdi la propran marŝ-sonon.

 

Avide vi semis en jaroj pasintaj,

Radikas jam fundan la nova arbido.

Admire vin laŭdas printempa kvivito.


Alia Recenzo pri Triptiko

Sten Johansson

Ĉarme pri miljara amdilemo

La revuo kaj eldonejo Penseo en simpla volumeto prezentas tri amnovelojn el la ĉina Tang-dinastio, verkitajn ĉirkaŭ la jaro 800 p.Kr..Kiel recenzanto, mi preskaŭ havas vertiĝon pensante, ke dum miaj prapatroj lapidaris sur runŝtonoj, en Ĉinio oni verkis nuancitajn novelojn pri amo, la premo de sociaj konvencioj, kaj la malfacilo ŝanĝi sian sorton.

La komuna temo de la tri noveloj estas konflikto inter pasia amo kaj geedziĝo trudita de la familio kaj socia rango. Tio ja por multaj homoj restas aktuala dilemo eĉ post 1200 jaroj !...ĉiu novelo traktas la ĉeftemon malsame kaj disvolvas sian individuan stilon kaj karaktero. Sume la rakontoj tre ĉarmas kaj donas ege interesan bildon pri lando kaj epoko ne bone konataj de la plej multaj nuntempuloj.

La tradukinto Hu Guozhu aldonis simpatian kaj interesan enkondukon, kun multaj klarigoj kaj analizo pri la signifo de la verketoj.

Teknike la libreto estas tre simpla.

--citita el MONATO 12/1998 kun mallongigoj


Armand Su(1936-1990)

KIA EKSTAZ0

Kia ekstazo estas kuŝi

ĉe ŝia flanko en mallumo

kaj ŝian nudan korpon tuŝi

en sinforgesa am-brakumo

1966


Tao Yuanming (365 -427 )

REVENO EN KAMPARON

(daŭrigo de p.345)

II

Sur kampar' for l' ofica sieĝo,

ne vizitas straton luksa ĉaro.

Dumtage fermiĝas pord' de heĝo,

mi pri l' mond' ne zorgas en la halo.

Spite herbojn laŭ la pad' vilaĝe

kamparanojn ĝoje mi frekventas,

ni babile vizaĝ-al-vizaĝe

pri morusoj, linoj nur atentas.

Linoj kaj morusoj tag-post-tage

vigle kreskas sur la vasta tero,

mi nur timas, ke tuj prujnos plage,

tiuj velkos kun herboj dum gelo.

 

III

Fabojn plantas mi sub monto sude,

ol plantidoj, herboj pli prosperas.

De mateno mi klopodas bute,

kun sarkil' sub luno hejmon celas.

Ĉe arbedoj, herboj stretas pado,

humidas la vest' en rosa soro;

spite al la vest' en rosinvado,

mi preferas vivon laŭ la volo.

el la ĉina :Shi Chengtai


Miguel Fernandez (Hispanio)

Poeto Mao Zifu:

la neniam venkebla venkito

(Prelego dum UK en Montpeliero)

Antaŭ la poemoj de Mao Zifu sendube la leganto sentas la samon, kion la granda Goethe sentis antaux la arto de Paganini, nome tian misteran povon emanantan el la verko, kiun ĉiuj ĝisoste perceptas kaj neniu filozofo kapablas klarigi.Tielaj sin prezentas antaŭ mi la unuaj versoj de Mao Zifu. Danke al kolego Aldo de’ Giorgi, kiu havigis al mi la adreson de nia juna ĉina poeto, mi ekkontaktis lin letere. De tiam ni nomas nin reciproke fratoj. Ja fratoj per la poezio kaj per esperanto.

Tiaj unuaj versoj de nia Mao Zifu aperis antaŭ mi kiel nova limfo. Kiel ĉielarkoj el metaforoj kaj originalaj lirikaj bildoj esprimitaj per kuraĝa lingvaĵo.Kiel freŝaj trablovoj en la, feliĉe, ĉiam pli interesa panoramo de nia nuntempa poezio, kies grundon, post etapo de seko kaj novala ripozo, verŝajne fekundigas diverslandaj ventoj kaj aluvioj.

Tiaj unuaj versoj de nia Mao Zifu elfluigis belon kaj veron el azia animo, tamen formulitajn per okcidenta kor-batado: splende surprizaj tropoj, abunda provizo de analizaj lingvoformoj, de plej oportunaj leksemoj, kiuj PIV-paĝe dormas la dormon de forgeso...Lia lingvaĵo kaj lia mondrigardo aperis tiel niaj, kaj samtempe tiel novaj, ke pluraj el miaj kompanoj el la ibera grupo konjektis la nomon Mao Zifu simpla ludo far iu ajn el ni mem, kiu kaŝe pseŭdonimis ĉine. Ne tielis. Kiam mi montris al miaj kamaradoj la leterojn el la ĉina frato, ĉiuj konvinkiĝis pri lia reala ekzisto kaj palpis el liaj vortumoj la poetan kaj homan staturon de nia verkisto. Kaj eksciis pri li, pri lia vivo, pri lia stato...

Jen, ĝeneraltrajte, la fono, el kiu ŝprucas la lirika laboro de nia poeto. Tamen, vi vane spuros en ĝi alvokojn al larmado, al kompato aŭ al mizerikordo. Nenia kortuŝismo. Tute male. El la versoj de Mao Zifu efluvas tia viv-kuragxo, tia digno, tia anima grandeco, ke li, samkiel la heroo de la hispana populara poemo El Piyayo, "me causa un respeto imponente", nome ĉe mi naskas imponan respekton. Nenia viktimismo. Lia situacio, kompreneble, forte speguliĝas en lia verkaro. Sed la angoro ĉe Mao Zifu estas multe pli profunda, multe pli esenca, metafizika. Estas la angoro de Soren Kierkegaard, de Miguel de Unamuno, de Jean Paul Sartre. Estas la angoro de ĉiuj homoj trafitaj de tia mirinda frenezo, la poezio. Estas la viv-angoro, sen kiu, verŝajne, ne eblas belarta kreado.

Iom poste mia kolego kaj amiko Ertl poŝtis al mi la manuskripton de zifua poemaro titolita Kantoj de Anteo. Kiam mi enprofundiĝis en la putojn kaj ŝaktojn de liaj mondperceptoj; kiam mi trairis la buntan arbaron de liaj metaforoj kaj simboloj mi enamiĝis al la poem-kolekto. Similan ravon spertis mia kompano el la ibera rondo, la filologo Antonio Valen. Tiel, ke ni decidis verso-postverse analizi la tuton, revizii ĝin kaj, fine, klopodi ke iu eldonisto okupiĝu pri ĝia libroforma aperigo. Lastatempe Valen, koresponde kun Mao, konfrontas niajn interpretojn kaj sugestojn kun la celoj kaj preferoj de la aŭtoro kaj pretigas enkondukon, kie li elmontros la ĉefajn kleojn kaj ŝlosilojn de la zifua poetiko, unuavide iom tre hermeta, en kelkaj partoj trapasita de blindumaj surrealismaj sugestioj eksteraj al formala raciigo sed kun radie hela kaj klara "lirika logiko",kaj, ĉiam, plena de afekciaj valoroj, de alt-fluga belo, de densa poezia substanco.

La poemaro konsistas el naŭdek kvar diverslongaj poemoj grupigitaj en tri partojn. La unua,Kanto de Anteo, kiu donas nomon al la tuta kolekto, prezentas la konscion de la poeto, projekciita sur duoblan planon ontologian-socian, t.e. lian memon, lian situacion, lian proteston kontraŭ ajnaspecaj maljusto kaj servuteco, lian ligitecon al la vivo kaj al la homoj. En la dua, noma Eterna distanco, la poeto parolas pri amo pri fizika amo, ne ebla al li ĉi-momente, pri am-spuroj kaj am-sopiroj, kies ombrojn li povas revivigi sonĝe aŭ reve aŭ poeme.

(represita el n-ro 215 de FONTO (nov./98) kun mallongigoj. Daŭrigota)

*********************************


Korektendo

Sur p.352 de papera versio en la dekstre 7-a linio , anstataŭ mispresita K(ĉapelita u)iangsi oni legu Kŭ(ikso)iangsi (kuŝjangsi) !


Jariĉ (1937 - )

Memoru la nomon Huangshi

--el Jariĉa Vivo, Ja Riĉa Vivo!

Rememoroj de Veterana Esperantisto

 

El la loknomoj de nia provinco, multaj eksterlandaj s-anoj scias nur Wuhan, la provincan ĉefurbon. Ili eĉ ne konas Hubei, la nomon de nia provinco, kvankam tie, antaŭ 20 jaroj, aperis la unua provincnivela Esperanto-asocio en nova Ĉinio. Do, por ili estas des malpli konata la nomo Huangshi, nominale la "dua granda" urbo de Hubei, kie tamen aperis rekordoj de Esp-movado, vere notindaj por ni.

Antaŭ preskaŭ 20 jaroj, en Ĉinio estis projekciita iu nova kino nomata "Hejmsopira Stelo " , kies enhavo estas pri japana fraŭlino edziniĝinta kun ĉina junulo. La enhavo elektis materialon el vivo de Verda Majo kaj Liu Ren .Kaj geaktoroj de Ĉinio kaj Japanio kune ludis en la filmo. Laŭ mia memoro, la ĉefrolino estas fama aktorino en Japanio nomata Kurihara 栗原小卷, kiun mi tre ŝatas. Kiam la kino estis projekciata en Huangshi (黄石),mi petas, ke vi memoru la nomon de la urbo Huangshi!!,tieaj gesamideanoj, profitante la ŝancon propagandi Esperanton kaj varbis la lernantojn por Esperanto ĉe la pordego de la kinejo. Multe da gespektantoj de la kino tuj sin anoncis por lerni Esperanton en la kursoj funkciitaj de Huangshi-a Esperanto-Asocio. Tiel, estiĝis vigla E-movado en Huangshi.

En 1981, Hubei-a Esperanto-Asocio okazigis kongreson en Huangshi. Invitiloj estis dissenditaj tra tuta lando. Sekve, en junio tiujare, miloj da amatoroj, lernantoj de Esperanto kaj Esperantistoj svarmiĝis en Huangshi. Kiam mi veturis al Huangshi, ĉe la fervojo kaj sur la avenuoj tra la urbocentro de la stacidomo al la kongresejo sur Haiguan-monto,troviĝas multe da verdstelaj flagoj, la etoso estas tre densa kaj ’verda’. La gesamideanoj el diversaj provincoj veturis al Huangshi de diversaj lokoj...,iuj eĉ biciklis mil kilometrojn. Tiam estis 1981 !! pri la kongreso mi ne juĝas ĉi tie, sed mi certas, ke la Kongreso estas UNUA vera Esperanta cxina Kongreso en ĉina E-historio. Post la kongreso la movado en nia provinco iris iom zigzage. Iuj silentis kaj iom post iom malaperis. Sed veraj Esperantistoj daŭre lernas, studas kaj verkas kaj ordigis siajn E-aferojn. Ĝis 1986, tiam en Pekino okazis la 71-a UK. do la movado en nia provinco iom post iom vekiĝis kaj daŭris ĝis nun vigle.


PAĜO DE ĈINESKO

Even Chen (1963-)

RENKONTIĜO

—laŭ ĉinesko Langtaosha

Ni gaj-tostas por

renkonta hor’.

Ĝarden’ replenas de flor’.

Ĉio antaŭa freŝas

en nia kor’.

 

Haste disos for

ni kun dolor’.

Morgaŭ pli punciĝos flor’.

Sed ĉu min akompanos

senfina sol’ ?

 

LANGTAOSHA (Ondoj Forblovas Sablojn):ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvin versoj de 5,4,7,7,4 silaboj, laŭ rimarangxo de a,a,a,x,a. (x=senrima)


                                                                   返回目录