PENSEO*91

MAJ.1999


enhavo

Shi Chengtai (1939 - )/PENSE,ĈINE, REVE... *

Mao Zifu (1963 - ) /MAJE PRI MAJO *

Miguel Fernandez (Hispanio)/Poeto Mao Zifu: *

Jaricx (1937 - ) /Kunloĝado Antaŭ 23 Jaroj *

Lu Jixin(1953-)/VINO *


Shi Chengtai (1939 - )

PENSE,ĈINE, REVE...

dediĉita al HEA dekjara

(1989-05-01)

Rimarko de red.:Antaŭ dek jaroj, okaze de la dek-jariĝo de Hubei-a Esperanto-Asocio, Shi Chengtai versis longan poemon PENSE, ĈINE, REVE... el 267 verso en 9 pecoj. Nun ni publikigas sube la pecojn 1,2 kaj 6.

 

Jen, jam la deka majo,

ĉu verda, aŭ ĉu ruĝa ?

Nur tremas mi kun gajo,

ke Hubei Esperanto-Asocio

antaŭenvadas kun la voĉo muĝa

por Esperanto-movado en Ĉinio.

1.

Post la jardeko katastrofa

ankoraŭ ĉie ja silentis

la ĉina disĉiplaro zamenhofa.

Tiam mirakle ĉe l' rivero ventis

en urbon Wuhan de la verda mondo.

Jen ek, aŭroris sur la horizonto.

Inter la kunsidintoj sidis Tikos,

kiu parolis ĝoje kaj afable,

ke la movada perspektiv’lirikos,

kaj revigliĝos lokaj la movadoj,

kvankam stariĝos antaŭ ni probable,

neatendate, multaj la blokadoj...

2.

La fotoj de ĉinoj ekpostenas

sur la tuta kovril’de ESPERANTO (noto:n-ro 2/1979)

kun la titolo pika : Ĉinoj (re)venas !

Kaj en Movad’ Wuhan fariĝas fanto.

 

En Huangshi kelkkvartale estis kursoj;

okazis la Unua Simpozio

en Zhongshan-parko, Wuhan kun ekskursoj;

la lingv' elbuŝis en Esperantio.

 

Por la eseo kaj seri-poemo

en BK premiita estis Ikso.

(Nun li kabeis. En rekviemo

pentu, renoviĝu, kiel fenikso !)

 

Sur Lushan-mont' la Forta Voko sonis,

kantis kaj dancis la samideanoj.

Kaiz, Yu Kuanren en juneco dronis;

sed Guozhu konsideris pri la planoj:

 

Aperis la revuo NOVA FLORO,

kiun gratulis Tikos per poemo.

Koresponda Esp-Kurso kun la koro

verda semis spite al anatemo.

 

Okazis Kunming Esperant-Kongreso;

Sciencteknika Simpozi', Wuhano;

Diskut'en Wuxi iris kun sukceso.

De Huangshi komenciĝis la elano !

 

Pri tio la malsana Tikos klaris

"Loka Movad' instigu al la centra!"

skribinte sur la lito, li amaris

kun varmaj larmoj, per peniko pentra.

 

Torcxon de Tikos tenas Guozhu alte,

ĉirkaŭ li membroj de la Tikos-skolo

klopodadas por Esperant' ekzalte,

eĉ restas se poeto sen popolo?!

6.

Ragnar iam vizitis Wuhan trajne,

lin akompanis Guozhu la malŝika.

Ili parolis samlandane ŝajne.

La lingv' ja estas ponto la amika !

 

Vizitis Wuhan

gastoj el Japanio.

Tokuda ĝoje

kun Guozhu, Fort babilis

kiel en familio.

 

Yukik' Isobe kun aliaj

al l' Orient-lago vizitis.

Fluis l' ondoj konversaciaj

en Esperant' kiuj iritis

l' interpretiston de l' japana,

ĉar li nur restis l' akompana.

 

Antaŭ kinejo ĉinaj junulinoj

salutis esperante al japano,

riverence, malpreme laŭ kutimoj.

La japano ja estas veterano.

Li diris, tio estas la miraklo:

Esperantiĝas vi trimonate !

Ĉirkaŭ ili formiĝis la spektaklo,

ili delicis por renkont' korbate !

 

Jen anekdoto:

en Kunming al Umeda

per l' akrostiko

salutis mi kaj Guozhu.

Ĉu l' ag' nur etikeda ?

 

Ho, Osioka,

kara amiko ! L' amo

al nia lingvo

stringe ligas nin kore.

Kuraĝu al viv-dramo !

 

Post pluvo en Harbin

mi akompanis vin

viziti Sun' insulon.

Elmetis vi postulon:

Ni fumu eksterporde !

Dum oni dancis lorde

en Junulara Halo,

babilis pri detalo

ĉiu, ni, de Movadoj

ĉe junaj ridkaskadoj...

 

Ho, Harbina somero,

la sorĉplena vespero !

 

Nun vi invitas min

viziti vian landon,

eĉ prodigos la kvanton

da monoj. Dankas vin !

Tamen mi klare scias,

ke oni vin pensias:

pro tio mi hezite

konsentus. Sed l' imago

estas ĉe vi subite:

Per preleg' por la pago !

 

Do, ni atendu la ĉarmtempon:

Ni vid-al-vide, babilante,

esprimos ĉion esperante;

kaj drinkos, fumos; sonĝos en printempon !

 

Paseo foras,

sed pri kortuŝaj scenoj

ni rememoras...


Mao Zifu (1963 - )

MAJE PRI MAJO

Majo de Karel Hynek Macha

El la ĉeĥa tradukis Tomas Pumpr

Eld. ĉeĥa esperanto-asocio 1997

60 p. ISBN 80-901334-5-2

 

Majo de Macha ne estas por ni nura versista rakontado pri la filo, kiu murdis propran patron pro patra malhonestigo de fila fianĉino...Tamen la maniero, kiel Macha en la verko projekcias sian vibran homan amsenton, liaj kronplektoj da asociitaj versoj - bildoj de kosme vastaj dimensioj, tio plu validas...?

Josef Rumler diris la suprajn vortojn kiam li postparolumis la libron Majo de K.H.Macha.

Rumler ankaŭ rimarkis, ke Macha sukcesis anticipi nian modernan manieron de asociado de bildaj ideoj, la bazan krean manieron de la poeziado de niaj tempoj?

Maje, legante la poemegon pli ol 800-versan de Macha origine aperintan en 1836(jes ja!), en la ĉambreto mi ĝuis la frandaĵon miksintan majajn pejzaĝojn kaj la gejseronda poeziaj imagoj pri doloroj kaj ĝojoj de profunde sentiva homa animo? Vere, la scenoj estas ravaj montoj, lago; arboj, insektoj, bestoj; nuboj, ondoj...kaj sentivaj - knabino ĉe bordo atendis sian fianĉon; la fianĉo murdinta sian patron pensas pri inteco kaj onteco, alfrontante mortan kondamnon. En realo kaj imago mi dronis en muntoj faritaj de la originala aŭtoro. Iam kaj ie la aŭtoro kunfandis sin kun la heroo. Legante, ankaŭ mi iam kuniĝis kun la heroo k iu havis junecon maj-eskan(!) kaj amikinon, sed la sorto-patro rabis ĉion de mi; mi volus murdi la patron...

Jes, la traduka lingvo Esperanto de Pumpr estas korefea - flue rimoza. Se nepre indiki makulojn, mi rimarkas jenajn :

P.15/l.14, sed interne de l' turo nur mallumo regas

P.25/l.3, Vaste en ebenaĵ'  dormas la Lun-trankvil'

Tiaj versoj ne povas fariĝi pli normaj ? Kaj

P.20/l.6, je nova sonĝ' transformos

P.22/l.3, kaj flustras dolĉkanta lulo

Tiaj legiĝas ŝajne ne tiom fluaj, ĉu jes ?

Kiel ajn, la poemego estas leginda, kaj tradukinda en nacilingvon. Nu, sinjoro Shi Chengtai jam tradukis ĝin en la ĉinan. Ni esperas ke la ĉina versio el Esperanto aperos baldaŭ.

Mao Zifu


Miguel Fernandez (Hispanio)

Poeto Mao Zifu:

la neniam venkebla venkito

(Prelego dum UK en Montpeliero)

(daŭrigo de p.359)

La tria parto, nomata Ekspliko, fakte konsistas el sola poemo sepcent-tridek-ses-versa, nomata Ekspliko de sonĝoj.En ĝi kulminas la arto de nia poeto. En ĝi, lirika art-fajraĵo, utaoj kaj tankaoj, t.e. tradiciaj japaneskaj kombinoj de kvin- kaj sep-silaboj, vehiklas unu el la plej avangardaj kosmogonioj, kiun ĝis nun mi ĝuis en la internacia lingvo. Por Mao Zifu, samkiel por Calderon de la Barca, la vivo estas sonĝo, lia vivo estas sonĝo, kaj, surbaze de tia sonĝo, li konstruas poezian kosmon, kie regas lirikaj propraj leĝoj. La aĵoj, la homoj, la historio aperas jen distorditaj, jen klarprofile rekonstruitaj laŭe al la realaĵo neekzistanta ekster la limoj de la poeta menso. Jen la miraklo de la poezio. La poeto povas elmagii universojn.La poeto estas eta dio, asertis la ĉiliano Vicente Huidobro, iniciatinto, kune kun la franco Pierre Reverdy, de la avangarda movado nomata Kreadismo, kiun Huidoro mem enkondukis en Hispanion en 1918. Dense konceptismaj formuladoj, apudeco de vortoj ordinare neapudigeblaj, sinsekvo de bildoj nesuspektitaj, kvazaŭ figuroj el la surrealisma pentro-arto de Dali...El ĉio de Zifu elalĥemias poezion. Eĉ el la matematiko kaj la teknologio. Samkiel Marinetti, la kreinto de Futurismo, kaj la genia Majakovski, kiuj rigardis konkurs-aŭton tiel bela kiel la Venkantino de Samotraco.

...Kompreneble, mi ne pledas por avangardismo kiel doktrino. Plej ofte avangardismoj estas nur puber-aĝaj febroj, tamen trapasendaj kaj trapasindaj, ĉar ili renovigas la sangon de la poezio.

Tradicio kune kun avangardismo, jen la devizo de la hispana plejado konata per la nomo Generacio ’27, al kiu apartenis i.a. Federico Garcia Lorca, Rafael Alberti, Jorge Guillen, la Nobel-premiito Vicente Aleixandre...Mao Zifu aplikas ĝuste tian devizon. Kiel dirite, per la tradiciaj utaoj kaj tankaoj, li elĵonglas neniam formulitajn nuntempaĵojn. Analoge, lia poezia kosmo vidiĝas semita per simboloj el plej diversaj antikvaj mitologioj: hinduisma, budhisma, persa, skandinava...Kaj ĉefe helena-romia. Jam la titolo mem evidentigas lian ŝaton al ĉi lasta.

Kaj tiel, ĉi poeto, ĉi neniam venkebla venkito, en sia cxambro, kiun li rigardas ĉielo kaj kaĝo, kapablas fajne ŝpini sonĝeskan lirikan universon, paroli al ni pri amo, espero kaj despero, krii plengorĝe, ke li vivas kaj mortas ĉiutage, samkile ni ĉiuj. Tiel ĉi junulo, kiu nomas min frato—kia honoro! —ĉiuverse kaj pretervole instruas min pri poeteco kaj homeco.

Tial mi hodiaŭ emociplene prezentas al vi la manuskripton de lia ĉefverko kaj pledas por ke ni ĉiuj ebligu ĝian aperon libroforman. Ne pro karitato aŭ kompato, sed pro ĝiaj poeziaj kvalitoj, pro la fakto, ke la poemaron Kantoj de Anteo meritas kaj la nuntempa esperanto-poezio kaj la esperantaj poeziemuloj kaj la aŭtoro mem.

(ekstrakte represita el n-ro 215 de FONTO nov./1998 . )


Jariĉ (1937 - )

Kunloĝado Antaŭ 23 Jaroj

--el Jariĉa Vivo, Ja Riĉa Vivo!

Rememoroj de Veterana Esperantisto

 

Nia poeto Shi Chengtai iam versis hajkon:

Paseo foras,

sed pri kortuŝaj scenoj

ni rememoras...

 

Tio vekis mian karmemoron pri kunloĝado en aŭgusto 1976, kiam dum longa jardeko verŝajne tute silentis EM en Cxinio, sed fakte ne cxesis verdaj (eble kaŝ)aktivadoj en nia urbo.

Kiel decembro, aŭgusto ankaŭ estas sankta por ni ,E-istoj. Pro tio, nur pro tio, ni, kvar E-istoj en Wuhan: Ĉinson, Danko,Ikso kaj mi, okazigis E-tagon la 9-an aŭguste apud kaj en Orient-laga Pejzaĝ-Regiono (OLPR).Jen estas mia siatempa priskribo, mirakle konservita gis hodiaŭ : Je la 5-a horo vespere de la oka tago aŭguste, ĉiuj ĉeestantoj kolektiĝis en Yang Rezidejo ( tiel honore nomata estis mia simpla hejmo) apud Orienta Lago, komencante E-tagon per E-interparolo kaj kunmanĝado. Poste ni kunnaĝadis en la Orienta Lago dum 3 horoj: de 20-a ĝis 23-a horo. Kiel ĉarma la nokto estas ! Kiel dolĉa la akvo estas !

En la klara kaj pura akvo naĝis nur kvar E-istoj kun mia filineto Espera! Ĉirkaŭ ni nur spegula akvo kaj arĝenta lunlumo,ni aŭskultis la susuradon kaj murmuradon de la akvo plaŭdita de ondoj, kaj nian karan lingvon. La vortoj kaj frazoj de Esperanto ŝvebis en la aero sur la akvo. Ho, bela nokto! La nokto purigas niajn mensojn. La akvo korpojn.

Akvo-lumo, lun-ombreto, Esperantistoj kaj Espero , superbele kristala nokto ! Ni ĝuis, sopiris...,sopiris ankaŭ pri kara s-ano kiu ne povas veni !

Naĝinte ni promenas sur la vojeto arĝentumita de luno, kiu estas inter du lagoj (La Orienta kaj Frukto).Kiel poezia ! Je la 24-a ni revenis en Yang Rezidejo por kundormi? Ja, kundormi !? Jes !Vere neforgesebla nokto !

Ni okupis la tutan etaĝon de la domo. Mia edzino kaj mia fileto kun Espera dormis ekster domo, sub la luno.

La sekvan tagon ni leviĝis kun aŭroro, piediris en la krepusko al Oriento, kie la suno leviĝis.Dum tuta tago en OLPR ni kunmanĝis en la Pir-ĝardeno, kundrinkis en la kiosko, kun-fotis apud, sur kaj en akvo, ĉirkaŭ la ŝtona tablo...kun nia kara verdstela flageto.

Tiuj fotoj, post 20 jaroj, nun jam fariĝis karaj historiaj objektoj, raraĵoj por ĉina EM.


PAĜO DE ĈINESKO

Lu Jixin(1953-)

VINO

—aŭ ĉinesko Dekses-silabo

Vin’

likva flamo jen en sin’

pelas vin

al kulmin’ravin’

 

DEKSES-SILABO:ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1,7,3,5 silaboj, laŭ rimaranĝo de a,a,x,a. (x=senrima)


                                                                                    返回目录