PENSEO,n-ro 92 (Junio/1999)


Mao Zifu (1963 - )Ĉe la sojlo de l' jarcento nova *

Lu Jixin (1953-)Gratulon al HEA la dudekjara *

Gnail (1946- )POEZIO DE BEI DAO: VALORO DE LA FIDO *  

Bei Dao (1949- )DEKLARO/trad.Shi Chengtai * 

PATRINAJ FLUSTROJ/Verkis Wang Lingyun/Tradukis Censinio (1919- ) * 

el Spiriteco de Afanti /Versita de Laŭlum * 

A.S.Puŝkin (1799 - 1837)Exegi monumentum.../trad.K.Gusev kaj I.Ĥoves * 

Su Shi (1037 - 1101 )LA NOKTA VIZITO AL CHENGTIAN-TEMPLO/trad.Guozhu * 

Armand Su (1936 - 1990)ELREVIGO * 

Miĉino(1938-)VOKOJ * 


 Mao Zifu (1963 - )

Ĉe la sojlo de l' jarcento nova

al donghu-a seminario 1999

 

ĉe la sojlo de l' jarcento nova,

iuj vidas nur inferon vivan,

kaj aliaj ĉasas paradizon

mortan. Devo,volo aŭ destino ?

 

spite, for de montra fingro dia,

la piedon sturman levas vi ?

donghu-anoj kun la maja kor', kaj

respondantoj de la trumpetado.

 

ĉe la sojlo de l' jarcento nova,

iuj kusxas sur pasintaj laŭroj,

aliaj prirevas asfodelon.

sonĝa arkadi' ensune daŭros ?

ankaŭ vi kapturnas, tamen vi

ja starante muntas piedsignojn

por elfari morgaŭan retaron.

ankaŭ vi aspiras, tamen vi

ja sidante ĉe l' reala lago

por projekti la sekvantan kurson.

 

vi ne estas feoj, sed l' alvokoj

kaj la eĥaj tonoj orelparon

distancan de vi atingas tra ra...

korpe disaj ni unuanimaj

ekpostkuras al vi, trateratra...

tra la pordo de l' jarcento nova.

Changde.1999-04-12.

 


Lu Jixin (1953-)

Gratulon al HEA la dudekjara

 

Pri via marŝo diras al mi la flor',

Kaj tero scias varmon en vi kun sang-bol'.

Neniu pertis dolĉon de bela sonĝ',

Renkontiĝas fine ni en ĉi hela hor'.

 

Riveroj,montoj sub ni ĵetitas for.

Jen ĉe ni karas ĉiu renkontiĝa hor',

En ĝoja tago plena de suna bril',

Man-en-mane ravu ni nin en long-parol'.

 

Maten-ruĝon trikas steloj jam,

Post vent-pluva ar' ŝosas aŭror',

Esperanton sorĉe oru l' sun',

Blovas amikecon printemp-favor'.

 

La sama sento donas al ni samon de vol',

La sama ĝojo al mi samon kanton el kor'.

(1999-0501)


Gnail (1946- )

POEZIO DE BEI DAO:VALORO DE LA FIDO

Kvankam ni vivas en la mondo de poezio, tamen ni ofte ignoras noblan, elegantan muzikon de la poezio, homoj. Sub malpura bajoneto la poezio kreskas, kontraŭ la akra klingo de la bajoneto. La poezio, kiu kreskas el-sub sango, kun teraparfumo kune forlavas la sangan haladzon kaj lasas la sufokatajn animojn eliĝi de la tera tavolo, kaj profunde enspiri freŝan aromon. La aero neniel estas ŝlosita, kiu libere kaj ĝoje fluktuas en la sino de la naturo. La poezio vagasen la libero, sen la libero ne troviĝas la poezio.

Por la plej elstara gorĝo en la moderna ĉina interpopola poezia movado vanta babilaĵo ne estas bezonata; legante liajn poemojn, vi sentos, ke la nacia koro batas. La unuaj esperantigantoj de liaj poemoj sendube komprenas la spiriton dela poezio: la poezio absolute troviĝas ekstere de la potenco, kaj nur ĉar la poezio estas libera, ties vivo povas eterniĝi.

De la ĉielo voĉo kun sufiĉa fido sonas al ni : la historio estas justa, sed la historio bezonas la tempon.

1999-04-20,Chengdu

 


Bei Dao (1949- )

DEKLARO

Eble lasta momento alvenas

Mi ne restigas testamenton

nur postlasas la plumon al mia panjo

Mi ne estas heroo

dum la periodo sen herooj

mi nur deziras fari min Homo

Kvieta horizonto

dividas la vicojn de vivantoj kaj mortantoj

Mi nur elektas ĉielon

sed neniel falas genue sur la teron

por ne elstarigi grandecon de la ekzekutistoj

kaj bari venton de la libero

El kunglotrafaj truoj, kiuj similas al steloj

fluos la sangoruĝa aŭroro

IRU

Iru

Falantaj folioj ŝvebas en valon

sed kanto ne trovas neston por si

 

Iru

Lunlumo sur glacio

emanas de-sur riverujo

 

Iru

La okuloj rigardas al sama ĉielo

sed la koro batas krepuskan tamburon

 

Iru

Ni ne perdas la memoron

kaj serĉos lagon de la vivo

 

Iru

Vojo, ho vojo

plenas de ruĝaj papavoj

 

Trad. Shi Chengtai


PATRINAJ FLUSTROJ

——Vane Restas Miloj kaj Miloj da Volumoj

Verkis Wang Lingyun

Tradukis Censinio (1919- )

Wang Dan ege legemas. Ekde infanaĝo li ŝatis legi librojn. Jam kvar-kvin-jare li voradis infan-legaĵojn, nome, bildrakontojn. Fariĝinte lernejano, li kaŝe legadis historiajn romanojn, kiel "la Tri Regnoj-n, "Ĉe la Akvobordo"--n ktp. Pro timo, ke tio malhelpos al li la lernadon de lecionoj, ni malpermesis lin legi librojn ekster la lernoplano. Sekve lia kaŝlegado.

Dum siaj mezlernejaj jaroj, nia filo ofte aĉetis de si ŝatatajn librojn per sia ŝparita poŝmono. Li zorgeme ilin klasifis kaj numeris kiel trezoron.La tempo, kiam li aĉetis la plej grandan nombron da libroj, koincidis kun lia unuafoja elkarceriĝo. Dum du jaroj li akiris el librejo pli ol mil volumojn, entute pagitajn per sia verkohonorario. Liaopinie, tio estos por legado en malliberejo, se iutage li refoje enkarceriĝos.

Bedaŭrinde, ja trafis lia eldiraĵo. Tuj post lia duafoja enprizoniĝo, ĉifoje en Ĝjingĝjoŭ, ni faris al li viziton. Ni alportis grandan dorsosakon plenplenan de libroj kaj gazetoj.

La prizonlaborantoj tre miris post ekzameno de la enhavo. Ili rimarkis, ke estas ja la unua fojo, kiam ili vidas alsendon de tiom da libroj por malliberulo farties familianoj. Ni esplikis, ke nia filo ege legemas, li ne eltenos eĉ unutage mankon de libroj ĉemane. Ili diris, "Jen legoĉambro ĉi tie. Se li deziras legi, li ja povas pruntepreni librojn de ĉitiea libro-tenejo." Ni ridete rediris, ke eble la enhavo de ĉitiea librotenejo ne povos kontentigi la bezonon de nia filo.

Ekde tiam, ĉiufoje ni faris nian monatan viziton al nia filo, ni kunportis al li kelka-dekon da libroj kune kun ĝisdatitaj periodaĵoj kaj ĵurnaloj, spite al la malfacilego survoja. Ĉiufoje alportĝis pezega pakaĵo. Mi sekrete ĉagreniĝis, ke lia sano difektiĝis pro troa diligenteco en studado. Sed li ĉiam dirias, kun libroj enmane, kviete batadas la koro.

Matene de la 19-a de aprilo,hejmeniĝinte post adiaŭo al nia filo ĉe la flughaveno, mi eksidis en lia iama dormoĉambro, kie nun solece staris la ses kestoj da libroj kaj gazetoj, ĵus revenigitaj el la fora malliberejo. Kaj apude silente staris ankaŭ kvar ĉemuraj bretoj same plenaj de pli ol mil volumoj da libroj, sendotaj sed finfine ne forsenditaj. Ŝvebis en mia koro nepriskribebla sento.Jen volumo post volumo da libroj, kun plej variaj enhavoj, buntaj kaj kalejdoskopaj. Ĉu ili scias, ke jam foren veturis la mastreto, sen revendato ? Kiam li ankoraŭfoje kompane kunvivos kun ili ? Ja ne respondeble.

La 25-an de aprilo, 1998.

(Tradukita el Hongkonga ĵurnalo)


el Spiriteco de Afanti

Versita de Laŭlum

24

Kantisto diris al Afanti:

"Mi ĉiam timas por ekkanti.

Kion mi faru, ho ĉielo !"

"ŝtopiĝu al vi la oreloj !"


 Memore al la 200-a datreveno de la naskiĝ-tago de la granda rusa poeto A.S.Puŝkin

 

A.S.Puŝkin (1799 - 1837)

Exegi monumentum...

 

La monumenton mi konstruis nemankrean,

Sur homa voj' al ĝi ne kreskos jam absint'

Pli alten levas ĝi la kapon malobean,

Ol Aleksandra kolonpint'.

Ne tute mortos mi : en liro testamenta

Eskapos putron kaj postvivos kora ard',

Kaj oni gloros min, dum sub la lun' arĝenta

Almenaŭ unu vivos bard'.

Diskuros fam' pri mi tra rusa lando larĝa,

Kaj ĉiu ĝia gent' sonore nomos min —

Fiera slava nep', kalmuk' kaj nun sovaĝa

Tunguzo, kaj severa finn'.

Kaj longe estos mi amata sur la tero,

Ĉar sentojn bonajn nur vekadis mia kant',

Dum la kruela temp' mi kantis pri libero,

Kompaton vokis al falant'.

Ordonon dian do obeu sole, muzo !

Sen timo pri ofend', sen laŭrokrona kult'

Indiferentu al aklamo kaj akuzo

Kaj ne disputu kontraŭ stult' .

--Esp-igis K.Gusev kaj I.Ĥoves


 

Su Shi (1037 - 1101 )

LA NOKTA VIZITO AL CHENGTIAN-TEMPLO

Nokte de la 12-a de la deka monato, en la sesa jaro de Yuanfeng-erao (1083 p.K.), kiam mi estis demetonta mian veston por enlitiĝi, verŝiĝis en mian ĉambron lunĉarmo. Ravite, mi ekleviĝis promeni. Ĉar neniu dividis kun mi la ĝojon,mi ek iris al Chengtian-templo por viziti al Zhang Huaimin. Ankaŭ Huaimin ankoaŭ ne enlitiĝis, ni do kune ĝuis la promenadon en la korto.La korto baniĝis en lunlumo, kvazaŭ plena de kristale klara akvo. En la akvo ŝanceliĝis interkruciĝaj akvoherboj en ombroj de bambuoj kaj cipresoj.Kiunokte ne sorĉas la luno ? Kie ne troviĝas bambuoj kaj cipresoj ? Tamen, jatro ofte mankas la liberruloj kiel ni ambaŭ.

elĉinigis Guozhu


 

Armand Su (1936 - 1990)

ELREVIGO

La amata in' jam sur alies lito

por plenumi l' devon en ekstazo nupta.

Ŝia korpo, iam al mi promesita,

sin proponis por alies ĝu' volupta.

 

La figuro virga en ekspono nuda

por oferi l' plej sekretan de la karnoj.

Por intima tuŝ'fordonis ŝi sin tuta

al hom' fremda sub varmaj litogarnoj.

 

Post karnpika batalado en duelo,

li disŝiris fine ŝian pudor-maskon.

De l' amoro atingita lasta celo:

en gravedo ŝi atendas jam la naskon.

 

1967


 

PAĜO DE ĈINESKO

 

Miĉino(1938-)

VOKOJ

Laŭ ĉinesko Tiaoxiaoling 1999-05-08, informiĝinte ke kvin misiloj de NATO atakis la ĉinan ambasadorejon en Jugoslavio.

1

Paco, paco

Sub bomba minaco !

Nun buĉas mortdona

Misil' Vaŝintona.

NATO, NATO,

Venigant' de fato !

2

Aĉe, aĉe

Bombadi sovaĝe !

Event' katastrofa,

Sanga ŝuldo nova.

Vano, vano -

Murdoj far Satano !

TIAOXIAOLING: ĉina fiksforma poemo el ses versoj de 4,6,6,6,4,6 silaboj, laŭ rim-aranĝo de a,a,b,b,c,c. La 4-silabaj versoj konsistas el du ripetaj vortoj. Kaj la unua vorto de la kvina verso devas esti el palindrome ordigitaj silaboj de la lasta vorto de la kvara verso, ekz. Tona-NATO,nova-vano.


                                                                                    返回目录