PENSEO. n-ro 93 (Julio/1999)


Zhang Dancheng( 1935 - )Dediĉe al Keiou,la Gastama Domo *

Shi Chengtai (1939-)La Resurekto *

Hanshan(Bonzo-poeto en Tang-dinastio)Skurĝante/G.Turkov (Rusio) *

Bril Jadov (1941- )BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (18) *

el Spiriteco de Afanti /Versita de Laŭlum *

PESTO SUR STEPO /Max Klemi(francio) *

PASADOJ(eltirajxoj)LA NOVA TEMPLO *

LA MALICA FANTOMO EN LIQIU/trad.Guozhu *

Armand Su (1936 - 1990)KIEL AMARE *

Miĉino (1938 - )MEMORINDA *


 

Zhang Dancheng( 1935 - )

Dediĉe al Keiou,la Gastama Domo

 

Inter montvicoj ruĝas Keiou-domo.

Dancas olivoj. Densas verda belo.

Ĉi somerumej' en la homa mondo

impresas kiel palac' sur ĉielo.

 

Ŝvebas sonoroj en kvietaj valoj.

Kun olda glor' imponas la kastelo.

Dank' al gastama regalo de l' mastro,

en Keiou min regas hejm-atmosfero.

 

Somere de 1988, dank' al afabla invito de s-ino Mm. Georgia Henningsen, mi loĝis mallongan tempon en ŝia delikata domo Keiou en vilaĝo Gilette, Francio. La nomo Keiou en la franca lingvo signifas oĉjon kaj ĝi prononcas homonime kiel "gastejo" en la ĉina lingvo. La domo estas duetaĝa, kun ŝtonaj muroj kaj ruĝaj tegoloj, droniĝanta en svarmo da olivoj, tute sen bruoj de la homplena mondo. Aŭdiĝis de tempo al tempo nur cikadaj ĉirpoj kaj sonoroj de malnova preĝejo.Apud la vilaĝo sur krutaĵo staras impona kastelo, konstruita en la tempode Napoleono. Mi provis viziti ĝin, sed ne trovis la vojon. Dum mi restis en Keiou,la mastro kaj lokaj esperantistaj geamikoj multfoje invitis min al kunsidoj plene saturataj de amika atmosfero tiel ke mi tute ne sentis min troviĝanta en fremda lando. Sekve mi versis ĉi poemon por memoro kun kora danko al la kompleza gastiganto.

Septembre 1988 en Wuhan

Shi Chengtai (1939-)

La Resurekto

(novelo )Dum la 71-a Universala Kongreso en 1986, mi konatiĝis kun s-ano Moritaka Osioka, la tiama ĝenerala sekretario de Japana Esperanto-Instituto, sed ne ĉe la kongresejo de Pekino, nur en la norda urbo Harbino. Post la Kongreso li kaj lia familio (bela kaj vigla edzino, paro da gefiloj) kun aliaj kongresanoj vizitis Harbinon laŭ itinero aranĝita de LKK.

La ĉarman Insulon Suno pluveto vualis. La gastoj esperantistaj kunvenis en salono de sanatorio tagmeze. Laŭkutime de tia kunveno mi, kiel vicprezidanto de la provinca Esp-Asocio, parolis pri " bonvenon" kaj "ĝojan vojaĝon" k.s..Dum mia kompano s-ano Yang, la prezidanto de Harbina Esp-Asocio parolis, mi eĉ sentis min somnola, gxuste tiam min spronis manklakado, varma kaj ĝentila, ke la " malferma rito" finiĝis. S-anoj, la gastoj kaj la gastigantoj, ekkantis kaj dancis amike kaj senbride.

Mi ne scipovas danci, nur sidis post tablo (la podia), eĉ ŝajnis, ke mi deziris siesti, tamen mi ne volis fari min arogantulo antaŭ niaj estimataj samideanoj ? noblaj gastoj", laŭ kutima esprimo en la ĉina Esp-movado, do, mi devigis min rondigi la okulojn kaj kun rideto rigardis la dancejon. Subite, antaŭ min iu fortiketa japana samideano alpaŝis kun ĝentila aŭ seriozeta mieno.

" Kiam vi komencis lerni Esperanton?"

Mi estis konsternita de lia subita ĉuo, kaj en la gorgxo...

" Ĉu antaux la milito ?" li plu.

" Kia milito ? Ĉu la dua mondmilito ?" mi ripetis la demandon.

Li nur kapjesis.

" Ne. Mi naskiĝis en 1939, mi nur eklernis la lingvon en 1957..." mi respondis.

" Oh, ankaŭ mi naskiĝis en 1939." Li eĥis min.

" Sed vi aspektis multe pli juna ol mi." Mi haste diris, rimarkinte lian brilantan mienon kaj gagatnigran hararon, inter kiu troviĝis eĉ neniu griza haro.

" Nu..." li kapjesis, iomete kun fiero kaj memfido.

Poste ni ekinterparolis pri la movadoj de ambaŭ landoj, tia temo tuj forpelis mian somnolon, ĝis lia edzino leĝere ŝvebis antaŭ nian tablon." Bonvolu foti nin." li petis la edzinon kun tenere mangesto.

La foto poste aperis sur la Revuo Orienta, en kia n-ro ? nun mi jam ne klare memoras.Antaŭ ol li kun lia edzino eniris dancejon, li donis al mi sian nomkarton, kiun mi enpoŝigis.

Vespere, reveninte hotelon Beiyuan apud stacidomo, mi sentis min laca, tial ke mi post vespermaĝo tuj paŝis al lito, kaj elprenante de la posxo la nomkarton, intencis meti ĝin sur la tableto ĉe la lito.

Subite, lia titolo kaptis mian atenton : la ĝenerala sekretario de JEI.

Ho, mi delonge deziris pli multe koni pri la japana movado, kaj informiĝi pri la beletra ĝemelstela paro Du Masaoj, Miyamoto kaj Ueyama, kial dum ni babilis, mi ne pli detale demandis al li pri tio ? Mi bedaŭre ve-spirante.

Sekvantan tagon la gastoj turisme vizitis la Infanan Parkon, Songhua-Galerion k.a.. Ĝis la vespero la gastigantoj aranĝis balon en la Junulara Palaco,tiam mi trovis tiun Ĝeneralan Sekretarian Moŝton Osioka kaj kun li ŝultre-apud-ŝultre sidis apud la muro. Gajaj junulinoj kaj junuloj de Harbino invitis gastojn danci. Sinjorino Osioka ankaŭ eniris kun iu ĉina samideano la dancejon. Tiam mi babilis kun s-ano Osioka pri la konsista maniero, konsilio, komitato kaj ties funkcioj de JEI k.a., li afable kaj detale klarigis al mi, eĉ por miapli bona kompreno li sur mia notlibreto skribis kaj desegnis la tutajn du paĝojn.

" Ĉu vi fumas ?" Osioka ĵetis demandan rigardon al mi.

" Jes." Mi tuj is lin." Nu, ni iru ekster la salonon por fumi !" mi proponis.

Ĉe la pordo ni prenis respektive cigaredojn, lia marko, Marbolo; lamia, Hengta. Tiam laŭ mia peto li diris al mi, ke Miyamoto ellaboris la Vortaron Japana-Esperantan por ties 2-a eldono, kaj Ueyama malsanias... Eĉ li ne forgesis instigi min : Miyamoto rimarkis vian poezian laboron, ĉu via plano ? "

Mi ankaŭ ŝvebunte memkontentis kaj murmuris :" Mi versas originale poke, ĝis nun mi ĉefe elĉinigis poemojn de Tang-dinastio, ekz. tiujn de Li Bai, LiHe, Li Shangyin... kaj intencas zorgi pri versado laŭ ĉinesko. Nun en nia landa movado ankoraŭ ne troviĝas beletra revuo, nur dank' al Hayasi Ken niaj verkoj povas aperi en la Preludo..."

" Hayasi Ken estas mia amiko." Li fiere aldonis.Post monatoj, li sendis al mi libropakaĵon, Kun ekstazo mi ovris la pakaĵon, en kiu trovis libron kun kromkovrilo de la japana lingvo. Foliumante tiun, mi ekzaltiĝis de la propra kovrilo, jen la fama Libro de Amo !

(daŭrigota en p. 374 )

 

Hanshan

(Bonzo-poeto en Tang-dinastio)

Skurĝante

skurĝante l' ĉevalon,

mi rajdas tra urbo sen homoj.

La urb' forlasita

impresas la traveturanton !

 

Jen altas, jen basas

kadukaj muraj kreneloj.

Jen grandas, jen etas

malnovaj gentaj tombejoj.

 

Memmove flugadas

orfsola globo el herbo.

Senfine susuras

dikegaj arboj sur tomboj.

Kuŝantoj en ili

'stas ĉiuj nur homoj simplaj.

En list' pri l' sanktuloj

malestas iliaj nomoj.

Esperantigis G.Turkov (Rusio)

 

Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (18)

--Unue bonvolu legi jenan poemon !

--Bone !

Liano velka, arb' kaduka, korv' vespera,

Kaban' kvieta, ponto eta, flustr' rivera.

Antikva pad', ĉevalo magra, vent' infera.

La sun' subira al la okcidento.

La hom' ĉe l' horizonto en turmento.

--Jam pli bone vi deklamas.

--Dankon pro via laŭdo kaj plaŭdo ! Ĉu ankaŭ en la originalo regas senverbeco kaj izoleco?

--Certe. Izolitaj objektoj: Tie, liano; ĉi tie, arbo; supre, korvo; malpli proksime, kabano; iom pli fore ponto kaj rivero; pli lontane, ĉevalo kaj vojeto.

Post kiam mi deklamis tiun ĉi poemeton, mia koro tiel peziĝis, ke mi sentas min tiu homo, forte turmentata, apenaŭ sin tenanta sur senkarna ĉevalo, treniĝanta sur antikva vojeto, kontraŭ okcidenta vento, infere muĝanta.

--La vorto "antikva" signifas, ke tiu vojeto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis tiel dezerteca ne nur "hodiaŭ", kiam la aŭtoro skribis tiun ĉi poemon, sed ankaŭ antikvece, kiel vidite de ĉiuj vojaĝantoj de generacio al generacio.

La kvara verso indikas la tempon, responde al la unua verso; tamen, aliflanke, ĝi diris,ke cxio bona aŭ esperiga, kiel la suno, malaperos, sed la rajdanto eĉ ian neston ne trovos. Ĉio tiel svagas kaj obskuras.

--Mi komprenas, ke la animon de tiu homo, kiu jen sopiras vane, jen esperas senrezulte, jen aspiras vane.

--Mi jam ne havas vortojn.

--Kiu la aŭtoro ?

--Ma Zhiyuan(zijuan, ?-1321) en Yuan-dinastio.

--Ĝis la venonta numero!

el Spiriteco de Afanti

Versita de Laŭlum

PESTO SUR STEPO

22

Afanti paŝstas bovojn sur la stepo.

La reĝo ĉasas kun ministro, preterpasas.

 

Al ili unu bovo levas sian kapon,

kaj laŭtajn muĝojn ĝi ellasas.

 

"Afanti," diris moke Lia Majesto,

"Kion diris al vi tiu besto ?"

 

"Alvenas du sovaĝaj lupoj"

Sur nian stepon kiel pesto !"

 

Max Klemi(francio)

PASADOJ

(eltiraĵoj)

LA NOVA TEMPLO

I

la Rejno konsumas kelkajn finajn buklojn

kaptitajn kaj prenitajn

en la fluvaj sangokvereloj

ĉar ellasas nenio al la noktoj

sub la ulmoj

el la frenezaj lumoj

kiuj la densaj akvoj apertas

jen fuge

II

brizo inter la vipaj folioj

restarigas la obskuron

de nervuroj

kie la tempo glitiĝas

tuŝade

sub la bluo de ĉielo

senpasia

III

forlasi

kiel noĉo

glitas la fajro sub nebulaj pluvoj

sed la retordoj de ventegoj

jam lektas kaj cizelas

la kurbon de la lipoj

ie abundaj

kie jubilas la koloro

IV

ni povus vidi la kuron de la ventoj

la stekoj en lumo

el glatigaj visaĝoj

kiujn gustumas la ektagiĝo

en tiu trairo el la mallumo al la flamo

apudkorpo ligita al la brizo

trafita de humidaj sonoj el tiom veproj

kaj al la lekita karno el voĉo

en gracila skizo

ĉina fablo

LA MALICA FANTOMO EN LIQIU

En la norda parto de Wei-regno estis ter-monteto Liqiu, kie troviĝis malica fantomo, kiu lertas ŝajnigi sin en formon de alies filoj, nevoj aŭ fratoj.

Foje, maljunulo de la vilaĝo iris revenen post ebria drinko en foiro. La malicafantomo ŝajnigis sin en formon de lia filo. Survoje ĝi braktenis la maljunulon kaj turmentis lin per diversaj mistifikaĵoj.Reveninte hejmen, post senebriiĝo la maljunulo riproĉis al sia filo, dirante:

"Mi ja estas via patro, ĉu mi kondutas al vi ne bone ? Kial vi turmentis min survoje dum mia ebriiĝo ?"

Lia filo ekploris kaj sin pravigis klinante sian kapon ĝis la tero:

"Ho, tio ne estas vera kaj vi miskulpigis min ! Ĉar hieraŭ mi ja iris al la orienta vilaĝo por kolekti ŝuldon. Tio ja estas facile konstatebla fakto. "

La maljunulo kredis la parolon de sia filo, kaj diris: "Ho jes ! Tion faris certe la malica fantomo. Jam delonge mi aŭdis pri liaj fiagoj !"

La sekvantan tagon, la maljunulo refoje vizitis foiron drinki, kun intenco mortigi la malican fantomon se li renkontus ĝin survoje.

Frumatene li jam iris al la foiro kaj tie li drinkis ĝis ebriiĝo. Lia propra filo timis ke li ne povus reveni post ebriiĝo kaj mem iris renkonte al li duonvoje.

Vidante la filon, la maljunulo prenis lin por fantomo.Li ektiris sian glavon kaj pikmortigis lin.

La maljunulo, konfuzite de la malica fantomo, kiu aspekte similis al lia filo, mismortigis sian propran filon.

--EL Lushi Chunqiu Suspekto

trad. Guozhu

 

Armand Su (1936 - 1990)

KIEL AMARE

Kiel amare estas enamiĝi

al bela kaj tenera junulino,

kaj poste kun surprizo eksciiĝi

ke ŝi jam estas alies edzino.

1966

PAĜO DE ĈINESKO

Miĉino (1938 - )

MEMORINDA

--Laŭ ĉinesko Linjiangxian

Neniam mi forgesis

pri l' rava festeno --memorinda kunveno

ĉe arka ponto

en Sud-ĝardeno.

 

Forfluis la lunlumo

en akvo-sereno.

Sub ombra florkurteno

ni flutis ame

ĝis frumateno.

 

LINJIANGXIAN: ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvin versojde 7,6,7,5,5 silaboj, laŭ rimaranĝo de x,a,a,x,a. (x=senrima)


                                                                      卦指朕村