PENSEO, n-ro 95 ( Septembro/1999 )


Lu Jixin (1953-)Ŝanĝitaj kaj Neŝanĝitaj *

Shi Chengtai (1939-)La Resurekto (3) *

Bril Jadov (1941- )BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (20) *

Hanshan (Bonzo-poeto en Tang-dinastio)/ G.Turkov (Rusio) *

Lu You (1125-1210 )Ora Harpinglo/trad.Miĉino *

el Spiriteco de Afanti Versita de Laŭlum *

Guozhu:Ĉineske Traduki/Li Yu(937-978)SENTITOLE *


Varman Gratulon al

S-ano Mao Zifu,

premiito en fako de literaturo

S-ano Liu Xiaojun,

premiito en fako de Esp-instruado

Hubei-a Esp-Asocio

premiito en fako de Esp-movado

honoritaj la 19-an aŭguste en la 4-a Ĉina Kongreso de Esp-o !

La Red.

Lu Jixin (1953-)

Ŝanĝitaj kaj Neŝanĝitaj

Zefiro jam perdis morgaŭan susuron,

eĉ isa nubaro jam ŝvebis sen spuro.

Nia strebo ne ŝanĝiĝas !

 

La tempo forlekis multe da belfloroj,

nebulo englutis multe da vel-gloroj

Verd-espero ne ŝanĝiĝas !

 

Kiom da aspiroj mortis dum sufero

Kiom da vojetoj vepras de mizero.

Nia marŝo ne ŝanĝiĝas !

 

Kiom da jxuroj en pluvo gangrenis,

Kiom da konitaj vizaĝoj forsvenis.

Nia peno ne ŝanĝiĝas !

 

 

Shi Chengtai (1939-)

La Resurekto (3)

(daŭrigo de p. 375 )

Jen ciklo da 20 poemoj. La titolo estas Ovra Burĝono, kaj sube, alititole: Invit' ne al Ĉinesko, sed nur laŭ Ĉinesko... Mi tuj memoris pri la poemaro de Miyamoto, Invit' al Japanesko, kiu grande influis al miaj kolegoj Guozhu kaj Lu Jixin, kaj ili ankaŭ lanĉis versadon laŭ ĉinesko, eĉ Lu jam elvokis :Invit' al ĉinesko... Foliumante haste la manuskriptojn, mi kun helia ridetoal s-ano Hayasi:" Koran dankon! Tiuj ja estas tre raraj !" sed mia scivolemopliiis : " De kie vi akiris tiujn ?"

" La aŭtoro mem ne deziras malkovri sian nomon... sed, li ja estas ĉina samideano, kiu loĝas en Tokio, kaj... " li ruzeme tiris la rideton el la buŝangulo," nenio alia informiĝas." Li diplomate dumane gestis.

Mi nur bedauxre metis la koverton en la fundo de mia kofro.

Reveninte hejmen, mi tralegis la poemojn de tiu anonima ĉina aŭtoro, kiu nun loĝas en Tokio, kaj trovis ke li laŭ melodioj de la ĉina klasika fiksforma poezio versis, la stilo tute estas ĉineska kaj la enhavo -- priskribo de la seksa vivo de antikvaj ĉinoj, nu, alispeca Libro de Amo...

Mi ne publikigis tiujn poemojn en Penseo nek vidigis ilin al aliaj, ĉar ankaŭ mi sentis min perpleksa aŭ ... hontema.

Jam estis novembro de 1994. Kiam mi estis en urbo Kantono kaj kunloĝis kun Guozhu en sama ĉambro. Nokte, ni ofte ĝuis liberan babilon pri nia komuna ŝatata ĉevaleto -- la ĉina kaj Esperanta poezioj. Foje, kun bedaŭro Guozhu diris,ke li opiniis la ĉinajn pecojn en la Sekreta Antologio tradukitaj de G.P.Peneter ne sufiĉe tipa. Tio vundis lian patriotismon kvazaŭ manko de inda ĉinateamo en olimpikoj, sed, li veis, dirante, ke li dubas, ĉu efektive mankis al la ĉina antikva poezio la genro am(or)-poemoj en ia vera senco ? ĉar la versoj pri amora temo ĉinaj antikvuloj ankaŭ verkis tre pure, sankte kaj eŭfemisme.Mi suspekte rigardis al liaj okuloj, en kiuj mi legis nenian serĉemon, tiel mi malkaŝis al li la epizodon de mia vizito en Osaka.

" Kial vi ne pli frue informis pri tio min ?" Li okulrondiĝis.

"Ĉar mi timis, ke la erotika enhavo iritis iujn, kiuj eble kalumnius min perversa..."

" Fi, perversa nur por perversa koro ! sed por poeto ĝi estas versa trezoro ! " li refutis.

Do, tiel ni refoje tralegis tiujn manuskriptojn kun delico, eĉ mi admiris, ke la anonima aŭtoro lerte kaj verve manipulis nian lingvon. "Tia verko meritus premion de BK de UEA." Guozhu lirlis.

Iutage ni vizitis librovendejon apud nia loĝejo en Kantono, en kiu ni trovis la libron kun ruĝa kovrilo, nomata Mi Xi Tu Kao (Erotic colour prints of the Ming period, with an essay on Chinese sexlife from the Han to the Ching dynasty, B.C.206 A.D.1644), nu, ties aŭtoro ja estas tiu holanda diplomato Robert H. Van Gulik, kiu havas la ĉinan nomon Gao Luopei. La libro estas elangligita de profesoro Yang en Sun Jatsen Universitato, kaj la eldonejo ĝuste estas la aŭtoritata Guangdong Popola Eldonejo." Jen, tia verko finfine aperas sub la sunlumo !" Guozhu gaje diris, eĉ ne forgesis ĵeti al mi sardonan trafon," Sed vi, timema, timida, pudora olduleto !" Mi, tiam por esprimi mian kuraĝemon, tuj elpoŝe prenis dudek juanojn kaj aĉetistiun volumon.

Dum alinokta babilado ni gustumis la libron de R. Gulik aŭ Gao Luopei kaj revis, kiel publikigos tiujn manuskriptojn. Ĉu ni kontribuos tiujn al la Ĉina Esperanto-Eldonejo ? tamen ĉu niaj samideanoj de ĈEE povas akcepti ? Eble... Do, kontribuos al la Kritikanto de Mine Yositaka ? Kiam antaŭ miaj okuloj aperus la rigor-digna mieno de Mine, mi nur kapneis. Ĉu por Fonto de Bays? Eble ankaŭ ne estus konvena, ĉu la eminenta Juan Perez Regulo iam ankaŭ rifuzus eldonon de Dek Du Noktoj de Satano far Emby ? Kion fari ? tio ja obsedis nin, revema paro en la ĉambro.

Antaŭ semajnoj mi verkis recenzon por libro de Emby (Kalocsay) la Dekdu Noktoj de Satano, laux invito de redaktorino de La Gazeto, tiam la lumo helis antaŭ mi: certe iu povus eldoni tiujn manuskriptojn, do, atendu !...

Sed en la sekvanta tago mi ankora sentis bedaŭron, ke al tiu eldonotebla libro mankas ilustraĵoj, eĉ al verko de R. Gulik en la ĉina versio. Mi denove grumblis pri tioal Guozhu.

" Tion mi kapablas solvi !" Guozhu delekte, aplombe ridetis," Nu, mia kolegoen oficejo ofte ŝatas frekventi libro-standon sur strato, iufoje li aĉetis broŝuron kun ilustraĵoj, kiujn ĝuste R.Gulik enmetis en sian verkon. De li mi pruntis la broŝuron kaj foliumis..."

" Vi, parvenuo, kial vi ne pli frue informis min ?" mi koleretis, kaj nur kaĵolis lin plu: " Nu, kopiu tiujn al mi !"

" Nur, nur mi ne deziras kopii tiajn bildojn antaŭ publiko de kopibutiko, oni eble diros, ke tiu olduleto estas perversa..."

" Per versa trezoro vi fariĝos nababo !" mi riproĉis lin, ĉifoje ankaŭ mieltiris de la buŝangulo sardonan rideton, " Vi, ankaŭ timema, timida, pudora olduleto !"

" Do, mi petos alian kopii por vi !" li ĉiam sagace trovis solvon.

Guozhu foriris de Kantono antaŭ la printempa Festo , reveninte al sia milda nesto, kaj daŭrigas elĉinigi la Strangaĵojn de Liaozhai far Pu Songling. Tamen li, post semajnoj, sendis al mi la kopiaĵojn de tiuj ilustraĵoj.

Nun mi devas fini mian novelon pri anekdoto pri tiuj ĉineskoj kaj ilustraĵoj. Kaj temas pri la resurekto de tiu ciklo kun la erotikaj bildoj, ke mi nur sentas min fiera, kvankam kun timema, timida, pudora skrupulo, eble tia versaĵo ankaŭ transfuzus al nia Esp-kulturo freŝan sangon el la orienta, ĉu Miyamoto en paradizo konsentus kun mi aŭ ne ? mi ne scias...

Nur mi devas atentigi vin, karaj legantoj, ke tiuj erotikaĵoj absolute ne estas versitaj de mia plumo !(fino)

1995-01-09/07-01 Kantono

Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (20)

-- Kiel vi fartas ?

-- Ne malbone. Kaj vi ?

-- Ne fanfarone.

-- Kies poemon ni aprecu ĉi-numere ?

-- Ni jam decidis venigi Gong Zizhen (1792-1841).

-- Vi skribis leteron aŭ sendis telegramon aŭ telefonis al li ? Kie li laboraskiel esperanta poeto, verda stelo aŭ ruĝa ?

-- Ruĝa, kaj efektive esperanta. En la jaro 1839, li faris abdikon, forlasis Pekinon kaj reiris suden al sia naskoloko. Li trafis la scenon de svenanta printempo, tiom pli kiam, ĉe krepusko vento ekblovis kaj ruĝaj petaloj disfalis. Li do, rajdante sur ĉevalo, kun vipo en la mano, ĉantis improvize:

La sun' sin klinas. Pro disiĝo trist' imponas.

Mi ĉantas, vipe al la fora orient'.

Falanta ruĝ' ne restas pec' sen amosent';

Al floroj pli da nutr' ĝi, kotiĝinte, donas.

-- Kiel tristo povas esti impona ?

-- Li forlasis la ĉefurbon, kun tutaj ĉaroj da libroj. Jen unuflanka imponeco. Aliflanke, li malkontentis pri morteca vivo en la kortego, li do mem sin abdikis por fari ion grandan en sia naskoloko Hangzhou. Ĉu ne pli impone kaj grandioze ? Tamen tristo restis tristo, ĉiuokaze li sentis bedaŭron forlasi la ĉefurbon de la imperio.

-- Hm.

-- survoje li trafis falantajn petalojn. li optimisme sin komparis kun ili. Unuflanke, ili falis, ankaŭ li -- pompa floro sur alta branĉo, post falo jam distretota kaj fariĝonta koto, tragike, ĉu ne ?

-- Jes, mi suicidus !

-- Ne, tute ne! Aliflanke, la ridantaj floroj bezonas nutron, ĉu ne ?

-- Jes, mi suicidus !

-- La falantaj pecoj kotiĝinte servas al surbranĉaj floroj kiel freŝa, radikesuĉota. Ankaŭ li, Gong Zizhen. Efektive, reveninte hejmen, li funkciigis lernejon kaj...

-- Kaj Penseon...

-- Kaj elkulturis grandan nombron da talentuloj.

-- ...

-- ...

(Fino)

Hanshan (Bonzo-poeto en Tang-dinastio)

 

En ĉi tiu kvartalo

rezidas belega virino.

Kiel ĉarme tintadas

ĉe ŝi sur la zono pendaĵoj !

 

Inter floroj en horto

amuzas sin ŝi kun papagoj.

Sub la luno vespere

muzikas ludante la citron.

 

Ĉiu kanto de ŝi

memoriĝas dum kelkaj monatoj.

Ĉiu danco far ŝi

de kelkmiloj da homoj spektatas.

 

Sed dubinde, ke daŭros

eterne tiela feliĉo !

Ĉar alvenas limtemp'

kaj lotuso forvelkas pro l' frosto.

Esperantigis G.Turkov (Rusio)

 

Lu You (1125-1210 )

Ora Harpinglo

Fuĝinte el la orienta ĉefurbo, bonzoj Fayi kaj Zonggao transveturis la riveron, ambaŭ kun pluvĉapelo ĉe si.

Ĉar en la pluvĉapelo de Zonggao estis kaŝita ora harpinglo, Zonggao de tempo al tempo zorge rigardis ĝin kontrole.

Fayi subrimarkis tion, kaj, profitante la ŝancon, kiam Zonggao iris for al necesejo, Fayi eltrovis la harpinglon kaj forĵetis ĝin en la riveron.

Reveninte de la necesejo, Zonggao trovis ke la harpinglo jam perdiĝis. Li ne kuraĝis malkaŝe diri pri tio, sed paliĝis pro maltrankvilo.

Tiam Fayi riproĉis lin, dirante:

"Ni jam kune studis la grandan instruon pri vivo kaj morto, ĉu vi ankoraŭ alkroĉiĝis al tia objekto ? Mi ĵus jam forĵetis ĝin en la riveron por vi!"

Aŭdinte tion, Zonggao nur humile riverencis al li kaj foriris.

-- Elĉinigis Miĉino

 

el Spiriteco de Afanti

Versita de Laŭlum

 

JES,PRI VIA LERTO

20

Afanti diris al botisto : "Majstro,

Bonvole helpu min per via arto !

Ŝiriĝis mia boto !" Sed post la riparo

Vespere reŝiriĝis la kudrita parto.

 

Afanti la botiston preteriris

kun knar' de l' boto. la majstro diris:

"La boto kantas !" Sen aplombperdo

Afanti diris: "Jes, pri via lerto !"

 

PAĜO DE ĈINESKO

Guozhu:

Ĉineske Traduki

Ĉineskon oni versas plej ofte originale. Tamen ĝi ankaŭ povas servi traduke.Kiam oni tradukas ĉineske, la tradukanto devas redoni ne nur la enhavon, sed ankaŭ la formon (en samaj silaboj) de la originalo.

En EPĈ (n-ro 12/1988, p.27) ni povas legi poemon de Li Yu, tradukitan de Laŭlum:

Senvorte iris sola mi sur la balkonon.

Vidiĝis ark' la luna.

Kviete staris sterkulio en la kort' aŭtuna.

Ekde l' disiĝa horo

Ĉagreno malgraŭ volo

Senĉese min turmentas.

Neesprimeblas l' eksterordinara sento en la koro.

Por "fidele" redoni la enhavon de la originalo, la traduko ne limigis al si longon de verso(j), tiel ke la sepa verso longas eĉ je 17 silaboj. Tio eble mis-impresas al la legantoj, kiuj ne scipovas legi en la ĉina lingvo.Fakte la originalo versiĝis sufiĉe lakone. La plej longaj versoj en ĝi neniam superis 9 silabojn. Kompare legu do la suban ĉineskon.

Li Yu(937-978)

SENTITOLE

--Laŭ ĉinesko Wuyeti

Sen vort'. Tur-ascendo.

Krescento.

Aŭtun' ŝlosiĝas per silento

 

enkorta.

Senorda

turmento --

disiĝbedaŭra violento!

 

WUYETI(Nokta Krio de Korvo): ĉina fiksforma poemo el sep versoj de 6,3,9;/3,3;3,9 silaboj, laŭ rim-aranĝo de a,a,a,b,b,a,a.

 


                                                                                                                                         卦指朕村