PENSEO, n-ro 96 (Oktobro/1999)
Bingxin( bingŝin )/rimportreto far de Guozhu*
Bingxin (1900 - 1999 )RIDETO/Ŝ.M. Chun *
Bei Dao (1949 - )respondado/trad.Mao Zifu*
Vortoj de Red. *
Jariĉ (1937-1999)Memorinda *
Lu Jixin (1953 - )ĈIAM VERDAS *
Raportanto de Penseo /Funebra Soleno *
Guozhu(1938-)Funebre al Kara Jariĉ *
Bingxin( bingŝin )
( 1900-10-05/1999-02-28)
Bingxin --glacie pura koro
--(noto 1)
amata avino centjara,
al infan-legantaro kara
ĉiam leteris kun fervoro.
Ŝia homeco kaj laboro
modelas per honesto rara.
Bingxin --glacie pura koro --
amata avino centjara.
Kaj ŝi surskribis je favoro
vorton pri Esperant' deklara. (noto 2)
Varma subteno malavara
vivos en nia karmemoro.
Bingxin --glacie pura koro !
rimportretis Guozhu
Noto 1. Laŭsenca trad. de ŝia nomo.
noto 2. En 1994 Bingxin surskribis:
Se vi komprenas Esperanton,
vi komprenas la tutan mondon.
Rimarko de Red.: La suban tradukon ni represas el La Modela Lernolibro de Esperanto kompilita de Ŝ. M. Chun kaj eldonata de Esp-Eldonejo 1928 en Ŝanhajo.
La pluvo iom post iom ĉesis brui, klara lumo enŝtelis tra la fenestro. Malfermante ĝin, mi rigardis supren; la nuboj jam disflugis, la restintaj pluvgutoj tremetis kaj rebrilis de l' luna lumo kvazaŭ miloj da perloj. -- Mi neniam supozis, ke post maldolĉa pluvo ekestos tia ravega kaj bela bildo.
Tiel starante apud la fenestro dum momento, premanta malvarmo sentiĝis; turnante min mi perceptis, ke miaj okuloj nebuliĝis, ĉio fandiĝis en luma nebulo; sed peco da pala lumo banis la anĝelon en la bildo sur la muro.-- Tiu ĉi anĝelo en blankaĵo, alprenante al sia brusto faskon da floroj, kaj etendante siajn flugilojn, ridetas al mi.
"Tiun rideton mi jam konis sed kiam..." Senkonscie mi eksidis apud la fenestro enprofundiĝis en meditado, en silenta meditado.
La kurteno de mia ŝlosita koro nun malfermiĝis, kaj tie aperis impreso de antaŭ kvin jaroj. -- Tre longa vojo multe surpaŝita de mulojestis glitigiĝinta, la akvo en la defluiloj de la kamparo brue fluis. La verdaj arboj estis ĉirkaŭe kronitaj per dika tavolo da malseka fumo. La nova arkaĵa luno simila al falcxilo pendis super la arbsuproj. Mi promenis tie, ŝajnis al mi, ke apud la vojo staris knabo premanta alsi plenmanonda io blanka. La mulo jam preterpasis, kaj mi posten turnis mian kapon. Li ĉirkaŭprenis al si florojn, kun nudaj piedoj, kaj ridetis al mi.
"Verŝajne mi jam vidis tiun rideton !" Mi ankoraŭ meditis -- silente meditis.
Alia kurteno en mia koro malfermiĝis, impreso ricevita antaŭ dek jaroj obscure aperis. la pluvgutoj de la tegmentrando gutadis sur mian veston. La akvŝaŭmaĵoj sur la perono ke l' korto fluis senĉese turniĝante. La tritik-kampo kaj la spaliro de vinberujoj ekaperis kun nova, freŝa verdeco. Estis belege ! Baldaŭ la pluvo ĉesis, mi malsupreniris la deklivon, kaj renkonte mi vidis la lunon gracie sin levanta de la mara surfaco. Subite mi ekmemoris, ke mi jam perdis ion. Haltante momenton kaj min turnante posten, mi vidis maljunan virinon en la pajl-tegmentita domo...Ŝi ĉirkaŭprenis faskon da floroj sin apogante sur la pordo, kaj samtempe sendis al mi rideton.
Tia sama bela aperaĵo, kvazaŭ ŝvebanta araneaĵo, kunfandiĝis.
Tiam ŝajnis al mi, ke mia koro fariĝis neordinare luma kaj trankvila, kaj mi samtempe sentis kvazaŭ mi ekpaŝas en la lando de anĝeloj, kaj tian ĝojon kian vojaĝanto sentas kiam li revenas hejmen. Antaŭ mi aperas tri ridetoj samtempe kunfandiĝantaj en ama harmonio.
El la Ĉina moderna literaturo
tradukis Ŝ.M. Chun
baseco, paspermeso de malnobloj,
alteco, tomboskribo de la nobloj.
rigardu, sur ĉielo la oroza
densas mortintaj fleksaj inverssombroj.
pasis epokoj la glaciaj,
kial nun ĉie glacio abundas ?
la bonespera kab' troviĝas,
kial sur morta maro veloj buntas ?
tiun ĉi mondon mi alvenis
kun nur papero, ŝnur', kaj bild'somata
por laŭtlegi la juĝitajn voĉojn
antaŭ la fina hor' juĝada:
sciigu al vi, nia mondo,
mi -- ne -- kredas !
eĉ sub piedoj viaj jam mil provokantoj,
la mil-unua mi do estas.
mi nee kredas la ĉielon blua;
mi nee kredas tondran pulsresonon ;
mi nee kredas sonĝon falsa;
mi nee kredasmortan fatalpunon.
destine se verŝiĝas oceano,
lasu la amaraĵon flui mian sinon;
destine se leviĝas la terfaco,
lasu homaron do selekti vivkulminon.
nova remito kaj scintilaj steloj
svarmantas sur ĉiel' sen baro.
jen ja hieroglifoj la kvinmilaj,
onta homara gapa okularo.
elĉinigis Mao Zifu
Ĝuste kiam mi redaktis ĝis tiu ĉi linio, eksonoris telefono kiuportis al mi tondrefrapan informon ke s-ano Jariĉ, nia senlaca laboranto de Penseo-stabo, forpasis la 3-an de septembro en Wuhan, post sensukcesa kuracado al la fatala pulmo-kancero.
Mi neniel povis kredi la informon, ĉar antaŭ nur dekkelkaj tagoj, kiam mi vizitis lin en hospitalo, li ankoraŭ afable promesis sendi al mi pecon el sia rememoro Jariĉa Vivo, Ja Riĉa Vivo, multe ŝatata de niaj legantoj.
Nun ni publikigu lian alian verkon kiu eniris en Esp-lernolibron kaj ĝuis grandan popularecon inter ĉinaj esp-istoj.
-- La Red.
Jariĉ (1937-1999)
Korespondo
Oni diras : "Korespondo estas animo de Esperanto". Ĉu iom da troigo ? Eble. Tamen, la fakto estas, ke korespondo vere ĝuas la plej vastan popularecon inter esperantistoj kaj multe helpas al la disvastigo de la lingvo esperanto.
Siatempe mi estas izola memlernanto de Esperanto kaj korespondado treege helpis al mi en lernado kaj en la lingva praktiko. Dank' al kies helpo mi fariĝis vera esperantisto.
Jen estas kelkaj el miaj korespondantintoj, kiujn mi ne povas forgesi dum la tuta vivo.
Eĥo Post Sep-jara Atendo
Samideano Hugo Steiner, direktoro de Internavia Esp-Muzeo en Wien (Auxstrio), skribis al mi 1959. Mi ne respondis lin dum 7 jaroj pro mia neglekto. Ĝis 1966 mi respondis al li kaj sendis al li, laŭ lia peto, 100 ĉinajn poŝtmarkojn en la letero. Mi tuj ricevis lian leteron. jen li skribis :" Kun granda ĝojo mi ricevis post 7 jaroj vian respondon kaj mi ne volas atendigi vin tiom da tempo, protio mi samtage respondis. Mi mem jam pasis la 88-an vivojaron." Ho, li estas estimata maljuna samideano ! Tio signifas, kiam li skribis al mi la unuan leteron, li jam estas 82-jara ! Kiom longa estis la atendtempo ! Vere , por la tiom maljuna homo kun 82-jaraĝo, la 7 jara atendado estas vere tro longa kaj danĝera!
Korespondado Kun Tri Generacioj
Samideano Herman Theobald en Hamburg (Okcidenta Germanio) , forpasinta perantode EPĈ, estis mia korespondinto.
Ni interŝanĝis leterojn ekde 1967. Ĉiuj niaj leteroj estis numeritaj per ciferoj laŭ la skribdato. La poŝtaĵoj bone iris jaro post jaro. Sed ho, ve ! Ĝis la 46-a letero (marto, 1972) la korespondado subite rompiĝis kaj li silentis.
Post 3 monatoj mi ricevis la leteron, kies manskriba stilo estis tute ne konata de mi.
"Kara Esperanto-amiko !"-- mi legis, "Kiel filino de via amiko sinjoro Herman Theobald, mi estas devigata sciigi al vi la morton de mia amata patro."
Ve ! Tio estas la nekrologo skribita dela filino de s-ro H.Theobald, s-ino Elfi Senger. S-ano H. Theobald forpasis la 17-an de julio, 1972. ( Li ripozu en paco !)
Fraŭlino Renate Pfuhlmann, filino de Elfi Senger, t.e., nepino de s-ano H.Theobald, leteris al mi post du monatoj,daŭrigante la korespondadon per la letero n-ro 47, sed, bedaŭrinde, la korespondado rompiĝis ĝis n-ro 52 ne pro mia kulpo...
Do, mi korespondis kunfamilio Theobald je 3 generacioj !
Memoro pri mia korespondantintoj ĉiam dolĉigis mian koron. Mi ĉiam sopiras al miaj korespondintoj. Korespondadon oni povas rompigi, sed la fadenon de amikecon neniam !
Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto. Venos la tempo, kiam ĉiuj esperantistoj ekkomprenos, kiel gravega estis lia laboro.
Al la nekonsolebla edzino kaj ŝiaj gefiloj mi povas certigi, ke en la mondo de la esperantistoj la memoro pri la kara foririnto neniam mortos.
-- L.L.Zamenhof
ĈIAM VERDAS
ĈIAM VERVAS
--dediĉe al Jariĉ
Tra hieraŭa torento
Tra hieraŭa silento
El hieraŭa mizero
El hieraŭa prospero
Trans konfuzitaj ĝemoj
Transjunfuŝitaj ĝenoj
Per malevita lukto
Per long-persista plug' do
Sub prujna haro -- viv' -ondara spuro
Sub frunt' sulkita de la tempa kuro
Kun hel-rideto super la brovoj
Kun bril-rigardo -- ŝprucaj strofoj.
Esperantista vivo ĉiam verdas !
Esperantista koro ĉiam vervas !
Plena de Esp-a Etoso
--Kondolence al Jaricĉ
La 7-an de septembro, je la 9-a atm okazis en Wuhan funebra soleno kaj adiaŭa ceremonio por nia kara s-ano Jariĉ, kies restaĵoj kuŝas inter floroj. Granda verdstela flago kovras lin, verda stelo brilas sur lia brusto.
Centre en la halopendas portreto de Jaricĉ. Horizonte --rubando kun skribo en du lingvoj: Plej Profunda Funebrado Pri Veterana Esp-isto Jariĉ kaj funebra versparo ambaŭflanke:
Ekfalas granda verd-stelo en Esp-a rondo
kara mieno en ridetoj
restas sur Interret' kun gloro.
Rompiĝis jada kolono de Jariĉ-familio
lia bonvirta personeco
vivas en nia karmemoro.
Esperantistoj-amikoj ĉeestas ĉu persone, ĉu letere aŭ retpoŝte, kies nombro kaj sincera kondolenco multe konsolis la familianojnkaj suprizis la neesp-ajn kolegojn de la foririnto.
Laŭprofesie Jariĉ estis instruisto (de angla lingvo) en liceo. Laŭrange li estas nur senranga popolano, sen rajto esti honorata per oficiala publikigo de nekrologo en tagĵurnalo. Tamen, kiam oni aŭdis la informon, ke post kiam Hubei-a Esperanto-Asocio dissendis la nekrologon poŝte kaj sur-rete, svarmo da kondolencoj alvenis en 2 tagoj jam el 21 landoj, tio forte impresas la ĉeestantojn, ĉar similaĵo ne favoras eĉ por multaj altranguloj aŭ milionuloj.
La ceremonio iris en du lingvoj: la ĉina kaj Esperanto. Nome de HEA s-ano Hu Guozhu donis funebran paroladon, kiu kortuŝis multajn ĉeestantojn ĝislarme. Adiaŭe al la foririnto aŭdiĝis La Espero.
Oni dediĉis multajn funebrajn versparojn laŭ ĉina moro. Jen s-ano Liu Weizhuang versis:
La unua pioniro en Ĉinio
Per Esp-o por granda harmonio
Kaj s-ino Shao Rongxia:
Malĝojo: Esperanta rondo
subite perdis sian giganton
Bedaŭro: ke la virtuozo
ankoraŭ ne finis cignan kanton.
HEA planas kompili memor-kajeron je honoro al kara Jariĉ kaj nun varbas kontribuo-verkojn.
PAĜO DE ĈINESKO
--Laŭ ĉinesko Wuyeti
Forpas' pionira.
Ĉes' spira.
Nin vundis nekrolog' rapira.
Tenebro.
Funebro
Korŝira.
Eternas memor' vin sopira !
WUYETI(Nokta Krio de Korvo): ĉina fiksforma poemo el sep versoj de 6,3,9;/3,3;3,9 silaboj, laŭ rim-aranĝo de a,a,a,b,b,a,a.