PENSEO, n-ro 97 (Novembro/1999)


Shi Chengtai:Brilinta Verda Stelo *

Poemoj de Peng Zhengming *

Guozhu (1938-)Akrostiko Helpas *

Jorge Camacho (Madrido, Hispanujo )SCIENCA ENIGMO *

Lu Yi:Miraklo far Medicinisto /Tradukis Censinio (1919-) *

Miĉino (1938 - ) Sincera Beno *


 

Shi Chengtai:

Brilinta Verda Stelo

La 4an de septembro,1999 sur la ĉielo de Ĉinio falis hele brilinta verda stelo-- nia sincera s-ano Jariĉ forpasis, tio ja estas granda domaĝo por la ĉina Esp-movado!

Jariĉ naskiĝis en 1937,kiam juna ,kiel studento, studis la anglanlingvon en Universitato Sun Jat-sen en Kantono en 1956, li lernis esperanton. Lia propra nomo estas Yang Zongkun, kaj Jariĉ estas lia nomo en Esperanto, tamen s-anoj ĉiam kutime nomis lin Jariĉ, ties deveno ja estas anekdoto: Dum la Granda Kultura Revolucio (1966-1976), li laboris en urbo Wuhan, prov. Hubei, lia hejmloko, kiel instruisto en mezlernejo, s-ano Guozhu, lia samlokano, vizitis lin en lia hejmo, tiam en Ĉinio kvankam troviĝis la laboro per Esperanto, tamen ne troviĝas ĉio por Esperanto, studado, agado de Esperanto kaj korespondo kun fremdlanda s-ano estis rigardita kontraŭleĝa kulpo, sed li rezervis diskon en Esperanto, flageton kun la verda stelo donacitan de fremdlanda korespondanto, la duonon da Jarlibro de UEA ( alia duono, adresaro de delegitoj de UEAen diversaj landoj, jam estis elŝirita kaj konfiskita de la ĉina dognejo ) kaj numeron de Esperanto, la organo de UEA ! Surprizite, Guozhu kriis:"Ho, ja riĉe !" De tiam Yang por si mem prenis la esperantan nomon Jariĉ.

Jariĉ estis entuziasma esperantisto, kredis kaj praktikis la instruon de Zamenhof --la animo de Esperanto estas la korespondo. Liaj korespondaj amikoj estis tra la mondo, en kelkaj dekoj da landoj, inter kiuj troviĝis olduloj pli ol okdek-jara, puberuloj, eĉ knaboj; laŭprofesie deputitoj, profesoroj, fakuloj, sciencistoj, doktoroj, laboristoj, lernantoj, dommastrinoj kaj senlaboruloj. En la ĉina Esp-movado oni konis anekdotojn pri lia korespondado: li stafete korespondis kun la tri generacioj de la germana s-ano Herman Theobald; amikeco kun Hugo Steiner, iama direktoro de Internacia Esp-Muzeo en Wien, kiu aperigis lian nomon sur monumento en tiu muzeo, amika korespondado ( kaj poste reciprokaj vizitoj) kun Otto Nitsche, prezidanto de Esperanto-Asocio de Duisburg, Germanio, akcelis la ĝemelan interligon de du urboj Duisburg kaj Wuhan; pere de la esperanta korespondo li sukcese akcelis interfluadon pri la medicina scienco de ĉinaj kaj japanaj kuracistoj...ĉinaj s-anoj nomis lin la koresponda ambasadoro por interpopola amikeco.

Pli laŭdinde estas, ke s-anoj en Wuhan ĉiujare celebris la Zamenhof-feston, eĉ dum la Kultura Revolucio malgraŭ la ruĝa hororo far Maŭ kaj ties ruĝa gvardio, ja en hejmo de Jariĉ ! Ili mallevis fenestrajn kurtenojn, pendis portreton de Zamenhof kaj la flagon kun verda stelo sur muro, ĉiuj portis insignon kun verda stelo, kiujn propramane faris Guozhu per pecetoj da kartono. Ili kantis la himnon La Espero, prelegis, diskutis kaj fotiĝis kune por memoro ! Tiam neniu fotobutiko kuraĝis riveli kaj kopii tian foton kun portreto de fremdlanda barbulo ( ne estas Karl Marx) kaj flago kun stelo (ne la ruĝa sed la verda), Jariĉ mem rivelis kaj kopiis por alia dumnokte. En 1978 s-anoj okazigis Uhanan Kolokvon en la hejmo de Jariĉ, por bonvenigi alvenon de Printempo de Esp-movado en Ĉinio post Maŭ, ilia foto aperis sur la kovrilo de n-ro februaro 1979, de Esperanto , kun instiga titolo " Ĉinoj (re)venas !"Sur la foto Jariĉ meze sidas, prenante la flagon kun la verda stelo. Eĉ ili nomis sian kolokvon la eta UK, revante eble ĉeesti la faktan Universalan Kongreson iutage.

Ŝanco fine alvenis. La 71-a UK okazis en Pekino, 1986. Kvankam laŭ la regulo de UEA iu ajn nur pagis la kotizon, kiu rajtis ĉeesti la kongreson, tamen tiama LKK en Ĉinio limigis ĉeestintan sumon inter la ĉinaj s-anoj, entute en 300 personoj ! Tial LKK aranĝis 15 ĉeestintojn en prov. Hubei ( en nia prov. Heilongjiang nur 5 !), kaj ve, Jariĉ ekster la ĉeestintoj, tio grande doloris tiun ĝisostan esperantiston, kiu ĉiam aktivis en Esp-movado. Sed lia germana koresponda amiko etendis la helpan manon al li, kaj pagis la kotizon por UK ĉe CO de UEA per markoj por li, kaj Jariĉ ankaŭ alvenis en Pekino. Nur tiam la 300 ĉinaj ĉeestintoj, kiel “ĉinaj delegitoj" loĝis kolektive en Hotelo Haidian, kaj Jariĉ sole, kiel kongresano, laŭ lia kongres-karto sur la brusto, el Germanio, loĝis en kelon de Hotelo Huangcun, antipode kontraŭ la “amasloĝejo" de la kongreso sur sama strato.

La epoko antaŭenmarsŝas. Poste Jariĉ ĉeestis la 72an UK en 1987, okaze de la centjara jubileo de nia kara Esperanto, li, malriĉa ĉina instruisto, ne kapablis veturi per aviadilo, kaj decidis veturi per trajno tra Siberio kaj Moskvo. Tamen, kiam li gajnis la vizon, la tempo jam ne sufiĉis, eĉ pli malfeliĉe estis, ke biletoj de la lasta trajno antaŭ la kongreso jam estis forvenditaj ! Li obstine atendis ĉe giĉeto de la stacidomo en Pekino,ĉu iu redonus bileton. Ho,ĉielo! Li finfine gajnis unu bileton, kiun redonis la sinjorino de la hispana ambasadoro en Ĉinio! Li kunveturis kun s-ro la hispana ambasadoro dum semajno,eĉ la vigleco kaj sincera esperantisteco kortuŝis neesperantistan kunvojaĝanton, usona s-ino Katheline, kiu senegoisme helpis lin en Moskvo laŭ propra maniero kaj laŭdis Jariĉ! Tial li nomis ŝin sia tutkora amikino. Sed kiam li atingis Varsovion, por la kongreso jam restis unu tago, li nur ĉeestis la fermon,kaj kun larmoj portis la kongresan karton de n-ro 5964 sur la brusto, dirante : “Mi kredas, ke mi estas lasta kongresano, kiu ĝuste venas el fora Ĉinio, mifieras, ĉar por celebri la centjaran jubileon de nia lingvo, mi venas !"

Li ankaŭ ĉeestis UK en Roterdamo (1988), ankaŭ preparis veturi al Berlino por ĉeesti la 84-an UK ĉijare, eĉ deziris ĉeesti Internacian Esp-Konferencon en Metz, ĉar li aŭdis, ke la traduko de Ruĝdoma Sonĝo de Seimin eble estos premiita de Osiek, li deziros ĝui honoron kaj plezuron dank' al laboro de sia samlandano...tamen li ne povis veturi, la terura kancero katenis lin sur lito en hospitalo, kie lia kara edzino laboris antaŭ la emeritiĝo.

(daŭrigota sur p.389)

Poemoj de Peng Zhengming

6

Vortoj jam ne poras vortludon

Eniru kaj sidiĝu laŭnumere

La komedio prezentas serioze

Estu la originkolora spektanto

9

Per poemo mi plenumas vian senton

Per pasio mi plenigas vian animon

Ne volus la vivekzercon sensolva

Ne lasus la piaekziston senkovra

10

Ies poemaro el peniko kaj mano

Mia versaro el busxo kaj koro

La kruco estas sur dorso

Penso kaj poemo

Tutanime interamikiĝas

11

Mia poemo ne vualiĝas

Pia leganto komprenas

Kvankam beleco fore veras

Inter vi kaj mi

Nature ne distancas

12

Ne diru ke mi ŝajnas malatenta

Ja mi estas treege serioza

Se en la koro estas tia sento

La amikeco pezas

Pli ol la deveco...

22

Mi enfalas en vian amreton

Vi elhokas mian sentimenton

Sur la amlago

Kora harmono

signifohavas kiel barkarolo

 

Senigu veon sub akvon

Igu rideton al ondet

Tusxu kvieton per ramilo

Transportu vivon

24

Mi tre ĝuas vian kvieton

Ĝi belas kiel aŭtuna sereno

Mi ŝajnas alsuda fluganaso

Kiu serĉas varmecon

Flugas kiel la sago

 

Sezonoj turnadas

Sento devas obei kompason

Revenen flugi

Mi reloĝos ĉe

Rivero kion vi panoramas

Guozhu (1938-)

Akrostiko Helpas

Korespondo ĉiam ligiĝas kun esperantisteco. Ĉiu esperantisto ja korespondis, plej ofte kun fremdaj, aŭ, almenaŭ, kun enlandaj s-anoj.

Inter ĉinaj esperantistoj, eble neniu alia s-ano tiom multe korespondis, kiom Jariĉ. Mi havas tian impreson, ke li korespondas per nia kara Esperanto ĉiutage kaj dumvive, kun fremdaj kaj enlandaj plum-amikoj. Male, miasupoze, eble neniu alia tiom malmulte korespondis kun eksterlandaj ges-anoj, kiom mi. Ĉar, mi ja havis tian konvinkiĝon, ke sincera korespondo intimigas, kaj intima amikeco naskos la deziron intervidiĝi kun la korespondanto-karul(in)o,se li ( aŭ ŝi) vivas trans landlimoj, la ŝanco por nia intervidiĝo estos negarantiata, tio certe dolorus al mi, tial, post pli ol 40 jaroj da fidela esperantisteco, dum mi korespondis kun miloj da ĉinaj esperantistaj geamikoj, ĝis nun, mi havis nur unu fremdlandan korespondantinon,kiun mi nomas mia kara rusa fratino , Nelja Kublanova.

Mi komencis lerni Esperanton en decembro de 1956. Post tri monatoj da memlernado, mi komencis de Esperanta alfabeto ( sen scipovo kiel prononci ) kaj finis la unuapaŝan lernon per elsendo de dankletero, kiun mi mem skribis en Esperanto, al CxEL.Ili kuragxigis min fari internacian korespondon kaj sendis al mi dekojn da adresoj. Mi elektis junan esp-istinon en Leningrado kiel mian unuan adresaton kaj post tre mallonga tempo mi jam ricevis ŝian leteron. Ĉar tiam Ĉinio kaj Sovetio estis en miela interrilato kaj ĉina poŝto bone servis, tial nia korespondado glate iris tri jarojn de 1957 ĝis 1959 kaj ni intime nomas nin gefratoj. Mia rusa fratino loĝis en Leningrado sur strato Maĥovaja 39-23, ŝi donacis al mi multajn esp-aĵojn, ekz-e portreton de D-ro Zamenhof k.s. Mi reciprokis ankaŭ per ĉinaj. Sed, foje, cxu en 1960 ? kiam mi vizitis poŝtejon por sendi malgrandan pakaĵon al Leningrado, la poŝtistoj tiel ĉikaneme malservis al mi, ke ili postulis min skribi ĉion sur la pakaĵeto per ĉinaj ideogramoj, malgraŭ mia klarigo ke la ĉina skribaĵo estas superflua kaj senhelpa por sovetia poŝtistoj. Tian ĉi kanon mi antaŭe neniam travivis, sed io estas evidenta, ke ili intence malhelpas. Mi miras, senkomprene. Tamen, kun tempopaso, ni vidis la publikan malakordon inter politikistoj de niaj du landoj, sekvis malfacilaj jaroj por ĉina popolo :okazis la tiel nomata Granda Kultura Revolucio kaj fine interrompiĝis nia korespondado. Oni forrabis de mia ĉambro ĉion senditan el fremdaj landoj kiel atestaĵojn de mia krimo “komuniki kun fremdaj landanoj" kaj neleĝe malliberigis min. La unika foto de 18-jara Nelja ankaŭ perdiĝis forrabite,senrevene.

Kiam mi refoje vidis la nomon Nelli Kublanova, jam estis 1991 en jarlibro de UEA, sed kun malsama adreso: poŝtkesto 356. Forte ekbatis mia koro.Ĉu tiu Nelliestas mia Nelja ? Kio okazis al ŝi dum la pasintaj jardekoj ? Malgraŭ ĉio mi devas provi, sondi.kaj mi versis jenan akrostikon:

Nelja,kara Kublanova

Estis mia rus-fratino,

Loĝis ŝi en strat' Mahxova,

Juna esperantistino.

 

Antaŭ pli ol tridek jaroj,

Korespondis ni intime.

Uragan' ek per koŝmaroj

Baris ambaŭ nin translime.

 

Leningradon mi sopiras

Altirate ĉiam kroĉe.

Nun retrovi vin deziras

Ofte vokas mi senvoĉe:

 

Venu tuj letero kara

Al mi post disiĝ' multjara !

Sincere via Guozhu

1991-02-03

Mi manskribis tion sur papero kun kopio de bildo por celebri 250-jariĝon de Leningrado, donacita de Nelja al mi antaŭ jardekoj. Tie ja estas ŝia propra subskribo. Dank' al helpo de tiu akrostiko, post monatoj mi retrovis mian rusan fratinon en ... Sankta Peterburgo. Dum jaroj ŝi funkcias tie kiel delegito de UEA kaj mi kiel respondeca redaktoro de... Penseo.Malgraŭ tempopaso, ni ambaŭ restas fidelaj adeptoj de nia kara Esperanto.

 

Jorge Camacho (Madrido, Hispanujo )

SCIENCA ENIGMO

-- al William Auld

Miskompanio.

La poeton minacas

geogra fio.

KIEGA METAFORO

Mi amis ilin platone

sed, plej profunde, deziris

la piĉojn frandi persone.

 

Lu Yi:

Miraklo far Medicinisto

Tradukis Censinio (1919-)

Sun Simiao, prestiĝa medicinisto en Tang-dinastio (618-907), foje ricevis konsultiĝon de malsanulo, kiu plendis pri recidiva kapdoloro malgraŭ konstanta kuracado de diversaj kuracistoj. Palpinte al li la pulson, Sun trovis nenian problemon pri ties sanstato, sed fakte li ja suferadis kapdoloron, eĉ por longa periodo de tempo. La zorgema erudiciulo konsideris la kazon stranga. li do decidis viziti la loĝejon de la malsanulo.

Atinginte ties hejmon, Sun petis ke oni gvidu lin ĉie trarigardi. Finfine, oni venis al la dormoĉambro de l' malsanulo.

--Ho, jen la kaŭzo de l' kapdoloro! " rimarkis Sun konvinke, montrante al fendeto sur muro, ĵus apud la litokapo, kie kuŝis la kapo de la suferanto ĉiunokte, kiam li dormis.

La medicinisto ordonis ke oni tuj movis la liton for de tiu mura fendeto, por ke la kapo de la dormanto ne plu frontu tiun pekan kreviĝeton. Ekde tiu tago, ne plu doloris al la kompatindulo la kapo.

La miraklofara Sun nek preskribis recepton, ne kaplikis medikamenton, tamen efektiviĝis resanigo. Li ja sin turnis al antikva rimedo, nomata geomancio, kiu trovas certajn signojn tabuindaj, ĉar ili alportus malfeliĉon. Forigo de tia malbonaŭgura signo estas efika kontraŭrimedo. Nuntempuloj iel dubas pri tio, sed iuj elturniĝe pensas, eble ankoraŭ pravigeblas tio, ke malgraŭ firme fermitaj fenestroj,la vintra vento jam trafiltriĝas endomen tra la nevideblaj likfendetoj. Hm, nemankas al geomancio do scienca aspekto.

-- el felietona paĝo de EkonomiaTagĵurnal de Hongkong.

 

PAĜO DE ĈINESKO

Miĉino (1938 - )

Sincera Beno

--Laŭ ĉinesko Busuanzi

Vi okdekjara

modele penas

por nia Esperanto

glore dojenas.

 

Okaze kiam

Jubile' venas

al kara Censinio

ni kore benas.

 

BUSUANZI: ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvar versojde 5,5,7,5 silaboj, laŭ duona rimaranĝo de x,a,x,a. (x=senrima)


                                           返回目录