PENSEO 98

                                                                                                                                                        Decembro 1999

                                                                                                                                                        La naŭa jaro


 

Ĝojan Zamenhof-feston kaj Feliĉan Novjaron 2000!

--

Wen Yiduo (1899-1946)

 

           AOMEN

 

Vi scias: MAKAU !

ne mia vera nom',

mi for de vi longe tro patrin'

tamen ili forrabis karnon de mi

de vi konservitas ja el mi la anim'

Tra tricent jarojn la sopirita panjo

ah, jen voku filon,

jen voku filon AOMEN!

Patrin', patrin',

mi revenu hejmen!

Patrin', patrin'!

Vi scias: MAKAU ! ne mia vera nom',

Mi revenu hejmen, hejmen, patrin'!

                                         esp-igis Vadanto

---

Jian Deming:

LA ILUSTRAĴO POR LA KOMEDIO DE LA ANASOJ

 

Printempe de 1979, frato Ding Cong donacis al mi sian verkon La Ilustraĵoj por la Noveloj de Lusin (eldonatan de la eldonejo Popola Belarto en novembro de 1978). Laŭ mia opinio, tio estas unu el la plej bonaj ilustrajoj por verkoj de s-ro Lusin. Vidante la ilustraĵon por La Komedio de la Anasoj, mi sentas apartan intimecon, ĉar la aŭtoro iam donacis al mi malneton de tiu ĉi ilustraĵo. La bildo relative pli bone transdonis la propran penson kaj senton de s-ro Lusin, kaj revivigis la etoson kiam la blinda poeto s-ro Erosenko loĝis ĉe Badaowan, esprimante lian koron ami vivon, ŝati muzikon kaj amzorgi pri malgrandajanimaloj. Per skribaĵo s-ro Lusin kreis mondon de Eroŝenko kun infana koro kaj per sia pentrilo Ding Cong revivigis la realan vivon. Verŝajne se s-ro Lusin vidus ĝin, li diros kontente:"Jes vere! Ĝuste tiel scenis." Tia atingo de arto estas mirinde sorĉa, renkontebla nur bonŝance sed ne akirebla intence.

Kiam Ding Cong kreis tiujn bildojn, li vivas ankoraŭ en malfacilaj tagoj. Tiam oni permesis al li labori nur kiel skribisto de klarigaj kartoj de ekspozicio de bildoj. Post 1957 li senigita je la rajto fari kaj publikigi pentraĵojn. Por li, fari pentraĵon kvazaŭ estas fari krimon. Vole-nevole, li devis ŝtele pentri en postlabora tempo, utiligante la malgrandajn kartojn, kiujn oni forĵetis senutilaj. Tia agado mem jam estis admirinda. Malfortuna sorto ne subigis lin timema. Ĉiu bildo-malneto estas lia batalo kontraŭ la nejusta vivo, kaj ankaŭ frukto de lia klopodo, plena de amo al s-ro Lusin. En 1977 mi petis de la malneton por la La Komedio de la Anasoj, kiu estas preskaŭ sendiferenca de la definitiva eldono en la libro, kio ja montras la seriozan sintenon de la pentristo. La malgranda bildo estas kun signifo ne malgranda. Mi volas la Historion atesti ke la majstraĵo estas ellaborita sur dorso de karto tiel granda kiel poker-karto! Tio estas precedenco tre malofte vidata en la historio de pentroarto. Mi devas fieri pro tio ke ni havas pentriston kun tiel negleksebla volo!

                                                                                                                        Printempe 1997

                                                                                                                                          Trad. Wu Hua

--

Shi Chengtai

BRILINTA VERDA STELO

(daŭrigo de p.386)

 

Kvankam li nur estis simpla ĉina intelektulo, tamen brava batalanto por Esperanto. Dum la Kultura Revolucio li eble restis unika membro de UEA en Ĉinio (alia estis Armand Su, sed tiam Su estis fermita en prozono pro sia esperanta agado), kaj persistis korespondi kun fremdaj s-anoj, malgraŭ ke la hejmo estis kelkfoje priserĉita, liaj libroj fotoj kaj tajpilo konfiskitaj, kiun kompensis al li la instanco per unu yuano RMB post la faligo de la Kvarpersona Bando, lia letero al UEA estis eksponita, kiel specimeno de sia ĉina membro.

Li instruis Esperanton en multaj kursoj, liaj lernintoj troviĝis tra la provinco, eĉ tuta lando. Li ankaŭ estis serioza kaj fidela laborinto por Esperanto, diligente laboris por nia Movado dum la tuta vivo. Kiel kasisto de Hubei-a Esperanto-Asocio, li klare notis ĉiun elspezon en la konto. Kiam nia povra revueto Penseo eldoniĝis en Wuhan, li prenis laboron de la distribuado kaj fariĝis kasisto de Fonduso Penseo. Por ŝpari moneron, li pesis ĉiun koverton kun revueto por eviti troŝarĝon, eĉ trairis la urbon por trovi poŝtejon, kiu ne severe kontrolas pezon de sendaĵoj...

Li estis membro de UEA, ILEI, komitatano, vicprezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio, por la amikeco kaj interkompreno inter la popoloj li senparade klopodadis kaj oferis sin. Lastatempe li havis novtipan komputilon por koresponda avantaĝo, li ĉiutage ricevis multajn leterojn el diversaj lokoj de la mondo e-mail-e...Neatendite li tiel rapide foriris de ni!

Ĉimomente sonas la parolo de D-ro Zamenhof:

 

"Ne ĉiuj esp-istoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto.Venos la tempo, kiam ĉiuj esp-istoj ekkomprenos, kiel gravega estis lia laboro. Al la nekonsolebla edzino kaj al ŝiaj gefiloj mi povas certigi, ke en la mondo de la esp-istoj la memoro pri la kara foririnto neniam mortos."

 

Ŝajnas al mi, tia parolo estas speciale de nia Majstro donacata al nia Jariĉ!

---

 

Dan Tirinaro*(1938-)

*Korea pioniro de Esperantujo

 

VIVO KUN RUĜA AMO

 

Kiel havas la rozo la floron sur branĉo

Kiel havas lotuso odoron en floro,

Oni devas ĉiam havi la amon en koro.

 

Ĉar am' estas jen silka ligilo socia.

Jen la amo kunigas la homon al homo.

Jen la amo allogas la koron al koro.

 

La socio ne povas ekzisti sen amo.

Kiam perdos socio la aman ligilon,

Ĉiu homo disiĝos al lup' egoisma.

 

Amo havas en mano magian bastonon,

Malamikon ĝi ŝanĝas al bona amiko.

Malamdomon ĝi ŝanĝas al bela rozfloro.

 

Amo havas en si repacigan magion.

Ĝi elprenas el kor' venendomon ĵaluzan

Ĝi deprenas de man' venenungon malaman.

 

Kie brilas la am', tie degelas mapaco.

Kie brilas la amo, tie kreskas frateco.

Kie kreskas frateco, tie floras hombeno.

---

UNU SONĜO

 

Kiam mi estis pli juna, mi havis mil sonĝojn

Mi deziris printempe promeni sur nubo

Mi deziris aŭtune promeni sur maro.

 

Kiam mi iros sur nubon, mi vidos la dion.

Kiam mi vidos la dion, mi plendos al dio,

Ke li donis flugilojn al birdoj ĉielaj

 

Kaj al mi, al mi fi, senutilajn piedojn.

Kiam mi havos flugilojn sur korpo la juna,

Mi ja povos vojaĝi de Nankin al Sinkin.

 

Neniam mi iros al Sinkin flugante trans nubon.

Jen unue mi trinkos la dolĉan kisvison,

Kaj mi due min banos en fluo de Majno.

 

La Sinkin-Majn-fluo ja estus tre freŝa.

Sinkin-knaboj ĉiuj havus racian rozkoron.

Kaj knabinoj ĉiu havus logikan rozamon.

 

En kafejo poetoj jen laŭdus la arton.

En salon' filozofoj diskutus pri vero.

Arto florus sur vero. Ver' florus sur arto.

--

 

Meng Qi (Aŭtoro en Tang-dinastio)

 

CUI HU KAJ LA KNABINO

 

Cui Hu de Boling aspektis tre bela, sed sin tenis ofte altspirita, nobla kaj malsocietema. Post malsukceso en la metropola ekzameno, okaze de la Tago de Klaro kaj Helo, li ekskursis sola al la ĉirkaŭurbo sude de la metropolo kaj venis al vilaĝa domo, sufiĉe vastterena, ĉirkaŭ je unu mu-o (1/15 hektaro) kun prosperaj verdaĵoj kaj floroj. Tamen regis silento, kvazaŭ troviĝis neniu homo. Cui frapis je la pordo dum longa tempo kaj knabino, subrigardante tra pordfendo, demandis:"Kiu?"

Cui respondis pri sia nomo kaj diris:"Soifante dum ekskurso senakompana, mi petas iom da trinkaĵo."

La knabino eniris internen, alportis tason da akvo revenen, kaj malfermis la pordon. Ŝi invitis la gaston sidiĝi, dum ŝi mem staris apogante sin sur oblikva branĉo de malalta persikujo, verŝajne kun aparta amo kaj sorĉa ĉarmo. Cui sondis ŝin per flirtaĵo, ŝi ne respondis, sed nur fikse rigardis lin longan tempon. Kiam Cui adiaŭis, ŝi sendis lin ĝis la pordo, kaj, kvazaŭ kun neregebla amsopiro, sin returnante eniris. Ankaŭ Cui revenis, laca, kaj neniam revizitis tien.

Post unu jaro kaj datrevenis la Tago de Klaro kaj helo, Cui subite memoris la okazintaĵon en lasta jaro, ne povante sin deteni. Li rekte iris al la malnova loko, kie la vilaĝa domo restis ankoraŭ la sama, sed la pordo jam ŝlosita. Cui surskribis versojn sur la maldekstra klapo de la pordo:

En ĉi pord', en kastmarthor',

vervis la vizaĝ' kaj flor'.

Persikflor' reridas nun,

Kien la knabin' jam for'? (*la poemon esp-igis vadanto)

Post tagoj, hazarde Cui venis al la ĉirkaŭurbo sude de la metropolo kaj revizitis al la vilaĝa domo, ene de kie li aŭdis ploron. Cui frapis je la pordo por esplori. Renkonte eliris maljunulo, kiu demandis al li: "Sinjoro, ĉu vi estas Cui Hu?"

"Jes" Cui respondis.

"Ho, vi mortigis mian filinon!" la maljunulo reploris.

Surprizite, Cui ne sciis per kio respondi.

"Mi havis filinon adoleskan kaj kleran," rakontis la maljunulo. "Ŝi ankoraŭ ne edziniĝis. Ekde lasta jaro, ŝi ofte kondutis nebulkonscia kvazaŭ ion perdinte. Tiun tagon, mi eliris kune kun ŝi for de la hejmo. Kiam mi revenas, ŝi ekvidis versojn sur la maldekstra pordklapo. Ŝi legis, eniris ĉambron kaj tuj malsaniĝis. Ŝi rifuzis manĝi dum kelkaj tagoj, nun fine mortis. Kial mi, en mia oldaĝo, ne edzinigis mian amatan filinon, ja por trovi veran ĝentilhomon kiel mian fidindan bofilon? Nun ŝi havas tiel tragedian vivofinon. Ja vi mortigis ŝin, ĉu ne?" Dirinte, la maljunulo reploregis ĉirkaŭbrakumante Cui.

Ankaux Cui forte kortuŝiĝis. Li petis permeson eniri por funebre plori al ŝi, kaj vidis ke la knabino ankoraŭ kuŝis en la lito.

Levante ŝian kapon al sia femuro kiel kapkuseno, Cui ekploris vokante al ŝi:"Mi estas cxi tie! Mi estas ĉi tie!"

Post momento, la knabino malfermis siajn okulojn, kaj ŝi reviviĝis post duontago.

Ekstaze, la maljunulo donis sian filinon al Cui kiel edzinon.

                                                                                                           ---el Rakontoj kun Versaĵoj

                                                                                                                                                tradukis Guozhu

--

PATRINAJ FLUSTROJ

 

Verkis Wang Lingyun

Esp-igis Censinio (1919-)

 

Adiaŭo ĉe Flughaveno

1998-04-25

 

Ĉirkaŭ la tria horo antaŭ tagiĝo de la 19-a de aprilo, nia aŭtaro eniris la anyaŭurbon de Pekino. En la matenkrepusko malklare vidiĝis la metropola konturo. Ĉi-matene Wang Dan certe tre ekscitiĝis. Fulmorapide forpasis unu jaro kaj kvin monatoj, dum kiuj li treniĝis fore de la ĉefurbo, al kiu  li tiom pli sopiregis, kaj milfoje petis, ke lia enprizonigado estu plenumota tie.

Survoje mi ankoraŭ cedis al iluzio, ke oni permesus al Wang Dan hejmeniri por vizito al nia loĝejo de li forlasita jam tri jarojn. Kian benon tio alportus! Kvazaŭ subtrance, mi sentis ke la aŭtaro ŝajne moviĝas de sudo norden. Mi iomete ekscitiĝis: ĉu vere oni hejmenigis mian infanon? Subite la aŭtoj turnis sin dekstren, kaj ekaperis antaŭ niaj okuloj granda vojsignilo kun la vortoj Flughavena Ŝoseo. Mi trovas min kvazaŭ vekata el sonĝo.

La aŭtoj haltis antaŭ konstruaĵo simila al hotelo. Ni estis gvidataj al akceptejo. Baldaŭ ankaŭ Wang Dan eniris post ni. Post urĝa rapidiĝado tien kaj reen por unu tago kaj du noktoj, ni finfine povis sidiĝi kaj iom interparoli kun nia infano.

Momente pli poste, ni informiĝis, ke la aeroplano ekflugos je la naŭa horo matene.

"Kial foriri jam hodiaŭ! Ĉu neeble restadi unu aŭ du tagojn?" mi vole-nevole lasis tiun rimarkon gliti elbuŝe. Estiĝis rideksplodo. La diro  tro naivas, mi scias, ke tio neeblas, sed tian alvokon mi elkrias senpripense, fakte, do, pro patrina instinkto.

Baldaŭ poste, la franjo de Wang Dan kune kun la 8-jara neveto laŭpostule venigitis el mia hejmo. Apero de bubo en la ĉambro ekvigligis la etoson. Ĉiuj trovis sin babilemaj kaj ridemaj, por ke malpliiĝu turmenta sento de tristo en ĉies koroj, kiam pli kaj pli proksimiĝis la tempo por adiaŭo. Kiom da vortoj oni volis reciproki al la alia.

Wang Dan maltrankviliĝis pri mi, al kiu li konsilis viziti pli ofte la publikparkojn, pli bone malstreĉiĝi. Li petis, ke mi dungu taksion, anstataŭ interpuŝiĝi por enaŭtobusiĝi dum eliro aŭ al laboro, speciale en pluvaj tagoj. Al pli-ol-sesdek-jarulo kiu laboregis jam tutvive, endas ne plu suferi mizeron. Li esperis, ke la patro ne tro laciĝu en sia laboro kun la franjo, li diskutis pri infanedukado.

Ankaŭ mi ripetade urĝis lin praktiki prudentadon ĉu parole ĉu age en la fora lando. Li devos bone zorgi pri si mem kaj atenti pri sekureco dum la vojaĝo.

Sciiĝinte ke la onklo flugos al Usono, Tjanĉjo petegis kunveturi.

"Vi ne havas la necesan aerbileton," la onklo ŝerce admonis.

"Ne gravas, vi povas meti min en kartonskatolo inter la valizo."

Nefindireblis sennombraj vortoj antaŭ la disiĝo. Je la oka kaj kvardek minutoj, oni forkondukis Wang Dan-on. Ni devis resti en la ĉambro. nek eldiro de adiaŭo, nek ruliĝo de guto da larmo, ne pro paliĝo de la sentimento sed ja pro troa turmentado.

---

 

PAĜO DE ĈINESKO

 

Miĉino(1938-)

        ĴURE

---Laŭ ĉinesko Chaozhongcuo

 

Ni fosu kun verda kor'

kaj kredo, fervor'

La mond' aliĝos,

la tempo pasos for.

 

Sed ni restos

fidela al

li ĝis lasthor'

kaj vivos eterne

pri l' Majstro la memor'.

 

*CHAOZHONGCUO: ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun versoj de 7,5,66,/444,66 silaboj, laŭ rimaranĝo de a,a,x,a/x,x,a,x,a (x=senrima)


                                                                                                                  卦指朕村