Penseo/ n-ro 99 /Januaro/2000
Lu Jixin (1953-)/ĈAR *
Pri Penseo en malnova paĝo *
Guozhu/UNUA VOLUMO,UNUA RIKOLTO *
TRI POEMOJ *
Pu Songling (1640-1715)/VULPO EN VAZON *
Hanshan (Poeto-bonzo en Tang-dinastio ) *
R.Chevallier (franco)/SEN NUBO *
Li Wangxian (juna esp-istino)/SEMO de VERO *
Jariĉ (1937-1999)/LETERO AL AMIKO *
Peng Zhengming (1958-)/POEMOJ *
Miĉino (1938 - )/RENKONTE AL NOVA JARMILO *
ĈAR
!al nova jaro 2000
Ĉar via okuloj
magias kiel postpluva lazuro
ĉar lia rigardo
magias kiel kolora pluvarko;
Ĉar via parolo
jam ĉarmas kiel printemp-pluva molo,
ĉar lia rideto
jam ĉarmas kiel printempa bukedo;
Ĉar via hel-kanto
jam trilas kiel fluta eleganto,
ĉar lia kor-verso
jam trilas kiel kolombara vervo,
Ni do man-en-maniĝu,
ni do kor-ĉe-koriĝu,
kune iru trans barojn,
al brile nova centjaro !
de esperanto n-ro 1021 (1991-01)
Bela floreto el Ĉinio
Ekde julio 1990 aperadas "monata Esp-beletra revuo" en la suda ĉina urbego Guangdong (Kantono).Interese estas, ke la redaktoro, Shi Chengtai, loĝas en la plej norda provinco de Ĉinio, pli ol du mil kilometrojn for ! Penseo provizas fascinan rigardon al la ĉina literatura tradicio per originalajfiksformaj poemoj, tradukitaj noveloj kaj komentoj pri diversaj aferoj, inkluzive de kortuŝa omaĝo (n-ro 4) al la ĵus mortinta Esperanto-poeto Armand Su. Kontribuaĵojn sendu al la redaktoro.
Rimarko : Renkonte al la nova jarmilo, s-ano Guozhu komencas novan maratonon en la Novjara Tago. Li volas aperigi, pecon post peco, en kompleta teksto, la unuan volumon (resume 42 mirrakontoj) de la Strangaĵoj de Liaozhai sur Interreto. Jen estas la enkondukaj vortoj.
Kara leganto : Tio, kion vi nun legas, estas la reta versio de la Strangaĵoj de Liaozhai, majstra verko, kiu ĝuis la famon kiel "la reĝo inter ĉinaj (klasikaj) novelaroj". Depost kiam ĝia unua eldono aperis en 1766, la Strangaĵoj de Liaozhai ĉiam restas furora kaj ĝuis vastajn ŝaton kaj aprecon en Ĉinio tiel multe hodiaŭ kiel antaŭ 300 jaroj, same kiel la mondfama Dekamerono aŭ La Mil kaj Unu Noktoj en la Okcidento. Strangaĵoj de Liaozhai estis kolekto de mirrakontoj skribitaj dum longa periodo surbaze de folkloro kaj popularaj legendoj. La aŭtoro Pu Songling(1640-1715) kolektis la rakontojn per si mem aŭ dank' al alsendo de amikoj. Li rerakontis ilin, skribante por reflekti sian propran tempon, kun klaraj amo kaj malamo, en erao sub severa cenzuro kaj esprimis sian malamon al la novaj manĉuraj regantoj kaj iliaj koruptiĝintaj ŝtatoficistoj.Multaj ĉefroluloj estis vulpaj feinoj, fantomoj kaj aliaj spiritoj, kiuj, kvankam estis supernaturaj, tamen, kun aldonitaj homaj kvalitoj, abunde repagis aŭ punis al bonuloj aŭ fiuloj. Kelkaj rakontoj estis popularaj en dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1127), sed Pu Songling levis ilin al bonega arto. Lia stilo estis alte romantika kaj kun riĉaj imagoj. En 1818 jam aperis traduko de unuopaj rakontoj de la Strangaĵoj de Liaozhai en la angla, poste sekvis tiuj en la franca (1880) kaj la germana (1902). La plej frua traduko en libroformo estis farita de la fama angla ĉinologo Herbert A. Giles en 1880 kun 164 rakontoj. Ĝis nun Strangaĵoj de Liaozhai jam havas tradukojn en pli-ol-30 lingvoj,el kiuj nur tiuj en la japana kaj korea estas en kompleta teksto. Esperanta traduko en kompleta teksto estis farita de Guozhu per jardekoj da penado, sed ĉiam nur kuŝas en tirkesto. Resume la Strangaĵoj de Liaozhai enhavas 496 mirrakontojn en 12 volumoj kaj nun ĝia unua volumo (kun 42 mirrakontoj) estas tajpita en formato HTML por aperi sur interreto. Kunĝuu la unuan rikolton de la surreta Strangaĵoj de Liaozhai kun la tradukinto kiu dankas vin pro ĉiaj kritikoj kaj sugestoj. (huguozhu@163.net)
bonvole legu http://www.crosswinds.net/~liaozhai
Rimarko: en la ĉina originalo la subaj tri poemoj estis kun tute sama rimo kaj rimaranĝo. La t.n. Notoj estas mallongigo de Liaozhai, kies laŭlitera traduko estas La Notoj Pri Strangaĵoj de Liaozhai.
Pu Songling (1640-1715)
SURSKRIBA POEMO AL LA NOTOJ PRI STRANGAĴOJ DE LIAOZHAI
Pretis la Notoj -- nur ridindaj faroj !
Nun oldis al mi robo kaj grizharoj.
Ĉe fridaj pluvoj, lampo, noktbabiloj,
mi konis la esencon post dek jaroj.
1688.
Wang Shizhen (1634-1711)
ŜERCE SURSKRIBITA AL LA NOTOJ PRI STRANGAĴOJ DE LIAOZHAI
Rakontas la aŭtor' absurde,
Ĝuu ni aŭskulte !
Ĉe fab- kaj melon-apogiloj,
silkas pluv' je miloj.
Tre eble tedas jam paroloj
tagaj de popoloj.
Pli plaĉas fantom-melopeoj
ĉe aŭtun-tombejoj.
1688.
Guozhu (1938-)
DEDIĈE AL LA MUZEO DE PU SONGLING
Pretis la Notoj -- admirindaj faroj !
Via labor' transformiĝis grizharoj.
Per Esperant' nun volas mi redoni
vian majstraĵon faman dum centjaroj.
(1992-08-23)
Pu Songling (1640-1715)
VULPO EN VAZON
Edzino de iu Shi (Ŝi) en Wan (Ŭan)-vilaĝo estis ĝenata devulpo-spirito, kiun ŝi neniel povis forpeli.
Malantaŭ la pordo staris vazo,en kiun la vulpo sin kaŝis haste ĉiufoje, kiam ĝi ekaŭdis la alvenon de la bopatro. Tion bone rimarkinte, la virino ekhavis ideon, pri kio ŝi konfidis al neniu.
Foje, tuj post la eniĝo de la vulpo en vazon, ŝi rapide ŝtopis la aperturon per vato, enmetis ĝin en kaldronon kun akvo kaj ekboligis fajre.
La vulpo kriis en la vazo :"Tro varme ! Ne malicu !"
Sed la virino silentis, malgraŭ ke la krioj pli intensis. Post kelka tempo, aŭdiĝis jam plu nenio. La virino malŝtopis la vazon kontroli : jen nur amaso da haroj kaj kelkaj sangmakuloj.
!El la unua volumo de Strangaĵoj de Liaozhai
trad. Guozhu
Hanshan (Poeto-bonzo en Tang-dinastio )
En ĉi tiu kvartalo
rezidas belega virino
Kiel ĉarme tindadas
ĉe ŝi sur lazono pendaĵoj !
Inter floroj en horto
amuzas sin ŝi kun papagoj.
Sub la luno vespere
muzikas ludante la citron.
Ĉiu kanto de ŝi
memoriĝas dum kelkaj monatoj.
Ĉiu danco far ŝi
de kelkmiloj da homoj spektatas.
Sed dubindas, ke daŭros
eterne tiela feliĉo !
Ĉar:alvenas limtemp'
kaj lotuso forvelkas pro l' frosto.
el la volumo 806 de la Plena Poemaro de Tang-dinastio
trad. Gennadij Turkov (Ruso )
Sen nubo
Vento flustras
Ĉielo bluas
Sen nubo
Suno varmas
Luno flavas
Sen nubo
Tero verdiĝas
Arboj floras
Sen nubo
Suno ardas
Naturo soifas
Sen nubo
Tero sekiĝas
Herbo flavas
Sen nubo
Arboj senfruktiĝas
Homoj malsatiĝas
Semo de Vero
Heroldo de Bono
Flago de Belo
Mi adoras honorindajn personojn kaj famulojn, sed mi pli urĝe volas dediĉi miajn estimon kaj admiron al iu ordinara homo kia instruisto s-ro Jariĉ.
Estimata Jariĉ, en la koro de ni, viaj gelernantoj, vi ja estas semo de Vero, heroldo de Bono kaj flago de Belo. Via animo estas tiel pura kiel neĝblanka floro. Via personeco estas tiel noble alta kiel nubskrapanta pino. Dum vi donas al ni lecionojn de Esperanto, ĉiu peco, ĉiu horo estis tiel enhavoriĉa. Vi semis en nian koron verdajn semojn de Esperanto. Nur dank' al via instruado hodiaŭ mi dronas en strebado interesite de Esperanto.
Via senlaca instruado fariĝas saĝo en mia cerbo, varma sango en mia brusto,kaj gvidilo por mia konduto...Mi kore dankas vin pro via kultivo al ni.
Oni diras ke " vi kulturas trabojn de nia patrujo." tamen mi volas diri ke vi mem ja estas trabo de nia patrujo, kiu apogas spinon de ni juna generacio en Esperanto-movado.
1999-11-13
Jariĉ (1937-1999)
Jen mia travivaĵo dum pli ol semajno. (de 1999-01-30 ĝis 1999-02-05)
Mi revenis de la alia urbo al mia hejmo je la nokto de 1999-02-05. Kiam mi atingis en mia loĝejo, tuj mi sentas min ne tiel vigla, kaj kredis, ke mi malsaniĝis. Miaj lipoj, miaj okuloj, mia nazo, kaj mia buŝo estis sekaj. Vere mi estis malsana. Je la 6-a kaj 7-a de feb. mi devas ripozi sur mia lito kaj havigis al mi la medikament-tablojdon. Hodiaŭ, la 8-a de feb. mi ankoraŭ ne tute resaniĝis, sed mi devigite forlasis mian liton por respondi al miaj amikoj.
Je la 30-a de jan. mi veturis al Zhengzhou, la ĉefurvo de Henan-Provinco, por renkonti kun la marŝantoj, kiuj jam piediris pli ol 600 km de Lianyungang ĝis Zhengzhou tra du provincoj. Kiel vi jam scias, ke ili startis je 1999-01-01 en Lianyungang laŭ la fervojo. Mi atingis en Zhengzhou je la nokto. En la trajnomi sidis pli ol 6 horojn. En la Stacio min atendis la samideanoj de Xinxiang-a Esperanto-Asocio. Je la 31-a de jan. finfine mi renkontiĝis kun la marŝantoj ĉe la orienta antaŭurbo de la urbo sur la fervojo. Tie ankaŭ pli ol 10 gesamideanoj de Henan-provinca E-Asocio, Zhengzhou-a E-Asocio kaj Xinxian-a E-Ascio bonvenigis la marŝantojn. Mi kun ili marŝis al la fervoj-stacio en la urb-centro. Ni estis varme kaj sincere akceptitaj de la fervojistoj. La marŝantoj dormis (escepte min) en la luksa ĉambro de la Stacio.Je 1999-02-01, la marŝantoj estis akceptitaj de la oficejo de la Urb-domo, kaj estis bone kaj varme regalataj. La marŝantoj nokte dormis en la hotelo de la 6-a kotontekstila fabriko, kie la fama Esperantisto Hu Guozhu iam laboris antaŭ pli ol 30 jaroj.Je la 2-a de feb. la marŝantoj denove revenis al la Stacio kaj ordigis ĉion por la posta marŝado. Zhengzhou estas la unua Provinc-ĉefurbo, kie la marŝantoj unuafoje restis. Ili kun mi diskutis pri la aliaj aferoj. La fervojistoj denove varme akceptis la marŝantojn. Nokte, la marŝantoj loĝis en la Hotelo de la fervojo. Je la 3-a, matene, la marŝantoj kaj mi adiaŭis la fervojistojn de la urb-centra stacio, mi kune kun ili marŝis okcidenten laŭ la fervojo ĝis la Okcident-Stacio de Zhengzhou. Ni devas disiĝi kun larmoj, kaj ili okcidenten ( eĉ ĝis Roterdamo!!), kaj mi orienten ĝis la centro de la Urbo. Sen tagmanĝo mi vagis sur la stratoj en Zhengzhou. Posttagmeze mi veturis al Kaifeng, la fama antikva urbo en la ĉina historio. Je la 4-a de feb, mi restis en Kaifeng porviziti la antikvaĵojn, kaj posttagmeze mi per aŭtobuso de Kaifeng al alia antikava urbo, Xuchang por renkontiĝi kun mia samklasano, kiu estas mia samklasano antaŭ 43 jaroj, tiam ni estis en la mez-lernejo. Vespere mi vespermanĝis kun li, kaj je la 5-a de feb. mi veturis al Wuhan de Xuchang. Mi atingis ĉe miaj familianoj nokte. Hieraŭ mi sciis, ke nun la marŝantoj estis en Luoyang. Hodiaŭ ili okcidenten, okcidenten... kaj mi malsaniĝas... Kaifeng, Xuchang kaj Luoyang estas la famaj antikavaj urboj ĉirkaŭ Zhengzhou. La 3 urboj iam estis la ĉefurboj de la regnoj en la ĉina historio. Mi esperas, ke mi pli frue resaniĝus, ĉar multe da aferoj atendas min... 1999-02-09
23
Ni restu distance
Eĉ se intence
Tre svarmas homoj
Tre densas dornoj
Tre fortas sunradio
Tre intensas pluvego
Ni restu distance
Eĉ se intence
25
Neniu ŝlosilo
eblas malfermi vian brovoblokon
Neniu gladilo
eblas elgladi vian koran ondegon
Neniu juĝisto
eblas inversi vian malgaja mienon
Neniu argano
eblas ellevi vian pezan prizorgon
Donigu mian malatentecon al vi
Restigu vian atenton
Por memprizorgi vin
PAĜO DE ĈINESKO
Miĉino (1938 - )
RENKONTE AL NOVA JARMILO
--laŭ ĉinesko Yumeiren
Venas nova jarmilo,
ĝojas jubilo !
en la novjara tago
ekstartu maratona ago !
Ascendu al la reto
traduk-kompleto !
Ni, post longa laboro,
atingos la celon en gloro !
YUMEIREN: ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvar versojde 7,5;7,9 silaboj, laŭ para rimo:a,a;b,b;c,c;d,d.