Scienca kaj Teknika Mondo


Teleskopoj sur la Luno

月球上的天文望远镜

    Kia estus utilo dela teleskopo starigita sur la surfaco de la luno? Ĉu tio estas fantazio de la astronomoj?
    Por respondi al ĉi tiu interesa kaj iom komplika demando ni antaŭ ĉio diru pri la roloj de du teleskopoj.

 

     天文望远镜设在月球上会有什么用处呢?难道是天文学家想入非非吗?

     为了回答这个既有趣又有些复杂的问题,我们首先来谈谈两种天文望远镜的作用吧!

Optikaj teleskopoj kaj radioteleskopoj

光学望远镜和射电望远镜

   La nomataj teleskopoj estas hodiaŭ ĝenerale uzataj. Per optikaj teleskopos oni ja rigardas tre malproksimen ĝis oni povas rekte observi kaj esplori la misteran kosmon, sed la radioteleskopo estas grava ilo kiu "aŭskultas" la kosmon. La vorto "aŭskultas" tamen ne estas simpla per-orela aŭskultado de iuj sonoj, sed registrado de la elektromagnetaj ondoj per specialaj aparatoj. Fakte, kaj la lumo kaj la radiosignalo estas elektromagnetaj ondoj. Diferenco inter ili estas nur en ondo-longo: la ondolongo de lumondoj oni mezuras per dekmilion-onoj de centimetro (1:10,000,000 de centimetro), dum la ondolongon de radioondoj oni mezuras pleiparte per metroj kaj eĉ per kilometroj.
   Sed, krom la ondolongo ankoraŭ unu multe pli grava diferenco inter ili estas registri lumondojn rekte per "natura aparato" -- la okulo, kiu tamen ne povas registri radioondojn. Ilin oni registras nur per komplikaj aparatoj -- radaro kaj radioteleskopo tkp.
   Unuaj praktikaj radioaparatoj aperis eĉ transiro de ;a 19-a al la 20-a jarcento. Gravajn kontribuojn faris por tio jugoslavo Tesla, ruso Popov kaj italo Marconi. La evoluo de la radioteleskopoj donis novan vojon al la astromia esplorado.
   La optikaj teleskopoj povas pligrandigi ielajn objektojn eĉ pli ol mil-oble, Per la plej grandaj optikaj teleskopoj en la nuna mondo vi povas sur la luno rimarki objekton, kies diametro estas ĉ.100 metroj, dum per nura okulo vi ne povas klare distingi eĉ kolose grandegan "krateron" havantan diametron de 100 kilometroj sur la luno.
   Do, la optika telskopo estas vere mirige utila helpanto de homa okulo. Se Galileo Galilei, antaŭ preskŭ kvar jarcentoj, ne estus malkovrinta teleskopon, la tuta moderna astronomio estas neimagebla.

光学望远镜和射电望远镜是目前常用的两种天文望远镜。人们使用天文望远镜能看得很远,以致有可能去直接观察和探索神秘的宇宙,而射电望远镜是人类“监听”宇宙的工具。“监听”这个词并非简单地用耳朵去听声音,,而是采用专门的仪器对电磁波进行纪录。其实,光和射电信号均属于电磁波范畴,它们之间的区别仅仅在于波长的不同,。光波的波长为千万分之一厘米数量级,射电波的波长则用米甚至公里来测量。  
此外,还有一个重要的区别是,检测光波可以直接使用人类的“天然仪器”——眼睛;但眼睛却无法辨认电磁波。电磁波只能用复杂的仪器——雷达或射电望远镜检测。
射电仪器出现于从十九世纪向二十世纪过渡的时期。南斯拉夫的泰斯拉,俄国的波波夫和意大利的马尔库尼在这方面都做过重要贡献。射电仪器的发展为天文研究工作提供了一条新的途径。
光学望远镜能把太空的物体放大到一千多倍,采用目前最大的望远镜,你能发现月球表面直径为100米左右的物体。而直接用眼睛去看,月球上即使有一个直径为100公里之巨的火山口,你也难以辨认。因此,光学天文望远镜是人类眼睛的极其惊人的得力的助手。如果在三百多年前,伽利略没有发现望远镜,全部现代天文学是不可想象的。

Kial do oni starigu la teleskopon sur la luno?

那么为什么要到月球上去架设天文望远镜呢?

   In modernaj optikaj teleskopoj ju pli gigantaj fariĝas, des pli grandajn barojn kaj malhelpaĵojn ili renkontas. Unu el tiuj ĉi baroj estas la atmosfero de la tero. La granda teleskopo pligrandigas ne nur rigardatan ĉielan objekton, ekzemple la lunon aŭ jupitron, sed ankaŭ "malhelpaĵojn" de la atmosfero. Sekve tra la atmosfero plena je fumo, polvo, nebuletaĵo ktp., vi povas eĉ pli bone rigardi pejzaĝon de la luno per 100-obla pligrandigo ol per 1000-obla pligrandigo. Fakte, niaj "Teraj" teleskopoj observas tra nia tera atmosfero ĉielajn objektojn simile kiel, ekzemple iu teatra rigandanto observus dancadon de la belaj kaj delikataj baletistinoj tra ne bone travidebla kurteno inter li kaj la ĉarmulinoj. Tial la astronomoj ne povas rimarki la plej delikatajn sekretojn de la kosmo. Sed ĝuste tiuj ĉi plej delikataj sekretoj plej multe interesas la astronomojn, samkiel la plej delikataj formoj de la baletistinoj interesas nian teatro-vizitanton...
   Ĉu ni forigas la kurtenon (atmosferon), kiu ĝenas rigardon al ĉarma spektaklo? Ne, tute neeble. Ununura solvo estas foriri transe de la kurteno, kaj rigardi ĉielajn sekretojn de sur la luno, kie ne estas ĝenata atmosfero.
   La radio teleskopojn oni devus starigi sur la dorsan flankon, nevideblan parton, de la luno. Tiu ideo havas nekompareble pli grandan pravigon ol konstruo de la optika teleskopo sur videbla parto de la luno.
   Kial? Ĉar, sur alia (nevidebla) flanko de la luno estas "virgeca silento", kaj same kiel la tera atmosfero malhelpas al la optikaj teleskopoj ekkoni virgecan naturon de la kosmo, la "radiobruo" de multnombraj teraj radiostacioj kaj televidstacioj ĝenas astronomojn "aŭskulti" originojn de kosmaj radiofontoj.
   Kun la disvolviĝo de la spaciala tekniko, estas nenia fantazio, ke la astronomoj deziras havi teleskopojn sur la luno, kaj espereble tio efektiviĝos en baldaŭa estonto. La teleskopoj funkciontaj sur la luno ludos gravan rolon por lie koni la kosmon.

                       El 《Homo kaj Kosmo》n-ro 3-4/84

   现代光学望远镜变得越来越庞大,它所遇到的障碍和困难也越来越大。 障碍之一是地球周围的大气层。巨大的望远镜不只是把窥测的天体——例如月亮或木星放大了,也把空气中的障碍物放大了。所以,当你透过充满烟尘和云雾的大气层用望远镜观察月球时,会发现用放大一百倍的望远镜反而要比放大一千倍的更清晰。事实上,我们在地球上用望远镜透过大气层观察天体,就好比在剧院里透过舞台上的纱幕观看美丽娇娆的芭蕾舞演员跳舞一样。这样,天文学家就不可能发现宇宙中最微妙的奥秘,而正是这些奥秘吸引着天文学家的巨大兴趣,就像芭蕾舞演员的优美舞姿吸引着观众一样。
  
我们驱除干扰观察的大气层吗?不行,完全是不可能的。唯一的解决办法就是越过这层屏障,离开地球,到没有大气层的月球上去,从那里观察天体的秘密。
   人们要在月球上架设射电望远镜,以它的背面即我们看不见的那一面为佳。这要比在可见到的月球一面架设光学望远镜有着无与伦比的更大的正确性。
   为什么呢?因为在月球的另一面是“处女”般的寂静。而地球上大量电台、电视台的各种信号干扰天文学家“监听”宇宙的电磁波的起源,就如同地球表面的大气层阻碍光学望远镜了解宇宙未开发的大自然一样。
   随着航天技术的发展,天文学家要在月球上架设天文望远镜已不是什么想入非非,并且有希望在不久的将来就会实现。在月球上运用望远镜将为进一步认识宇宙发挥重要作用。

                                                      返回目录