Scienca kaj Teknika Mondo


Bebo el Provtubo

  En Julio 1978 la presagentejoj1 anoncis la sensacion2:

  En Oldham, Anglio, naskiĝis la unua infano el provtubo. Fakte, la informo estis multe troigita.3 La malgranda Louisa Brown4 naskiĝis tute nature kaj ankaŭ la egan plimulton de la gravedperiodo5 ŝi pasigis normale en la utero6 de sia patrino. Nur la komenco — la fekundigo okazis nenature, ekster la homa korpo. La ove prenita de la patrina korpo estis “en vitro” kunigita kun la spermatozoo8 de ŝia edzo. Tion faris du britaj sciencistoj, d-ro Patrick Steptoe kaj Robert Edwards, por helpi al la patrino, kiu pro la nekonduktiveco de ovoduktoj9 neniam estus havinta bebon.10 Ili transplantis la disvolviĝantan zigoton11 reen en la uteron de la patrino, kies organismo feliĉe akceptis la junan embrion.12 Tiel la blokita vojo tra la ovoduktoj estis evitita kaj kondukis ĉirkaŭire tra la provtubo.13 Por sukcese realigi la operacion oni devis perfekte imiti la naturajn kondiĉojn de la virinaj ovoduktoj en vitra ujo. Oni riskis difektiĝon de la embrio14, sed ĉikaze naskiĝis normala infano.

  Ĉu la priskribita operacio signifas novan kuracmetodon Ĝi estas eksperimento? La unua — el la vidpunkto de la patrino, la dua — el tiu de la infano. Ja ĝi dum kelka periodo troviĝis en artefaritaj kondiĉoj15. Neniu povas garantii ilian identecon kun naturaj kondiĉoj de la virina utero16. Ĉu la arta medio17 estas havanta neniun influon je la embrio? La fakto, ke la mistero de la vivokreo, ĝis nun kaŝita en la intimeco de homaj emocioj, evidentiĝis tiel simpla kaj teknike ripetebla kiel ekz. Injekto, povas instigi sciencistojn al intensaj esploroj por respondi la supran demandon18. Jen kia tento por la sciencisto iom modify la medion, plibonigi ĝian konsiston sub la preteksto perfektigi la metodon, enkonduki farmaciaĵojn, radiadon alispecan faktoron kaj noti la rezultojn de ilia influo sur la disvolviĝon. Kiom da progresemaj temoj de doktoriĝdisertacioj19 oni havus la okazon invnti! La afero aktualas des pli, ke oni raportas pri pliaj naskiĝoj de la artkreitaj infanoj20. Kaj, kiom da tiel eksperimente koncipitaj21 infanoj jam malsukcesis naskiĝi? En la ses dekaj jaroj la rezultoj de Petrucci kulturi la human embrion estis ignorataj kaj primokataj. Lia filmo montranta la disvolviĝon de la homa embrio estas taksata kiel falsaĵo22. Liaj eksperimentoj ĉesiĝis verŝajne pro la timo krei monstron. James Waston, la malkovrinto de DNA23 kaj Nobelpremiito24, parolante iam antaŭ la Usona Kongreso, diris, “Per la naskiĝo de la infano koncipita en provtubo ni povas malfermi la pordegon de l’infano.”

 

 

注释:

1.=novaĵagentejo,意“新闻通讯社”;2.意“轰动一时的新闻”;3. tro-ig-ita“被夸张的”,全句意为“实际上,这则新闻大大地夸张了”;4. 路易斯·布朗,即试管婴儿的名字;5. 妊娠期;6. 子宫;7. 受精;8. 精子;9. ne-kondukt-iv-eco意:无输导能力。后缀-iv-表“有……能力的”,“能……的”。ovo-dukto意“输卵管”。pro la nekonduktiveco de ovoduktoj 的意思是:由于输卵管失去了输导能力;10. 这里用-us表示任何时候都不可能发生的事情,neniam estus havinta bebon 意为“从来不会生出孩子来”;11. 受精卵;12. 坯胎;13. ĉirkaŭire 原意为“绕道、绕路”。全句的大意是:这样,(受精卵)避开了输卵管中被阻塞的那段管道,而通过试管引进去”;14. 这一部分意为:人们不怕坯胎会受到损伤的危险;15. en artefaritaj kondiĉoj 意“在人工的条件下”;16. 全句大意为:没有人能作出担保,这些条件(人工条件)与子宫里的自然条件是一致的;17. arta=artefarita; 18. 此句较长,其中ke引导的从句修饰fakto, povas... 到句末才是主句的叙事部分。

 

19. 博士论文;

20. artkreita=artfarita; 21. koncipi怀孕;


22.全句大意是“他展示人类坯胎发育阶段的影片被人们认为是伪造出来的东西”;23. 缩写:脱氧的核糖核酸;24.Nobel-premi-ito 诺贝尔奖金获得者。

                                                                 返回目录