Scienca kaj Teknika Mondo


Kiel Neaŭdanto Povas Uzi Telefonon

  Surduloj estas homoj kiuj ne povas aŭdi. Ili do ne povas uzi ordinaran telefonon. En kelkaj landoj, surduloj povas ricevi ilon kiu similas al skribmaŝinon.1 Tiun maŝinon oni ligas al la telefono. Se oni volas telefoni al tia homo, kaj se oni mem ne havas tian skrib-telefonon,2 oni telefonas al oficejo, kie la oficisto sendas la informon al la skrib-telefono de la surdulo.3 La surdulo tiam povas respondi per sia skrib-telefono al tiu oficejo. La oficisto legas tiun respondon al la homo kiu telefonas.4

  En multaj landoj, la surduloj lernas paroli. En tiuj landoj, do, surduloj povus mem respondi per sia voĉo5. Tie oni povas uzi la manieron, kiun komencas uzi la Nederlanda Poŝto kaj Telefono6. Nuntempe ekzistas multaj telefonoj kun prembutonoj. Sur tiaj telefonoj estas dek butonoj por la ciferoj kaj du pliaj butonoj. Ni nomu ilin ‘+’ kaj ‘−’. La surdulo ricevas maŝinon, kiu povas montri literojn kaj ciferojn.7 La homoj, kiuj volas telefoni al surduloj, ricevas paepretojn por fiksi sur la butonojn de sia telefono, kaj paperon kun truoj.8 Ili povas meti tiun paperon sur ĉiun prembutonna telefonon. Sur tiuj paperoj staras literoj apud ĉiu cifero.9 Ekzemple, apud ‘1’ oni vidas la literojn A, B, C. Se oni telefonas al surdulo, li aŭ ŝi vidas sur sia maŝino, ekzemple, la literon A se oni premas ‘+1”, B se oni premas 1, C se oni premas −1 kaj 1 se oni premas +−1.10

  En tiu maniero, oni povas telefoni al surdulo de ĉiu telefono, ankaŭ surstrate en la urbo, se nur la telefono havas prembutonojn.11 La surdulo povas legi la vortojn kaj li aŭ ŝi povas respondi per sia voĉo. La homo, kiu telefonas, ne bezonas havi skrib-telefonon, kaj oni ne bezonas peti la helpon de telefonaj oficistoj.

 

注释:

1.打字机。全句的意思是:像打字机一样的器具。
2.tia homo:那种人,即上述的“聋人”;tia skrib-telefono: 那种“打字”电话。3.oni telefonas... 到最末处的意思是:人们打电话给办公室(这里指电话总机之类的办公室),值班员在把信息传递给使用“打字”电话机的聋人。4.全句意思是:值班员把(聋人)答话读给打电话的人听。5.这里的动词使用了-us形式,表示可能性。6.荷兰邮政电话公司。7.全句的意思是:聋人可以得到一部能显示字母和数字的机器。8.全句意思是:想给聋人打电话的人会得到一些能粘贴到电话按钮上的小纸片和一张带孔眼的纸。9.意思是:纸上的每一个数字旁都有几个字母。10.后面主句的大意是:如果按下+1,他(她)会在机器上看到A显示出来,等等。11.se nur 应作为一个词组来理解,意:只要。后一分句的意思是:只要电话上有按钮(即只要是按钮电话)。se nur表示的是条件。
               (
王放   注)

                                                                 返回目录