Scienca kaj Teknika Mondo
La Monda Poŝto — Hieraŭ kaj Nun Laŭdire, organizita transporto de informoj ekzistis jam en malnova Egiptio, kelkajn jarmilojn A. K. Simila servo funkciis ĉe la Aztekoj, japanoj, belenoj, romianoj, t.e. ĉe nacioj, kiuj akiris certan gradon de civilizacio. La t.n. jurieroj ĝuis protekton de regantoj kaj ilian funkcion kutime reliefigis uniformo. Sur ties jaketo videblis ankaŭ blazono de urbo, el kiu la deĵoranto devenis. Dum longega tempo, servis nur rapidaj kruroj por plenumi la urĝan taskon. Poste aperies ĉevaloj kaj la rajdantaj kurieroj povis efektivigi 100 kilometran vojaĝon tage anstataŭ nur 40 km. Post la invento de rado, ordinaraj vojoj fariĝis iom post iom ŝoseoj kaj la poŝto rapide disvolviĝis en plej diversaj landoj. Dank’ al perfecta reto de ŝoseoj kun mejloŝtonoj, la romianoj disponis pri la plej bonaj poŝtaj servoj. Unue, la poŝton precipe bezonis regantoj, nobeloj kaj monarkoj. Kiam, en la 15-a kaj 16-a jarcentoj estis malkovritaj novaj landoj, ekestis bezono de informado ankaŭ ĉe metiistoj kaj komercistoj. Pro tio, la ĝistiama poŝtsistemo ne konvenis plu. Por rapidigi ĝin, oni konstruis ĉeval-ŝanĝejojn pri kiuj zorgis poŝtmajstroj. La tuta rete ebligis gajni tempon kaj transporti ankaŭ pakaĵojn kaj personojn… En la 18-a jarcento, specialaj veturiloj — la diliĝencoj — disvastiĝis en Eŭropo, i.a. en Anglio, Francio kaj Italio. Malpezaj komfortaj veturiloj anstataŭigis ilin en la unua duono de la 19-a jarcento. Fariĝis kutimo mallonge paŭzi en haltejoj kaj eĉ nokte veturi. Revolucian ŝanĝon kaŭzis la fervojo, kiu plisekurigis la transporton de informoj. Krome, la poŝtaj servoj iĝis pli regulaj kaj malmultekostaj. Dum la veturado, eblis grupigi la korespondaĵojn laŭ la tuta poŝto, inventita antaŭ 100 jaroj. Sekvis la aerŝipo kaj ĉefe la aviadiloj. En 1840, la poŝto komencis vendi kaj uzi poŝtmarkojn, laŭ propono de brito Rowland Hill. En 1850 aperis la poŝtmandatoj, en 1869 la korespondkartoj kaj en 1870 estis agnoskita la leter-sekreto. Telegrafo, telefono, teletajpilo ankaŭ plirapidigis kaj disvastigis la poŝtajn servojn en la tuta mondo.
|
世界邮政的昨天和今天 据说,有组织的信息传送在公元前几千年的古埃及就存在了。阿兹特克人、日本人、希腊人、罗马里亚人,即是说,具有某种文明程度的民族都有同样的信息传送服务。所谓信使享受着统治者的保护,他们的统一服装通常更使其职能显得突出。在他们的上衣上还能看到他们所来自的城市的纹章。
最初,特别是统治者、贵族和国君需要邮政服务。到了十五和十六世纪,发现了一些新的国家,手艺人和商人也就产生了对信息的需要。因此,当时的邮政系统就再也不能适应了。为了加快邮政系统的发展,人们建起了由邮政局长管理的驿站。整个网络能争取时间,也转送小包和人员……
1840年,按照英国人诺兰德·希尔建议,邮政开始发售和使用邮票。1850年,出现了邮政汇票,1869年出现了明信片,1870年通信保密得到承认。电报、电话、电传也加速发展了全世界的邮政服务事业。
|