关于“haŝio”的复信
Guozhu
Kun granda intereso mi legis la mesaĝojn de ERAJ-amikoj pri la esp-igo de
manĝbastonetoj. Mi rimarkas ke resume estas tri malsamaj opinioj:
1.haŝio: esp-igo laŭ japana prononco;
2.manĝbastonetoj: laŭsenca traduko;
3.kvajzoj: esp-igo laŭ ĉina prononco.
Pri ĉiu el la tri formoj oni ankaŭ povas havi unu el la tri sintenoj: jesi, negi,
sindeteni.
La motivo por jesi haŝion estas tio, ke ĝi estas vorto jam enirinta en PIV.
La motivo por negi haŝion estas tio, ke ĝi estas esp-igita laŭ prononco de
japana lingvo, kvankam japana esp-isto rajtas tion fari.
Kiam oni uzas la vortojn kimono, sakeo, ĵudo, hajko ks. , ne okazas diskuto aŭ
disputo aŭ polemiko, ĉar tio estas objektoj aŭ aferoj propre japanaj. Oni ankaŭ
neniam opiniis aŭ kritikis tion japanismo.
Sed la kazo pri haŝio estas iom alia. Mi supozas, kiel kreiĝis tiu vorto haŝio?
Tre eble japana esp-isto devis skribi pri tiu manĝilo, li ne volas uzi la
kunmetitan longan formon "manĝ-bastonetoj", sed siatempe nek Zamenhof nek ĉinaj
aŭ koreaj aŭ vjetnamaj esp-istoj donis la pretan kaj taŭgan solvon, do li, la
japana esp-isto, mem kreis haŝion laŭ japana prononco, eble kun ĝojo aŭ fiero de
iniciatinto. Jes, li rajtas tion fari. sed ĉu li (aŭ PIV) ankaŭ rajtas devigi ke
ĉinaj, koreaj kaj vjetnamaj esp-istoj ĉiuj konsentas pri aŭ sekvi al tiu
prononco aŭ skribo/solvo? Aŭ, cŭ li volontus obei al la proponoj "kŭajzi-oj" far
ĉinoj, aŭ "ĉokaraku-oj" far koreoj aŭ xxx-oj far vjetnamoj?
Kaj mi rimarkas, ke ĝis nun fakte ni aŭ oni neniam uzis "haŝion" en la ĉinaj
esp-aĵoj, kvankam ni bone konas tion ke ĝi (la formo haŝio, same kiel goo, tohuo...)
jam eniris en PIV. Ni ne uzas ĝin ne pro ia ofendiĝo. La formo ne ofendas al ni.
Ĝi estas mallonga, facile prononcebla, tamen tio ankoraŭ ne sufiĉas por konvinki
nin akcepti aŭ sekvi la formon.
Mi akceptas la vortojn kimono, sakeo, ĵudo, hajko ks, kvankam mi estas ĉino. Mi
ne aprobas la formon haŝio ne pro tio ke mi estas ĉino. Jesi aŭ negi ambaŭ ne
koncernas ŝovinismon. Mi jesas aŭ negas ĉar mi estas esp-isto.
La propono "kvajzoj" far Harada tre plaĉas al multaj ĉinaj s-anoj. Ĝi plaĉas ne
per tio ke ĝi sonas laŭ la ĉina lingvo, sed plie dank' al la sinteno agnoski ke
ankaŭ oni rajtas fari proponon laŭ la ĉina (aŭ koncernaj) lingvo.
Estas alia afero ĉu nia Esp-a komunumo akceptos aŭ ne la proponon. La akcepto
dependas pli je ĝia popularigxo internacie.
Zamenhof iam uzis "Ĥinujon", sed nun ni uzas "Ĉinion". Ĉu D-ro Zamenhof estas
malpli aŭtoritata ol PIV ?
Do, ne riproĉu la formon "kvajzoj" ĉinismo, ĝuste kiel ke la formo kimono ne
estas japanismo.
Mi sentas ke ĉinaj esp-aĵoj agas tre diskrete kaj deteniĝeme rilate al enkonduko
de ĉin-devenaj vortoj en Esp-on.
Dum caro, mikado, sultano, ŝaho kc ĉiuj jam eniris Esp-on, ĉinaj esp-istoj ne
pretendas enkonduki la vorton "hŭangdi", kvankam en Ĉinio aperis ekde 221 a.K.
ĝis 1911 p.K. resume 406 "hŭangdi"oj. Ni uzas nur la vorton "imperiestro". Fakte
tio sufiĉas por kompren(ig)i. Similan sintenon havas ĉinaj esp-aĵoj rilate al la
manĝilo, per kiu ĉinoj preni manĝaĵojn. Jes, ĉinaj esp-aĵoj preferas uzi la
formojn "manĝ-bastonetoj" aŭ simple "bastonetoj" anstataŭ "zhu" aŭ "kuai". Legu
la subajn du ekzemplojn:
1) el la artikolo "Tabuoj en la ĉina lingvo" verkita de Zhang Qicheng:
Estas menciinde, ke en la ĉina lingvo "kuai" signifanta manĝbastonetojn, kiujn
ĉiu ĉino uzas por preni manĝaĵon, estis kreita de la ŝipistoj por anstataŭigi la
originan nomon "zhu", kies samsona vorto havas la sencon "ĉesi". Al la ŝipistoj
la vorto "ĉesi" estas malagrabla, do ili forigis la originan kaj preferis la
vorton "kuai", ĉar tiu vorto sonas same kiel la vorto "rapidi". Signifoplene
estas, ke la vorto "kuai" ne fariĝis ŝipista ĵargono, sed disvastiĝis kiel
ĉiutaga esprimo de la tuta loĝantaro, eble pro tio ke la vorto "kuai" sonas pli
laŭte kaj klare kaj plaĉas al la oreloj kaj ankaŭ ĝia samsona vorto "rapidi"
allogas ĉiujn.
(Ĉina Lingvo---la riĉa kaj bela lingvo. libro eldonita de ĈEE 2001. p.52)
2)el la esp-a versio de Ruĝdoma Sonĝo far Seimin:
Anjo Liu sidiĝis kaj levis la bastonetojn de antaŭ si. Tamen la paro, sufiĉe
peza, ne obeis. Jen intrigo de Feniksa kaj Yuanyang, kiuj interkonsente donis al
ŝi duon da malnovtipaj eburaj pecoj, ore inkrustitaj, kun kvar eĝoj. (ĉap. 40.
p.571)
Antaŭ nelonge ĉinaj esp-istoj varme diskutis rete pri la vorto "Kunloĝado": ĉu
ĝia skribo en la ĉinaj ideogramoj vekis ĉe neesp-a publiko suspekton pri
malĉastaĵoj? Post interŝanĝoj de malsamaj opinioj oni fine havis pli vastan kaj
pli rofundan konon pri tiu vorto. Do la diskuto estas tre utila kaj tre interesa.
Mi kredas ke similaj diskutoj facile transiros landlimojn kiuj neniam vidiĝis
interrete.