TIKOS pri "bovlo"
Guozhu的说明:
1963年第6期的《中国报道》上,发表了方善境老写的一篇谈“碗”字世译的文章,因“碗”也谈到了“饭”字的世译。事情的缘起是因为有位德国读者Walter
v.Waldowski写来信件,询问世界语版《鲁迅小说选》里的bovlo一词是否用错了。按照他的理解,bovlo这个词共有二义:其一,是一种冷饮;其二,是调制这种冷饮的容器。他不无惊讶地说:Cxu
la cxina-esperanto leksikono enhavas tiun eraron?
方老于是专门写了谈“碗”字世译的文章以作回答。而且这篇文章并不见之于新出的《方善境文集》中,所以很值得向大家推荐。看看先辈们是如何考虑和对待中国特有事物的世译的。
在方老此文发表了二十多年之后,1985年12月北京出版的《汉语世界语词典》中,并没有收入fan-o这个词。这本词典为“饭”字提供了两种世译:(1)rizo,rizajxo
(2)mangxo。不难看出,给出的这三个词都是非常之不准确的。rizo是“米”,rizajxo是“米做的东西”,mangxo是“食物”。成语“生米做成了熟饭”在这本词典里根本查不到。而方老的文章指出:“稻”“谷”“米”“饭”是四个完全不同的单词。西方人可以用pan-o一词,中国人为什么不可以用fan-o呢?究其原因,倒也不是谁禁止我们这样用。近来大家在绿网上热烈讨论“筷子”的世译时,Sauxkio说:“中国人不在自己的许多作品中将“筷子”世界语化,是永远不会出现kvajzio,
kvajzo这类词汇的。”
Cxirkaux la problemo de “bovlo”
Kiel kunlaborinto de tradukado de la libro Noveloj de Lusin mi legis kun dankemo
kaj granda intereso la leteron de s-ano Walter v.Waldowski. Mi ne intencas per
mia skribajxo pravigi la uzon de la vorto “bovlo” sed celas nur klarigi, kial ni
ne povis esti kontentaj pri la esprimoj, kiaj estas supujo, pelveto k.s. por la
celita nocio, kaj surpaperigi miajn pensetojn vekitajn de tiu demando.
Oni eble scias ke la cxinoj en tre granda
parto mangxas rizon kiel cxefan nutrajxon. En la cxina lingvo oni havas kvar
vortojn por esprimi tiun saman objekton en gxiaj diversaj formoj, por ne
enkalkuli la nocion kacxo, nome: daux (rizplanto), gu (rizgrajno), mi (sensxeligita
rizgrajno) kaj fan (en akvo kuiritaj sensxeligitaj rizgrajnoj jam mangxtauxgaj).
Por la lasta nocio oni enkondukis la neologismon fano en la nomita libro. (Ni
tre sxatus scii, cxu la legantoj aprobas gxian enkondukon kaj la proponitan
formon.) La ujo, el kiu cxinoj mangxas fanon, aux supon kaj aliajn kunmangxajojn,
estas nomata uan. Same kiel fan, uan estas objekto intime ligita kun la vivo de
cxinoj. Nomi tian cxiutage renkontatan kaj tute specifan aferon per
gxeneralsencaj aux neadekvataj vortoj, kiaj vazo, pelveto k.s., estas niaopinie
ne konvene. Nia negxusta elekto de la vorto, kiel evidentigita tia de s-ro
Waldowski, devenis de tio ke ni nenion sciis pri cxio, kion li aludis en sia
letero kiel cxie konatan, kaj de tio ke la difino de tiu vorto en la Suplemento
de P.V. igis nin pensi ke gxi estas vazo pli malpli simila al nia uan en formo
kaj grandeco. Cetere, same kiel niaj esperataj vortaroj, ankaux nia angla-cxina
vortaro tradukas bowl per “ujo, uan”. Se neniun konvenan varton oni povus
rekomendi, mi persone preskaux emus en tiu okazo enkonduki denove neologismon,
kiel ni faris pri fan.
Ju pli vaste kaj profunde Esperanto
penetros en nian vivon (traduko el cxina literaturo estas nur unu formo de tio),
des pli multe da similaj problemoj ni alfrontos. Tio validas ankaux por aliaj
neeuxropaj popoloj. En tiu procezo, enkondukado de iuj neologismoj estas
neevitebla kaj, miaopinie, eble ecx dezirinda por Esperanto kiel internacia
lingvo. Por ke la enkondukajxo estu gxusta, kaj en neceseco, kaj en formo, la
opinioj de alilandaj esperantistoj estas tre bonvenaj. En la nomita libro oni
trovos plurajn neologismojn por cxinaj aferoj, pri kies gxusteco ni volonte
auxdos la opiniojn de niaj legantoj. Ili ne sxparu inkon por la bono de nia
lingvo.
Pri la 15-a regulo de la plena Gramatiko
de Esperanto mi volas ankaux diri kelkajn vortojn. La tiel skribita en la regulo
“plimulto de la lingvoj”, laux mia kompreno, devas esti tiuj de la mondo aux de
la landoj kie disvastigxis Esperanto, sed ne sole de Euxropo. Oni ne devas pensi
ke vortoj internacie konataj en Euxropo estas nature akceptataj en Esperanto kaj
komprenataj de la esperantistoj. Se tia estis la situacio en la unuaj jardekoj
de la ekzisto de Esperanto, gxi jam multe sxangxigxis nun kiam Esperanto
enpenetris en multajn landojn ekster Euxropo kaj ankoraux pli multe sxangxigxos
en estonteco kiam la disvastigiteco de Esperanto en diversaj partoj de la mondo
farigxos pli ekvilibra.
Fakte, Esperanto estas lingvo internacia
pli Europe ol tutmonde. Rekte nomi la vortaron de Esperanto internacia estas
iasence fanfarono. Ju pli bone la esperantistoj konscias pri tiu fakto kaj ne
tro akcentas la t.n. internaciecon de Esperanto, des pli bone estas por la
Esperanta movado. Oni evitu preni europecon kiel internaciecon. Cetere, mi tre
dubas, cxu la Euxrope internaciaj vortoj estas samsencaj en cxiuj euxropaj
landoj. Estus konsilinde ke euxropaj esperantistoj ne facilanime tro vaste
apliku la l5-an regulon sen konsidero pri la malfacileco renkontata de
ekstereuxropaj esperantistoj.Tiuokaze, la vortaristoj ne devas preterlasi la
indikon de iu senco de iu vorto, motivigante ke gxi estas”internacie” konata,
nek la uzantoj, sammotive, uzi gxin en la senco ne indikita de vortaro
internacie rekonata kiel auxtoritata. En la kazo de “bovlo”, mi ne tiel
konjektas pri la kauxzo de forlaso de la senco de “malvarma trinkajxo”, kiel
tion faras s-ro Waldowski/ cxar la du sencoj de la vorto, unu “trinkajxo” kaj
alia “ujo por tiu trinkajxo”, estas suficxe konfuzaj unu kun la alia, kaj tia
maloportuna dusenceco estas evitinda en Esperanto.
Mia artikolo celas montri al euxropaj esperantistoj la malfacilecon, kiun ni
ekstereuxropaj esperantistoj havas kun Esperanto, kaj instigi ilin al singardemo
kaj helpi nin per kritikoj kaj sugestoj en nia uzado de la lingvo Esperanto por
ke gxi evoluu sane kaj disvastigxu en niaj landoj glate.
Tikos
============
Kial “bovlo”
De Walter v.Waldowski, Germanio
Kun granda gxojo mi ricevis vian belan eldonajxon de la Noveloj de Lusin. Mi
legis ilin kun granda intereso. La noveloj estas tre bonstilaj kaj enhavas tiel
multe da sciindajxoj pri la pasinta Cxinujo, ke oni legas ilin kun granda gxuo
kaj interna pliricxigxo. La lingvo estas tre bona, nur pri unu esprimo mi tre
miris. Temas pri la vorto “bovlo”. En la Plena Vortaro gxi ne enestas, sed jam
delonge uzata kiel internacia fremdvorto en la du signifoj: 1,malvarma trinkajxo
el alkoholajxo, sukero, akvo citrono aux alia aromata planto (simile al puncxo,
kiun oni trinkas varme), kaj 2,vazo aux ujo en kiu oni miksas kaj servas la
bovlon. El gxi oni cxerpas per granda (bovlo-)kulero la bovlon kaj trinkas gxin
poste el glasoj. cxi tiun duan signifon akcentas la lasta aldono, la Suplemento
al la Plena Vortaro. gxi citas nur la duan signifon “bovlo (la vazo)”, versxajne
cxar oni supozas, ke la unua signifo enestanta en multaj aliaj grandaj vortaroj
estas kiel tiu de internacia fremdvorto cxie konata. Sed neniam “bovlo” havas la
sencon de iu ajn vazo au ujo, el kiu oni mangxas aux trinkas ion alian ol bovlon.
Kaj ankaux el bovlo oni ne trinkas, sed nur preparas, miksas kaj cxerpas bovlon.
La mangxujo, kiu estas desegnita post pagxo 100 povus estis supujo, pelv(et)o,
sed neniel “bovlo”. Senkulpikgu, se mi skribis tiel multe pri tiu eraro, sed gxi
enestas ofte kaj mi tre miras. Cxu la cxina-esperanto leksikono enhavas tiun
eraron? Mi esperas, ke mi donis suficxe klaran klarigon.