世界语学习  

翻译研究


杜甫诗世译(十二首)

     elĉinigis Vejdo

 

一、登岳阳楼

                                    Sur Yueyang-Turo

Jam longe aŭdis mi pri Dongting-lago,

Kaj Yueyang-turon ĉe ĝi nun ascendas.

Lagakvo landon en du partojn fendas,

Ĉiel’ surflosas jen dum nokt’ kaj tago.

Karuloj senmesaĝe al mi silentas

Soleca, old-malsana en boato.

Milit’ reardas norde de la ŝtato,

Kaj mi kun larmoj fluaj prilamentas.

 

二、客至

                                    Alven’ de Gasto

Super akv’ printempa ĉirkaŭ mia domo,

Jen frekventas birdaj grupoj en ŝvebado.

Ne ankoraŭ balaitas por vi l’ pado,

Barilpordon mi malfermas , mia homo.

Hejmo mia distas de la bazarloko,

Vin regalu povre mi per vin’ malklara .

Ĉu vin-akompane la oldul’ najbara?

Lin kondukos por plezuro nur alvoko.

 

三、宿府

                                   Tranoktado en Milita Tendo

Ĉe puto platano sin trovas en frosto

     sub freŝe aŭtuna ĉielo.

Mi sola tranoktas en tendo de Jiangcheng

     kun flame kaduka kandelo.

Korn-sono trafendas la nokton, kvazaŭe

     dirante al si mem mizere.

Zenite la luno aspektas pitoreska,

     sed kiu ĝin aprecas sincere?

En longa tempdaŭro leteroj elhejmaj

     neniaj atingas, neniaj.

Laŭ hejmira voj’ min atendas pasejoj

     dezertaj, danĝeraj, defiaj.

Dek jarojn mi migradas ,suferas tro multe

     en tagoj tragikaj sennombraj.

Finfine jen kiel birdeto kaŝvivu

     surbranĉe en pensoj mi sombraj.

 

四、悲陈陶

                                    Lamentado pri la Batalo de Chentao

Fruvintre l’ sango de la bonaj filoj el dek lokoj

enfluis en kotaĵon de Chentao-distrikt’ senpage.

Spitante la ĉielon klaran kaj sen batalvokoj,

kvar dekmil militistoj sin oferis ja samtage.

Forlavis ribelantoj sangon el armiloj glore,

kantante kaj drinkante sate tra la urbaj stratoj .

Sin turnas norden loĝantar’ de Chang’an, singult-plore,

sopire arde al alven’ de reĝaj la soldatoj.

 

五、病马

La Malsana Ĉevalo

Mi longtempe rajdas vin kun fido,

Nun ĉe landolim’ tra vintra frido.

Vian forton sucxis vojaĝpuno,

Paras vin malsano kaj maljuno.

ordinara vi ĉevalo estas,

Kaj fidela , vi cedema restas.

Nura brut’, jes, kun humoro pia,

Indas je odad’mia emocia.

 

六、哀江头

Malĝojemulo ĉe la Riverbordo

Sensone olda sovaĝul’ el Shaoling* larmojn glutas,

Sekrete iras al Rivero Kurba primavere.

Envide mil ŝlositaj palac-pordoj jen sin trudas,

Por kies ĝu’ ĉeborda salikaro verdas vere ?

Iame l’ reĝaj flagoj al Sudkorto pave venis,

Aspektis ĉio ena tiel kolore jen beleta.

Unua Sinjorino el Palaco Zhaoyang prenis

Sidlokon en l’ imperiestra ĉaro servopreta.

Sagistoj inaj antaŭ l’ ĉaro rajdis kun fiero

Sur la ĉevaloj blankaj kun orita bridrimeno.

Sagstino levis kapon, sendis sagon al l’ aero,

Du birdoj falis de l’ ĉielo pro vundsveno.

Kie tiuj brilaj okulpar’ kaj dentoj nun forvagas?

Fantom’ sangmakulita** vagabondas sen reveno .

Ĉiame Wei fluas,  Jianguo-vojoj ja zigzagas,

Ne plu l’ mortinto kaj vivant’ mesaĝis kun kompreno.

Per larmoj homoj ĉiam en la kor’ sopiron kovas,

Kiel floroj, herboj ĉe la bord’ revivas energie.

Krepuske la rajdantoj hunaj polvonubon movas,

Volante suden, norden mi direktas senkonscie.

 

*Du fu aludas lin mem.

**Tio signifas Yang Guifei, la plej amata konkubino de tiama imperiestro. Ŝi estis mortigita laŭ la ordono de la imperiestro, kiu faris tion sub la minaco de la ribelantaj trupoj.

 

七、蜀相

Templo memore al Zhuge Liang*

Kie trovas sin la templo por memori l’ ĉefministron?

Ĝi nestas ekster Chengdu** en arbaro de cipresoj.

Verd-herboj inter ŝtupoŝtonoj plektas primaveron,

Surbranĉe birdoj trilas melodion ja sen ĉesoj.

Tri-foje l’ duk’ invitis vin al plan’ la ŝtata***,

Vi — sindoneme helpis du regn-estrojn kun sukcesoj,

Ve, vivoferis antaŭ ol akiri finan venkon.

Pri vi l’ herooj postaj larmis jen kun kor-opresoj.

 

*Fama ĉefministro de Shu-regno dum la peiodo de Tri Regnoj en antikva Cxinio.

** Urbo en sudokcidenta Ĉinio, tiama ĉefurbo de Shu-regno.

*** “La duko” aludas Liu Bei, regnestron de Shu-regno, kiu, por ŝtataj aferoj, invitis tri fojojn Zhuge Liang por helpi sin, spite al ties ignorado, kaj finfine gajnis la talentan kompetentulon.

 

八、江上值海势聊短述

Kiam Rivero Aspektas Marsimila

Kun fermita karakter’ mi ŝatas

elfari versojn de poemo,

Mi ĝismorte absorbite ĉasas

mirigajn frazojn kun volemo.

Jen oldaĝe simplajn versojn bakas

mi laŭ natura flu’ de memo,

Eĉ printempaj birdoj ĉi tien falas,

ne sentas ĝenon kun timpremo.

Mi sur novan balustradon amas

apogi min en ĝoj-ekstremo

Por fishoki, kaj sur flos’ mi gajas

anstat’ en boat’ kun ĝemo.

Grandajn la poetojn (kiel Tao kaj Xie) akompanas

volonte mi kun verva temo,

Verki versajn pecojn tree plaĉas

nin kunveture en ravemo.

 

九、水槛遣心二首(其一)

Mi Sentas Min Libera ĉe Balustrado

(la unua de du poemoj)

 

De l’ urbo fore l’ kort’ pli larĝa ŝajnas,

Pli longa l’ vid’ sen ekzist’ de vilaĝoj:

pro riverŝvel’ bordlando pli malgajnas;

kun arba fon’ plimultas florpejzaĝoj;

elakve saltas fiŝoj , pluvo duŝas;

hirundoj strabe flugas en brizsku’;

en urbo centmil domoj sin kunpuŝas,

dum tie ĉi nur staras tri aŭ du.

 

十、花鸭

Kolora Anaso

                                    Senkota, kolorriĉa, la anaso

Suriras ŝtupojn jen per paŝoj lantaj.

Dividas plumoj sin per kolorklaso,

La ĝiaj sidas nigraj disde blankaj.

Atentas nek envion de sia raso

Nek miron ĝi en mavaj la okuloj.

Kunĝuas ĝi el sama la manĝ-maso,

Sed gakas ne l’ unua por mastr-luloj.

 

十一、自京赴奉先县咏怀五百字

Versaĵo Farita Survoje de la Ĉefurbo al Fengxian Gubernio

                                    Min vestas per katuno kruda mi,

oldaĝ’ min obstinigis en raci’.

Ke kun ministroj oldaj min kompari

mi volis, kiel malsaĝe tion fari!

Finfine mi min sentas nekonvena,

kaj turnas al penemo solecplena.

Escepte se alvokos min la morto,

ne l’ ambicio falas en aborto.

Prizorgas mi l’ popolon ĉiuhore,

la simpation naskas ja elkore.

Primokas kunlernantoj min je stulto,

mi dume dronas febre en kred-kulto.

Mi ank’ dezirus vivi kiel ermito,

kaj vidi l’ sunon, lunon en ir-glito.

Ĉar regas la monarko kun merito,

malamas mi foriri por evito.

Amasas en korteg’ nun talentuloj,

utilas ne la nanoj en anguloj.

Senhelpe, ve, mi kiel helianto

Ĉiame turnas min al sun-giganto.

Ĉar nure estas mi malgranda besto,

kiu nur kontentas pri la ŝirma nesto,

pro kio la balenon mi envias,

kiu furiozan maron ja defias?

El tio venas mi al la konkludo:

por-peta aŭdienc’ --- hontinda ludo.

Mi ĝis hodiaŭ restas senfaranto

kun polv’ kaj kot’ kovranta ĝis kolrando.

Vizaĝe al l’ ermitoj sanktaj, noblaj,

Mi plenas je hontinda sent’ duobla.

Drinkante kaj kantante kun korĝemo,

Malĝoja mi vivaĉas ĝis ekstremo.

Jarfine mil, mil herboj velkas morte,

montetoj krevus en ventego forte.

Ĉielaj stratoj grizis sub nub-pezo,

vaganto, mi ekiris en nokt-mezo.

Vestzonon rompis prujn’ deŝove,

rigidaj fingroj nodis ĝin senpove

Monton Li frumatene trapasinte,

mi vidis reĝpalacon surmontpinte.

Nebulo densis sur ĉielo frida,

stumble iris mi en val’ humida.

Surmonta banbasen’ vaporis nube,

soldatoj reĝaj gardis amas-trupe.

Monark’ kaj dukoj ĝuis sin diboĉe,

muzik’ de flutoj sonis tondravoĉe.

Banantoj — senescepte korteganoj,

Ĝuantoj — neniele popolanoj.

Jen donaciĝis en palac’ silkruloj,

produktis ilin inaj malriĉuloj,

kies edzoj ilin sendis sub vip-pelo

kiel tributon al palaca kelo.

Imperiestra graco per donaco

Alcelas regi l’ landon en viv-paco.

Se donacitoj tretas la intencon,

Ĉu la regnestr’ ricevus rekompencon?

El funkciuloj en korteg’ disponaj

Humilas antaŭ dev’ nur la sindonaj.

malgraŭe donacaĵoj falas sur

Parencojn reĝajn laŭ ties plezur’.

Knabinoj dancas tie fein-similaj

kun diafanaj roboj svingfacilaj;

spektantojn varmas peltaj la surtutoj

en softa la muzik’ de kordoj, flutoj;

manĝtablon pezas kaĉo kamelkruraj,

citronoj, mandarinoj plenmaturaj.

Ve! Vin’, viando stinkas enpalacaj,

surstrate kuŝas homoj mort-grimacaj!

Diboĉon mort’ alfrontas tuj proksime,

malĝojas mi enkore tre senlime.

La ĉaron mi direktas norden lante,

Pramejon vane serĉas mi trovante.

Torentas fluoj la deokcidentaj,

tre agresemaj, danĝeroprezentaj,

kvazaŭ alpremus mont’ giganta

kaj rompus fostojn de ĉiel’ kovranta.

Feliĉe l’ pont’ ankoraŭ traireblas,

kvankam kaduka, knaras, feblas,

Sur kiu kroĉas unu la alian

irantoj trans akv-vaston la muĝkrian.

Edzinon, idojn miajn en fremdloko

neĝŝtormo baras de mi en sufoko.

Kiu vole sin izoli ja deziras?

kuniĝon familian mi aspiras.

Renkontis min ploreg’ ĉeporde, ĉar

malsate mortis l’ id’ en juna jar’.

Eligis laŭtan ŝrikon mi ĝissate,

najbaroj singultploris kunkompate.

La patro taŭga mi ne indas esti,

mi povis ne lin nutri por vivresti.

Kiu imagas, tempe de aŭtuna

rikolt’, pro povr’ subitis morto juna.

Dumvive senigita je imposto,

livre’, konskript’ pro mia fama kosto,

suferas ankaŭ mi jen de ĉagrenoj,

ordinarulojn certe hantas ĝenoj.

Ekpense je la uloj senrimedaj

k’ soldatoj cxe landlimo gard-pikedaj,

mi naskas tuj malĝojon la senhaltan

kiu senbride voras monton l’ altan.

 

十二、蚕谷行

Kanto pri Silkraŭpoj kaj Greno

                                    La lando dispeciĝas en da urboj presk’dek miloj

En kiuj ne okazas ne konfliktoj per armiloj.

Ĉu oni fandu l’ batalilojn ja por grenakiroj,

Por ke nekulturita ter’ plugitu col’ post colo

silkraŭpojn bredu inoj kaj bovplugu l’ teron viroj.

Ne plu soldatoj verŝu larmojn en torentsimilo.

Geviroj, kunlaboru, kantu ree en trankvilo.

                                                               返回目录