世界语学习 | 翻译研究 |
QU Yuan (340 a.K.—278 a.K.)
MONTA FEINO
—— la 9-a el la dek unu pecoj de la <Naŭ Kantoj>
Vidiĝas en montvalo jen knabino,
en vest' grimpfiga kun kuskutrubando.
Al ŝi celiĝas mia korinklino
pro dolĉa okulum', rid' ĉe liprando.
Ŝi rajdas sur pantero. Vulp' post ĉaro
magnolia. Osmanta flago pendas.
Flormarkezo. Rimenoj el azaro.
Plukitan floron al amato sendas.
En bambu-densej' ĉiel' ne vidiĝas.
Pro malfacila voj' mi tardas sola.
Tiam la amato jam ne troviĝas.
Nubar' ĉe mia pied' ondas bola.
La tago svenas. Nebulas oprese.
La vento orienta pluvon blovas.
Atendas amaton, reven-forgese.
Kiu min rebeligi juna povas ?
Pluki mirfungon senoldigan monte.
Duras la montvojo lianoplena.
Ĉu vi ankoraŭ sopiras min sponte,
aŭ tempmanko igas vin senrevena ?
Kantas la monta knabino ĉagrene.
Floroj ankoraŭ mane bonodoras.
Ŝi trinkis fonton. Pinoj ombras plene.
Konfuza amsopiro nin angoras.
Tondras obtuze kaj pluvas malhele.
Simioj krias en noktfirmamento.
Arboj en vento svingiĝas ŝancele.
Pliiĝas amsopire korlamento.
--- Trad. Guozhu 2008-06-08
kiam la Drakboata Festo unuafoje fariĝis leĝa feriotago en Ĉinio
原文: