Poemo obsedata de gramatika demono

Komentoj pri “Kanto renkontiĝi kun bivistino”

Vejdo


Priserĉinte en retejojn rilatajn al Esperanto por io leginda, mi fine akiris la poemon “Kanto renkontiĝi kun bivistino” (琵琶行). Kun intereso, mi eklegis ĝin. Tamen, kiam mi legis nur duonon de la poemo, mi ne plu povis daŭrigi legadon. Mi eĉ estis ŝokita de abundo de gramatikaj eraroj kaj nekomprenaĵoj en la traduk-poemo, kiun produktis Vadant, kiun liaj fanatikuloj adoras kiel veran poeton. Se mi ne konus iom pri la ĉina originalo, mi vere ne povis kompreni, kion la tradukinto volis esprimi. Kio okazas al la tradukpoemo kaj ĝia tradukinto? Ĉi tie mi citu nur antaŭajn dudek versliniojn (mi ne povas citi ĉiujn, kiuj konsistas el 88 verslinioj) por fari analizon, tiel ke oni povas vidi kiajn fuŝaĵojn la tradukinto faris.

浔阳江头夜送客, Aŭtun-nokte ĉe river',

枫叶荻花秋瑟瑟。 Bonforigo sub acer'.

 

主人下马客在船, Mi sur ŝipon de iront'.

举酒欲饮无管弦。 Tosti sed sen muzik-son'.

 

醉不成欢惨将别, Ĉe adiaŭ, trist-ebri'.

别时茫茫江浸月。 Akve fridas lun-falcil'.

 

忽闻水上琵琶声,  Biv' eksonas sur ond-mol'.

主人忘归客不发。  Mi ne borden, gast' ne for.

 

寻声暗问弹者谁 "Kiu ludas?" softas mi.

琵琶声停欲语迟。     Ŝajne eĥe haltas tril'.

 

移船相近邀相见, Ŝip' ĉe ŝipon por koniĝ'.

添酒回灯重开宴。 Lampojn ordi! Vinon bis!

 

千呼万唤始出来, Post vokad' elvenas ŝi,

犹抱琵琶半遮面。 Vangon ŝirmas sed per biv'.

 

转轴拨弦三两声, Per tri plukoj por agord'

未成曲调先有情。 Emocio jam el kord'.

 

弦弦掩抑声声思, Sombraj triloj kun amar',

似诉平生不得意。 Kvazaŭ ĝemas pri fatal'.

 

低眉信手续续弹, Brov-kliniĝe improviz' 

说尽心中无限事。 Verŝas fluon de sopir'.

La unua kaj dua linioj konsistigas kompletan frazon, kiu, se ni skribas ĝin per proza stilo, legiĝas: Aŭtun-nokte ĉe river’ bonforigo sub acer’. Laŭ ordinara gramatika analizado, “bonforigo” (kies sencon mi neniel povas diveni) estas la subjekto, sed kie troviĝas la verbo? Ĉu legantoj povus ĝin subkompreni? Ne! Per mia stulta kapo, mi divenas, ke la tradukinto volis esprimi la ideon “disiĝo okazis ĉe la rivero” , kiu iom konformas al la senco de la originalo. Ĉi tiu frazo memorigis min pri la principo de la tradukinto, kiu asertis, ke li povas traduki la ĉinan poemon per tiom da silaboj, kiom estas nombro de ĉinaj ideogramoj, spite al la tradicia metodo de tradukado, t.e. se ĉina verslinio havas sep ideogramojn, la tradukanto povas prezenti la originalan sencon ankaŭ per sep silaboj. Ba, kia absurdaĵo! Fakte Vandant ne konas la leĝon en tradukado de ĉinaj antikvaj poemoj en Esperanton. Laŭ tradicia metodo de tradukado de tiaj poemoj, oni devas uzi ĉirkaŭ 14 Esperantajn silabojn por prezenti la originalan ideon de sep ĉinaj ideogramoj. Se oni uzas malpli da Esperantaj silaboj, oni certe ne povas prezenti la originalan ideon kompleta. En ĉi tiuj du verslinioj, Vadant uzis sume 14 silabojn. Kompreneble li devis forĵeti kelke da originalaj informoj, kiaj “浔阳”, “送客”, “荻花” kaj “瑟瑟”, alie, li ne povis plenumi sian aserton. Sed tio, kion li ne devus forĵeti, estas la kerna verbo, kiu indikas, kiu faras kion. Alia afero estas, ke, kvankam li estas fidela al la nombro de silaboj kaj ĉinaj ideogramoj, li estas malfidela al la senco de la originalo.

La tria kaj kvara verslinioj ankaŭ prezentas la originalan sencon stranga, precipe la kvara linio “Tosti sed sen muzik-son’”. Se oni ne legas la ĉinan originalon, neniu povas veni al la ĝusta kompreno. Okazas, ke la nombro de Esperantaj silaboj limigas la esprimadon de la originala senco. Nur antaŭaj kelkaj verslinioj pruvas, ke la provo de la tradukinto estas fiasko. Kaj gramatika strukturo en ĉi tiuj du linioj? Kompreneble nebone. En la tria linio, ni malserioze divenas, ke la tradukinto ellasis la verbon “eniris”, ĉar tie troviĝas “ŝipon”, kio povas igi legantoj asocii “上船”. Kaj la kvara ne povas esti kalkulata kiel frazo en vera senco.

Kio pri la kvina kaj sesa verslinioj? La kvina frazo “Ĉe adiaŭ, trist-ebri’” certe konfuzas legantojn. Kial la tradukinto uzis “ĉe adiaŭ” ? “Ĉe” estas prepozicio, kiu ne povas akcepti adverbon post si. Tio kompreneble estas malĝusta gramatika kombinaĵo. Sen kompari ĝin kun la originalo, oni apenaŭ povas diveni ĝian veran sencon. La sesa estas pli-malpli bona, ĉar ĝi almenaŭ havas la kompletan strukturon de frazo.

La sepa verslinio “Biv' eksonas sur ond-mol'.” Estas gramatike kompleta, sed en esprimado per Esperanto, la tradukinto devus kliniĝi al la originala “”. Kaj eble oni preferus “biv-muzikon” por la originala “琵琶声”. La tuta tradukpoemo pare rimiĝas. Relative pli facile estas kunordigi rimojn inter du linioj. La oka evidente havas gramatikan eraron. Simile al la tria, en tiu ĉi verslinio almova akuzativo estas uzita: Mi ne borden. Ĉu oni subkomprenas “mi ne iris borden” aŭ “mi ne rigardas al la bordo” aŭ aliajn? Do por precizigi la esprimon, la tradukinto ne devus ellasi la verbon. La malantaŭa parto de la linio “gast’ ne for” ankaŭ perdas sian precizan sencon. Mi kredas, ke la tradukinto esperantigis tiun poemon ĉefe por alilandaj legantoj, kiuj ne scipovas la ĉinan lingvon. Kio okazas, se ili nur legas esperantan version sen kompari ĝin kun la ĉina originalo? La rezulto certe estas, ke ili ne komprenas, almenaŭ ne bone komprenas.

Por la naŭa ““Kiu ludas?” softas mi”, mi volas diri, ke ne troviĝas gramatika eraro ĉi tie, sed “softas” ne estas ĝuste uzita kaj ĝi ne havas la sencon “diri aŭ flustri”, sed tiun “apenaŭ aŭdeblas”. La deka “Ŝajne eĥe haltas tril'.” prezentas kelkajn problemojn en esprimado. Kion la tradukinto volis esprimi per “eĥe haltas”? Ĉu tiuj du vortoj “eĥe” kaj “haltas” povas stari kune harmonie en senco? La dua problemo “tril’” eble konfuzas legantojn, ĉar ĉi tie la tradukinto ne klare esprimis la originalan sencon “琵琶声”. Kaj la informo “欲语迟” en la originalo estas malzorgeme ellasita.

El la dekunua verslinio “Ŝip' ĉe ŝipon por koniĝ'.”, legantoj ne povas eltiri la originalan sencon “移船相近邀相见”, kiu devas esti parafrazita tiel, kiel “ni movis nian boaton proksimen al la ŝia por konatiĝi kun ŝi”. Sed en la verslinio mankas verbo por priskribi la scenon. Tio ne nur estas gramatika eraro, sed ankaŭ malbona esprimo. En la dekdua “Lampojn ordi! Vinon bis!”, ĉu oni povas eltiri la veran sencon de “Lampo ordi!”? Laŭ PIV, “ordi” estas difinita kiel “meti ion en ordon” (la vorto estas arkaika, kaj ni anstataŭe uzas “ordigi” nun), kaj oni neniel povas kompreni “Lampojn ordi!” kiel “bruligi lampojn”, laŭ la originalo.

La dektria kaj dekkvara verslinioj devas esti popularaj por ĉinoj, kiuj ofte estas citataj en la ĉina moderna lingvo. Sed la esperanta versio de la du linioj ne estas precize produktita. Gramatike la du linioj estas seneraraj. Unu problemo: kial la tradukinto uzis “sed” ĉi tie? Se oni diras “(ŝi) ŝirmas la vangon per bivo”, tio ĝuste esprimas la sencon de la originalo. Tamen kiam “sed” estas enŝovita en la verslinio, la aldonita senco pro uzo de “sed” konfuzas legantojn.

En la dekkvina kaj deksesa verslinioj oni ne trovas verbon, kiu fakte estas tre ŝlosila ĉi tie. “Per tri plukoj por agord' / Emocio jam el kord'.”, miaopinie, ne komprenigas alilandajn legantojn. Verbo funkcias kiel ligilo inter aliaj elementoj de la frazo kaj faciligas komprenon de legantoj. Pro manko de verbo oni malfacile kunmeti tiujn frazelementojn logike, tiel ke oni ne povas kapti koheran ideon de la frazo. Ĉu vere malfacile enmeti verbon en verslinion? En Esperanto oni povas uzi tiajn metodojn, kiaj verbigi substantivon, adverbon, adjektivon kaj similajn. Laŭ mia observado, la plej granda malsukceso de la tradukinto estas, ke li malserioze ellasis verbojn.

La deksepa kaj dekoka “Sombraj triloj kun amar', / Kvazaŭ ĝemas pri fatal'.” estas pli-malpli bonaj, ĉar ili reflektas la originalan sencon. Sed mi volas elmeti unu demandon. Ĉu tiuj verslinioj estas kompleksa aŭ simpla frazo? Se ĝi estas kompleksa, oni devas aldoni subjekton post “kvazaŭ”; se ĝi estas simpla, oni devas forigi komon post “amar’”.

La lastaj du versilinioj prezentas konfuzitan logikan rilaton. Kio estas la logika subjekto de “bov-kliniĝe”? Ĉu “improviz’”? Neeble. Videble estas, ke la bivoludantino mallevas brovojn, sed ne “improviz’”. Kompreneble pro tio, ke la tradukinto limigis sin per malmultaj silaboj, li ne sukcesis precize esprimi la sencon de la originalo.

Konkludo: Kiu ajn vi estas, ĉu tradukinto, ĉu poeto aŭ ordinara Esperanto-uzanto, vi devas strikte sekvi la gramatikajn regulojn aŭ uz-normojn de Eaperanto. Malserioze ellasi verbojn aŭ kernajn frazelementojn kaŭzas miskomprenon aŭ nelegeblecon. Tiu ĉi tradukpoemo de Vadant pruvas, ke li ne sukcesis fidele prezenti la sencon de la ĉinan originalo kaj ke lia fuŝaĵo fakte ne estas imitinda por tiuj, kiuj volas elbaki sin kiel poetojn.


                                                                                                                                                                                                                                                                                     返回目录