世界语学习  

翻译研究

 

La paradizo por birdoj

 

Bakin

Ni vespermanĝis ĉe la lernejo, kie nia amiko instruis. La vetera varmego jam mildiĝis. La suno subiris la monton kaj restigis rubandon da vesperruĝo sur la ĉielo, sur montsupro kaj sur arbokronoj.

“Ni iru remi,” Chen proponis. Tiam ni spektis la montan pejzaĝon, starante ĉe la lageto antaŭ la lerneja pordo.

“Bone,” aliaj amikoj ĝoje eĥis.

Irinte pecon da makadamita vojo, ni rapide atingis la riverbordon. Tie staris domo kun palafitoj en riverakvo. Trairinte ĝin, ni trovis kelkajn boatojn sub du arbegoj ĉe la bordo.

Ni saltis en boaton unu post alia. Unu amiko malligis la ŝnuron de la boato kaj movis ĝin per bambustango. Ĝi malrapide skuiĝis kaj glitis al la mezo de la rivero.

Tri amikoj remis. Mi kaj Ye spektis la pejzaĝon ĉirkaŭan, sidante en la boato.

Malproksime sur montdeklivo alte staris pagodo en brakumo de multaj verdaj arboj. En la proksimeco mankis multe da tiaj pagodoj, kaj tie troviĝis la hejmloko de amiko Ye.

La rivero estis larĝa, sed neniaj ondetoj videblis sur la blanka akvosurfaco. La boato trankvile fluis sur la rivero. Tri pagajoj regule plaŭdis en akvon.

Ĉe iu loko la rivero mallarĝiĝis. Frondoj post frondoj kun verdaj folioj sin ŝovis sur la riversurfacon. Tiuj folioj estis aminde verdaj. Ili apartenis al prospere kreskantaj banjanarboj, sed mi ne povis vidi ties trunkojn.

Kiam mi asertis, ke tie kreskas multaj banjanarboj, miaj amikoj tuj korektis mian eraran aserton. Unu el ili diris, ke nur unu banjanarbo kreskas tie, kaj alia diris, ke du. Mi jam estis vidinta multajn grandajn banjanarbojn, sed tiom grandan arbon kiom ĉi tiu mi unuafoje vidis.

Nia boato laŭgrade proksimiĝis al la granda banjanarbo. Fine mi ekhavis ŝancon vidi ĝian veran vizaĝon: vere ĝi estis granda arbo kun sennombraj branĉoj, sur kiuj kreskis radikoj kaj multaj el ili pendis ĝis la tero kaj eĉ enŝoviĝis en la grundon. Parto de ĝiaj brancoj pendis tuj super la akvosurfaco. De malproksime oni povis vidi, ke granda arbo kvazaŭ kuŝas sur akvo.

Nun estis la sezono, dum kiu prosperis branĉoj kaj folioj. (La arboj jam donis etajn berojn, multaj el kiuj jam falis sur la teron.) Per tio tiu ĉi banjanarbo ŝajne montris al ni sian tutan vivforton. Tiom da verdaj folioj, amasiĝantaj sur la arbo faskojn super faskoj, lasis neniajn fendetojn inter si. Junverdeco brilis antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ nova vivo sur ĉiu folio tremetus.

Kiel bela arbego en la suda lando!

Nia boato haltis momenton sub la arbego. Ni ne surbordiĝis pro malseka grundo. Amiko diris, ke tie estas “la paradizo por birdoj” kaj multaj birdoj konstruis neston sur tiu ĉi arbego. Kampuloj ne permesis kapti ilin. Mi ŝajne aŭdis bruon de flugilsvingado de kelkaj birdoj, sed kiam mi direktis tien mian atenteman rigardon, mi ne vidis signon de birdoj. Nur sennombraj radikoj hirtiĝis tie, kiel palisoj. La tero estis malseka, eble pro tio ke flusakvo ofte invadis la bordon. Nenia birdo troviĝis en “la paradizo por birdoj”, mi pensis. La boato startis sub remado de amiko kaj ĝi lante fluis al la mezo de la rivero.

Sur kampara pado ĉe la bordo staris kelkaj liĉiarboj, kiuj estis peze ŝarĝitaj per ruĝaj beroj. Nia boato flosis ĝis tie. Amiko direktis la boaton per pagajo en mallarĝan fluejon. Apud la pado ni ĉiuj saltis sur la bordon.

Du amikoj rapide grimpis sur arbon kaj ĵetis suben frondojn kun liĉiberoj. Mi, Chen kaj Ye kaptis ilin, starante sub la arbo. Kiam grimpintoj surteriĝis, ni manĝis liĉiberojn, reirante al la boato.

La sekvan tagon ni veturis per boato al la hejmloko de Ye, jen la loko kun pagodo sur montdeklivo. Ni ekiris de la lernejo, kie Chen instruis, kaj ni preterpasis “la paradizon por birdoj”.

Matene la sunradioj rebrilis sur la akvosurfaco kaj arbokronoj. Ĉio aspektis tre hele. Nia boato restis sub la arbego dum kelka tempo.

Komence estis kviete ĉirkaŭe. Tuj poste aŭdiĝis subite ĉirpado de birdo. Amiko Chen kunfrapis siajn manojn, kaj ni vidis birdegon ekflugi, sekvate de la dua kaj la tria. Ni daŭrigis manfrapadon kaj baldaŭ la arbaro fariĝis vigloplena. Ĉie vidiĝis birdoj kaj birdombroj, grandaj, malgrandaj, mikskoloraj, nigraj, unuj el kiuj pepadis sur arboj, la duaj ekflugis kaj la triaj svingis flugilojn.

Mi atenteme pririgardis, sed miaj okuloj ne povis ĉirkaŭpreni ĉion. Kiam mi klare vidis unu birdon, mi preterlasis alian, kaj kiam mi okule kaptis ĉi tiun, la tria forflugis. Garulo alflugis, sed ĝi tuj reflugis en la arbaron, surprizite pro mia manfrapado. Ĝi ekscitite kantis sur maldika branĉo. Kiel orelplaĉa kanto!

“Ni foriru,” Ye urĝis.

Kiam la boato glitis al la vilaĝo sube de la pagodo, mi returnis mian kapon por vidi la pompan arbegon forlasitan malantaŭe. Mi ekhavis senton de domaĝado. Hieraŭ miaj okuloj trompis min. “Paradizo por birdoj” vere estis la paradizo por birdoj.

                                                                                               Kantono

                                                                                            junie de 1933

                                                                                           elĉinigis Vejdo

 

鸟的天堂

巴金

   我们在朋友的小学校里吃了晚饭。热气已经退了。太阳落下了山坡,只留下一段灿烂的红霞在天边,在山头,在树梢。

  “我们划船去!”陈提议说。我们正站在学校门前池子旁边看山景。

  “好,”别的朋友高兴地接口说。

  我们走过一段石子路,很快地就到了河边。那里有—个茅草搭的水阁。穿过水阁,在河边两棵大树下我们找到了几只小船。

  我们陆续跳在一只船上。一个朋友解开绳子,拿起竹竿一拨,船缓缓地动了,向河中间流去。

  三个朋友划着船,我和叶坐在船中望四周的景致。

  远远地一座塔耸立在山坡上,许多绿树拥抱着它。在这附近很少有那样的塔,那里就是朋友叶的家乡。

  河面很宽,白茫茫的水上没有波浪。船平静地在水面流动。三只桨有规律地在水里拨动。

  在一个地方河面变窄了。一簇簇的绿叶伸到水面来。树叶绿得可爱。这是许多棵茂盛的榕树,但是我看不出树干在什么地方。

  我说许多棵榕树的时候,我的错误马上就给朋友们纠正了,一个朋友说那里只有一棵榕树,另一个朋友说那里的榕树是两棵。我见过不少的大榕树,但是像这样大的榕树我却是第一次看见。

  我们的船渐渐地逼近榕树了。我有了机会看见它的真面目:是一棵大树,有着数不清的桠枝,枝上又生根,有许多根一直垂到地上,进了泥土里。一部分的树枝垂到水面,从远处看,就像一棵大树躺在水上一样。

  现在正是枝叶繁茂的时节(树上已经结了小小的果子,而且有许多落下来了。)这棵榕树好像在把它的全部生命力展览给我们看。那么多的绿叶,一簇堆在另一簇上面,不留一点缝隙。翠绿的颜色明亮地在我们的眼前闪耀,似乎每一片树叶上都有一个新的生命在颤动,

  这美丽的南国的树!

  船在树下泊了片刻,岸上很湿,我们没有上去。朋友说这里是“鸟的天堂”,有许多只鸟在这棵树上做窝,农民不许人捉它们。我仿佛听见几只鸟扑翅的声音,但是等到我的眼睛注意地看那里时,我却看不见一只鸟的影子。只有无数的树根立在地上,像许多根木桩。地

是湿的,大概涨潮时河水常常冲上岸去。“鸟的天堂”里没有一只鸟,我这样想道。船开了。一个朋友拨着船,缓缓地流到河中间去。

  在河边田畔的小径里有几棵荔枝树。绿叶丛中垂着累累的红色果子。我们的船就往那里流去。一个朋友拿起桨把船拨进一条小沟。在小径旁边,船停住了,我们都跳上了岸。

  两个朋友很快地爬到树上去,从树上抛下几枝带叶的荔枝,我同陈和叶三个人站在树下接。等到他们下地以后,我们大家一面吃荔枝,一面走回船上去。

  第二天我们划着船到叶的家乡去,就是那个有山有塔的地方。从陈的小学校出发,我们又经过那个“鸟的天堂”。

  这一次是在早晨,阳光照在水面上,也照在树梢。一切都显得非常明亮。我们的船也在树下泊了片刻。

  起初四周非常清静。后来忽然起了一声鸟叫。朋友陈把手一拍,我们便看见一只大鸟飞起来,接着又看见第二只,第三只。我们继续拍掌。很快地这个树林变得很热闹了。到处都是鸟声,到处都是鸟影。大的,小的,花的,黑的,有的站在枝上叫,有的飞起来,有的在扑翅膀。

  我注意地看。我的眼睛真是应接不暇,看清楚这只,又看漏了那只,看见了那只,第三只又飞走了。一只画眉飞了出来,给我们的拍掌声一惊,又飞进树林,站在一根小枝上兴奋地唱着,它的歌声真好听。

  “走吧,”叶催我道。

  小船向着高塔下面的乡村流去的时候,我还回过头去看留在后面的茂盛的榕树。我有一点的留恋的心情。昨天我的眼睛骗了我。“鸟的天堂”的确是鸟的天堂啊!

                       1933的6月在广州

 

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录