世界语学习  

翻译研究

 

Malbela ŝtonego

Jia Pingwa

   Mi ofte sentis bedaŭron pri la malbela ŝtonego antaŭ la pordo de nia domo. Ĝi sin montris malhele nigra kaj kuŝis tie kiel bovo. Neniu sciis, kiam ĝi ekrestis tie, kaj neniu donis ajnan atenton al ĝi. Nur tiam, kiam venis la sezono de tritikrikoltado kaj plene sterniĝis tritikgrajnoj por sunumi antaŭ la dompordo, Avinjo kutime diris: “Tiu ĉi malbela ŝtonego vere malhelpe okupas la terenon. Movu ĝin aliloken iutage.”

   Pro tio mia onklo volis forporti ĝin al sia doma konstruejo por fari gablon per ĝi, sed ĝi ne taŭgis pro siaj nereguleco, senanguleco kaj neebeneco. Se oni ĝin dishakus per cizelilo, oni ne volus elspezi grandajn penojn por fari tion, tial, ke oni povis alporti de la proksima bordo ajnan ŝtonon, kiu estis pli bona ol ĝi. Ĉe finkonstruiĝo de la domo mia onklo eĉ ne donis atenton al ĝi en masonado de ŝtupoj. Iun jaron, kiam ŝtonhakisto estis venigita fari ŝtonan muelilon por nia hejmo, mia avinjo refoje proponis: “Uzu tiun malbelan ŝtonegon por ŝpari vian penon en alportado de ŝtono de malproksima loko.” Ĵetinte ekrigardon al ĝi, li skuis la kapon kaj ne uzis ĝin, opiniante, ke ĝi estas tro kompakte fajna en kvalito.

   Fakte ĝi ne estis tiel fajna, kiel blanka marmoro taŭga por gravurado de desegnaĵoj sur ĝi, nek tiel glata kiel blua ŝtono taŭga por lavado de vestaĵoj per batilo sur ĝi. Ĝi kuŝadis tie en silento. La soforo apud la korto ne ĵetis favoran ombron sur ĝin kaj floroj ankaŭ ne kreskis plu ĉirkaŭ ĝi. Pro tio herbaĉoj elŝoviĝis prospere kaj iliaj tigoj kaj sarmentoj malrapide kovriĝis per verdaj muskoj kaj nigraj makuloj. Ni infanoj ekhavis abomenon kontraŭ ĝi. Ni penis formovi ĝin kune, sed ni malsukcesis pro nia nesufiĉe granda forto. Kvankam ni abomene sakris ĝin kelkfoje, ni tamen povis fari nenion kontraŭ ĝi, tiel ke ni vole nevole lasis ĝin resti tie.

   Tio, kio povis mildigi nian abomenon al ĝi, estis pli-malpli granda kavo sur ĝi. Kiam pluvis, la kavo pleniĝis de pluvakvo. Ofte okazis, ke, kiam tri tagojn post pluvado la tero jam sekiĝis, la kavo sur la ŝtono ankoraŭ tenis akvon kaj kokidoj iris tien sin malsoifigi, kio iom mildigis nian abomenon al la ŝtonego. Ĉiun nokton de la dekkvina tago de lun-monato ni surgrimpis ĝin kaj rigardis supren al la ĉielo por vidi la plenlunon elveni. Avinjo ĉiam riproĉis nin, timante, ke ni falos de sur ĝi. Tiun fojon mi vere falis kaj min kontuzis je la genuo.

Ĉiuj insultis ĝin per “turpa ŝtonegaĉo”, kaj vere neniu ŝtonego ja estis pli malbela ol ĝi.

Poste okazis iutage, ke astronomo venis al nia vilaĝo. Kiam li preterpasis nian domon, li subite trovis tiun ŝtonegon kaj mirplene fiksis sian rigardon al ĝi. Li ne plu foriris kaj ekloĝis tie. Kaj baldaŭ post tio alvenis kelkaj aliaj homoj. Ili diris, ke ĝi estas meteorito kaj ĝi falis el la ĉielo jam antaŭ du aŭ tri cent jaroj—vera raraĵo. Post kelka tempo alvenis kamiono, per kiu oni zorgeme ĝin forportis.

   Tio vere nin mirigis. Eĉ tiel groteska kaj malbela ŝtonego falis el la ĉielo! Ĝi estis uzita por ripari la ĉielon*, esti ardanta kaj brilanta. Niaj prapatroj eble rigardis supren al ĝi, kiu siavice donis al ili lumon, sopiron kaj deziron, sed ĝi falis sur la teron kaj kuŝis sur malpura grundo inter sovaĝaj herboj eĉ kelkcent jarojn!

Avinjo diris: “Neimageble! Ĝi estas tiel eksterordinara, sed kial ĝi eĉ ne taŭgas por konstruado de muro kaj ŝtupoj?”

   “Ĝi vere estas tre malbela,” diris la astronomo.

   “Jes, vere malbela.”

   “Sed tio ja estas ĝia beleco,” diris la astronomo. “Beleco kuŝas en ĝia malbeleco.”

   “Beleco kuŝas en ĝia malbeleco?”

   “Jes, kiam malbeleco iras al ekstremeco, ĝi montras sin ekstreme bela. Ĝuste ĉar ĝi ne estas ordinara ŝtonaĉo, ĝi kompreneble povas esti utiligata nek por konstrui muron aŭ ŝtupojn, nek por gravurado aŭ bat-lavado. Ĝi ne povas esti uzata por tiuj aferoj. Pro tio ĝi ofte estas primokata de ordinaruloj.”

Avinjo kaj mi ambaŭ ruĝiĝis.

   Mi sentis hontemon kaj la grandecon de la malbela ŝtonego. Mi eĉ plendeme malamis, ke ĝi eĉ toleras en silento ĉi ĉion dum multaj jaroj. Kaj samtempe mi tuj sentis la grandecon de ĝiaj soleca ekzistado kaj malcedemo al miskomprenado.

* “ripari la ĉielon” aludas al ĉina mita rakonto, en kiu Diino Nuwa fandas kolorriĉajn ŝtonojn por ripari la ĉielon tratruitan pro la milito inter dioj.

                                                                                        elĉinigis Vejdo

 

丑石

贾平凹   

我常常遗憾我家门前的那块丑石呢:它黑黝黝地卧在那里,牛似的模样;谁也不知道是什么时候留在这里的,谁也不去理会它。只是麦收时节,门前摊了麦子,奶奶总是要说:这块丑石,多碍地面哟,多时把它搬走吧。   

于是,伯父家盖房,想以它垒山墙,但苦于它极不规则,没棱角儿,也没平面儿;用錾破开吧,又懒得花那么大气力,因为河滩并不甚远,随便去掮一块回来,哪一块也比它强。房盖起来,压铺台阶,伯父也没有看上它。有一年,来了一个石匠,为我家洗一台石蘑,奶奶又说:用这块丑石吧,省得从远处搬动。石匠看了看,摇着头,嫌它石质太细,也不采用。   

它不像汉白玉那样的细腻,可以凿下刻字雕花,也不像大青石那样的光滑,可以供来浣纱捶布;它静静地卧在那里,院边的槐荫没有庇覆它,花儿也不再在它身边生长。荒草便繁衍出来,枝蔓上下,慢慢地,竟锈上了绿苔、黑斑。我们这些做孩子的,也讨厌起它来,曾合伙要搬走它,但力气又不足;虽时时咒骂它,嫌弃它,也无可奈何,只好任它留在那里去了。   

稍稍能安慰我们的,是在那石上有一个不大不小的坑凹儿,雨天就盛满了水。常常雨过三天了,地上已经干燥,那石凹里水儿还有,鸡儿便去那里渴饮。每每到了十五的夜晚,我们盼着满月出来,就爬到其上,翘望天边;奶奶总是要骂的,害怕我们摔下来。果然那一次就摔了下来,磕破了我的膝盖呢。   

人都骂它是丑石,它真是丑得不能再丑的丑石了。   

终有一日,村子里来了一个天文学家。他在我家门前路过,突然发现了这块石头,眼光立即就拉直了。他再没有走去,就住了下来;以后又来了好些人,说这是一块陨石,从天上落下来已经有二三百年了,是一件了不起的东西。不久便来了车,小心翼翼地将它运走了。   

这使我们都很惊奇!这又怪又丑的石头,原来是天上的呢!它补过天,在天上发过热,闪过光,我们的先祖或许仰望过它,它给了他们光明,向往,憧憬;而它落下来了,在污土里,荒草里,一躺就是几百年了?   奶奶说:“真看不出!它那么不一般,却怎么连墙也垒不成,台阶也垒不成呢?”   

“它是太丑了”。天文学家说。   

“真的,是太丑了”。   

“可这正是它的美”天文学家说,“它是以丑为美的。”   

“以丑为美?”   

“是的,丑到极处,便是美到极处。正因为它不是一般的顽石,当然不能去做墙,做台阶,不能去雕刻,捶布。它不是做这些顽意儿的,所以常常就遭到一般世俗的讥讽。”   

奶奶脸红了,我也脸红了。   

我感到自己的可耻,也感到了丑石的伟大;我甚至怨恨它这么多年竟会默默地忍受着这一切?而我又立即深深地感到它那种不屈于误解、寂寞的生存的伟大。

 

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录