世界语学习  

翻译研究

 

Notoj pri Ĉambro Xiangji

Gui Youguang

Ĉambro Xiangji, antaŭe nomata Kabineto Nange, kiu havis areon nur de unu kvadrata Zhang-o1 sufiĉe por loĝado de sola homo. Pro ĝia centjariĝo, ofte okazis, ke mortero kaj polvo defalis de la muro kaj tegmento kaj pluakvo tralikiĝis malsupren. Ĉiufoje, kiam mi volis movi la tablon por eviti defalaĵojn, mi ne sukcesis trovi ĉirkaŭe lokon, kie mi povis ĝin loki. La ĉambro frontis norden kaj ricevis neniun radion de sunlumo, ke ĝi malheliĝis tuj post tagmezo. Mi farigis kelkajn riparojn por malebligi defalon kaj likiĝon. Plie mi malfermigis kvar fenestretojn en la fronta muro kaj konstruigis parapeton ĉirkaŭ la korto kiel ekrano por kapti la rektan lumon de la suno de la suda flanko, tiel ke la sunrebrilo heligis la internon de la ĉambro. Mi plantis laŭvole orkideojn, osmantojn kaj bambuojn en la korto, kaj plibeligis la malnovan balustradon. Mi plenigis la librobretaron per akumulitaj libroj kaj faris ĝueman legadon, murmurante kapleve aŭ kapkline. Kiam mi kontempladis en tranco, ŝajne aŭdiĝis ĉiuj sonoj de la naturo. En la kvieta korto antaŭ la perono alflugis birdetoj por serĉi grengrajnojn kaj rifuzis foriri eĉ ĉe alpaŝo de homoj. En la nokto de la dekkvina de lunmonato la klara plenluno brilis alte en la ĉielo kaj prilumis duonon de la muro, sur kiu projekciiĝis malklaraj ombroj de osmantoj, kiuj moviĝis en venteto. Kiel aminda bildo!

Tamen, loĝante ĉi tie, mi renkontis multe da ĝojindaĵoj kaj malĝojindaĵoj. Antaŭe la suda kaj norda partoj de la korto interligiĝis kiel unuaĵo, sed post kiam miaj onkloj dividis la grandan familion kaj loĝis aparte, konstruiĝis ĉie muroj kun multaj pordetoj. Eĉ la hundo bojadis kontraŭ tiuj, kiuj antaŭe loĝis en la sama korto, gastoj devis trapasi la kuirejon por preni manĝojn, kaj kokoj eĉ nestis en la halo. Komence staris heĝo apartiganta la korton kaj poste konstruiĝis muro anstataŭ ĝi, kio okazis dufoje. Iam loĝis tie maljunulino, kiu estis la servistino de mia mortinta avino, kaj kiu mamnutris bebojn de du generacioj en nia familio. Pro tio mia mortinta patrino ŝin traktis tre bone. La okcidenta flanko de la domo kondukis al la interna ĉambro, de kiu mia patrino ofte frekventis ŝin. La maljunulino diris al mi de tempo al tempo: “Ĉi tie via patrino staris,” kaj aldonis: “Kiam via pliaĝa fratino, kiu tiam ankoraŭ estis bebo, krie ploris en mia sino, via patrino demandis, fingre frapante je la pordklapo: ‘Ĉu la bebo sentas malvarmon aŭ malsaton?’ Mi respondis detale tra la pordo...” Antaŭ ol ŝi finis sian rakonton, mi ekploris kaj ankaŭ ŝi plorsingultis.

Ekde dekkvin-jariĝo mi eklernis en tiu ĉi ĉambro. Unutage mia avino venis vidi min kaj diris: “Infano mia, jam longan tempon mi ne vidis vin. Kial vi enfermas vin ĉi tie tuttage, kvazaŭ knabino en buduaro?” Kiam ŝi foriris, ŝi fermis la pordon, parolante al si: “La infanoj de nia familio diligente lernadas, sed ili ne akiris sukceson en imperia ekzameno dum longa tempo. Ni vere atendas tiun tagon de sukceso!” Post kelka tempo ŝi alvenis kun hu-o2 el eburo en la mano kaj diris: “Ĝi estis uzata de mia avo, kiel ceremoni-direktanta oficialulo de Taichang-templo, en la aŭdienco de la imperiestro dum Xuande-periodo3. Iutage vi certe uzos ĝin!” Tiuj pasintaĵoj okazis kvazaŭ hieraŭ, kiuj lasis min nereteneble eksplodi de plorego.

Oriente de Ĉambro Xiangji estis kuirejo. Kiam oni iris al la kuirejo, ili devis preteriri mian ĉambron. Mi loĝis tie dum longa tempo, kaj kun fermitaj fenestroj mi eĉ povis distingi la preterpasantojn laŭ iliaj paŝbruoj. La ĉambron trafis kvarfojaj fajregoj, sed ĝi feliĉe ne reduktiĝis al ruino eble pro tio, ke la bonaj spiritoj donis al ĝi protekton kaj benon.

La studanto4 en Ĉambro Xiangji rakontis: “En Bashu-regiono5 troviĝis vidvino nomata Qing, kiu heredis de sia edzo la minejon de cinabro kaj akiris la plej grandan profiton pere de minekspluatado tra la tuta regno. Poste la unua imperiestro de Qin-dinastio konstruigis Terason Vidvino Qing al ŝia honoro. Liu Bei batalis kontraŭ Cao Cao por akiri potencon, kaj Zhugge Liang6 ekis krei sian grandiozan entreprenon kiel vilaĝa kampulo. Kiu bone konis ilian strebadon, kiam ili ankoraŭ sin trovis en sovaĝaj anguloj de la mondo? Loĝante en ĉi tiu ĉambraĉo, mi ĝuis mian vivon kun ĝoje levitaj brovoj kaj brile glimantaj okuloj, kaj mi sentis min plezura en mirinda situacio. Se oni scius, kiel mi vivas, ili certe opinius, ke mi estas rano, kiu nur rigardas pecon da ĉielo, vivante en la puto!

Kvin jarojn post kiam mi skribis tiujn notojn, mia edzino ekloĝis pro edzeco en mia familio. Ŝi ofte venis en mian ĉambron kaj demandis al mi pri kelkaj pasintaj okazintaĵoj. Kelkfoje ŝi lernis skribi, klinante sin super la tablo. Kiam ŝi reiris al la hejmo de siaj gepatroj, ŝi, reveninte, komunikis al mi la demandon de sia fratineto: “Mi aŭdas, ke troviĝas kabineto. Kion similas la kabineto?” Ses jarojn poste mia edzino mortis kaj Ĉambro Xiangji kadukiĝis sen riparado. Post aliaj du jaroj mi longatempe alnajliĝis al malsanlito kaj pasigis enuajn tagojn. Pro tio mi riparigis Kabineton Nange, kiu post riparado iom diferencis de la antaŭa en aspekto. Ekde tiam mi plej ofte loĝas aliloke, sed mallofte en ĉi tiu ĉambro.

En la korto staras eribotri-arbo7, kiun mia edzino propramane plantis en la jaro de sia morto, kaj nun ĝi prosperas kun abundaj folioj kaj branĉoj.

 

1.    Zhang-o: tradicia ĉina mezurunuo de longo, valoranta 3.33 metrojn.

2.    Hu-o: tabuleto tenata antaŭbruste de ŝtatoficistoj dum la aŭdienco de la imperiestro.

3.    Xuande-periodo (1425-1435) de la dinastio Ming (1368-1661)

4.    La literatura nomo de la aŭtoro mem.

5.    La nuna Sichuan-provinco en la sudokcidenta parto de Ĉinio.

6.    Liu Bei, Cao Cao kaj Zhuge Liang estis elstaraj personoj militaj aŭ politikaj dum la periodo de Tri Regnoj (200-280 p. K.)

7.    eribotrio: Eriobotrya japonica

 

                                                                                                     elĉinigis Vejdo

 

项脊轩志

(明)归有光

项脊轩,旧南阁子也。室仅方丈,可容一人居。百年老屋,尘泥渗漉,雨泽下注;每移案,顾视,无可置者。又北向,不能得日,日过午已昏。余稍为修葺,使不上漏。前辟四窗,垣墙周庭,以当南日,日影反照,室始洞然。又杂植兰桂竹木于庭,旧时栏楯,亦遂增胜。借书满架,偃仰啸歌,冥然兀坐,万籁有声;而庭堦寂寂,小鸟时来啄食,人至不去。三五之夜,明月半墙,桂影斑驳,风移影动,珊珊可爱。

然余居于此,多可喜,亦多可悲。先是庭中通南北为一。迨诸父异爨,内外多置小门,墙往往而是。东犬西吠,客逾庖而宴,鸡栖于厅。庭中始为篱,已为墙,凡再变矣。家有老妪,尝居于此。妪,先大母婢也,乳二世,先妣抚之甚厚。室西连于中闺,先妣尝一至。妪每谓余曰:”某所,而母立于兹。”妪又曰:”汝姊在吾怀,呱呱而泣;娘以指叩门扉曰:‘儿寒乎?欲食乎?’吾从板外相为应答。”语未毕,余泣,妪亦泣。余自束发,读书轩中,一日,大母过余曰:”吾儿,久不见若影,何竟日默默在此,大类女郎也?”比去,以手阖门,自语曰:”吾家读书久不效,儿之成,则可待乎!”顷之,持一象笏至,曰:”此吾祖太常公宣德间执此以朝,他日汝当用之!”瞻顾遗迹,如在昨日,令人长号不自禁。

轩东,故尝为厨,人往,从轩前过。余扃牖而居,久之,能以足音辨人。轩凡四遭火,得不焚,殆有神护者。

项脊生曰:”蜀清守丹穴,利甲天下,其后秦皇帝筑女怀清台;刘玄德与曹操争天下,诸葛孔明起陇中。方二人之昧昧于一隅也,世何足以知之,余区区处败屋中,方扬眉、瞬目,谓有奇景。人知之者,其谓与坎井之蛙何异?”

余既为此志,后五年,吾妻来归,时至轩中,从余问古事,或凭几学书。吾妻归宁,述诸小妹语曰:”闻姊家有阁子,且何谓阁子也?”其后六年,吾妻死,室坏不修。其后二年,余久卧病无聊,乃使人复葺南阁子,其制稍异于前。然自后余多在外,不常居。

庭有枇杷树,吾妻死之年所手植也,今已亭亭如盖矣。

 

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录