世界语学习  

翻译研究

 

Prilaŭdoj al blankaj poploj

 

Mao Dun

 

Blankaj poploj estas vere neordinaraj. Mi volas ilin prilaŭdi!

Nia aŭto kuras sur la senlima altebenaĵo. En nia vidkampo prezentiĝas granda tapiŝo kun verda kaj flava koloroj miksitaj. La flava koloro estas leŭsa grundo, la nekulturita tero formanta la eksteran kruston de la Leŭsa Altebenaĵo, kiu estis sukcese amasigita de la granda naturforto antaŭ kelkaj milionoj da jaroj; la verda estas tritik-kampoj, la frukto de la homa laborforto supervenkinta la naturon. Kiam zefiro blovas, el la kampoj leviĝas skvamecaj verdaj ondetoj. Tiam vi vere admiras la esprimon “tritikaj ondoj” kreitan de la antaŭloj, la esprimon, kiu, se ne okaze akirita el inspiro, certe estas kremo de lingva rafinado. La flava kaj verda koloroj okupas la dominantan pozicion super la senlima kaj ebena vastejo. Nun se la ŝultro-ĉe-ŝultraj montpintoj en malproksimeco ne sobrigas vin (juĝante laŭ viaj okuloj, vi scias, ke tiuj montpintoj situas sub viaj piedoj), vi forgesas, ke via aŭto kuras sur la altebenejo. Ĝuste tiam salte naskiĝas en via menso tiaj epitetoj, kiaj “impona” kaj “granda”, tamen samtempe, se eble pro ioma laceco de viaj okuloj, vi fermas ilin al tiuj nunaj “imponeco” kaj “grandeco”, alia gusto sekrete estiĝas en via koro, tio estas “monotoneco”, ĉu ne? Iom da monotoneco, ĉu?

Tamen dum palpebruma daŭro, kiam vi levas viajn okulojn kaj vidas en malproksimeco vicon da arboj, ne, tri aŭ kvin, eĉ unu arbon orgojle stari, kiel sentineloj, kio okazos al via dormemo? Miaflanke mi eligis surprizitan ekkrion tiam.

Tiuspeca arbo estas blanka poplo, ekstreme ordinara arbo en la nordokcidenta parto de Ĉinio, tamen efektive tre aparta arbo!

Ĝi estas strebema arbo kun rektaj trunko kaj branĉoj. Ĝia trunko altas ĉirkaŭ je unu Zhang-o1, sur kiu troviĝas nenia disiĝanta branĉo, kvazaŭ prilaborita de homoj. Ĝiaj ĉiuj branĉoj, ankaŭ kvazaŭ artefaritaj, senescepte direktiĝas supren kaj strikte alpremiĝas unu al la alia en unu faskegon sen ajna branĉo oblikve kreskanta el ĝi. Ankaŭ ĝiaj larĝaj folioj ĉiuj sin turnas supren preskaŭ sen unu folio oblikve kreskanta, por ne paroli pri pendantaj folioj. Ĝia glata ŝelo kun malklaraj arĝentaj rondaĵoj koloriĝas en pala verdeco. Ĝi, kvankam subpremita de vento kaj neĝo en la nordo, tenas siajn obstinecon kaj star-rektecon. Eĉ se ĝi diametre dikas nur kiel bovlo, ĝi penas etendiĝi supren ĝis ĉirkaŭ unu aŭ du Zhang-oj, kaj starante alte, ĝi neflekseble rezistas kontraŭ la nordokcidenta vento. Tio estas la blanka poplo, ekstreme ordinara arbo en la nordokcident landparto, tamen ĝi neniel kalkuliĝas kiel banala arbo!

Ĝi havas nek gracian pozon nek bele bukliĝantajn branĉojn. Eble vi opinias ĝin nebela. Se beleco speciale signifas “gracian” aŭ “bukliĝantan kaj disbranĉiĝantan” k.a., ĝi ne kalkuliĝas kiel lindulino inter arboj. Sed ĝi sin montras impona, anim-rekta, simpla, serioza kaj al ĝi ne mankas varmkoreco, por ne paroli pri ĝiaj nefleksebleco kaj statur-rekteco, ĝi ja vere estas la miriga viro inter arboj! Kiam vi iras sur la altebenaĵo kun komenciĝanta neĝ-degelo kaj vidas unu tian poplon aŭ spaliron da poploj, orgojle kaj rekte starantaj sur la ebena tero, ĉu vi konsideras, ke ĝi esas nur arbo? Ĉu vi eĉ ne konsideras, ke ĝiaj simpleco, seriozeco kaj nefleksibleco simbolas kampulojn en la nordo? Ĉu vi eĉ neniom asocie pensas, ke ĉie troviĝas obstinemaj kaj neflekseblaj sentineloj defendantaj sian hejmlokon, kiel blankaj poploj, sur la vasta postfronta tero? Kaj ĉu vi ne pensas plue, ke la strebema poplo kun ĝiaj folioj kompakte unuiĝintaj vere prezentas la spiriton kaj volon, kiuj senbride aktivas nun laŭlarĝe kaj laŭlonge de la nordĉina ebenaĵo, kaj skribas la ĉinan novan historion per freŝa sango?

La blanka poplo ne estas ordinara arbo. Ĝi troviĝas ĉie en la nordokcidento kaj ne estas alte taksita, simile al la kampularo en la nordo; ĝi posedas tre potencan vivforton, necedema al torturado kaj subpremado, ankaŭ simile al la kampularo en la nordo. Mi prilaŭdas la blankan poplon ĝuste pro tio, ke ĝi ne nur simbolas la kampularon en la nordo, sed ankaŭ, precipe, la nemankigeblajn simplecon, obstinecon kaj strebemon en la hodiaŭa naci-liberiga batalo.

Lasu tiujn, kiuj malestimas popolamasojn kaj obstine insistas je regreso, laŭdi tiun aristokratecan nanmuon2 (ĝi ankaŭ estas bela kaj statur-rekta) kaj malestimi la tre facile videblan kaj tre facile kreskeblan poplon. Mi volas prilaŭdi la blankan poplon plengorĝe!

 

1.  Zhang: tradicia ĉina mezurunuo de longo, valoranta 3,33 metrojn

2.  nanmuo: Phoebe nanmu

 

                                                                                                     elĉinigis Vejdo

 

白杨礼赞

茅盾

白杨树实在是不平凡的,我赞美白杨树!

汽车在望不到边际的高原上奔驰,扑入你的视野的,是黄绿错综的一条大毡子。黄的是土,未开垦的荒地,几十万年前由伟大的自然力堆积成功的黄土高原的外壳;绿的呢,是人类劳力战胜自然的成果,是麦田。和风吹送,翻起了一轮一轮的绿波,——这时你会真心佩服昔人所造的两个字“麦浪”,若不是妙手偶得,便确是经过锤炼的语言精华。黄与绿主宰着,无边无垠,坦荡如砥,这时如果不是宛若并肩的远山的连峰提醒了你(这些山峰凭你的肉眼来判断,就知道是在你脚底下的),你会忘记了汽车是在高原上行驶。这时你涌起来的感想也许是“雄壮”,也许是“伟大”,诸如此类的形容词;然而同时你的眼睛也许觉得有点倦怠,你对当前的“雄壮”或“伟大”闭了眼,而另一种的味儿在你心头潜滋暗长了——“单调”。可不是?单调,有一点儿吧?

然而刹那间,要是你猛抬眼看见了前面远远有一排——不,或者只是三五株,一株,傲然地耸立,像哨兵似的树木的话,那你的恹恹欲睡的情绪又将如何?我那时是惊奇地叫了一声的。

那就是白杨树,西北极普通的一种树,然而实在是不平凡的一种树。

那是力争上游的一种树,笔直的干,笔直的枝。它的干通常是丈把高,像加过人工似的,一丈以内绝无旁枝。它所有的丫枝一律向上,而且紧紧靠拢,也像加过人工似的,成为一束,绝不旁逸斜出。它的宽大的叶子也是片片向上,几乎没有斜生的,更不用说倒垂了。它的皮光滑而有银色的晕圈,微微泛出淡青色。这是虽在北方风雪的压迫下却保持着倔强挺立的一种树。哪怕只有碗那样粗细,它却努力向上发展,高到丈许,两丈,参天耸立,不折不挠,对抗着西北风。

这就是白杨树,西北极普通的一种树,然而决不是平凡的树。

它没有婆娑的姿态,没有屈曲盘旋的虬枝。也许你要说它不美。如果美是专指“婆娑”或“旁逸斜出”之类而言,那么,白杨树算不得树中的好女子。但是它伟岸,正直,朴质,严肃,也不缺乏温和,更不用提它的坚强不屈与挺拔,它是树中的伟丈夫。当你在积雪初融的高原上走过,看见平坦的大地上傲然挺立这么一株或一排白杨树,难道你就只觉得它只是树?难道你就不想到它的朴质,严肃,坚强不屈,至少也象征了北方的农民?难道你竟一点也不联想到,在敌后的广大土地上,到处有坚强不屈,就像这白杨树一样傲然挺立的守卫他们家乡的哨兵?难道你又不更远一点想到,这样枝枝叶叶靠紧团结,力求上进的白杨树,宛然象征了今天在华北平原纵横决荡,用血写出新中国历史的那种精神和意志?

白杨树是不平凡的树,它在西北极普遍,不被人重视,就跟北方的农民相似;它有极强的生命力,磨折不了,压迫不倒,也跟北方的农民相似。我赞美白杨树,就因为它不但象征了北方的农民,尤其象征了今天我们民族解放斗争中所不可缺的朴质、坚强,力求上进的精神。

让那些看不起民众、贱视民众、顽固的倒退的人们去赞美那贵族化的楠木(那也是直挺秀颀的),去鄙视这极常见、极易生长的白杨树吧,我要高声赞美白杨树!

 

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录