世界语学习 | 翻译研究 |
Ĉe Samovaro
Julio Baghy Ĉe malnova samovaro sidas ruso kaj hungaro Dum la akvo zume bolas la amikoj ekparolas:
"Havi landon en libero, tamen migri tra la tero iri vojon, sed sencelan... Ĉu vi konas pli kruelan?
La hungaro ne respondas, liaj pensoj ĝeme ondas, viŝas larmon retenitan: "Havi landon, sed perditan..."
Ĉe malnova samovaro sidas ruso kaj hungaro. Dum la akvo bolas zume ili ploras, ploras kune.
|
咖啡壺旁 【匈】尤里亞·巴基 古老咖啡壺旁 坐著俄羅斯人和匈牙利人 當水煮滾時 兩個朋友開始閒談:
我有一個自由的國家, 但郤要跨地漂泊 走遠路,但無目標… 你可知這是多麼殘酷?
匈牙利人沒有回答, 他的心思難過洶湧, 勉強收乾了淚水說: "我有祖國,可是己經滅亡了..."
古老咖啡壺旁 坐著俄羅斯人和匈牙利人 當水煮滾時 他們一起說話,流淚。
阿明哥 譯
|