世界语学习  

翻译研究

 

Fajro

 

Bakin

Aŭdiĝis nur malpeza ronkado kaj subite estingiĝis la kvadrata lanterno pendanta de la boattegmento. Mi leviĝis al la sida pozo kaj puŝmalferminte la fenestreton apudan, mi vidis strion da griza lumo. Mi ne sciis, kiam estas nun kaj kie la boato restas. Mi kvazaŭ troviĝis en sonĝo kaj la koŝmaro multe pezis sur mia kapo. Ruĝa maso flosis antaŭ miaj okuloj. Elŝovinte la kapon, mi vidis tra la fenestreto, ke kviete kuŝas horizontale pale verda akvo de la rivero kaj malproksime alte staras montoj kvazaŭ pentritaj per nigra tuĉo. Mi stupore fiksrigardis la akvosurfacon: aperas mia kapo en la akvo, komence ĝi estis nigra ombro kaj poste ĝin kovris ruĝa maso. Mi ekfrotis al mi la okulojn: mia kapo speguliĝis malhele sur la akvosurfaco. Nenia lamplumo vidiĝis. Ŝajnis al mi, ke ĉio jam falis en profundan dormon. La ĉielo malalte pendis. Kelkaj steloj aparte brilis. Riverakvo malpeze forfluis sub la boato. Mi etendis manon en la akvon kaj sentis grandan malvarmon de la akvo. Mi rigardis la ĉirkaŭaĵon sufiĉe longe. Dum tiu tempo la objektoj antaŭ miaj okuloj ŝajne ne ekmoviĝis kaj nur la aero malvarmiĝis iom post iom. Okaze ekbrilis fasko da ruĝa lumo, sed kiam mi okule kaptis la ruĝan lumon, mi nur vidis amason da montoj en profunda dormo.

Mi retiris la kapon en kajuton, kiu troviĝis en malhela mallumo, kaj sentis homan odoron jen kaj jen ataki miajn naztruojn. La odoro, kvazaŭ mano, gratadis al mi la bruston. Mi eligis elspiron ekster la fenestreton kaj fermis ĝin. Subite la amiko apud mi laŭte ekparolis: “Jen vidu. Kia fajrego!” Mi surprizite rigardis mian amikon. Mi povis vidi nenion. La amiko restis en peza dormo. Li ĵus ekmoviĝis ŝajne por sin turni sur la alian flankon en la lito, sed nun eliĝis nenia sono.

La kajuto estis obskura mondo sen lumo kaj fajro. Sed kial la amiko kriadis pri “fajro”? Ĉu li havis la saman sonĝon kiel mi? Mi volis veki lin por bone demandi lin. Mi donis puŝon al lia brako, sed li nur eligis voĉeton kaj turniĝis al la alia flanko. La amikoj dormantaj apud li senĉese elblovis ronkojn, nek laŭtajn nek rapidemajn, donante la impreson, ke ili bone dormas.

Mi sentis malkomforton je la okuloj. Miaj palpebroj ŝajne peziĝis. Kun okuloj ĉiam malfermitaj mi sentis lacecon kaj mi klinis min al la kajuta vando por endormiĝi kun fermitaj okuloj. Apenaŭ mi fermis la okulojn, mi aŭdis tiun amikon krii “fajron”. Mi surpriziĝis. Kiam mi retenis mian spiron por aŭskulti pluen, li denove firme fermis sian buŝon.

Mi turnis la kapon sur la kapkuseno por rigardi ĉirkaŭen kaj miaj okuloj laŭgrade adaptiĝis al la mallumo. Mi vidis kelkajn ombrojn kaj distingis la kolorojn de la litkovrilo kaj lana littuko. La korbo pendanta ĉe la boatvosto iome skuiĝis kune kun la boato, kvazaŭ gvitanta homo blanke vestita. En la kajuto estis tre sufoke. Ronkado pli kaj pli altiĝis, sed ĝi ne povus eliĝi tra la boattegmenton. Ĝi ŝajne akumuliĝis kaj plenigis la kajuton. Ĝi, kune kun malbonodoro, premis sur min, tiel ke mi preskaŭ ne povis spiri. Mi ne havis eblecon fermi miajn okulojn nek povis trankviliĝi. Mi volis barakti, kaj mi turniĝis en la lito, dekstren aŭ maldekstren. Sed tio ne utilis, kaj mi sentis pli neelteneblan sufokecon.

Tiam miajn orelojn kaptis la sama krio “fajro”. Antaŭ miaj okuloj ekbrilis ruĝa lumo. Tiu amiko en peza dormo ne malfermis sian buŝon. Ĝi estis mia propra krio. La fajra lumo en mia sonĝo ankoraŭ alpremis min. Ne plu ĝin eltenante, mi forpuŝis la litkovrilon kaj fuĝis ekster la kajuton.

Ekster la kajuto dormis servisto ŝajne en kvieta dormo, kaj miaj paŝoj ne dispremis lian sonĝon. La boato flosis sur la kvieta akvo pale briletanta. La montoj hele inkaj ĉirkaŭe similis al ekrano ŝirmanta la riverakvon kaj du aŭ tri dormantajn boatojn.

Mi staris, apogante min sur la kajuta pordo. La riverakvo konstante kaj murmure frapetis la boatfundon. Vento blovis en mian vizaĝon de tempo al tempo kaj malpeze knarigis la boattegmenton. Mi sentis ioman faciligon de spirado. Kune kun ronkado el la kajuto alŝvebis krio “fajro!”.

Frostotremo min kaptis. Denove ĝi estis mia voĉo, “fajro” en mia sonĝo!

Kvar jarojn! Ĝi jam postkuris min kvar jarojn!

Antaŭ kvar jaroj, tiun tagon, kiam Ŝanhajo estis okupita, mi rigardis la transbordan incendion, kvazaŭ brulantan Romon. Domoj estis reduktitaj al cindro, vivoj ruinigitaj kaj la tero tretpremita. La fajra maro bolis antaŭ miaj okuloj kaj mi neniam vidis tian fajregon, kiu detruis ĉion — vivon, klopodojn, riĉaĵojn kaj esperon. Ĉio ĉi tio tamen ne neniom rilatis al mi. La flamanta tero estis la loko, kie mi loĝis; tiuj suferantoj estis miaj samlandanoj kaj miaj fratoj; tio, kio estis detruita, estis miaj espero kaj idealo. La idealo de nia nacio troviĝis en torturo. Rigardante la ruĝan lumon tra la ĉielo, mi sentis, ke mia koro estas tranĉita per tranĉilo. Mi ekpensis pri la maksimo de Okcidenta filozofo: “Tiaj kelkaj minutoj povas estigi dekjaran malamon kaj dumvivan venĝemon.” Kun dentoj grincigitaj mi ĵuris en la koro: “Iutage ni, kun la kapo alte levita, nepre reiros al tiu ĉi loko kaj konstruos belan ĝardenon sur la ejo plagita de tiu fajrego.” Kiam mi forlasis la bordon, retenante larmojn, mi kvazaŭ vidis reviviĝintan fenikson el la fajrego.

Jam forpasis kvar jaroj. Ĉi-nokte mi sonĝis pri la terura fajrego sur la boato revenanta de Yangsuo, kaj mi refoje vidis sur la kvieta rivero la fajregon okazintan en Ŝanhajo antaŭ kvar jaroj, dum kiuj mi neniam forgesis tiun tagon kaj ĉiam pensadis pri la tago, kiam ni revenos kun la kapo alte levita. Ĉu la tago de venko alproksimiĝas, aŭ mia entuziasmo malpliiĝis kaj mi bezonas fajron por helpi ĝin bruliĝi? Ĉu la vorto “fajro” el la buŝo de mia amiko dormanta estas al mi averto aŭ profetaĵo?...

Kun timemo mi returnis la kapon al la kajuto. Amikoj ĉiuj troviĝis en peza dormo kaj neniu donis al mi respondon. Mi apenaŭ returnis la kapon, kiam mi vidis lumantan ombron forflugi super mia kapo al la sel-forma montopinto. Ĝi ĝuste estis la fenikso en la fajro.

Mia rigardo sekvis la halucinan ombron en mia cerbo. Mi pensadis kaj mi pripensis niajn teron kaj popolon en suferoj, kaj mi nereteneble ekridetis kun larmoj en la okuloj. Dum tiu ĉi palpebruma daŭro la tuta rivero, la tuta ĉielo kaj la sennombraj montoj ŝajne lumiĝis.

                                                                                 skribita en Guilin post reveno de Yangsuo,

                                                                                           la dudek-du-an de septembro, 1941

                                                                                                       elĉinigis Vejdo

   

 

巴金

 

船上只有轻微的鼾声,挂在船篷里的小方灯,突然灭了。我坐起来,推开旁边的小窗,看见一线灰白色的光。我不知道现在是什么时候,船停在什么地方。我似乎还在梦中,那噩梦重重地压住我的头。一片红色在我的眼前。我把头伸到窗外,窗外静静地横着一江淡青色的水,远远地耸起一座一座墨汁绘就似的山影。我呆呆地望着水面。我的头在水中浮现了。起初是个黑影,后来又是一片亮红色掩盖了它。我擦了擦眼睛,我的头黑黑地映在水上。没有亮,似乎一切都睡熟了。天空显得很低。有几颗星特别明亮。水轻轻地在船底下流过去。

 

我伸了一只手进水里,水是相当地凉。我把这周围望了许久。这些时候,眼前的景物仿佛连动也没有动过一下;只有空气逐渐变凉,只有偶尔亮起一股红光,但是等我定睛去捕捉红光时,我却只看到一堆沉睡的山影。

 

  我把头伸回舱里,舱内是阴暗的,一阵一阵人的气息扑进鼻孔来。这气味像一只手在搔着我的胸膛。我向窗外吐了一口气,便把小窗关上。忽然我旁边那个朋友大声说起话来:“你看,那样大的火!”我吃惊地看那个朋友,我看不见什么。朋友仍然沉睡着,刚才动过一下,似乎在翻身,这时连一点声音也没有。

 

  舱内是阴暗世界,没有亮,没有火。但是为什么朋友也嚷着“看火”呢?难道他也做了和我同样的梦?我想叫醒他问个明白,我把他的膀子推一下。他只哼一声却翻身向另一面睡了。睡在他旁边的友人不住地发出鼾声,鼾声不高,不急,仿佛睡得很好。

 

  我觉得眼睛不舒服,眼皮似乎变重了,老是睁着眼也有点吃力,便向舱板倒下,打算阖眼睡去。我刚闭上眼睛,忽然听见那个朋友嚷出一个字“火”!我又吃一惊,屏住气息再往下听。他的嘴却又闭紧了。

 

  我动着放在枕上的头向舱内各处细看,我的眼睛渐惭地和黑暗熟习了。我看出了几个影子,也分辨出铺盖和线毯的颜色。船尾悬挂的篮子在半空中随着船身微微晃动,仿佛一个穿白衣的人在那里窥探。舱里闷得很。鼾声渐渐地增高,被船篷罩住,冲不出去。好像全堆在舱里,把整个舱都塞满了,它们带着难闻的气味向着我压下,压得我透不过气来。我无法闭眼,也不能使自己的心安静。我要挣扎。我开始翻动身子,我不住地向左右翻身。没有用。我感到更难堪的窒息。

 

  于是耳边又响起那个同样的声音“火”!我的眼前又亮起一片红光。那个朋友睡得沉沉的,并没有张嘴。这是我自己的声音。梦里的火光还在追逼我。我受不了。我马上推开被,逃到舱外去。

 

  舱外睡着一个伙计,他似乎落在安静的睡眠中,我的脚声并不曾踏破他的梦。船浮在平静的水面上,水青白地发着微光,四周都是淡墨色的山,像屏风一般护着这一江水和两三只睡着的木船。

 

  我靠了舱门站着。江水碰着船底,一直在低声私语。一阵一阵的风迎面吹过,船篷也轻轻地叫起来。我觉得呼吸畅快一点。但是跟着鼾声从舱里又送出来一个“火”字。我打了一个冷噤,这又是我自己的声音,我自己梦中的“火”!

 

  四年了,它追逼我四年了!

 

  四年前上海沦陷的那一天,我曾经隔着河望过对岸的火景,我像在看燃烧的罗马城。房屋成了灰烬,生命遭受摧残,土地遭着蹂躏。在我的眼前沸腾着一片火海,我从没有见过这样大的火,火烧毁了一切:生命,心血,财富和希望。但这和我并不是漠不相关的。燃烧着的土地是我居住的地方;受难的人们是我的同胞,我的弟兄;被摧毁的是我的希望,我的理想。这一个民族的理想正受着熬煎。我望着漫天的红光,我觉得有一把刀割着我的心,我想起一位西方哲人的名言:“这样的几分钟会激起十年的憎恨,一生的复仇。”我咬紧牙齿在心里发誓:我们有一天一定要昂着头回到这个地方来。我们要在火场上辟出美丽的花园。我离开河岸时,一面在吞眼泪,我仿佛看见了火中新生的凤凰。

 

  四年了。今晚在从阳朔回来的木船上我又做了那可怕的火的梦,在平静的江上重见了四年前上海的火景。四年来我没有一个时候忘记过那样的一天,也没有一个时候不想到昂头回来的日子。难道胜利的日子逼近了么?或者是我的热情开始消退,需要烈火来帮助它燃烧?朋友睡梦里念出的“火”字对我是一个警告,还是一个预言?……

 

  我惶恐地回头看舱内,朋友们都在酣睡中,没有人给我一个答复。我刚把头掉转,忽然瞥见一个亮影子从我的头上飞过,向着前面那座马鞍似的山头飞走了。这正是火中的凤凰:

 

  我的眼光追随着我脑中的幻影。我想着,我想到我们的苦难中的土地和人民,我不觉含着眼泪笑了。在这一瞬间似乎全个江,全个天空,和那无数的山头都亮起来了。

                           1941年9月22日从阳朔回来,在桂林写成。

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录