世界语学习  

翻译研究

La kvieta ĝardeno

Bakin

 

Ne aŭdiĝas bojado de la hundo de la domposedanto. Nun estas tre kviete en la ĝardeno. Tiu sennoma kvinpetala blanka floro ankoraŭ restas en soleca florado. La sunlumo verŝas siajn radiojn sur pinbranĉojn kaj miniaturan florarbon en vazo kaj farbas orflave tiujn verdajn foliojn. La vetero estas serena. Sen levi la kapon por vidi, mi certas, ke etendiĝas serena ĉielo dekmil liojn.

Subite mi aŭdas sonojn de tintilo sur la sulkoj de ferladaj tegoloj. Levinte la kapon, mi vidas du sciurojn glitante de sur tegoloj. Tiuj du estaĵetoj plezure ĉasas unu al la alia inter pinbranĉoj. Mian atenton kaptas iliaj lanpilk-similaj vostegoj, amindaj okuletoj kaj tintiloj pendantaj sur la kolo. Mi simple fiksas mian rigardon al ili tra la fenestro. Sed post du aŭ tri ĉirkaŭkuroj ili reiras de la visteria pergolo al la tegoloj de la tegmento, kaj malaperas dum palpebruma daŭro, lasante al mi la kvietan ĝardenon.

Apenaŭ mi mallevas la kapon, mi aŭdas pepadon de birdoj. Mia denova rigardo kaptas blugrizan birdon kun blanka kapeto, kiu fiere kantas kun kapeto levita. Sur la elektra drato super la tegmento paro da paseroj estas ĉirpe kverantaj.

Kvankam mi ne komprenas kion ili pepe diras, mi tamen elaŭdas trankvilan ĝojon el la pepbruo. Tio, kion ili volas komuniki al mi, certe estas ilia ĝojsento. Malfeliĉe mi ne povas responde reagi al ili. Per eksvingo de mia mano ili forflugis. Miaj vortoj ne povas reteni ilin, sed ili restigas al mi kvietecon de la ĝardeno. Tamen mi scias, ke ili baldaŭ revene alflugos.

Nun mi sentas, ke mi estas la sola estaĵo en la tuta ĝardeno. Sidante kaj klinante min super la tablo, mi skribas sen ĝeno de ajna sono. Estas ĝusta tempo por mi koncentriĝi sur la papero, sed mi iom post iom malpacienciĝas. Tia kvieteco, kiel mano, malrapide alproksimiĝas al mia gorĝo. Mi sentas, ke mi ne povas spiri facile. Ĝi estas nenatura kvieteco. Ĝi estas malbona aŭguro, simila al sufoka kaj stagna aero tuj antaŭ alveno de pluvoŝtormo.

Mi ŝajne atendas ion. Mi ekhavas ian maltrankvilecon kaj mi ne povas kvietigi min. Certe mi atendas ion. Mi atendas alarmon pri aeratako aŭ bojadon de la hundo de mia domposedanto, t.e. la antaŭaverta alarmo estas jam nuligita kaj ne plu sonoros alarmo pri aeratako. Kaj estas nenecese por mi ŝlosi la pordon kaj eliri post kiam mi aŭdas la ŝrikajn siren-sonojn de alarmo pri aeratako. Dum serenaj tagoj de la lasta duonmonato jam preskaŭ fariĝis kutima rutino sonorigi alarmon pri aeratako.

Tamen mia atendo iras al nenia rezulto. Birdoj revenas kaj ree forflugas. Ankaŭ sciuroj alvenas ankoraŭfoje, sed ili ĉasas unu al la alia sur la tegmento kaj mi ne scias, kien ili malaperis. Alŝvebas grakado de korvoj sur la tegmento de la fronta domo, kiujn mi ne povas vidi. Ili ne scias, kio okazas en la homa mondo, kaj ili ne povas alporti informojn.

Kiam mi skribas la supran alineon, eksonoras la alarmo pri aeratako. Vere mi ne atendas vane. Mi eksentas moviĝon de la aero. Mi aŭdas hupadon de aŭtoj sur la stratoj. Mi ankaŭ aŭdas bruon de motoroj de civilaj aviadiloj, kiuj eble fuĝe elflugas por eviti aeratakon. Kelkfoje niaj ĉasaviadiloj elflugis en vicoj kaj sin pretigis ataki la malamikajn aviadilojn. Ne plu skribante, mi ekprenas libron, ŝlosas la pordon de la ĝardeno kaj rapideme eliras.

Post terura interpuŝiĝo ĉe la urba pordego mi finfine atingas ĉirkaŭurbon. Tie mi restas pli ol du horojn. Kun kelkaj amikoj mi manĝas lunĉon alportitan de ili. Post nuliĝo de la aerataka alarmo mi revenas kaj puŝmalfermas la pordon de la ĝardeno. Mian vizaĝon atakis ankoraŭ la kvieteco de la ĝardeno.

Mi eniras la ĉambron, aliras al la tablo, malfermas la vitran fenestron kaj rigardas eksteren, antaŭ ol preni plumon por skribi. Sunlumo disĵetiĝas sur arbojn, sur la teron kaj en la tutan ĝardenon. Ĉe murangulo nana bambuo tremetigas siajn pintajn foliojn. Muŝego zumante flugas en mian ĉambron kaj ĉirkaŭflugas super mia kapo. Unu aŭ du korvoj grakadas en la loko, kiun mi ne povas vidi. Flava papilieto flirtas inter blankaj floretoj. Subite stranga sono aŭdiĝas el la tegmentaj tegoloj de la fronta domo. Kaj denove tiuj du sciuroj malsuprenglitas laŭ la ferlada defluejo de la alta muro. Ili kuras sur la lignan kradon, kiu estas uzata por subteni pinarbon, malsupren ĉe la piedoj de la krado kaj poste sub ŝtonan balustradon ĉirkaŭ lageto kun rokaĵo. Ili ĉasas unu la alian kaj pere de la ligna krado suprenkuras sur branĉojn, malantaŭ kies folioj ili sin kaŝas. Pinpingloj moviĝas kaj ankaŭ branĉetoj de laŭr-arbo, kie verda birdeto ĵus sidiĝis.

Ankoraŭ ne aŭdiĝas bojado. Kun flanko dekstren mi pririgardas la mallarĝan sensunan pasejon. La pordeto de la domo de mia domposedanto estas firme ŝlosita kaj de tie aŭdiĝas nenia sono. Povas esti, ke jam frumatene la tuta familio iris ekster la urbon antaŭ ol la aerataka alarmo sonoros kaj nun ili ankoraŭ ne revenas eble ĝis la tempo de sunbsubiro. Tiu grasa kaj fortika flava hundo ankaŭ evakuiĝis kune kun ili, alie la sonoj de la hunda gratado al la pordo albloviĝus al miaj oreloj.

Mi denove sidiĝas ĉe la fenestro kaj skribas multe da vortoj. Kiel antaŭe, min akompanas nur grakado de korvoj kaj pepado de birdoj. Zumado de la muŝego jam formortis. Nun sonas  mordetado de rato. Tiuj sonoj jen aŭdiĝas dum kelka tempo jen silentiĝas dum alia tempo. En ĉi tiu urbo minacata de bombado mi sentas solecon.

Tamen, kiel glavo tratranĉonta la lazuran vaston de la ĉielo, la altsona motormuĝado de aviadiloj subite aŭdiĝas. La tiel impona sono forbalaas la kvietecon de la ĝardeno. Mi volas demeti la plumon kaj iri en la korton pririgardi la ĉielon, kie flugas tiujn grizakoloraj libelegoj kun ora rebrilo de la sunlumo sur la lazura ĉielo. Kiel bela spektaklo ĝi estas!

                                                                             la 11-an de oktobro, 1940, Kunming

  

                                                                                               elĉinigis Vejdo

 

 

 

寂静的园子

 

 

巴  金

 

 

没有听见房东家的狗的声音。现在园子里非常静。那棵不知名的五瓣的白色小花仍然寂寞地开着。阳光照在松枝和盆中的花树上,给那些绿叶涂上金黄色。天是晴朗的,我不用抬起眼睛就知道头上是晴空万里。

 

 

  忽然我听见洋铁瓦沟上有铃子响声,抬起头,看见两只松鼠正从瓦上溜下来,这两只小生物在松枝上互相追逐取乐。它们的绒线球似的大尾巴,它们的可爱的小黑眼睛,它们颈项上的小铃子吸引了我的注意。我索性不转睛地望着窗外。但是它们跑了两三转,又从藤萝架回到屋瓦上,一瞬间就消失了,依旧把这个静寂的园子留给我。

 

 

  我刚刚埋下头,又听见小鸟的叫声。我再看,桂树枝上立着一只青灰色的白头小鸟,昂起头得意地歌唱。屋顶的电灯线上,还有一对麻雀在吱吱喳喳地讲话。

 

 

  我不了解这样的语言。但是我在鸟声里听出了一种安闲的快乐。它们要告诉我的一定是它们的喜悦的感情。可惜我不能回答它们。我把手一挥,它们就飞走了。我的话不能使它们留住,它们留给我一个园子的静寂。不过我知道它们过一阵又会回来的。

 

 

  现在我觉得我是这个园子里唯一的生物了。我坐在书桌前俯下头写字,没有一点声音来打扰我。我正可以把整个心放在纸上。但是我渐渐地烦躁起来。这静寂像一只手慢慢地挨近我的咽喉。我感到呼吸不畅快了。这是不自然的静寂。这是一种灾祸的预兆,就像暴雨到来前那种沉闷静止的空气一样。

 

 

  我似乎在等待什么东西。我有一种不安定的感觉,我不能够静下心来。我一定是在等待什么东西。我在等待空袭警报;或者我在等待房东家的狗吠声,这就是说,预行警报已经解除,不会有空袭警报响起来,我用不着准备听见凄厉的汽笛声(空袭警报)就锁门出去。近半月来晴天有警报差不多成了常例。

 

 

  可是我的等待并没有结果。小鸟回来后又走了;松鼠们也来过一次,但又追逐地跑上屋顶,我不知道它们消失在什么地方。从我看不见的正面楼房屋顶上送过来一阵的乌鸦叫。这些小生物不知道人间的事情,它们不会带给我什么信息。

 

 

  我写到上面的一段,空袭警报就响了。我的等待果然没有落空。这时我觉得空气在动了。我听见巷外大街上汽车的叫声。我又听见飞机的发动机声,这大概是民航机飞出去躲警报。有时我们的驱逐机也会在这种时候排队飞出,等着攻击敌机。我不能再写了,便拿了一本书锁上园门,匆匆地走到外面去。

 

 

  在城门口经过一阵可怕的拥挤后,我终于到了郊外。在那里耽搁了两个多钟头,和几个朋友在一起,还在草地上吃了他们带出去的午餐。警报解除后,我回来,打开锁,推开园门,迎面扑来的仍然是一个园子的静寂。

 

 

  我回到房间,回到书桌前面,打开玻璃窗,在继续执笔前还看看窗外。树上,地上,满个园子都是阳光。墙角一丛观音竹微微地在飘动它们的尖叶。一只大苍蝇带着嗡嗡声从开着的窗飞进房来,在我的头上盘旋。一两只乌鸦在我看不见的地方叫。一只黄色小蝴蝶在白色小花间飞舞。忽然一阵奇怪的声音在对面屋瓦上响起来,又是那两只松鼠从高墙沿着洋铁滴水管溜下来。它们跑到那个支持松树的木架上,又跑到架子脚边有假山的水池的石栏杆下,在那里追逐了一回,又沿着木架跑上松枝,隐在松叶后面了。松叶动起来,桂树的小枝也动了,一只绿色小鸟刚刚歇在那上面。

 

 

  狗的声音还是听不见。我向右侧着身子去看那条没有阳光的窄小过道。房东家的小门紧紧地闭着。这些时候那里就没有一点声音。大概这家人大清早就到城外躲警报去了,现在还不曾回来。他们回来恐怕在太阳落坡的时候。那条肥壮的黄狗一定也跟着他们疏散了,否则会有狗抓门的声音送进我的耳里来。

 

  我又坐在窗前写了这许多字。还是只有乌鸦和小鸟的叫声陪伴我。苍蝇的嗡嗡声早已寂灭了。现在在屋角又响起了老鼠啃东西的声音。都是响一回又静一回的,在这个受着轰炸威胁的城市里我感到了寂寞。

 

  然而像一把刀要划破万里晴空似的,嘹亮的机声突然响起来。这是我们自己的飞机。声音多么雄壮,它扫除了这个园子的静寂。我要放下笔到庭院中去看天空,看那些背负着金色阳光在蓝空里闪耀的灰色大蜻蜒。那是多么美丽的景象。

                                     1940年10月11日在昆明

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录