世界语学习  

翻译研究

  

    

Liĉia Mielo

 

Yang Shuo

 

   Floroj, birdoj, herboj kaj insektoj, kiuj povas esti prezentataj sur pentraĵoj, ĝenerale plaĉas al homoj. Abeloj estas la objektoj ŝatataj de pentristoj, sed mi ne tre ŝatas ilin. Mia travivaĵo estas ridinda. Iufoje, kiam mi, kiel infano, surgrimpis arbon por pluki begoniflorojn, neatendite mi estis pikita de abelo kaj pro dolorego preskaŭ falis de sur la arbo. Plenkreskuloj diris al mi, ke abelo ne facile pikas homon kaj, kiam ĝi sentas sin vunde minacata de homo, ĝi pikas, sed per sia pikado, ĝi konsumas sian vivon kaj ne plu vivas longe. Aŭdinte tion, mi ekhavis kompaton al la abelo kaj indulgis ĝin. Tamen ekde tiam, kiam mi vidas abelojn, mi ĉiam sentas iom da korpremiĝo kaj malkomforteco.

 

   En aprilo ĉi-jare mi loĝis kelkajn tagojn ĉe la termofonto de Conghua, Guangdong-provinco. Ĉirkaŭe troviĝas montoj kaj la lageto da printempa akvo nestas en ilia brakumo. La dense verda pejzaĝo ja similas al ĉina tradicia pentraĵo de verdaj montoj kaj riveroj. Tiun vesperon, kiam mi iris tien, estis malserene. Mi ĵetis okazan rigardon tra la fenestro de etaĝdomo, mi sentis tion stranga, ke antaŭ la etaĝdomo abrupte aperas el nenie tiom da nigraj montetoj, tavolon super tavolo kaj ondumantaj. Mi memoris, ke etendiĝas ebena vastaĵo da fruktoarbaro, sed ne montetoj. Kia miraĝo tio estas? Kiam mi pririgardis la sekvan tagon, mi ne povis reteni mian ridon. En mia vido plenis liĉiarboj ĉie, starantaj unu apud alia kaj la folioj kaj branĉoj de ĉiu arbo estis tiel densaj, ke eĉ vento ne povas penetriĝi. Vidate en malhela nokto, ili kompreneble similis al montetoj.

   Eble liĉioj estas la plej freŝaj kaj belaj fruktoj en la mondo. Poeto Su Dongpo* priskribis ilin verse: “Se mi povus frandi liĉiberojn jen tri cent, loĝus longe mi kiel lokano kun kontent’.” El tio ni povas vidi la bonecon de liĉioj. Tamen mi iris tien ne en konvena tempo. La arboj plene portis flavetajn florojn, ne tiom okulfrapajn, kaj la delikataj ŝosoj nove elŝovitaj kun pala ruĝeco pli plaĉis al la okuloj ol tiuj floroj. Ĉirkaŭ tri monatoj estis bezonataj de disflorado al maturiĝo de liĉiberoj. Kaj pro tio mi ne havis sufiĉan tempon por atendi kaj frandi freŝajn liĉiberojn tie.

 

   Tamen estis la ĝusta tempo por manĝi mielon de liĉioj. Eble kelkaj ne aŭdas pri tiu frandaĵo, ĉu? En Conghua liĉiarboj mare multas, kaj dum disflorado abeloj zumadas ĉie, okupiĝante pri kolektado de poleno kaj elfarado de mielo la tutan tagon, eĉ sub lunlumo. La liĉia mielo karakteriziĝas per pureco kaj nutriteco. Tiuj, kiuj loĝas ĉe la termofonto de Conghua ŝatas frandi tiun ĉi specon de mielo. Varmkora kamarado havigis al mi du botelojn da mielo. Kiam mi eltiris la ŝtopilon de la botelo, dolĉa bonodoro atakis min. Mi miksis ĝin kun duonglaso da akvo kaj la miksaĵo elspiris bonodoron kun dolĉeco kaj saporon de freŝaj liĉiberoj. Manĝante tiuspecan mielon, vi certe trovas ankaŭ la vivon dolĉa.

 

   Emociite, mi volis pririgardi tiujn abelojn, kiujn mi ĉiam ne tre ŝatas.

 

   En profundeco de liĉiarbaro malklare videblis angulo de blanka domo, kiu estis la abelbredejo de la termofonta komunumo, kun amuza nomo “Abelbreda Domego”. Tiam printempo prosperis kaj floroj pompe disfloris. Alproksime al la abelbredejo vidiĝis aroj kaj aroj da abeloj flugantaj ir-reire. Tia bolanta multeokupiteco supozigis al vi, ke abeloj hasteme kreas sian novan vivon.

 

   Abelisto Maljuna Liang kondukis min en la abelbredejon. Maljuna Liang fakte estis junulo, kiu laboris tre zorgeme. Eble li volis, ke mi pli profunde sciiĝu pri la vivo de abeloj, kaj li levmalfermis kovrilon de abelujo el ligno. Ene staris vicoj da lignaj septoj, sur kiuj plenplenis abeloj rampantaj tien kaj tien. Abelreĝino estas brunkolora kun longa kaj maldika korpo, kaj ĉiuj abeloj volontas manĝigi ĝin per la nektaro, kiun ili kolektas.

   Maljuna Liang suspirece diris: “Jen vidu. Tiuj vivestaĵetoj estas tre obeemaj.”

 

   Mi demandis: “Kiom da mielo oni povas akiri ĉiujare el tia abelujo?”

 

   Li respondis: “Kelkdek kilogramojn. Abeloj estas tre laboremaj. La klimato de Guangdong estas tre favora kaj plie multas diversaj floroj. Dum la kvar sezonoj de la jaro abeloj troviĝas en multeokupiteco. Ili produktas multe da mielo, sed ili mem konsumas limigitan kvanton. Ĉiufoje, kiam oni kolektas mielon, oni restigas joton da mielo sufiĉan por ilia konsumado. Ili neniam konkuras pri manĝado nek zorgas pri si mem. Ili daŭre laboras, daŭre elfaras mielon kaj ŝparas neniajn penojn...”

 

   Mi demandis: “Ĉu oni timas, ke aliaj insektoj damaĝas tiel bonan mielon?”

 

   Li respondis: “Kial ne? Oni devas gardi kontraŭ entrudiĝo de aliaj insektoj, precipe la vespoj. La plej malicaj estas vespoj, kiuj ofte faras malbonojn ĉe la enirejo de abelujoj.”

 

   Mi nereteneble ekridetis: “Ho, troviĝas ankaŭ invadantoj en la naturo. Kiel oni traktas la vespojn?”

   Li diris: “Dispeli ilin! Se ili ne dispeliĝas, oni batmortigas ilin. Se oni lasas ilin resti tie, ili mordmortigas abelojn.”

 

   Mi metis alian demandon: “Kiel longe abelo povas vivi, do?”

   Li respondis: “La abelreĝino povas vivi pli ol tri jarojn kaj laborabelo nur ses monatojn.”

   “Ilia vivdaŭro estas tiel mallonga, ke vi devas plejofte elbalai la mortintajn abelojn, ĉu ne?”

   Ekskuinte la kapon, li diris: “Neniam. Abeloj scias pri sia vivdaŭro. Kiam ilia lasta tago alvenas, ili forflugas eksteren kaj mortas kaŝite, neniam reflugante.”

 

   Mian koron kaptis ektremo. Kiel amindaj vivestaĵetoj! Ili postulas nenion de la homoj, sed prezentas al la homoj la plej bonan aĵon. Abeloj ne nur elfaras mielon, sed ankaŭ kreas la vivon. Kaj ili kreas la plej dolĉan vivon ne por si mem, sed por la homoj. Kvankam ili estas malgrandaj, tamen ili estas tre noblaj!

 

   Tra densaj liĉiarbaroj mi enpensiĝante rigardas al malproksimaj kampoj, kie kampuloj, starante en rizkampoj, diligente transplantas rizplantidojn. Ili konstruas sian vivon per siaj laboroj, fakte elfaras mielon de la vivo, por si mem, por aliaj kaj por siaj posteuloj.

 

   Tiun nokton mi sonĝis, ke mi fariĝis malgranda abelo.

 

*Su Dongpo (1037-1101): ĉina fama poeto

                          

                                                                                               elĉinigis Vejdo

 

                                    

荔枝蜜

杨  朔

花鸟草虫,凡是上得画的,那原物往往也叫人喜爱。蜜蜂是画家的爱物,我却总不大喜欢。说起来可笑。孩子时候,有一回上树掐海棠花,不想叫蜜蜂螫了一下,痛得我差点儿跌下来。大人告诉我说:蜜蜂轻易不螫人,准是误以为你要伤害它,才螫;一螫,它自己耗尽生命,也活不久了。我听了,觉得那蜜蜂可怜,原谅它了。可是从此以后,每逢看见蜜蜂,感情上疙疙瘩瘩的,总不怎么舒服。

 

   今年四月,我到广东从化温泉小住了几天。四围是山,怀里抱着一潭春水,那又浓又翠的景色,简直是一幅青绿山水画。刚去的当晚,是个阴天,偶尔倚着楼窗一望,奇怪啊,怎么楼前凭空涌起那么多黑黝黝的小山,一重一重的,起伏不断?记得楼前是一片比较平坦的园林,不是山。这到底是什么幻景呢?赶到天明一看,忍不住笑了。原来是满野的荔枝树,一棵连一棵,每棵的叶子都密得不透缝,黑夜看去,可不就像小山似的!

 

    荔枝也许是世上最鲜最美的水果。苏东坡写过这样的诗句:日啖荔枝三百颗,不辞长作岭南人,可见荔枝的妙处。偏偏我来的不是时候,满树刚开着浅黄色的小花,并不出众。新发的嫩叶,颜色淡红,比花倒还中看些。从开花到果子成熟,大约得三个月,看来我是等不及在从化温泉吃鲜荔枝了。

 

   吃鲜荔枝蜜,倒是时候。有人也许没听说这稀罕物儿吧?从化的荔枝树多得像汪洋大海,开花时节,那蜜蜂满野嘤嘤嗡嗡,忙得忘记早晚,有时还趁着月色采花酿蜜。荔枝蜜的特点是成色纯,养分多。住在温泉的人多半喜欢吃这种蜜,滋养精神。热心肠的同志为我也弄到两瓶。一开瓶子塞儿,就是那么一股甜香;调上半杯一喝,甜香里带着股清气,很有点鲜荔枝味儿。喝着这样的好蜜,你会觉得生活都是甜的呢。

 

  我不觉动了情,想去看看自己一向不大喜欢的蜜蜂。

 

   荔枝林深处,隐隐露出一角白屋,那是温泉公社的养蜂场,却起了个有趣的名儿,叫养蜂大厦。正当十分春色,花开得正闹。一走近大厦,只见成群结队的蜜蜂出出进进,飞去飞来,那沸沸扬扬的情景,会使你想:说不定蜜蜂也在赶着建设什么新生活呢。

 

   养蜂员老梁领我走进大厦。叫他老梁,其实是个青年人,举动很精细。大概是老梁想叫我深入一下蜜蜂的生活,小小心心揭开一个木头蜂箱,箱里隔着一排板,每块板上满是蜜蜂,蠕蠕地爬着。蜂王是黑褐色的,身量特别细长,每只蜜蜂都愿意用采来的花精供养它。

 

   老梁叹息似的轻轻说:你瞧这群小东西,多听话。

 

   我就问道:像这样一窝蜂,一年能割多少蜜?

 

老梁说:能割几十斤。蜜蜂这物件,最爱劳动。广东天气好,花又多,蜜蜂一年四季都不闲着。酿的蜜多,自己吃的可有限。每回割蜜,给它们留一点点糖,够它们吃的就行了。它们从来不争,也不计较什么,还是继续劳动、继续酿蜜,整日整月不辞辛苦……

 

   我又问道:这样好蜜,不怕什么东西来糟害么?

 

   老梁说:怎么不怕?你得提防虫子爬进来,还得提防大黄蜂。大黄蜂这贼最恶,常常落在蜜蜂窝洞口。专干坏事。

 

   我不觉笑道:噢!自然界也有侵略者。该怎么对付大黄蜂呢?

 

   老梁说:赶!赶不走就打死它。要让它待在那儿,会咬死蜜蜂的。

 

   我想起一个问题,就问:可是呢,一只蜜蜂能活多久?

 

   老梁回答说:蜂王可以活三年,一只工蜂最多能活六个月。

 

   我说:原来寿命这样短。你不是总得往蜂房外边打扫死蜜蜂么?

 

   老梁摇一摇头说:从来不用。蜜蜂是很懂事的,活到限数,自己就悄悄死在外边,再也不回来了。

 

我的心不禁一颤:多可爱的小生灵啊!对人无所求,给人的却是极好的东西。蜜蜂是在酿蜜,又是在酿造生活;不是为自己,而是在为人类酿造最甜的生活。蜜蜂是渺小的;蜜蜂却又多么高尚啊!

 

   透过荔枝树林,我沉吟地望着远远的田野,那儿正有农民立在水田里,辛辛勤勤地分秧插秧。他们正用劳力建设自己的生活,实际也是在酿蜜——为自己,为别人,也为后世子孙酿造着生活的蜜。

 

   这黑夜,我做了个奇怪的梦,梦见自己变成一只小蜜蜂。

 

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录