世界语学习  

翻译研究

 

Odo al la aŭtunaj koloroj

Jun Qing

Laŭ sunperiodoj ĵus forpasis Aŭtuna Ekvinokso, kaj iom pli da malvarmeto subite sentiĝas. Matene, kiam mi promenis laŭ la mara bordo, mi kvazaŭ sentis, ke la maro estas pli lazura ol antaŭe, kaj la ĉielo pli alte malproksima ol antaŭe.

Mi returnis mian kapon kaj rigardis al la monteto Gumo, ho, tie regas pli forta aŭtuna pejzaĝo. Kiel aminda aŭtuna pejzaĝo! Mi vere ne komprenas, kial Ou Yangxiu*, kiu verkis Odo al aŭtuna voĉo, priskribis la aŭtunon per tiel sombra kaj trista tono. Miaopinie, la printempo kun pompantaj floroj estas vere aminda, tamen la aŭtuna pejzaĝo plenaj je melonoj kaj fruktoj des pli ĝojigas.

La aŭtuno prezentas pli vigloplenan vidaĵon ol la printempo.

La aŭtuno riĉas je pli da brilaj koloroj ol la printempo.

Jen vidu la arbaron de persimonoj en la valo de la okcidento. Kiel okulplaĉe ruĝan koloron ĝi montras! Ĝi vere ruĝe blindigas la okulojn, kvazaŭ fajra maro. Multaj poetoj kaj pentristoj de antikveco kaj nuntempo laŭdas la ruĝan koloron de aceraj folioj. Tamen ĝi estas multe malpli bela ol la ruĝaj persimonoj.

Ankaŭ pomoj, mondfamaj bananpomoj estas tiom ruĝaj, tiom freŝaj kaj tiom ŝatvekaj. Kaj la grandaj pomoj Orkrono ore brilas en flava koloro sur vasta tero. Kratagarboj estas plene ŝarĝitaj per ruĝaj agatsimilaj beroj. Des pli buntaj estas la vinberoj: tiuj nomataj “kristalo” estas delikate longaj, verdaj kaj kristale travideblaj, verŝajne skulptitaj el kristalo kaj gemŝtono; tiuj nomataj “ruĝa rozo” estas briletaj en purpuro, rondgrasetaj kaj amindaj, verŝajne similaj al grapoloj da purpuraj perloj...

Aĥ, kiel ĉarma aŭtunpejzaĝo!

Mi ŝatas ĉarmajn kaj buntajn aŭtunajn kolorojn, ĉar ili simbolas ne nur maturecon, pompecon kaj prosperon, sed ankaŭ plezuron, ĝojon, riĉecon kaj potencon.

Ha, kiel ebriigaj estas la ĉarmaj kaj buntaj aŭtunaj koloroj! Kiel inspira estas la vidaĵo de ĝojiga prospero!

Ĉi tie mi neniel povas vidi la tristan vidaĵon de “la aŭtunaj koloroj estas malhelaj kun malserenaj nebulo kaj nuboj”, nek la ĉagrenigan senton pri la trista aŭtuno de “igi la sanecan vizaĝon de homoj malhele sulkoplena kaj la nigrajn harojn grize blankaj” , priskribitajn de Ouyang Xiu.

Tio, kion mi vidas, estas nur la diverskoloran pejzaĝon de bona rikolto kaj la prosperan panoramon de strebado kaj viglado, ĉar ĉi tie la aŭtuno ne estas la simbolo de homa emo al maljuniĝo, sed la marko de prosperado. Kiam mi skribas ĉi tien, mi subite ekkomprenas, kial Ouyang Xiu priskribis la aŭtunon tiel severa kaj trista, ĉar li skribis ne pri la aŭtuna sezono, sed pri la impreso pri siaj epoko kaj socio reflektitaj en sia menso.

Mi povas aŭdace aserti, ke, se li vivus en nuntempo, lia eseo “Odo al la aŭtuaj voĉoj” certe entenus tute malsaman enhavon kaj tute malsaman kolorgamon.

Mi amas la aŭtunon.

Mi amas la aŭtunon de nia epoko.

 

*Ou Yangxiu (1007-1072): ĉina politikisto, literatoro kaj historiisto de Norda Song-dinastio

    

                          

                                                                                               elĉinigis Vejdo

 

                                          秋色赋        

峻青

     时序刚刚过了秋分,就觉得突然增加了一些凉意。早晨到海边去散步,仿佛觉得那蔚蓝的大海,比前更加蓝了一些;天,也比前更加高远了一些。 

    回头向古陌岭上望去,哦,秋色更浓了。 多么可爱的秋色啊!

    我真不明白,为什么欧阳修作《秋声赋》时,把秋天描写得那么肃杀可怕,凄凉阴沉?在我看来,花木灿烂的春天固然可爱,然而,瓜果遍地的秋色却更加使人欣喜。 

秋天,比春天更富有欣欣向荣的景象。 

     秋天,比春天更富有灿烂绚丽的色彩。 

  你瞧,西面山洼里那一片柿树,红得是多么好看。简直像一片火似的,红得耀眼。古今多少诗人画家都称道枫叶的颜色,然而,比起柿树来,那枫叶却不知要逊色多少呢。

 

    还有苹果,那驰名中外的红香蕉苹果,也是那么红,那么鲜艳,那么逗人喜爱;大金帅苹果则金光闪闪,闪烁着一片黄橙橙的颜色;山楂树上缀满了一颗颗红玛瑙似的红果;葡萄呢,就更加绚丽多彩,那种叫水晶的,长得长长的,绿绿的,晶莹透明,真象是用水晶和玉石雕刻出来似的;而那种叫做红玫瑰的,则紫中带亮,圆润可爱,活象一串串紫色的珍珠。……

    !好一派迷人的秋色啊

    我喜欢这绚丽灿烂的秋色,因为它表示着成熟、昌盛和繁荣,也意味着愉快、欢乐和富强。 

    啊,多么使人心醉的绚丽灿烂的秋色,多么令人兴奋的欣欣向荣的景象啊!

 

在这里,我们根本看不到欧阳修所描写的那种其色惨淡,烟霏云敛……其意萧条,山川寂寥的凄凉景色,更看不到那种渥然丹者为槁木,黟然黑者为星星的悲秋情绪。

 

    看到的只是万紫千红的丰收景色和奋发蓬勃的繁荣气象。因为在这里,秋天不是人生易老的象征,而是繁荣昌盛的标志。写到这里,我忽然明白了为什么欧阳修把秋天描写得那么肃杀悲伤,因为他写的不只是时令上的秋天,而且是那个时代,那个社会在作者思想上的反映。我可以大胆地说,如果欧阳修生活在今天的话,那他的《秋声赋》一定会是另外一种内容,另外一种色泽。

 

    我爱秋天。 

  我爱我们这个时代的秋天。 

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录