世界语学习  

翻译研究

 

                         Tri brasikoj

Mo Yan

 

Vintre de la 1967-a jaro, matene proksime al la Printempa Festo, mia patrino, suspirante, levis sian rigardon de tempo al tempo al tiuj tri brasikoj pendantaj sur la muro. Tiujare mi estis dekdu-jara. Fine ŝi fiksis la rigardon sur la tri brasikojn kaj okule ekzamenis ilin. Farinte decidon, ŝi petis al mi alporti korbon.

“Panjo...” mi triste demandis: “ĉu vi volas...”

“Hodiaŭ okazas vilaĝa foiro,” mia patrino peze diris.

“Sed vi promesis, ke ni konservu ilin por la Printempa Festo...” Antaŭ ol mi finis la vortojn, miaj larmoj torente elfluis. “Ni kreskigis cent kaj kvar brasikojn, forvendis cent kaj unu, kaj nun restas nur tri... Vi diris, ke ni konservu ilin por prepari raviolojn dum la Printempa Festo...” mi diris plorsingulte.

Proksimiĝinte al mi, ŝi levis la baskon kaj forviŝis larmojn de sur mia vizaĝo. Tra miaj okuloj vualitaj de larmoj, mi vidis la patrinon demeti la du pli grandajn brasikojn de la muro. Fine la plej malgranda brasiko, ronda kiel bonza kapo, demetiĝis de la ligna hoko sur la muro kaj enŝoviĝis en la korbon. Mi bone konis la brasikon. Kvankam ĝi estis malgranda, ĝi tamen kunvolviĝis tre plene kaj strikte. Kiam ni kolektis ĝin, la patrino, frapetante ĝin, emociplene diris al mi: “Jen vidu ĝin, vidu ĝin...” Tiumomente la vizaĝo de la patrino radiis de ĝojego, kvazaŭ ŝi frapetus la infanon jam elkreskintan post multe da suferoj.

Sur la vojo al la foirejo vento blovis ostpike kaj la suno lumis malforte, kvazaŭ estingiĝonte en ajna tempo. Miaj manoj baldaŭ fariĝis sensentaj pro frosto. Kaj pro tio la korbo falis de miaj manoj sur la teron, kaj la malgranda brasiko saltis el la korbo, ruliĝis en la blanke glaciiĝintan sulkon apud la vojo, kaj difektis al si la radikon. La patrino donis manfrapon al mia kapo, hastis al la sulka fundo, zorgeme levis ĝin ambaŭmane kaj metis ĝin en la korbon. Konsciiĝinte pri mia kulpego, mi plore diris: “Mi ne intence faris tion, vere ne intence...” Ŝia kolermieno mildiĝis, kaj anstataŭ bati kaj skoldi min, ŝi diris per varma tono: “Kia sentaŭgulo nur ŝtopita per nutraĵoj!”

Fine ni atingis la bazaron. Ŝi metis la korbon apud Avo la Sepa kaj urĝis min al la lernejo. Kiam mi volis foriri, mi vidis maljunulinon iri al niaj brasikoj. Ŝi demandis pri la prezo de la brasikoj per delikata kaj raŭka voĉo kaj ekskuis la kapon. Ŝajnis, ke ŝi konsideris la prezon pli alta. Sed anstataŭ foriri ŝi kaŭriĝis, levis la eluzitan ŝaffelon kaj elekte turnis tiujn tri brasikojn. Ŝi deŝiris de la plej malgranda brasiko la radikon, kiu, kvankam difektita, estis ankoraŭ ne rompita, kaj poste ŝi pikis la brasikojn unu post la alia per sia fingro simila al sekiĝinta bastoneto, dirante kun tordita buŝo, ke niaj brasikoj ne tre strikte kunvolviĝas. La patrino diris per trista voĉo: “Ho, bofranjo, se vi malŝatas, ke tiuj brasikoj ne strikte kunvolviĝas, do ĉirkaŭiru en la bazaro kaj trovu, kie ankoraŭ troviĝas la brasikoj, kiuj kunvolviĝas pli strikte ol la niaj.”

Mi ekbrulis de abomeno al la maljunulino, pensante, ke ŝi ne nur fingre pikis niajn brasikojn, sed ankaŭ grimacmiene plendis pri nestrikta kunvolviĝo de niaj brasikoj. Mi nereteneble elsputis tiujn vortojn: “Se ili kunvolviĝus pli strike, ili fariĝus rondaj ŝtonoj!” La maljunulino rigardis min surprizite. Mia patrino, turninte la kapon, riproĉis al mi: “Vi infaneto, ne diru tiel krude al la maljunulino!”

La maljunulino provis deŝiri la velkintan eksteran folion de la plej malgranda brasiko. Pro tio mi tre koleriĝis kaj akre diris: “Ne deŝiru ĝin, alie al kiu ni vendu ĝin?”

“Kia infano! Kial vi parolas tiel eksplodeme?” la maljunulino murmure diris, sed ŝi ne ĉesis deŝiradon.

Finfine ŝi sukcesis deŝiri la velkintan eksteran folion kaj riveliĝis la delikata kaj blanka interno de la brasiko. Se oni elfaros raviolojn per tia brasiko, kiel bongustaj ili estos! La maljunulino stariĝis kun la brasiko en la manoj kaj petis al la patrino pesi ĝin. Post pesado ŝi diris: “Mi ne scipovas kalkuli.”

Pro kapdoloro, la patrino ne sukcesis ĝuste kalkuli kaj diris al mi: “Shedou, vi kalkulu.”

Mi trovis herbotigon kaj kalkulis per ĝi sur la tero laŭ la multipliko, kiun mi ellernis antaŭ nelonge. Mi anoncis la rezulton kaj la patrino komunikis ĝin al ŝi.

“Ĉu vi ne miskalkulis?” la maljunulino diris, fiksante sian nefideman rigardon sur min.

“Do vi mem kalkulu,” mi kontraŭdiris.

“Kiel krude vi infano parolas!” murmurante, ŝi elpoŝigis malpuran mantukon, malfaldis ĝin kaj malkovris ligaĵon da monbiletoj. Ŝi ŝmiris la fingron per salivo kaj nombris monbiletojn unu post la alia. Poste ŝi enmanigis la nombritajn monbiletojn al la patrino.

Post lernohoroj, mi apenaŭ transpasis la sojlon, kiam mi vidis la patrinon sidantan stupore antaŭ la forno. Tiuj tri brasikoj kuŝis en la korbo. Tiu plej malgranda brasiko, pro la foliokovro deŝirita, jam multe difektiĝis de frosto. Mi tuj sentis sinkon de la koro, sciante, ke io plej malbona okazis. Levinte la kapon, ŝi min rigardis per ruĝetaj okuloj. Post longa momento ŝi diris per la voĉo, kiun mi neniam forgesis: “Kiel vi povus fari tion, infano? Kial vi povus kalkuli pli je dek cendoj?”

“ Panjo!” Mi plore diris: “Mi...”

“Hodiaŭ vi humiligis min,” ŝi diris, kun du larmeroj sur la vango.

Tio estas la unua fojo, ke mi vidis la firman patrinon faligi larmojn. Ĝis nun, kiam mi pensas pri tio, mi ankoraŭ sentas pezan doloron en la koro.

 

    

                          

                                                                                               elĉinigis Vejdo

 

                                    

 

                                   三颗白菜

 

莫言

  1967年冬天,一个临近春节的早晨,母亲叹息着,并不时把目光抬高,瞥一眼那三棵吊在墙上的白菜。那年我12岁。最后,母亲的目光锁定在白菜上,端详着,终于下了决心似的,叫我去找个篓子来。

  娘─—”我悲伤地问,您要把它们……”

  今天是大集。母亲沉重地说。

  可是,您答应过的,这是我们留着过年的……”话没说完,我的眼泪就涌了出来。我们种了104棵白菜,卖了101棵,只剩下这3棵了……说好了留着过年包饺子的……”我哽咽着说。

  母亲靠近我,掀起衣襟,擦去了我脸上的泪水。透过蒙胧的泪眼,我看到母亲把那两棵较大的白菜从墙上卸下来。最后,那棵最小的、形状圆圆像个和尚头的也脱离了木橛子,挤进篓子里。我熟悉这棵白菜。因为它尽管小,但卷得十分饱满,收获时母亲拍打着它,感慨地对我说:你看看它,你看看它……”那一瞬间,母亲脸上洋溢着欣喜的表情,仿佛拍打着一个历经磨难终于长大成人的孩子。

  去集市的路上。寒风凛冽,太阳很弱,仿佛随时都要熄灭似的。我的手很快冻麻了,篓子跌在地上,那棵最小的白菜从篓子里跳出来,滚到路边结着白冰的水沟里,根跌损了。母亲在我头上打了一巴掌,然后小心又匆忙地下到沟底将它抱上来放进篓子。我知道闯了大祸,哭着说:我不是故意的,我真的不是故意的……”母亲的脸色缓和了,没再打骂我,只用一种温暖的腔调说:不中用,把饭吃到哪里去了?

  终于到了集上。母亲将篓子放在七姥爷的旁边,就让我去上学。我也想走,但看到一个老太太朝着我们的白菜走了过来。她用细而沙哑的嗓音问了白菜的价钱,摇摇头,看样子是嫌贵。但她没有走,而是蹲下,揭开那张破羊皮,翻动着我们的三棵白菜。她把那棵最小的白菜上那半截欲断未断的根拽了下来,然后又用枯柴一样的手指,逐棵地戳着我们的白菜,撇着嘴说我们的白菜卷得不紧。母亲用忧伤的声音说:大婶子啊,这样的白菜你还嫌卷得不紧,那你就到市上,看看哪里还能找到卷得更紧的?

  我对这个老太太充满了厌恶感,你拽断了我们的白菜根也就罢了,可你不该昧着良心说我们的白菜卷得不紧。我忍不住冒出了一句话:再紧就成石头蛋子了!老太太惊讶地看着我。母亲转回头批评我:小小孩儿,说话没大没小的!

  老太太撕扯着那棵最小的白菜上那层已干枯的菜帮子。我十分恼火,便刺她:别撕了,你撕了让我们怎么卖?!

  你这个小孩子,说话怎么就像吃了枪药一样呢?老太太嘟囔着,但撕扯菜帮子的手却并不停止。

  她终于还是将那层干菜帮子全部撕光,露出了鲜嫩、洁白的菜帮。这样的白菜包成饺子,味道该有多么鲜美啊!老太太抱着白菜站起来,让母亲给她过秤。终于核准了重量,老太太说:俺可是不会算账。

  母亲因偏头痛,算了也没算清,对我说:社斗,你算。

  我找了根草棒,用刚学的乘法,在地上算着。我报了一个数字。母亲跟着报出。

  没算错吧?老太太用不信任的目光盯着我说。

  你自己算就是了。我说。

  这孩子,说话真是暴躁。老太太低声嘟囔着,从腰里摸出一个肮脏的手绢,层层揭开,露出一沓纸票,蘸了些唾沫,一张张地数着。她终于将数好的钱交到母亲的手里。

  我放了学回家,一进屋就看到母亲正坐在灶前发呆。三棵白菜都躺在篓子里,那棵最小的因剥去了干帮子,已经受了严重的冻伤。我的心猛地一沉,知道最坏的事情已经发生了。母亲抬起头,眼睛红红地看着我,许久,用一种让我终生难忘的声音说:孩子,你怎么能这样呢?你怎么能多算人家一毛钱呢?

  娘!我哭着说,……”

  你今天让娘丢了脸……”母亲说着,两滴泪挂在了腮上。

这是我看到坚强的母亲第一次流泪。至今想起,心中依然沉痛。

 

 


                                                                                                                                                                                                                                                   返回目录